-
Nia firmao posedas novan strategian iniciaton kiu celas al pliigo de merkata penetro, maksimumigo de marka lojaleco, kaj plibonigo de nemateria valoraĵoj.
-
En la serĉo por ĉi tiuj celoj, ni komencis novan projekton,
-
por kiu ni bezonas sep ruĝajn liniojn.
-
Mi komprenas ke via firmao povas helpi nin en ĉi tiu afero.
-
Kompreneble!
-
Jen Walter kiu estos la projektestro. Walter, ni povas atingi ĉi tion, ĉu ne?
-
Jes, kompreneble.
-
Anderson, ĉi tie, estas nia fakulo pri ĉiuj aferoj rilate al desegnado de ruĝaj linioj.
-
Ni kunvenigis lin hodiaŭ por dividi lian profesian opinion.
-
Plezuras renkonti vin! Nu, vi ĉiuj konas min.
-
Jen Justine, nia firmaa dizajna specialisto.
-
Saluton...
-
Ni postulas, ke vi desegnu sep ruĝajn liniojn.
-
Ĉiuj strikte perpendiklaj; iuj en verda inko kaj iuj en travidebla. Vi povas fari?
-
Ne. Bedaŭrinde, ne...
-
Oni ne hastu Anderson. La tasko estas metita, kaj sekve devas esti atingota.
-
Finfine, vi estas fakulo.
-
La termino "ruĝa linio" implicas ke la koloro de la linio estas ruĝa. Desegni ruĝan linion per verda inko estas...
-
nu, se ne tute malebla, estas almenaŭ preskaŭ neebla.
-
Ho kion eĉ signifas "neebla"?!
-
Mi volas diri ke iuj homoj suferas kolorblindecon,
-
do por ili la linia koloro ne gravas,
-
sed mi certas ke la celpubliko de via projekto ne konsistas sole el tiaj homoj.
-
Do principe ja estas eblas.
-
Simpligante, linio desegneblas per ia ajn inko.
-
Sed por ruĝa linio, vi devas uzi ruĝan inkon.
-
Kaj se ni desengas ilin per blua inko?
-
Ĝi ankoraŭ ne sukcesos. Se vi uzas bluan inkon, vi kreos bluajn liniojn.
-
Kaj kion ĝuste vi dirvolis, kiam vi priparolis pri la travidebla inko?
-
Kiel pli bone klarigi?
-
Mi certas ke vi komprenas la signifon de "travidebla"?
-
Jes ja.
-
Kaj la signifon de "ruĝa linio", mi espereble ne devas klarigi al vi?
-
Kompreneble ne.
-
Bone. Vi devas desegni ruĝajn liniojn per travidebla inko.
-
Ĉu vi povus priparoli pri via imagita fina rezulto?
-
Sed Anderson! Kie ni estas, en infanĝardeno?
-
Ni ne malŝparu nian tempon kun ĉi tiuj malproduktivaj kvereloj.
-
La tasko estas fiksita, la tasko estas klarega.
-
Nu, se vi havas iujn specifajn demandojn, demandu!
-
Vi estas la fakulo ĉi tie!
-
Bone, ni lasu flanken la koloron nunmomente.
-
Vi havis ion tie ankaŭ rilate al orteco?
-
Sep linioj, ĉiuj strikte perpendikla.
-
Perpendikularaj al kio?
-
Mmm, al ĉio. Inter si.
-
Mi supozas ke vi komprenas la aspekton de perpendiklaj linioj!
-
Kompreneble. Li estas fakulo!
-
Du linioj povas esti perpendiklaj.
-
Ĉiuj sep ne povas esti samtempe perpendiklaj reciproke.
-
Mi montros al vi.
-
Ĉi tiu estas linio, ĝuste?
-
Jes.
-
Kaj alia unu. Ĝi estas perpendikla al la unua linio?
-
Nu...
-
Jes, estas perpendikla.
-
Ĝuste!
-
Atendu, atendu, mi ne finiĝis. Kaj tria, ĝi estas perpendikla al la unua linio?
-
Jes, ja estas! Sed ĝi ne transiras la duan linion. Ili estas ambaŭ paralelaj.
-
Ne perpendiklaj!
-
Supozeble.
-
Jen do. Du linioj povas esti perpendiklaj...
-
Ĉu mi povus havi la plumon?
-
Eble ĉi tiu?
-
Ĉi tiu estas triangulo.
-
Ja ne perpendiklaj linioj.
-
Kaj estas tri, ne sep.
-
Kial ili bluas?
-
Efektive. Emis demandi tion mi mem.
-
Mi havas bluan plumon kun mi. Ĉi tiu estis nur demonstro...
-
Tio estas la problemo, viaj linioj estas bluaj. Desegnu ilin en ruĝa inko!
-
Tio ne solvos la problemon.
-
Kiel vi povas scii tion antaŭ ol vi provas?
-
Ni desegnu ilin en ruĝa inko kaj poste ni vidos.
-
Mi ne havas ruĝan plumon kun mi,
-
sed mi tutcertas ke per ruĝa inko la rezulto ankoraŭ samos.
-
Vi diris antaŭe al ni ke per ruĝa inko nur eblas ruĝaj linioj?
-
Efektive, jes, mi notis tion ĉi tie!
-
Kaj nun vi volas desegni ilin per blua inko. Vi volas nomi ĉi tiujn liniojn ruĝaj?
-
Mi pensas ke mi komprenas. Vi ne priparolas nun pri la koloro, ĝuste?
-
Vi priparolas pri per... per... dik... dik...
-
Perpendikleco, jes!
-
Ho ve nun vi konfuzigis ĉiujn.
-
Kio do precize malhelpas, ke ni faru ĉi tiun?
-
Geometrio.
-
Simple ignoru ĝin!
-
Ni havas taskon. Sep ruĝaj linioj. Ne estas dudek, estas nur sep.
-
Anderson, mi kredas, ke vi estas specialisto pri mallarĝa kampo, ke vi ne vidas la tutan situacion.
-
Sed certe ne estas malfacila tasko desegni iujn sep liniojn!
-
Ĝuste. Sugesti solvon!
-
Iu ajn idioto povas kritiki, neofendeme, sed vi estas fakulo, vi faru pli prudente!
-
Bone. Mi desegnas por vi du perfekte perpendiklaj ruĝaj linioj,
-
kaj desegnos la ceterajn per travidebla inko.
-
Ili estos nevidebla, sed mi ilin desegnos.
-
Ĉu tio estas oportuna por ni?
-
Jes, oportunas por ni.
-
Jes, sed almenaŭ paro kun verda inko.
-
Ho, kaj alia demando, bonvole.
-
Vi desegnu unu el la linioj en la formo de katido?
-
Kio?
-
En la formo de katido.
-
Merkataj esploroj diras ke niaj uzantoj ŝatas ĉarmajn bestojn. Estus bonege se...
-
Ne, ne...
-
Kial?
-
Ho, mi povas kompreneble desegni katon por vi.
-
Mi ne estas artisto, sed mi povas provi.
-
Sed ne plu estos linio, estos kato.
-
Linio kaj kato: tiuj estas du malsamaj aferoj.
-
Katido. Ne kato, sed katido.
-
Estas eta, ĉarma, karesiga. Katoj, aliflanke...
-
Tute ne gravas.
-
Anderson, almenaŭ aŭskultu ŝin ĝisfine!
-
Ŝi eĉ ne finparolis, kaj vi jam diris ne!
-
Mi komprenas, sed ne eblas desegni linion katoforme.
-
Kaj birdo?
-
Do, kie ni? Kion ni faras?
-
Sep ruĝaj linioj, du en ruĝa inko, du en verda inko, kaj la aliaj en travidebla.
-
Ĉu mi bone komprenis? -- Jes.
-
Bonege! Tiukaze, ĉio enordas, jes?
-
Ho, ho, mi preskaŭ forgesis, ni havas ankaŭ ruĝan balonon.
-
Ĉu vi scias kiel ŝveligi ĝin?
-
Kiel rilato, mi kun balonoj?
-
Ruĝas.
-
Anderson, vi povas aŭ ne povas fari? Simpla demando.
-
Tiel. Kompreneble ja, sed,...
-
Bonege. Organizu komercan viziton, ni kovros la elspezojn,...
-
iru al ilia loko, ŝveligu la balonon.
-
Bone, estis tre produktive, dankon al ĉiuj!
-
Mi povas demandi unu aldonan demandon, bonvole?
-
Kiam vi ŝveligas la balonon, ĉu vi povus fari ĝin en la formo de katido?
-
Kompreneble mi povas!
-
Mi povas fari ion ajn, mi povas fari absolute ion ajn.
-
Mi estas fakulo!