WEBVTT 00:00:00.817 --> 00:00:08.549 Nia firmao posedas novan strategian iniciaton kiu celas al pliigo de merkata penetro, maksimumigo de marka lojaleco, kaj plibonigo de nemateria valoraĵoj. 00:00:08.549 --> 00:00:12.058 En la serĉo por ĉi tiuj celoj, ni komencis novan projekton, 00:00:12.058 --> 00:00:14.579 por kiu ni bezonas sep ruĝajn liniojn. 00:00:14.579 --> 00:00:16.565 Mi komprenas ke via firmao povas helpi nin en ĉi tiu afero. 00:00:16.565 --> 00:00:18.185 Kompreneble! 00:00:18.185 --> 00:00:22.589 Jen Walter kiu estos la projektestro. Walter, ni povas atingi ĉi tion, ĉu ne? 00:00:22.739 --> 00:00:24.404 Jes, kompreneble. 00:00:24.454 --> 00:00:27.396 Anderson, ĉi tie, estas nia fakulo pri ĉiuj aferoj rilate al desegnado de ruĝaj linioj. 00:00:27.396 --> 00:00:30.238 Ni kunvenigis lin hodiaŭ por dividi lian profesian opinion. 00:00:30.238 --> 00:00:31.764 Plezuras renkonti vin! Nu, vi ĉiuj konas min. 00:00:31.764 --> 00:00:35.195 Jen Justine, nia firmaa dizajna specialisto. 00:00:35.265 --> 00:00:36.842 Saluton... 00:00:36.902 --> 00:00:39.203 Ni postulas, ke vi desegnu sep ruĝajn liniojn. 00:00:39.203 --> 00:00:45.024 Ĉiuj strikte perpendiklaj; iuj en verda inko kaj iuj en travidebla. Vi povas fari? 00:00:46.344 --> 00:00:47.935 Ne. Bedaŭrinde, ne... 00:00:47.935 --> 00:00:52.161 Oni ne hastu Anderson. La tasko estas metita, kaj sekve devas esti atingota. 00:00:52.211 --> 00:00:54.135 Finfine, vi estas fakulo. 00:00:54.205 --> 00:00:59.064 La termino "ruĝa linio" implicas ke la koloro de la linio estas ruĝa. Desegni ruĝan linion per verda inko estas... 00:00:59.064 --> 00:01:02.838 nu, se ne tute malebla, estas almenaŭ preskaŭ neebla. 00:01:02.838 --> 00:01:05.267 Ho kion eĉ signifas "neebla"?! 00:01:05.327 --> 00:01:08.728 Mi volas diri ke iuj homoj suferas kolorblindecon, 00:01:08.728 --> 00:01:11.702 do por ili la linia koloro ne gravas, 00:01:11.702 --> 00:01:16.431 sed mi certas ke la celpubliko de via projekto ne konsistas sole el tiaj homoj. 00:01:16.431 --> 00:01:18.557 Do principe ja estas eblas. 00:01:20.167 --> 00:01:24.268 Simpligante, linio desegneblas per ia ajn inko. 00:01:24.268 --> 00:01:27.570 Sed por ruĝa linio, vi devas uzi ruĝan inkon. 00:01:28.330 --> 00:01:30.804 Kaj se ni desengas ilin per blua inko? 00:01:30.874 --> 00:01:35.388 Ĝi ankoraŭ ne sukcesos. Se vi uzas bluan inkon, vi kreos bluajn liniojn. 00:01:37.138 --> 00:01:40.761 Kaj kion ĝuste vi dirvolis, kiam vi priparolis pri la travidebla inko? 00:01:40.761 --> 00:01:42.656 Kiel pli bone klarigi? 00:01:43.146 --> 00:01:45.247 Mi certas ke vi komprenas la signifon de "travidebla"? 00:01:45.247 --> 00:01:46.163 Jes ja. 00:01:46.223 --> 00:01:49.904 Kaj la signifon de "ruĝa linio", mi espereble ne devas klarigi al vi? 00:01:50.004 --> 00:01:51.050 Kompreneble ne. 00:01:51.150 --> 00:01:56.065 Bone. Vi devas desegni ruĝajn liniojn per travidebla inko. 00:01:56.555 --> 00:01:59.357 Ĉu vi povus priparoli pri via imagita fina rezulto? 00:01:59.417 --> 00:02:01.564 Sed Anderson! Kie ni estas, en infanĝardeno? 00:02:01.564 --> 00:02:05.464 Ni ne malŝparu nian tempon kun ĉi tiuj malproduktivaj kvereloj. 00:02:05.464 --> 00:02:09.205 La tasko estas fiksita, la tasko estas klarega. 00:02:09.205 --> 00:02:11.715 Nu, se vi havas iujn specifajn demandojn, demandu! 00:02:11.715 --> 00:02:13.718 Vi estas la fakulo ĉi tie! 00:02:14.148 --> 00:02:17.336 Bone, ni lasu flanken la koloron nunmomente. 00:02:17.336 --> 00:02:20.880 Vi havis ion tie ankaŭ rilate al orteco? 00:02:20.880 --> 00:02:23.552 Sep linioj, ĉiuj strikte perpendikla. 00:02:23.552 --> 00:02:25.157 Perpendikularaj al kio? 00:02:25.157 --> 00:02:30.756 Mmm, al ĉio. Inter si. 00:02:30.756 --> 00:02:33.047 Mi supozas ke vi komprenas la aspekton de perpendiklaj linioj! 00:02:33.047 --> 00:02:35.263 Kompreneble. Li estas fakulo! 00:02:35.263 --> 00:02:37.420 Du linioj povas esti perpendiklaj. 00:02:37.420 --> 00:02:41.274 Ĉiuj sep ne povas esti samtempe perpendiklaj reciproke. 00:02:42.274 --> 00:02:44.073 Mi montros al vi. 00:02:46.392 --> 00:02:49.183 Ĉi tiu estas linio, ĝuste? 00:02:49.183 --> 00:02:50.767 Jes. 00:02:50.767 --> 00:02:56.177 Kaj alia unu. Ĝi estas perpendikla al la unua linio? 00:02:56.177 --> 00:02:58.638 Nu... 00:02:58.638 --> 00:02:59.993 Jes, estas perpendikla. 00:02:59.993 --> 00:03:01.476 Ĝuste! 00:03:01.476 --> 00:03:05.653 Atendu, atendu, mi ne finiĝis. Kaj tria, ĝi estas perpendikla al la unua linio? 00:03:05.653 --> 00:03:12.015 Jes, ja estas! Sed ĝi ne transiras la duan linion. Ili estas ambaŭ paralelaj. 00:03:12.895 --> 00:03:14.601 Ne perpendiklaj! 00:03:16.781 --> 00:03:18.302 Supozeble. 00:03:18.302 --> 00:03:21.711 Jen do. Du linioj povas esti perpendiklaj... 00:03:21.711 --> 00:03:23.562 Ĉu mi povus havi la plumon? 00:03:42.576 --> 00:03:43.859 Eble ĉi tiu? 00:03:47.989 --> 00:03:50.841 Ĉi tiu estas triangulo. 00:03:50.841 --> 00:03:53.796 Ja ne perpendiklaj linioj. 00:03:53.796 --> 00:03:57.046 Kaj estas tri, ne sep. 00:03:58.066 --> 00:03:59.611 Kial ili bluas? 00:04:00.181 --> 00:04:01.295 Efektive. Emis demandi tion mi mem. 00:04:01.595 --> 00:04:04.862 Mi havas bluan plumon kun mi. Ĉi tiu estis nur demonstro... 00:04:04.862 --> 00:04:08.135 Tio estas la problemo, viaj linioj estas bluaj. Desegnu ilin en ruĝa inko! 00:04:08.135 --> 00:04:09.678 Tio ne solvos la problemon. 00:04:09.678 --> 00:04:11.366 Kiel vi povas scii tion antaŭ ol vi provas? 00:04:11.366 --> 00:04:13.623 Ni desegnu ilin en ruĝa inko kaj poste ni vidos. 00:04:13.623 --> 00:04:15.629 Mi ne havas ruĝan plumon kun mi, 00:04:15.629 --> 00:04:19.215 sed mi tutcertas ke per ruĝa inko la rezulto ankoraŭ samos. 00:04:19.215 --> 00:04:22.395 Vi diris antaŭe al ni ke per ruĝa inko nur eblas ruĝaj linioj? 00:04:22.395 --> 00:04:25.174 Efektive, jes, mi notis tion ĉi tie! 00:04:25.174 --> 00:04:30.138 Kaj nun vi volas desegni ilin per blua inko. Vi volas nomi ĉi tiujn liniojn ruĝaj? 00:04:30.218 --> 00:04:35.310 Mi pensas ke mi komprenas. Vi ne priparolas nun pri la koloro, ĝuste? 00:04:35.340 --> 00:04:38.434 Vi priparolas pri per... per... dik... dik... 00:04:38.434 --> 00:04:40.281 Perpendikleco, jes! 00:04:40.281 --> 00:04:42.764 Ho ve nun vi konfuzigis ĉiujn. 00:04:42.764 --> 00:04:45.599 Kio do precize malhelpas, ke ni faru ĉi tiun? 00:04:45.599 --> 00:04:46.881 Geometrio. 00:04:46.881 --> 00:04:48.167 Simple ignoru ĝin! 00:04:48.167 --> 00:04:53.536 Ni havas taskon. Sep ruĝaj linioj. Ne estas dudek, estas nur sep. 00:04:53.536 --> 00:04:58.885 Anderson, mi kredas, ke vi estas specialisto pri mallarĝa kampo, ke vi ne vidas la tutan situacion. 00:04:58.885 --> 00:05:02.248 Sed certe ne estas malfacila tasko desegni iujn sep liniojn! 00:05:02.248 --> 00:05:04.628 Ĝuste. Sugesti solvon! 00:05:04.628 --> 00:05:10.167 Iu ajn idioto povas kritiki, neofendeme, sed vi estas fakulo, vi faru pli prudente! 00:05:10.167 --> 00:05:15.704 Bone. Mi desegnas por vi du perfekte perpendiklaj ruĝaj linioj, 00:05:15.704 --> 00:05:19.191 kaj desegnos la ceterajn per travidebla inko. 00:05:19.191 --> 00:05:22.598 Ili estos nevidebla, sed mi ilin desegnos. 00:05:22.598 --> 00:05:24.794 Ĉu tio estas oportuna por ni? 00:05:24.794 --> 00:05:26.967 Jes, oportunas por ni. 00:05:26.967 --> 00:05:29.812 Jes, sed almenaŭ paro kun verda inko. 00:05:29.812 --> 00:05:32.080 Ho, kaj alia demando, bonvole. 00:05:32.080 --> 00:05:34.780 Vi desegnu unu el la linioj en la formo de katido? 00:05:34.780 --> 00:05:35.942 Kio? 00:05:35.942 --> 00:05:37.519 En la formo de katido. 00:05:37.529 --> 00:05:41.249 Merkataj esploroj diras ke niaj uzantoj ŝatas ĉarmajn bestojn. Estus bonege se... 00:05:41.249 --> 00:05:42.684 Ne, ne... 00:05:42.684 --> 00:05:44.183 Kial? 00:05:44.183 --> 00:05:46.334 Ho, mi povas kompreneble desegni katon por vi. 00:05:46.334 --> 00:05:47.794 Mi ne estas artisto, sed mi povas provi. 00:05:47.794 --> 00:05:49.371 Sed ne plu estos linio, estos kato. 00:05:49.371 --> 00:05:50.918 Linio kaj kato: tiuj estas du malsamaj aferoj. 00:05:50.918 --> 00:05:52.741 Katido. Ne kato, sed katido. 00:05:52.741 --> 00:05:58.791 Estas eta, ĉarma, karesiga. Katoj, aliflanke... 00:05:58.791 --> 00:06:00.478 Tute ne gravas. 00:06:00.478 --> 00:06:02.405 Anderson, almenaŭ aŭskultu ŝin ĝisfine! 00:06:02.405 --> 00:06:04.218 Ŝi eĉ ne finparolis, kaj vi jam diris ne! 00:06:04.218 --> 00:06:09.490 Mi komprenas, sed ne eblas desegni linion katoforme. 00:06:10.665 --> 00:06:11.735 Kaj birdo? 00:06:15.605 --> 00:06:17.601 Do, kie ni? Kion ni faras? 00:06:17.641 --> 00:06:22.064 Sep ruĝaj linioj, du en ruĝa inko, du en verda inko, kaj la aliaj en travidebla. 00:06:22.064 --> 00:06:23.580 Ĉu mi bone komprenis? -- Jes. 00:06:23.580 --> 00:06:26.219 Bonege! Tiukaze, ĉio enordas, jes? 00:06:26.219 --> 00:06:29.979 Ho, ho, mi preskaŭ forgesis, ni havas ankaŭ ruĝan balonon. 00:06:29.979 --> 00:06:31.793 Ĉu vi scias kiel ŝveligi ĝin? 00:06:35.223 --> 00:06:37.672 Kiel rilato, mi kun balonoj? 00:06:37.672 --> 00:06:38.693 Ruĝas. 00:06:38.693 --> 00:06:41.824 Anderson, vi povas aŭ ne povas fari? Simpla demando. 00:06:42.434 --> 00:06:43.897 Tiel. Kompreneble ja, sed,... 00:06:43.897 --> 00:06:47.413 Bonege. Organizu komercan viziton, ni kovros la elspezojn,... 00:06:47.413 --> 00:06:52.063 iru al ilia loko, ŝveligu la balonon. 00:06:52.733 --> 00:06:55.172 Bone, estis tre produktive, dankon al ĉiuj! 00:07:08.612 --> 00:07:11.914 Mi povas demandi unu aldonan demandon, bonvole? 00:07:11.914 --> 00:07:15.382 Kiam vi ŝveligas la balonon, ĉu vi povus fari ĝin en la formo de katido? 00:07:16.282 --> 00:07:18.153 Kompreneble mi povas! 00:07:18.153 --> 00:07:21.995 Mi povas fari ion ajn, mi povas fari absolute ion ajn. 00:07:23.675 --> 00:07:25.588 Mi estas fakulo!