Ĉu vi havas unu tian? Mi iomete freneziĝis pri mia. Fakte pri ĉiuj miaj aĵoj. Ĉu vi iam scivolis, de kie devenas tio, kion ni aĉetas kaj kien ĝi iras kiam ni forĵetas ĝin? Mi ne povis ĉesi scivoli. Do mi ekserĉadis. Libroj diras, ke tiuj aĵoj iras tra sistemo de ekspluatado ĝis produktado ĝis distribuado ĝis konsumado ĝis la rubejo. Entute tio nomiĝas materialekonomio. Nu, mi okupiĝis pri tio iom pli. Fakte, mi vojaĝis tra la mondo dum 10 jaroj eltrovante de kie niaj aĵoj venas kaj kien iras. Ĉu vi scias kion mi eltrovis? Tio ne estas la fino de la rakonto. Estas multaj aferoj, kiuj mankas en tiu klarigo. Komence tiu sistemo ŝajnas en ordo. Neniu problemo. Sed fakte ĝi estas sistemo en krizo. La kaŭzo por la krizo estas ke tio estas linia sistemo kaj ni vivas sur finita planedo kaj ne eblas teni linian sistemon sur finita planedo por ĉiam. Dum ĉiu paŝo, tiu sistemo interagas kun la reala mondo. En la reala vivo, tio ne okazas sur blanka papero. Tio interagas kun socioj, kulturoj, ekonomioj, la medio. Kaj la sistemo havas siajn limojn. Limojn, kiujn ni ne vidas ĉi tie ĉar la diagramo estas nekompleta. Do, ni refoje trapasu tion kaj plenigu tion kio mankas. Nu, unu el la plej gravaj mankantaj aferoj estas homoj. Jes, homoj. Homoj vivas kaj laboras en tiu sistemo. Kaj kelkaj homoj estas iomete pli gravaj ol aliaj en tiu sistemo. Kelkaj havas iomete pli por diri. Kiuj estas? Nu, komencu per la registaro. Miaj amikoj diras, ke mi devus uzi tankon por simboli la registaron kaj tio pravas por multaj landoj ankaŭ pli kaj pli por Usono, ĉar pli ol 50% el liaj impoŝtoj estas destinita al militistaro, sed mi uzas personon por la registaron ĉar mi estas ankoraŭ konvinkita ke la registaro devus esti de la homoj, per la homoj, por la homoj. La tasko de la registraro estas zorgi pri ni. Tio estas ĝia laboro. Krome estas la korporacioj. Nu, la kaŭzo kial la korporacioj aspektas pli grandaj, estas ke ili estas pli grandaj. El la 100 plej grandaj ekonomioj tutmonde, 51 estas korporacioj. Ju pli potencaj la korporacioj iĝas, des pli ni vidas ŝanĝojn en la registaro. Ili pli zorgeme efektivigas la interesojn de la korporacioj ol niajn. Bone, ni rigardu kio ankaŭ mankas en tiu desegnaĵo. Ni komencas per ekstraktado, kiu estas pli bela vorto por ekspluatado de naturmaterialoj, kiu estas pli bela vorto por dezertigi la planedon. Aspektas tiel: ni faligas arbojn, ni eksplodigas montojn por akiri metalojn foruzas ĉion akvon kaj formortigas la bestojn. Ĉi tie ni trafas nian unuan limon. Niaj materialoj finiĝas. Ni uzas tro multe da aĵoj. Aŭdi tion povas esti malfacile, sed estas la vero, do ni devas okupiĝi pri tio. Dum la pasintaj tri jardekoj, triono el la monda materialstoko estas foruzita. Malaperis. Ni ekspluatas kaj rubigas la planedon tiel rapide, ke ni detruas la eblon vivi sur tiu planedo. Kie mi vivas, en Usono, restas malpli ol 4% el nia originala arbaro. 40% el la akvofontoj iĝis netrinkeblaj. Kaj nia probleme ne nur estas ke ni foruzas tro multe, sed ni ankaŭ foruzas pli ol nian parton. Ni havas 5% el la mondpopolo sed ni konsumas 30% el la mondmaterialoj kaj kaŭzas 30% el la monda rubo. Se ĉiuj konsumus per usonaj kvantoj, necesus 3 ĝis 5 planedoj. Kaj, ĉu vi scias? Ni nur havas unu. Do la solvo de mia lando por tiu limo estas facile preni la parton de io alia. Tio estas la Tria mondo, kiu estas por kelkaj alia vorto por nia propraĵo kiu perdiĝis en fremda lando. Do kiel aspektas tio? Sama afero: dezertigi la medion. En 75% el la mondaj fiŝstokoj oni kaptadas aŭ trokaptadas. 80% el la mondaj originaj arbaroj malaperis. Eĉ en la Amazono malaperas po 2 000 arboj por minuto. Tio estas 7 piedpilkokampoj minute. Kaj kio pri la homoj kiuj vivas tie? Nu, laŭ tiuj uloj, ili ne posedas tiujn materialojn. Eĉ se ili vivis tie dum generacioj, ili ne posedas produktadrimedojn kaj ili ne aĉetas multajn aĵojn. Kaj en tiu sistemo, se oni ne aĉetas multajn aĵojn, oni ne havas valoron. Do, poste la materialoj iras al produktado. Tie ni uzas energion por miksi venenajn kemiaĵojn kun naturaj produktoj por fari verenajn malpurigitajn produktojn. Estas pli ol 100 000 sintetikaj kemiaĵoj uzata en hodiaŭa komerco. Nur kelkaj estis kontrolitaj pri san-efikoj kaj neniu estis kontrolita pri sinergiaj san-efikoj, tio signifas la interagon kun aliaj ĉiutagaj kemiaĵoj. Ni ne konas la tutan efekton por sano kaj medio de tiuj venenaj kemiaĵoj. Sed kion ni scias: Veneno eniras, veneno eliros. Tiel longe kiel ni metas venenojn en nian industrian produktadsitemon, ni havos venenon en la aĵoj kiujn ni alportas en niajn hejmojn, laborlokojn kaj lernejojn. Fakte ankaŭ en niajn korpojn. Kiel bromaj flamprotektrimedoj. Ili estas kemiaĵoj, kiuj igas objektojn pli fajrosekuraj, sed ankaŭ venenegaj. Ili estas nervovenenoj, do venenaj por la cerbo. Kial ni eĉ uzas tiajn kemiaĵojn? Ni enmetas ilin en niajn komputilojn, aparatojn, sofojn, matracojn, eĉ kelkajn kusenojn. Fakte ni prenas niajn kusenojn, dronigas ilin en nervovenenon kaj portas ilin hejmen kaj metas nian kapon sur ilin 8 horojn ĉiunokte. Mi ne scias, sed al mi ŝajnas ke en tiu eblecohava lando ni povas elpensi pli bonajn manierojn por ke niaj kapoj ne brulu nokte. Nun tiuj venenoj eniras la manĝoĉenon kaj koncentriĝas en niaj korpoj. Ĉu vi scias kiu manĝaĵo gvidas la manĝoĉenon kun la plej granda amaso de venenoj? Patrina lakto. Tio signifas ke ni atingis punkton kie la plej malgrandaj membroj de nia socio, niaj beboj, ricevas la plej grandan dozon de venenaj kemiaĵoj de la patrina lakto. Ĉu tio ne estas kruela? Mamnutrado devas esti la plej fundamenta homa ago de nutrado, kaj pro tio precipe sekura. Mamnutrado estas certe la plej bona kaj patrinoj devus daŭrigi mamnutradon sed ni devus protekti ĝin. Ili devus protekti ĝin. Mi pensis ke ili gardas pri ni. Kaj certe la homoj kiuj suferas plejmulte pro tiuj venenaj kemiaĵoj estas la fabriklaborantoj, el kiuj multaj estas virinoj en fekunda aĝo. Ili laboras kun fekundvenenoj, kancerigaĵoj, ktp. Nun mi demandas vin, kia virino en frekunda aĝo laborus en tiuj kondiĉoj kun fekundvenenoj krom virino kiu ne havas elekton? Kaj tio estas la "beleco" de nia sistemo? La eluziĝo de lokaj medioj kaj ekonomioj certigas konstantan kvanton de homoj sen alia ebleco. Tutmonde po 200 000 homoj por tago translokiĝas el sia medio, kie ili povis vivi dum generacioj, en urbojn, en ladurbojn, serĉante por laboro, sendepende kiel venena ĝi estas. Ne nur materialoj estas malŝparataj en tiu sistemo, sed ankaŭ homoj. Tutaj komunumoj estas perdataj. Jes, veneno eniras, veneno eliros. Multaj venenoj eliras el la fabriko en produktoj, sed eĉ pli kiel kromproduktoj aŭ poluado. Kaj estas multe da poluado. En Usono, nia industrio konfesas elĵeti pli ol 2 miliardojn da kg da venenaj kemiaĵoj jare. Estas varŝajne multe pli ol ili konfesas. Do tio estas alia limo, ĉar, kiu volas vidi kaj flari 2 miliardojn da kg da venenaj kemiaĵoj jare? Do kion ili faras? Translokigas venenajn fabrikojn eksterlanden por polui alian landon. Sed surprizo: Multe da poluata aero revenas al ni per la aerofluo. Kio okazas, post kiam la materialoj estas transformitaj al produktoj? Ili venas ĉi tien por disdonado. Disdonado signifas: vendi tiujn venenmalpurigitajn aĉaĵojn kiel eble plej rapide. La celo estas malgrandaj prezoj, aĉetantaj homoj kaj kontinua movado de produktoj. Kiel ili atingas malgrandajn prezojn? Nu, per malgrandaj salajroj kaj ili eltranĉas sanasekuron ĉiam kiam eblas. Temas pri ellokado de kostoj. Tio signifas ke efektivaj kostoj ne troviĝas en la prezo. Alivorte, ni ne pagas por tio kion ni aĉetas. Unu tagon mi pensadis pri tio. Mi iradis kaj volis aŭskulti novaĵojn, do eniris vendejon por aĉeti radion. Mi trovis gracian verdan radion por 4 dolaroj kaj 99 cendoj. Mi staris en la vico kaj pensis kiel povus 4,99$ sufiĉi por estigi tiun radion en miajn manojn? La metalo eble estis minita en Sud-Afriko, la nafto eble elpumpita en Irako, la plastoj eble fabrikita en Ĉinio kaj eble ĉio estis kunmetita de 15-jara meksikano. 4,99$ eĉ ne pagus la luprezon por la spaco en la bretaro, same kiel la salajron de la vendisto kiu konsiladis al mi, aŭ la multajn oceanŝipojn aŭ ŝarĝaŭtojn kun pecoj de la radio. Tiel mi rimarkis, ke mi ne pagis por la radion. Do, kiu pagis? Nu, tiuj homoj kiuj perdis sian naturan medion. Tiuj homoj pagis per la perdo de freŝa aero per pliofta astmo kaj kancero. Infanoj en Kongo pagas per sia estonteco, 30% el la infanoj ne plu iras al lernejo sed al minado de koltano, metalo, kiu necesas por malkostaj elektronikaĵoj. Kaj tiuj homoj devas mem zorgi pri sia sanasekuro. Je ĉiu paŝo en tiu sistemo, aliaj pagas por ke mi ricevu la radion por 4,99$. Kaj neniuj de tiuj kontribuoj troveblas en iu kalkulado. Tion mi volas diri per: La firmposedantoj ellokas la verajn kostojn. Tio gvidas nin al la ora sago de konsumo. Tio estas la koro de la sistemo, la motoro pelanta ĝin. Tio estas tiel grava ke la protektado de tiu sago fariĝis la ĉefcelo de tiuj du uloj. Pro tio, post la 11-a de septembro, kiam nia lando estis ŝokita, la prezidento Bush povus sugesti multajn konvenajn aferojn: funebri, preĝi, esperi. NE. Li diris aĉetumi. AĈETUMI?! Ni fariĝis nacio de konsumantoj. Nia baza identeco estas fariĝi konsumantoj, ne patrinoj, instruistoj, farmistoj, sed konsumantoj. Nia valoro precipe mezuriĝas kaj montriĝas per la kontribuo al tiu sago, per tio, kiom ni konsumas. Ni aĉetas, aĉetas kaj aĉetas kaj daŭrigas la materialfluon. Divenu kiom da elcentoj de la materialfluo estas jam uzata 6 monatojn post la aĉetdato? 50%? 20%? Ne. Unu elcento. Unu! Alivorte, 99% el la aĵoj, kiujn ni rikoltas, minas, prilaboras, transportas, kiuj trairas tiun sistemon rubiĝas ene de 6 monatoj. Kiel nia planedo povas travivi tion kun tiu malŝparo de materialoj? Ne estis ĉiam tiel La meznombra Usonano nun konsumas la duoblon ol antaŭ 50 jaroj. Demandu vian avinon. En ŝia tempo, respondeco, ideriĉeco kaj ŝparemeco valoris. Do, kiel tio okazis? Nu, ne subite okazis, sed estis projektita. Mallonge post la dua mondmilito, tiuj uloj pripensadis kiel plirapidigi la ekonomion. Komercanalisto Victor Lebow priskribis la solvon kiu fariĝis la normo por la sistemo. Li diris: "Nia ege produktema ekonomio postulas ke ni faru konsumon je nia vivstilo, ke aĉetumado kaj uzado de varoj estiĝu ritoj, ke ni serĉu nian spiritan feliĉon, nian egofeliĉon, per konsumo. Ni bezonas, ke aĵoj estu konsumataj, bruligataj, anstataŭigataj, forĵetataj pli kaj pli rapide." La estro de la konsilantaro pri ekonomio de la prezidento Eisenhower diris: "La ĉefcelo de la usona ekonomio estas produkti pli da konsumvaroj. Pli da konsumvaroj? Nia ĉefcelo? Ne sanzorgado, edukado, sekura transportado, daŭripovo aŭ justeco? Konsumvaroj? Kiel ili sukcesis fari, ke ni subtenas tiun programon tiel entuziasme? Du el iliaj plej efikaj strategioj estas planata kadukiĝo kaj sentata kadukiĝo. Planata kadukiĝo estas alia vorto por "kreita por rubujo". Ĝi signifas, ke produktoj estas kreataj por iĝi neutilaj rapide, por ke ni forĵetu kaj aĉetu denove. Evidentas por plastosakoj kaj kaftasoj, sed estas ankaŭ grandaj aĵoj: Viŝiloj, DVD, fotiloj, kradrostiloj, ĉio! Eĉ komputiloj. Ĉu vi rimarkis, ke se vi aĉetas komputilo, la teknologio ŝanĝiĝas tiel rapide, ke post kelkaj jaroj, estas jam malhelpilo por komunikado? Mi miris pri tio, do mi malfermis grandan hejmkomputilon por vidi kio ene estas. Kaj mi trovis, ke la peco kiu ŝanĝiĝas tutjare nur estas malgranda peceto en la angulo. Sed oni ne povas ŝanĝi nur tiun pecon, ĉar ĉiu versio estas en alia formo, do oni forĵetas la tutan aparaton kaj aĉetas novan. Mi legis industrian dizajngazetojn de la 1950-aj jaroj, kiam planata kadukiĝo aperis. Tiuj dezajnistoj ne kaŝas tion. Ili fakte diskutas pri kiel rapide oni povas rompi la produkton, por ke la konsumanto ankoraŭ fidu en la produkto por aĉeti novan. Tio estas tute intenca. Sed produktoj ne povas rompiĝi sufiĉe rapide por la ora sago, do estas ankaŭ sentata kadukiĝo. Sentata kadukiĝo konvinkas nin forĵeti aĵojn perfekte uzeblajn. Kiel ili faras tion? Nu, ili ŝanĝas la stilon de produktoj. Do, se vi aĉetis ion antaŭ kelkaj jaroj ĉiuj vidas, ke vi ne kontribuis al tiu sago lastatempe kaj ĉar ni montras nian valoron per kontribuado al tiu sago, tiu embarasas nin. Kiel mi havis la saman largân blankan ekranon sur mia tablo dum 5 jaroj. Mia kolego ĵus ricevis novan komputilon. Ŝi havas platan, brilan, glatan ekranon. Ĝi kongruas kun ŝia komputilo, ŝia telefono, eĉ ŝiaj skribiloj. Ŝi aspektas kvazaŭ ŝi flugus en kosmoveturilo kaj mi aspektas kvazaŭ mi havus lavmaŝinon sur mia tablo. Modo estas alia ekzemplo por tio. Ĉu vi iam scivolis kial kalkanumoj de virinoj ŝanĝiĝas el vastaj al maldikaj al vastaj ĉiujare? Ne estas por eltrovi la plej sanajn por la piedo. Estas ĉar porti vastajn kalkanumojn en maldik-kalkanuma jaro montras al ĉiuj ke vi ne kontribuis al sago do vi ne estas tiel valora kiel tiu en maldikaj kalkanumoj apud vi, aŭ, efektive, en iu reklamo. Estas por ke homoj daŭre aĉetu ŝuojn. Reklamo, kaj komunikiloj ĝenerale, ludas grandan rolon en tio. Ĉiu el ni en Usono estas bombata per pli ol 3 000 reklamaĵoj tage. Ni vidas pli da reklamo jare, ol homoj antaŭ 50 jaroj en sia tuta vivo. Pripensu kio estas la celo de reklamo, krom sentigi nin malĝoja kun kio ni havas? 3 000 fojojn tage, oni diras al ni, kio neenordas: niaj haroj, nia haŭto, nia vesto, niaj mebloj, nia aŭto, ĉio, sed ke povus, se ni nur aĉetumas. Komunikiloj ankaŭ helpas kaŝi multajn aferojn, por ke ni nur vidu la aĉetumparto el la materialekonomio. La ekstraktado, produktado kaj rubumado okazas ekster nia vidkampo. Do, en Usono, ni havas pli da aĵoj ol iam ajn antaŭe, sed enketoj montras ke nia nacia feliĉo malsupreniras. Nia nacia feliĉo kulminis en la 1950aj jaroj, samtempe kiam la konsummanio eksplodis. Hm, interesa koincido. Mi pensas, ke mi scias kial. Ni havas pli da aĵoj, sed malpli da tempo por tio kio igas nin feliĉaj: amikoj, familio, libertempo. Ni laboras pli diligente ol iam ajn. Kelkaj analizistoj diras ke ni havas malpli da libertempo ol en feŭda socio. Kaj ĉu vi scias kion ni faras en nia mallonga libera tempo? Spekti televidon kaj aĉetumi. En Usono ni pasigas 3-4-oble da tempo aĉetumante ol la eŭropanoj. Do ni estas en la ridinda situacio ke ni iras al laboro, eble eĉ du, kaj revenas elĉerpita, falas en nian novan sofon, spektas TV kaj la reklamo diras: vi aĉas. Do ni iras al bazaro por aĉetumi kaj ni devas labori pli por pagi tiujn aĵojn. Do ni revenas hejme pli lace, spektas pli da TV kiu diras ke ni iru aĉetumi. Ni estas en tiu freneza labor-spekt-aĉetuma diabla cirklo kaj povus facile halti. Do finfine, kio okazas kun ĉiuj aĵoj, kiun ni aĉetas? Je tiu tempo de konsumado, estas tro por nia domo kvankam la domgrandeco duobliĝis en tiu lando ekde la 1970aj. Kaj ĉio iras al la rubejo. Tio gvidas nin al rubo. Tiun parton de la materialekonomio ni ĉiuj konas ĉar ni mem devas forĵeti niajn rubaĵojn. Ĉiu Usonano kaŭzas po 2 kg da rubo por tago. Tio estas duoblo ol antaŭ 30 jaroj. Ĉiu rubo estas aŭ forĵetata al rubejo, kiu simple estas truo en la grundo, aŭ laŭ malbonŝanco unue forbruligata kaj poste forĵetata al rubejo. Ambaŭ metodoj poluas la aeron, teron, akvon kaj, ne forgesu, ŝanĝas la klimaton. Bruligado estas vere malbona. Ĉu vi memoras la venenojn de la produktado? Bruligado de rubo dissendas venenojn en la aero. Eĉ pli malbone, ĝi kreas novajn venenegojn. Kiel dioksinon. Dioksino estas la plej venena homfarata substanco konata en scienco. Bruligado estas la unua fonto de dioksino. Signifas ke ni povas ĉesigi tiun fonton de la plej venena homfarata substanco se ni nur ĉesus bruligi rubon. Ni povus ĉesi hodiaŭ. Nu, kelkaj firmaoj ne ŝatas krei rubejojn kaj bruligejojn ĉi tie, do ili ankaŭ eksportas sian rubon. Kio pri recikligo? Jes, recikligo helpas, malgrandigas la rubon unuflanke. kaj malgrandigas la premon por mini kaj rikolti aliflanke. Jes, jes, jes, ni devus recikligi. Sed recikligo ne sufiĉas. Recikligo neniam sufiĉos. Pro kelkaj kialoj. Unue, la rubo kiu eliras el niaj domoj nur estas la pinto de la glacimonto. Por ĉiu rubujo kiun vi forĵetas po 70 rubujoj fariĝis dum la produktado, nur por krei la rubon kiun vi forĵetas. Eĉ se ni povus recikligi 100% el la rubo kiu iras el niaj domoj, tio ne tuŝas la kernon de la problemoj. Ankaŭ multe da rubo ne eblas recikligi, ĉar aŭ enhavas tro da venenoj, aŭ ne estas faritaj por recikligo. Kiel tiuj sukpakumoj kun tavoloj de metalo, papero kaj plasto ĉiuj kungluitaj. Neniam eblas disigi ilin por recikligo. Do vi vidas, estas sistemo en krizo, kiu atingas siajn limojn. El klimatŝanĝo al malsupreniranta feliĉo, tio malsukcesas. Sed la bona novaĵo estas ke ekzistas multe da eblecoj por interveni. Estas homoj kiuj gardas la arbarojn aŭ zorgas pri pura produktado. Homoj okupiĝas pri laborrajtoj, justa komerco, konscia konsumado, blokado de rubejoj kaj bruligejoj, kaj, tre grave, priparoli kun nia registraro. por ke li estu vere per la homoj, por la homoj. Tiu tuta laboro estas tre grava sed aferoj vere komencas moviĝi kiam ni vidas la ligojn, la grandan bildon. Kiam homoj en tiu sistemo kuniĝas, ni povas transformi tiun linian sistemon en ion novan, sistemon kiu ne malŝparas provizojn aŭ homojn. Kion ni vere devas forĵeti estas tiu malnovstila forĵet-pensmaniero. Estas nova tipo de pensmaniero, bazita sur daŭripovo kaj justeco: verda kemio, nul rubo, fermita produktciklado, renoviĝanta energio, regiona ekonomiciklado. Tio jam okazas. Kelkaj diras ke estas nerealisma, idealisma. Sed mi diras ke tiuj estas nerealisma kiuj volas daŭrigi la malnovan vojon. Tio estas revado. Memoru ke la malnova sistemo ne aperis mem. Ne estas kiel gravito kun kiu ni devas vivi. Homoj kreis ĝin. Kaj ni estas ankaŭ homoj. Do ni kreu ion novan!