Nia firmao posedas novan strategian iniciaton kiu celas al pliigo de merkata penetro, maksimumigo de marka lojaleco, kaj plibonigo de nemateria valoraĵoj. En la serĉo por ĉi tiuj celoj, ni komencis novan projekton, por kiu ni bezonas sep ruĝajn liniojn. Mi komprenas ke via firmao povas helpi nin en ĉi tiu afero. Kompreneble! Jen Walter kiu estos la projektestro. Walter, ni povas atingi ĉi tion, ĉu ne? Jes, kompreneble. Anderson, ĉi tie, estas nia fakulo pri ĉiuj aferoj rilate al desegnado de ruĝaj linioj. Ni kunvenigis lin hodiaŭ por dividi lian profesian opinion. Plezuras renkonti vin! Nu, vi ĉiuj konas min. Jen Justine, nia firmaa dizajna specialisto. Saluton... Ni postulas, ke vi desegnu sep ruĝajn liniojn. Ĉiuj strikte perpendiklaj; iuj en verda inko kaj iuj en travidebla. Vi povas fari? Ne. Bedaŭrinde, ne... Oni ne hastu Anderson. La tasko estas metita, kaj sekve devas esti atingota. Finfine, vi estas fakulo. La termino "ruĝa linio" implicas ke la koloro de la linio estas ruĝa. Desegni ruĝan linion per verda inko estas... nu, se ne tute malebla, estas almenaŭ preskaŭ neebla. Ho kion eĉ signifas "neebla"?! Mi volas diri ke iuj homoj suferas kolorblindecon, do por ili la linia koloro ne gravas, sed mi certas ke la celpubliko de via projekto ne konsistas sole el tiaj homoj. Do principe ja estas eblas. Simpligante, linio desegneblas per ia ajn inko. Sed por ruĝa linio, vi devas uzi ruĝan inkon. Kaj se ni desengas ilin per blua inko? Ĝi ankoraŭ ne sukcesos. Se vi uzas bluan inkon, vi kreos bluajn liniojn. Kaj kion ĝuste vi dirvolis, kiam vi priparolis pri la travidebla inko? Kiel pli bone klarigi? Mi certas ke vi komprenas la signifon de "travidebla"? Jes ja. Kaj la signifon de "ruĝa linio", mi espereble ne devas klarigi al vi? Kompreneble ne. Bone. Vi devas desegni ruĝajn liniojn per travidebla inko. Ĉu vi povus priparoli pri via imagita fina rezulto? Sed Anderson! Kie ni estas, en infanĝardeno? Ni ne malŝparu nian tempon kun ĉi tiuj malproduktivaj kvereloj. La tasko estas fiksita, la tasko estas klarega. Nu, se vi havas iujn specifajn demandojn, demandu! Vi estas la fakulo ĉi tie! Bone, ni lasu flanken la koloron nunmomente. Vi havis ion tie ankaŭ rilate al orteco? Sep linioj, ĉiuj strikte perpendikla. Perpendikularaj al kio? Mmm, al ĉio. Inter si. Mi supozas ke vi komprenas la aspekton de perpendiklaj linioj! Kompreneble. Li estas fakulo! Du linioj povas esti perpendiklaj. Ĉiuj sep ne povas esti samtempe perpendiklaj reciproke. Mi montros al vi. Ĉi tiu estas linio, ĝuste? Jes. Kaj alia unu. Ĝi estas perpendikla al la unua linio? Nu... Jes, estas perpendikla. Ĝuste! Atendu, atendu, mi ne finiĝis. Kaj tria, ĝi estas perpendikla al la unua linio? Jes, ja estas! Sed ĝi ne transiras la duan linion. Ili estas ambaŭ paralelaj. Ne perpendiklaj! Supozeble. Jen do. Du linioj povas esti perpendiklaj... Ĉu mi povus havi la plumon? Eble ĉi tiu? Ĉi tiu estas triangulo. Ja ne perpendiklaj linioj. Kaj estas tri, ne sep. Kial ili bluas? Efektive. Emis demandi tion mi mem. Mi havas bluan plumon kun mi. Ĉi tiu estis nur demonstro... Tio estas la problemo, viaj linioj estas bluaj. Desegnu ilin en ruĝa inko! Tio ne solvos la problemon. Kiel vi povas scii tion antaŭ ol vi provas? Ni desegnu ilin en ruĝa inko kaj poste ni vidos. Mi ne havas ruĝan plumon kun mi, sed mi tutcertas ke per ruĝa inko la rezulto ankoraŭ samos. Vi diris antaŭe al ni ke per ruĝa inko nur eblas ruĝaj linioj? Efektive, jes, mi notis tion ĉi tie! Kaj nun vi volas desegni ilin per blua inko. Vi volas nomi ĉi tiujn liniojn ruĝaj? Mi pensas ke mi komprenas. Vi ne priparolas nun pri la koloro, ĝuste? Vi priparolas pri per... per... dik... dik... Perpendikleco, jes! Ho ve nun vi konfuzigis ĉiujn. Kio do precize malhelpas, ke ni faru ĉi tiun? Geometrio. Simple ignoru ĝin! Ni havas taskon. Sep ruĝaj linioj. Ne estas dudek, estas nur sep. Anderson, mi kredas, ke vi estas specialisto pri mallarĝa kampo, ke vi ne vidas la tutan situacion. Sed certe ne estas malfacila tasko desegni iujn sep liniojn! Ĝuste. Sugesti solvon! Iu ajn idioto povas kritiki, neofendeme, sed vi estas fakulo, vi faru pli prudente! Bone. Mi desegnas por vi du perfekte perpendiklaj ruĝaj linioj, kaj desegnos la ceterajn per travidebla inko. Ili estos nevidebla, sed mi ilin desegnos. Ĉu tio estas oportuna por ni? Jes, oportunas por ni. Jes, sed almenaŭ paro kun verda inko. Ho, kaj alia demando, bonvole. Vi desegnu unu el la linioj en la formo de katido? Kio? En la formo de katido. Merkataj esploroj diras ke niaj uzantoj ŝatas ĉarmajn bestojn. Estus bonege se... Ne, ne... Kial? Ho, mi povas kompreneble desegni katon por vi. Mi ne estas artisto, sed mi povas provi. Sed ne plu estos linio, estos kato. Linio kaj kato: tiuj estas du malsamaj aferoj. Katido. Ne kato, sed katido. Estas eta, ĉarma, karesiga. Katoj, aliflanke... Tute ne gravas. Anderson, almenaŭ aŭskultu ŝin ĝisfine! Ŝi eĉ ne finparolis, kaj vi jam diris ne! Mi komprenas, sed ne eblas desegni linion katoforme. Kaj birdo? Do, kie ni? Kion ni faras? Sep ruĝaj linioj, du en ruĝa inko, du en verda inko, kaj la aliaj en travidebla. Ĉu mi bone komprenis? -- Jes. Bonege! Tiukaze, ĉio enordas, jes? Ho, ho, mi preskaŭ forgesis, ni havas ankaŭ ruĝan balonon. Ĉu vi scias kiel ŝveligi ĝin? Kiel rilato, mi kun balonoj? Ruĝas. Anderson, vi povas aŭ ne povas fari? Simpla demando. Tiel. Kompreneble ja, sed,... Bonege. Organizu komercan viziton, ni kovros la elspezojn,... iru al ilia loko, ŝveligu la balonon. Bone, estis tre produktive, dankon al ĉiuj! Mi povas demandi unu aldonan demandon, bonvole? Kiam vi ŝveligas la balonon, ĉu vi povus fari ĝin en la formo de katido? Kompreneble mi povas! Mi povas fari ion ajn, mi povas fari absolute ion ajn. Mi estas fakulo!