-
Ĉu vi havas unu tian?
-
Mi iomete freneziĝis pri mia.
-
Fakte pri ĉiuj miaj aĵoj.
-
Ĉu vi iam scivolis, de kie
devenas tio, kion ni aĉetas
-
kaj kien ĝi iras
kiam ni forĵetas ĝin?
-
Mi ne povis ĉesi scivoli.
Do mi ekserĉadis.
-
Libroj diras, ke
tiuj aĵoj iras tra sistemo
-
de ekspluatado ĝis produktado
ĝis distribuado ĝis konsumado ĝis la rubejo.
-
Entute tio nomiĝas materialekonomio.
Nu, mi okupiĝis pri tio iom pli.
-
Fakte, mi vojaĝis tra la mondo
dum 10 jaroj
-
eltrovante de kie niaj aĵoj venas
kaj kien iras.
-
Ĉu vi scias kion mi eltrovis?
Tio ne estas la fino de la rakonto.
-
Estas multaj aferoj,
kiuj mankas en tiu klarigo.
-
Komence tiu sistemo ŝajnas en ordo.
Neniu problemo.
-
Sed fakte ĝi estas sistemo en krizo.
-
La kaŭzo por la krizo estas
ke tio estas linia sistemo
-
kaj ni vivas sur finita planedo
-
kaj ne eblas teni linian sistemon
sur finita planedo por ĉiam.
-
Dum ĉiu paŝo, tiu sistemo
interagas kun la reala mondo.
-
En la reala vivo,
tio ne okazas sur blanka papero.
-
Tio interagas kun socioj, kulturoj,
ekonomioj, la medio.
-
Kaj la sistemo havas siajn limojn.
-
Limojn, kiujn ni ne vidas ĉi tie
ĉar la diagramo estas nekompleta.
-
Do, ni refoje trapasu tion
kaj plenigu tion kio mankas.
-
Nu, unu el la plej gravaj mankantaj aferoj
estas homoj. Jes, homoj.
-
Homoj vivas kaj laboras en tiu sistemo.
-
Kaj kelkaj homoj estas iomete pli gravaj
ol aliaj en tiu sistemo.
-
Kelkaj havas iomete pli por diri.
Kiuj estas?
-
Nu, komencu per la registaro.
-
Miaj amikoj diras, ke mi devus uzi
tankon por simboli la registaron
-
kaj tio pravas por multaj landoj
ankaŭ pli kaj pli por Usono,
-
ĉar pli ol 50% el liaj impoŝtoj
estas destinita al militistaro,
-
sed mi uzas personon
por la registaron
-
ĉar mi estas ankoraŭ konvinkita
ke la registaro devus esti
-
de la homoj, per la homoj,
por la homoj.
-
La tasko de la registraro estas zorgi pri ni.
Tio estas ĝia laboro.
-
Krome estas la korporacioj.
-
Nu, la kaŭzo kial la korporacioj
aspektas pli grandaj,
-
estas ke ili estas pli grandaj.
-
El la 100 plej grandaj ekonomioj tutmonde,
51 estas korporacioj.
-
Ju pli potencaj la korporacioj iĝas,
des pli ni vidas ŝanĝojn en la registaro.
-
Ili pli zorgeme efektivigas
-
la interesojn de la korporacioj
ol niajn.
-
Bone, ni rigardu kio ankaŭ mankas
en tiu desegnaĵo.
-
Ni komencas per ekstraktado,
-
kiu estas pli bela vorto por
ekspluatado de naturmaterialoj,
-
kiu estas pli bela vorto por
dezertigi la planedon.
-
Aspektas tiel: ni faligas arbojn,
ni eksplodigas montojn por akiri metalojn
-
foruzas ĉion akvon
kaj formortigas la bestojn.
-
Ĉi tie ni trafas
nian unuan limon.
-
Niaj materialoj finiĝas.
Ni uzas tro multe da aĵoj.
-
Aŭdi tion povas esti malfacile, sed estas
la vero, do ni devas okupiĝi pri tio.
-
Dum la pasintaj tri jardekoj,
-
triono el la monda materialstoko
estas foruzita. Malaperis.
-
Ni ekspluatas kaj rubigas
la planedon tiel rapide,
-
ke ni detruas la eblon
vivi sur tiu planedo.
-
Kie mi vivas, en Usono,
restas malpli ol 4% el nia originala arbaro.
-
40% el la akvofontoj
iĝis netrinkeblaj.
-
Kaj nia probleme ne nur estas
ke ni foruzas tro multe,
-
sed ni ankaŭ foruzas pli ol nian parton.
Ni havas 5% el la mondpopolo
-
sed ni konsumas 30% el la mondmaterialoj
kaj kaŭzas 30% el la monda rubo.
-
Se ĉiuj konsumus per usonaj kvantoj,
necesus 3 ĝis 5 planedoj.
-
Kaj, ĉu vi scias?
Ni nur havas unu.
-
Do la solvo de mia lando por tiu limo
estas facile preni la parton de io alia.
-
Tio estas la Tria mondo,
kiu estas por kelkaj
-
alia vorto por nia propraĵo
kiu perdiĝis en fremda lando.
-
Do kiel aspektas tio?
Sama afero: dezertigi la medion.
-
En 75% el la mondaj fiŝstokoj
oni kaptadas aŭ trokaptadas.
-
80% el la mondaj originaj arbaroj malaperis.
-
Eĉ en la Amazono
malaperas po 2 000 arboj por minuto.
-
Tio estas 7 piedpilkokampoj minute.
-
Kaj kio pri la homoj kiuj vivas tie?
-
Nu, laŭ tiuj uloj,
ili ne posedas tiujn materialojn.
-
Eĉ se ili vivis tie dum generacioj,
ili ne posedas produktadrimedojn
-
kaj ili ne aĉetas multajn aĵojn.
Kaj en tiu sistemo,
-
se oni ne aĉetas multajn aĵojn,
oni ne havas valoron.
-
Do, poste la materialoj iras al
produktado. Tie ni uzas energion
-
por miksi venenajn kemiaĵojn kun naturaj produktoj
por fari verenajn malpurigitajn produktojn.
-
Estas pli ol 100 000 sintetikaj kemiaĵoj
uzata en hodiaŭa komerco.
-
Nur kelkaj estis kontrolitaj
pri san-efikoj
-
kaj neniu estis kontrolita
pri sinergiaj san-efikoj,
-
tio signifas la interagon
kun aliaj ĉiutagaj kemiaĵoj.
-
Ni ne konas la tutan efekton por sano
kaj medio de tiuj venenaj kemiaĵoj.
-
Sed kion ni scias:
Veneno eniras, veneno eliros.
-
Tiel longe kiel ni metas venenojn
en nian industrian produktadsitemon,
-
ni havos venenon
en la aĵoj kiujn ni alportas
-
en niajn hejmojn, laborlokojn kaj lernejojn.
Fakte ankaŭ en niajn korpojn.
-
Kiel bromaj flamprotektrimedoj.
-
Ili estas kemiaĵoj, kiuj igas objektojn
pli fajrosekuraj, sed ankaŭ venenegaj.
-
Ili estas nervovenenoj, do venenaj por la cerbo.
Kial ni eĉ uzas tiajn kemiaĵojn?
-
Ni enmetas ilin en niajn komputilojn, aparatojn,
sofojn, matracojn, eĉ kelkajn kusenojn.
-
Fakte ni prenas niajn kusenojn,
dronigas ilin en nervovenenon
-
kaj portas ilin hejmen kaj metas nian kapon
sur ilin 8 horojn ĉiunokte.
-
Mi ne scias, sed al mi ŝajnas ke
en tiu eblecohava lando
-
ni povas elpensi pli bonajn manierojn
por ke niaj kapoj ne brulu nokte.
-
Nun tiuj venenoj eniras la manĝoĉenon
kaj koncentriĝas en niaj korpoj.
-
Ĉu vi scias kiu manĝaĵo
gvidas la manĝoĉenon
-
kun la plej granda amaso de venenoj?
Patrina lakto.
-
Tio signifas ke ni atingis punkton kie la plej
malgrandaj membroj de nia socio, niaj beboj,
-
ricevas la plej grandan dozon de venenaj
kemiaĵoj de la patrina lakto.
-
Ĉu tio ne estas kruela?
-
Mamnutrado devas esti la plej fundamenta
homa ago de nutrado,
-
kaj pro tio precipe sekura.
Mamnutrado estas certe la plej bona
-
kaj patrinoj devus daŭrigi mamnutradon
sed ni devus protekti ĝin. Ili devus protekti ĝin.
-
Mi pensis ke ili gardas pri ni.
Kaj certe
-
la homoj kiuj suferas plejmulte
pro tiuj venenaj kemiaĵoj
-
estas la fabriklaborantoj,
el kiuj multaj estas virinoj en fekunda aĝo.
-
Ili laboras kun fekundvenenoj,
kancerigaĵoj, ktp.
-
Nun mi demandas vin,
kia virino en frekunda aĝo
-
laborus en tiuj kondiĉoj
kun fekundvenenoj
-
krom virino kiu ne havas elekton?
Kaj tio estas la "beleco" de nia sistemo?
-
La eluziĝo de lokaj medioj
kaj ekonomioj
-
certigas konstantan kvanton
de homoj sen alia ebleco.
-
Tutmonde po 200 000 homoj por tago
translokiĝas el sia medio,
-
kie ili povis vivi dum generacioj,
-
en urbojn, en ladurbojn, serĉante por
laboro, sendepende kiel venena ĝi estas.
-
Ne nur materialoj
estas malŝparataj en tiu sistemo,
-
sed ankaŭ homoj.
Tutaj komunumoj estas perdataj.
-
Jes, veneno eniras, veneno eliros.
-
Multaj venenoj eliras
el la fabriko en produktoj,
-
sed eĉ pli kiel kromproduktoj aŭ poluado.
Kaj estas multe da poluado.
-
En Usono, nia industrio konfesas elĵeti pli ol
2 miliardojn da kg da venenaj kemiaĵoj jare.
-
Estas varŝajne multe pli
ol ili konfesas.
-
Do tio estas alia limo, ĉar,
-
kiu volas vidi kaj flari 2 miliardojn da kg
da venenaj kemiaĵoj jare? Do kion ili faras?
-
Translokigas venenajn fabrikojn
eksterlanden por polui alian landon.
-
Sed surprizo: Multe da poluata aero
revenas al ni per la aerofluo.
-
Kio okazas, post kiam la materialoj
estas transformitaj al produktoj?
-
Ili venas ĉi tien por disdonado.
-
Disdonado signifas: vendi tiujn
venenmalpurigitajn aĉaĵojn kiel eble plej rapide.
-
La celo estas malgrandaj prezoj,
aĉetantaj homoj kaj kontinua movado de produktoj.
-
Kiel ili atingas malgrandajn prezojn?
Nu, per malgrandaj salajroj
-
kaj ili eltranĉas sanasekuron ĉiam kiam eblas.
Temas pri ellokado de kostoj.
-
Tio signifas ke efektivaj kostoj
ne troviĝas en la prezo.
-
Alivorte, ni ne pagas por tio
kion ni aĉetas.
-
Unu tagon mi pensadis pri tio.
-
Mi iradis
kaj volis aŭskulti novaĵojn,
-
do eniris vendejon
por aĉeti radion.
-
Mi trovis gracian verdan radion
por 4 dolaroj kaj 99 cendoj.
-
Mi staris en la vico
kaj pensis
-
kiel povus 4,99$ sufiĉi
-
por estigi tiun radion en miajn manojn?
La metalo eble estis minita en Sud-Afriko,
-
la nafto eble elpumpita en Irako,
la plastoj eble fabrikita en Ĉinio
-
kaj eble ĉio estis kunmetita
de 15-jara meksikano.
-
4,99$ eĉ ne pagus la luprezon
por la spaco en la bretaro,
-
same kiel la salajron de la vendisto
kiu konsiladis al mi,
-
aŭ la multajn oceanŝipojn aŭ ŝarĝaŭtojn
kun pecoj de la radio.
-
Tiel mi rimarkis, ke mi ne pagis por la radion.
Do, kiu pagis?
-
Nu, tiuj homoj kiuj perdis
sian naturan medion.
-
Tiuj homoj pagis per la perdo de freŝa aero
per pliofta astmo kaj kancero.
-
Infanoj en Kongo pagas per sia estonteco,
30% el la infanoj ne plu iras al lernejo
-
sed al minado de koltano,
-
metalo, kiu necesas
por malkostaj elektronikaĵoj.
-
Kaj tiuj homoj devas mem zorgi
pri sia sanasekuro.
-
Je ĉiu paŝo en tiu sistemo, aliaj pagas
por ke mi ricevu la radion por 4,99$.
-
Kaj neniuj de tiuj kontribuoj
troveblas en iu kalkulado.
-
Tion mi volas diri per: La firmposedantoj
ellokas la verajn kostojn.
-
Tio gvidas nin al la ora
sago de konsumo.
-
Tio estas la koro de la sistemo,
la motoro pelanta ĝin.
-
Tio estas tiel grava ke la protektado de tiu sago
fariĝis la ĉefcelo de tiuj du uloj.
-
Pro tio, post la 11-a de septembro,
kiam nia lando estis ŝokita,
-
la prezidento Bush povus sugesti
multajn konvenajn aferojn:
-
funebri, preĝi, esperi. NE.
Li diris aĉetumi. AĈETUMI?!
-
Ni fariĝis nacio de konsumantoj. Nia baza
identeco estas fariĝi konsumantoj,
-
ne patrinoj, instruistoj, farmistoj,
sed konsumantoj.
-
Nia valoro precipe
mezuriĝas kaj montriĝas
-
per la kontribuo al tiu sago,
per tio, kiom ni konsumas.
-
Ni aĉetas, aĉetas kaj aĉetas
kaj daŭrigas la materialfluon.
-
Divenu kiom da elcentoj de la materialfluo
estas jam uzata 6 monatojn post la aĉetdato?
-
50%? 20%? Ne. Unu elcento. Unu!
Alivorte, 99% el la aĵoj,
-
kiujn ni rikoltas, minas, prilaboras,
transportas, kiuj trairas tiun sistemon
-
rubiĝas ene de 6 monatoj.
Kiel nia planedo povas travivi tion
-
kun tiu malŝparo de materialoj?
Ne estis ĉiam tiel
-
La meznombra Usonano nun konsumas
la duoblon ol antaŭ 50 jaroj.
-
Demandu vian avinon. En ŝia tempo, respondeco,
ideriĉeco kaj ŝparemeco valoris.
-
Do, kiel tio okazis?
Nu, ne subite okazis, sed estis projektita.
-
Mallonge post la dua mondmilito, tiuj uloj
pripensadis kiel plirapidigi la ekonomion.
-
Komercanalisto Victor Lebow
priskribis la solvon
-
kiu fariĝis la normo
por la sistemo.
-
Li diris: "Nia ege produktema ekonomio
postulas ke ni faru konsumon je nia vivstilo,
-
ke aĉetumado kaj uzado de varoj estiĝu ritoj,
ke ni serĉu nian spiritan feliĉon,
-
nian egofeliĉon, per konsumo.
-
Ni bezonas, ke aĵoj estu konsumataj, bruligataj,
anstataŭigataj, forĵetataj pli kaj pli rapide."
-
La estro de la konsilantaro pri ekonomio
de la prezidento Eisenhower diris:
-
"La ĉefcelo de la usona ekonomio
estas produkti pli da konsumvaroj.
-
Pli da konsumvaroj?
-
Nia ĉefcelo? Ne sanzorgado,
edukado, sekura transportado,
-
daŭripovo aŭ justeco?
Konsumvaroj?
-
Kiel ili sukcesis fari, ke ni subtenas
tiun programon tiel entuziasme?
-
Du el iliaj plej efikaj strategioj estas
planata kadukiĝo kaj sentata kadukiĝo.
-
Planata kadukiĝo estas alia vorto por
"kreita por rubujo". Ĝi signifas,
-
ke produktoj estas kreataj por iĝi
neutilaj rapide, por ke ni forĵetu
-
kaj aĉetu denove.
-
Evidentas por plastosakoj kaj kaftasoj,
sed estas ankaŭ grandaj aĵoj:
-
Viŝiloj, DVD, fotiloj, kradrostiloj, ĉio!
Eĉ komputiloj.
-
Ĉu vi rimarkis, ke
se vi aĉetas komputilo,
-
la teknologio ŝanĝiĝas tiel rapide,
ke post kelkaj jaroj,
-
estas jam malhelpilo por komunikado?
Mi miris pri tio,
-
do mi malfermis grandan hejmkomputilon
por vidi kio ene estas. Kaj mi trovis,
-
ke la peco kiu ŝanĝiĝas tutjare
nur estas malgranda peceto en la angulo.
-
Sed oni ne povas ŝanĝi nur tiun pecon,
ĉar ĉiu versio estas en alia formo,
-
do oni forĵetas la tutan aparaton
kaj aĉetas novan.
-
Mi legis industrian dizajngazetojn
de la 1950-aj jaroj,
-
kiam planata kadukiĝo aperis.
Tiuj dezajnistoj ne kaŝas tion.
-
Ili fakte diskutas pri kiel rapide
oni povas rompi la produkton,
-
por ke la konsumanto
ankoraŭ fidu en la produkto
-
por aĉeti novan.
Tio estas tute intenca.
-
Sed produktoj ne povas rompiĝi
sufiĉe rapide por la ora sago,
-
do estas ankaŭ
sentata kadukiĝo.
-
Sentata kadukiĝo konvinkas nin
forĵeti aĵojn perfekte uzeblajn.
-
Kiel ili faras tion? Nu,
ili ŝanĝas la stilon de produktoj.
-
Do, se vi aĉetis ion
antaŭ kelkaj jaroj
-
ĉiuj vidas, ke vi ne kontribuis
al tiu sago lastatempe
-
kaj ĉar ni montras nian valoron
per kontribuado al tiu sago, tiu embarasas nin.
-
Kiel mi havis la saman largân
blankan ekranon
-
sur mia tablo dum 5 jaroj.
Mia kolego ĵus ricevis novan komputilon.
-
Ŝi havas platan, brilan, glatan ekranon.
-
Ĝi kongruas kun ŝia komputilo,
ŝia telefono, eĉ ŝiaj skribiloj.
-
Ŝi aspektas kvazaŭ ŝi flugus
en kosmoveturilo kaj mi aspektas
-
kvazaŭ mi havus lavmaŝinon sur mia tablo.
-
Modo estas alia ekzemplo por tio. Ĉu
vi iam scivolis kial kalkanumoj de virinoj
-
ŝanĝiĝas el vastaj al maldikaj al vastaj ĉiujare?
Ne estas por eltrovi
-
la plej sanajn por la piedo.
Estas ĉar porti vastajn kalkanumojn
-
en maldik-kalkanuma jaro montras al ĉiuj
ke vi ne kontribuis al sago
-
do vi ne estas tiel valora kiel tiu
en maldikaj kalkanumoj apud vi,
-
aŭ, efektive, en iu reklamo.
Estas por ke homoj daŭre aĉetu ŝuojn.
-
Reklamo, kaj komunikiloj ĝenerale,
ludas grandan rolon en tio.
-
Ĉiu el ni en Usono estas bombata
per pli ol 3 000 reklamaĵoj tage.
-
Ni vidas pli da reklamo jare,
ol homoj antaŭ 50 jaroj en sia tuta vivo.
-
Pripensu kio estas la celo de reklamo,
krom sentigi nin malĝoja kun kio ni havas?
-
3 000 fojojn tage, oni diras al ni,
kio neenordas: niaj haroj,
-
nia haŭto, nia vesto,
niaj mebloj, nia aŭto, ĉio,
-
sed ke povus,
se ni nur aĉetumas.
-
Komunikiloj ankaŭ helpas kaŝi
multajn aferojn,
-
por ke ni nur vidu la aĉetumparto
el la materialekonomio.
-
La ekstraktado, produktado kaj rubumado
okazas ekster nia vidkampo.
-
Do, en Usono, ni havas
pli da aĵoj ol iam ajn antaŭe,
-
sed enketoj montras ke nia nacia feliĉo
malsupreniras.
-
Nia nacia feliĉo kulminis en la 1950aj jaroj,
samtempe kiam la konsummanio eksplodis.
-
Hm, interesa koincido.
-
Mi pensas, ke mi scias kial.
Ni havas pli da aĵoj,
-
sed malpli da tempo por tio
kio igas nin feliĉaj:
-
amikoj, familio, libertempo.
Ni laboras pli diligente ol iam ajn.
-
Kelkaj analizistoj diras ke ni havas malpli
da libertempo ol en feŭda socio.
-
Kaj ĉu vi scias kion
-
ni faras en nia mallonga libera tempo?
-
Spekti televidon kaj aĉetumi.
-
En Usono ni pasigas 3-4-oble
da tempo aĉetumante
-
ol la eŭropanoj.
Do ni estas en la ridinda situacio
-
ke ni iras al laboro, eble eĉ du,
kaj revenas elĉerpita,
-
falas en nian novan sofon, spektas TV
kaj la reklamo diras: vi aĉas.
-
Do ni iras al bazaro por aĉetumi
kaj ni devas labori pli
-
por pagi tiujn aĵojn.
Do ni revenas hejme pli lace,
-
spektas pli da TV
kiu diras ke ni iru aĉetumi.
-
Ni estas en tiu freneza labor-spekt-aĉetuma
diabla cirklo kaj povus facile halti.
-
Do finfine, kio okazas kun ĉiuj aĵoj,
kiun ni aĉetas?
-
Je tiu tempo de konsumado,
estas tro por nia domo
-
kvankam la domgrandeco duobliĝis
-
en tiu lando ekde la 1970aj.
Kaj ĉio iras al la rubejo.
-
Tio gvidas nin al rubo.
Tiun parton de la materialekonomio
-
ni ĉiuj konas ĉar ni mem
devas forĵeti niajn rubaĵojn.
-
Ĉiu Usonano kaŭzas
po 2 kg da rubo por tago.
-
Tio estas duoblo ol antaŭ 30 jaroj.
-
Ĉiu rubo estas aŭ forĵetata al rubejo,
kiu simple estas truo en la grundo,
-
aŭ laŭ malbonŝanco unue forbruligata kaj
poste forĵetata al rubejo.
-
Ambaŭ metodoj poluas la aeron, teron, akvon
kaj, ne forgesu, ŝanĝas la klimaton.
-
Bruligado estas vere malbona.
-
Ĉu vi memoras la venenojn
de la produktado?
-
Bruligado de rubo dissendas
venenojn en la aero.
-
Eĉ pli malbone, ĝi kreas novajn venenegojn.
Kiel dioksinon.
-
Dioksino estas la plej venena homfarata
substanco konata en scienco.
-
Bruligado estas la unua fonto de dioksino.
-
Signifas ke ni povas ĉesigi tiun fonton
de la plej venena homfarata substanco
-
se ni nur ĉesus bruligi rubon.
Ni povus ĉesi hodiaŭ.
-
Nu, kelkaj firmaoj ne ŝatas krei
rubejojn kaj bruligejojn ĉi tie,
-
do ili ankaŭ eksportas sian rubon.
Kio pri recikligo?
-
Jes, recikligo helpas,
malgrandigas la rubon unuflanke.
-
kaj malgrandigas la premon por mini
kaj rikolti aliflanke.
-
Jes, jes, jes, ni devus recikligi.
Sed recikligo ne sufiĉas.
-
Recikligo neniam sufiĉos.
Pro kelkaj kialoj.
-
Unue, la rubo kiu eliras el niaj domoj
nur estas la pinto de la glacimonto.
-
Por ĉiu rubujo
kiun vi forĵetas
-
po 70 rubujoj fariĝis
dum la produktado,
-
nur por krei la rubon
kiun vi forĵetas.
-
Eĉ se ni povus recikligi 100% el la rubo
kiu iras el niaj domoj,
-
tio ne tuŝas la kernon de la problemoj.
Ankaŭ multe da rubo ne eblas recikligi,
-
ĉar aŭ enhavas tro da venenoj,
aŭ ne estas faritaj por recikligo.
-
Kiel tiuj sukpakumoj kun tavoloj
de metalo, papero kaj plasto
-
ĉiuj kungluitaj.
Neniam eblas disigi ilin por recikligo.
-
Do vi vidas, estas sistemo en krizo,
kiu atingas siajn limojn.
-
El klimatŝanĝo al malsupreniranta feliĉo,
tio malsukcesas.
-
Sed la bona novaĵo estas
ke ekzistas
-
multe da eblecoj por interveni.
-
Estas homoj kiuj gardas la arbarojn
aŭ zorgas pri pura produktado.
-
Homoj okupiĝas pri laborrajtoj, justa komerco,
-
konscia konsumado,
blokado de rubejoj kaj bruligejoj,
-
kaj, tre grave,
priparoli kun nia registraro.
-
por ke li estu vere
per la homoj, por la homoj.
-
Tiu tuta laboro estas tre grava
sed aferoj vere komencas moviĝi
-
kiam ni vidas la ligojn,
la grandan bildon.
-
Kiam homoj en tiu sistemo kuniĝas,
ni povas transformi tiun linian sistemon
-
en ion novan, sistemon kiu ne malŝparas
provizojn aŭ homojn.
-
Kion ni vere devas forĵeti
estas tiu malnovstila forĵet-pensmaniero.
-
Estas nova tipo de pensmaniero,
bazita sur daŭripovo kaj justeco:
-
verda kemio, nul rubo,
fermita produktciklado,
-
renoviĝanta energio,
regiona ekonomiciklado.
-
Tio jam okazas. Kelkaj diras ke
estas nerealisma, idealisma.
-
Sed mi diras ke tiuj estas nerealisma
kiuj volas daŭrigi la malnovan vojon.
-
Tio estas revado.
-
Memoru ke la malnova sistemo ne aperis mem.
Ne estas kiel gravito kun kiu ni devas vivi.
-
Homoj kreis ĝin. Kaj ni estas ankaŭ homoj.
Do ni kreu ion novan!