0:00:18.190,0:00:20.430 Ĉu vi havas unu tian? 0:00:20.430,0:00:22.460 Mi iomete freneziĝis pri mia. 0:00:22.460,0:00:24.730 Fakte pri ĉiuj miaj aĵoj. 0:00:24.890,0:00:27.490 Ĉu vi iam scivolis, de kie[br]devenas tio, kion ni aĉetas 0:00:27.490,0:00:29.610 kaj kien ĝi iras[br]kiam ni forĵetas ĝin? 0:00:29.630,0:00:32.240 Mi ne povis ĉesi scivoli.[br]Do mi ekserĉadis. 0:00:32.240,0:00:35.830 Libroj diras, ke[br]tiuj aĵoj iras tra sistemo 0:00:35.900,0:00:41.560 de ekspluatado ĝis produktado[br]ĝis distribuado ĝis konsumado ĝis la rubejo. 0:00:41.680,0:00:46.290 Entute tio nomiĝas materialekonomio.[br]Nu, mi okupiĝis pri tio iom pli. 0:00:46.290,0:00:49.110 Fakte, mi vojaĝis tra la mondo[br]dum 10 jaroj 0:00:49.120,0:00:52.420 eltrovante de kie niaj aĵoj venas[br]kaj kien iras. 0:00:52.550,0:00:56.086 Ĉu vi scias kion mi eltrovis?[br]Tio ne estas la fino de la rakonto. 0:00:56.222,0:00:58.500 Estas multaj aferoj,[br]kiuj mankas en tiu klarigo. 0:00:58.560,0:01:03.030 Komence tiu sistemo ŝajnas en ordo.[br]Neniu problemo. 0:01:03.100,0:01:05.860 Sed fakte ĝi estas sistemo en krizo. 0:01:05.930,0:01:09.270 La kaŭzo por la krizo estas[br]ke tio estas linia sistemo 0:01:09.300,0:01:11.200 kaj ni vivas sur finita planedo 0:01:11.270,0:01:15.740 kaj ne eblas teni linian sistemon[br]sur finita planedo por ĉiam. 0:01:15.810,0:01:19.860 Dum ĉiu paŝo, tiu sistemo[br]interagas kun la reala mondo. 0:01:19.910,0:01:23.040 En la reala vivo,[br]tio ne okazas sur blanka papero. 0:01:23.120,0:01:26.610 Tio interagas kun socioj, kulturoj,[br]ekonomioj, la medio. 0:01:26.650,0:01:29.620 Kaj la sistemo havas siajn limojn. 0:01:29.690,0:01:33.510 Limojn, kiujn ni ne vidas ĉi tie[br]ĉar la diagramo estas nekompleta. 0:01:33.590,0:01:37.270 Do, ni refoje trapasu tion[br]kaj plenigu tion kio mankas. 0:01:37.300,0:01:41.030 Nu, unu el la plej gravaj mankantaj aferoj[br]estas homoj. Jes, homoj. 0:01:41.130,0:01:44.600 Homoj vivas kaj laboras en tiu sistemo. 0:01:44.640,0:01:47.760 Kaj kelkaj homoj estas iomete pli gravaj[br]ol aliaj en tiu sistemo. 0:01:47.770,0:01:50.280 Kelkaj havas iomete pli por diri.[br]Kiuj estas? 0:01:50.340,0:01:52.280 Nu, komencu per la registaro. 0:01:52.310,0:01:55.140 Miaj amikoj diras, ke mi devus uzi[br]tankon por simboli la registaron 0:01:55.140,0:01:58.060 kaj tio pravas por multaj landoj[br]ankaŭ pli kaj pli por Usono, 0:01:58.060,0:02:02.290 ĉar pli ol 50% el liaj impoŝtoj[br]estas destinita al militistaro, 0:02:02.320,0:02:04.590 sed mi uzas personon[br]por la registaron 0:02:04.620,0:02:07.650 ĉar mi estas ankoraŭ konvinkita[br]ke la registaro devus esti 0:02:07.760,0:02:10.380 de la homoj, per la homoj,[br]por la homoj. 0:02:10.440,0:02:15.620 La tasko de la registraro estas zorgi pri ni.[br]Tio estas ĝia laboro. 0:02:15.670,0:02:17.860 Krome estas la korporacioj. 0:02:17.870,0:02:20.330 Nu, la kaŭzo kial la korporacioj[br]aspektas pli grandaj, 0:02:20.370,0:02:22.430 estas ke ili estas pli grandaj. 0:02:22.480,0:02:27.970 El la 100 plej grandaj ekonomioj tutmonde,[br]51 estas korporacioj. 0:02:28.050,0:02:32.820 Ju pli potencaj la korporacioj iĝas,[br]des pli ni vidas ŝanĝojn en la registaro. 0:02:32.820,0:02:35.020 Ili pli zorgeme efektivigas 0:02:35.060,0:02:37.180 la interesojn de la korporacioj[br]ol niajn. 0:02:37.220,0:02:40.370 Bone, ni rigardu kio ankaŭ mankas[br]en tiu desegnaĵo. 0:02:40.500,0:02:42.390 Ni komencas per ekstraktado, 0:02:42.400,0:02:45.880 kiu estas pli bela vorto por[br]ekspluatado de naturmaterialoj, 0:02:46.000,0:02:48.830 kiu estas pli bela vorto por[br]dezertigi la planedon. 0:02:48.900,0:02:53.220 Aspektas tiel: ni faligas arbojn,[br]ni eksplodigas montojn por akiri metalojn 0:02:53.320,0:02:55.860 foruzas ĉion akvon[br]kaj formortigas la bestojn. 0:02:55.940,0:02:58.850 Ĉi tie ni trafas[br]nian unuan limon. 0:02:58.910,0:03:03.480 Niaj materialoj finiĝas.[br]Ni uzas tro multe da aĵoj. 0:03:03.550,0:03:07.320 Aŭdi tion povas esti malfacile, sed estas[br]la vero, do ni devas okupiĝi pri tio. 0:03:07.430,0:03:09.370 Dum la pasintaj tri jardekoj, 0:03:09.390,0:03:14.970 triono el la monda materialstoko[br]estas foruzita. Malaperis. 0:03:15.000,0:03:19.670 Ni ekspluatas kaj rubigas[br]la planedon tiel rapide, 0:03:19.700,0:03:23.910 ke ni detruas la eblon[br]vivi sur tiu planedo. 0:03:23.940,0:03:29.480 Kie mi vivas, en Usono,[br]restas malpli ol 4% el nia originala arbaro. 0:03:29.540,0:03:32.900 40% el la akvofontoj[br]iĝis netrinkeblaj. 0:03:32.910,0:03:36.170 Kaj nia probleme ne nur estas[br]ke ni foruzas tro multe, 0:03:36.230,0:03:41.320 sed ni ankaŭ foruzas pli ol nian parton.[br]Ni havas 5% el la mondpopolo[br] 0:03:41.390,0:03:47.180 sed ni konsumas 30% el la mondmaterialoj[br]kaj kaŭzas 30% el la monda rubo. 0:03:47.230,0:03:52.050 Se ĉiuj konsumus per usonaj kvantoj,[br]necesus 3 ĝis 5 planedoj. 0:03:52.100,0:03:54.680 Kaj, ĉu vi scias?[br]Ni nur havas unu. 0:03:54.790,0:03:59.230 Do la solvo de mia lando por tiu limo[br]estas facile preni la parton de io alia. 0:03:59.310,0:04:02.670 Tio estas la Tria mondo,[br]kiu estas por kelkaj 0:04:02.680,0:04:06.440 alia vorto por nia propraĵo[br]kiu perdiĝis en fremda lando. 0:04:06.510,0:04:10.690 Do kiel aspektas tio?[br]Sama afero: dezertigi la medion. 0:04:10.750,0:04:15.480 En 75% el la mondaj fiŝstokoj[br]oni kaptadas aŭ trokaptadas. 0:04:15.520,0:04:19.670 80% el la mondaj originaj arbaroj malaperis. 0:04:19.760,0:04:23.470 Eĉ en la Amazono[br]malaperas po 2 000 arboj por minuto. 0:04:23.500,0:04:26.400 Tio estas 7 piedpilkokampoj minute. 0:04:26.500,0:04:29.090 Kaj kio pri la homoj kiuj vivas tie? 0:04:29.140,0:04:32.950 Nu, laŭ tiuj uloj,[br]ili ne posedas tiujn materialojn. 0:04:32.970,0:04:36.290 Eĉ se ili vivis tie dum generacioj,[br]ili ne posedas produktadrimedojn 0:04:36.290,0:04:39.270 kaj ili ne aĉetas multajn aĵojn.[br]Kaj en tiu sistemo, 0:04:39.280,0:04:43.920 se oni ne aĉetas multajn aĵojn,[br]oni ne havas valoron. 0:04:44.040,0:04:48.890 Do, poste la materialoj iras al[br]produktado. Tie ni uzas energion 0:04:48.950,0:04:54.710 por miksi venenajn kemiaĵojn kun naturaj produktoj[br]por fari verenajn malpurigitajn produktojn. 0:04:54.730,0:04:59.170 Estas pli ol 100 000 sintetikaj kemiaĵoj[br]uzata en hodiaŭa komerco. 0:04:59.230,0:05:02.250 Nur kelkaj estis kontrolitaj[br]pri san-efikoj 0:05:02.300,0:05:05.100 kaj neniu estis kontrolita[br]pri sinergiaj san-efikoj, 0:05:05.140,0:05:08.410 tio signifas la interagon[br]kun aliaj ĉiutagaj kemiaĵoj. 0:05:08.440,0:05:12.240 Ni ne konas la tutan efekton por sano[br]kaj medio de tiuj venenaj kemiaĵoj. 0:05:12.280,0:05:16.010 Sed kion ni scias:[br]Veneno eniras, veneno eliros. 0:05:16.080,0:05:19.710 Tiel longe kiel ni metas venenojn[br]en nian industrian produktadsitemon, 0:05:19.750,0:05:22.070 ni havos venenon[br]en la aĵoj kiujn ni alportas 0:05:22.120,0:05:26.810 en niajn hejmojn, laborlokojn kaj lernejojn.[br]Fakte ankaŭ en niajn korpojn. 0:05:26.860,0:05:29.630 Kiel bromaj flamprotektrimedoj. 0:05:29.660,0:05:33.850 Ili estas kemiaĵoj, kiuj igas objektojn[br]pli fajrosekuraj, sed ankaŭ venenegaj. 0:05:33.930,0:05:40.260 Ili estas nervovenenoj, do venenaj por la cerbo.[br]Kial ni eĉ uzas tiajn kemiaĵojn? 0:05:40.310,0:05:45.890 Ni enmetas ilin en niajn komputilojn, aparatojn,[br]sofojn, matracojn, eĉ kelkajn kusenojn. 0:05:46.020,0:05:50.180 Fakte ni prenas niajn kusenojn,[br]dronigas ilin en nervovenenon 0:05:50.250,0:05:53.850 kaj portas ilin hejmen kaj metas nian kapon[br]sur ilin 8 horojn ĉiunokte. 0:05:53.930,0:05:57.680 Mi ne scias, sed al mi ŝajnas ke[br]en tiu eblecohava lando 0:05:57.760,0:06:01.170 ni povas elpensi pli bonajn manierojn[br]por ke niaj kapoj ne brulu nokte. 0:06:01.260,0:06:05.560 Nun tiuj venenoj eniras la manĝoĉenon[br]kaj koncentriĝas en niaj korpoj. 0:06:05.630,0:06:08.180 Ĉu vi scias kiu manĝaĵo[br]gvidas la manĝoĉenon 0:06:08.240,0:06:12.670 kun la plej granda amaso de venenoj?[br]Patrina lakto. 0:06:12.780,0:06:18.550 Tio signifas ke ni atingis punkton kie la plej[br]malgrandaj membroj de nia socio, niaj beboj, 0:06:18.640,0:06:23.940 ricevas la plej grandan dozon de venenaj[br]kemiaĵoj de la patrina lakto. 0:06:24.020,0:06:27.680 Ĉu tio ne estas kruela? 0:06:27.690,0:06:31.820 Mamnutrado devas esti la plej fundamenta[br]homa ago de nutrado, 0:06:31.860,0:06:35.930 kaj pro tio precipe sekura.[br]Mamnutrado estas certe la plej bona 0:06:36.030,0:06:41.440 kaj patrinoj devus daŭrigi mamnutradon[br]sed ni devus protekti ĝin. Ili devus protekti ĝin. 0:06:41.500,0:06:44.990 Mi pensis ke ili gardas pri ni.[br]Kaj certe 0:06:45.040,0:06:47.470 la homoj kiuj suferas plejmulte[br]pro tiuj venenaj kemiaĵoj 0:06:47.570,0:06:51.580 estas la fabriklaborantoj,[br]el kiuj multaj estas virinoj en fekunda aĝo. 0:06:51.610,0:06:55.400 Ili laboras kun fekundvenenoj,[br]kancerigaĵoj, ktp. 0:06:55.450,0:06:59.490 Nun mi demandas vin,[br]kia virino en frekunda aĝo 0:06:59.520,0:07:02.570 laborus en tiuj kondiĉoj[br]kun fekundvenenoj 0:07:02.570,0:07:07.610 krom virino kiu ne havas elekton?[br]Kaj tio estas la "beleco" de nia sistemo? 0:07:07.630,0:07:11.010 La eluziĝo de lokaj medioj[br]kaj ekonomioj 0:07:11.030,0:07:14.540 certigas konstantan kvanton[br]de homoj sen alia ebleco. 0:07:14.600,0:07:19.280 Tutmonde po 200 000 homoj por tago[br]translokiĝas el sia medio, 0:07:19.310,0:07:21.380 kie ili povis vivi dum generacioj, 0:07:21.410,0:07:27.470 en urbojn, en ladurbojn, serĉante por[br]laboro, sendepende kiel venena ĝi estas. 0:07:27.600,0:07:31.230 Ne nur materialoj[br]estas malŝparataj en tiu sistemo, 0:07:31.280,0:07:34.480 sed ankaŭ homoj.[br]Tutaj komunumoj estas perdataj. 0:07:34.490,0:07:37.550 Jes, veneno eniras, veneno eliros. 0:07:37.590,0:07:40.650 Multaj venenoj eliras[br]el la fabriko en produktoj, 0:07:40.730,0:07:45.590 sed eĉ pli kiel kromproduktoj aŭ poluado.[br]Kaj estas multe da poluado. 0:07:45.600,0:07:51.550 En Usono, nia industrio konfesas elĵeti pli ol[br]2 miliardojn da kg da venenaj kemiaĵoj jare. 0:07:51.600,0:07:54.520 Estas varŝajne multe pli[br]ol ili konfesas. 0:07:54.570,0:07:56.860 Do tio estas alia limo, ĉar, 0:07:56.940,0:08:01.870 kiu volas vidi kaj flari 2 miliardojn da kg[br]da venenaj kemiaĵoj jare? Do kion ili faras? 0:08:01.920,0:08:05.820 Translokigas venenajn fabrikojn[br]eksterlanden por polui alian landon. 0:08:05.950,0:08:10.920 Sed surprizo: Multe da poluata aero[br]revenas al ni per la aerofluo. 0:08:10.990,0:08:15.350 Kio okazas, post kiam la materialoj[br]estas transformitaj al produktoj? 0:08:15.430,0:08:18.200 Ili venas ĉi tien por disdonado. 0:08:18.260,0:08:23.030 Disdonado signifas: vendi tiujn[br]venenmalpurigitajn aĉaĵojn kiel eble plej rapide. 0:08:23.140,0:08:29.010 La celo estas malgrandaj prezoj,[br]aĉetantaj homoj kaj kontinua movado de produktoj. 0:08:29.040,0:08:33.090 Kiel ili atingas malgrandajn prezojn?[br]Nu, per malgrandaj salajroj 0:08:33.090,0:08:38.260 kaj ili eltranĉas sanasekuron ĉiam kiam eblas.[br]Temas pri ellokado de kostoj. 0:08:38.320,0:08:43.010 Tio signifas ke efektivaj kostoj[br]ne troviĝas en la prezo. 0:08:43.090,0:08:46.190 Alivorte, ni ne pagas por tio[br]kion ni aĉetas. 0:08:46.270,0:08:48.190 Unu tagon mi pensadis pri tio. 0:08:48.260,0:08:50.790 Mi iradis[br]kaj volis aŭskulti novaĵojn, 0:08:50.900,0:08:52.950 do eniris vendejon[br]por aĉeti radion. 0:08:53.000,0:08:56.640 Mi trovis gracian verdan radion[br]por 4 dolaroj kaj 99 cendoj. 0:08:56.670,0:08:59.580 Mi staris en la vico[br]kaj pensis 0:08:59.610,0:09:03.390 kiel povus 4,99$ sufiĉi 0:09:03.450,0:09:08.340 por estigi tiun radion en miajn manojn?[br]La metalo eble estis minita en Sud-Afriko, 0:09:08.380,0:09:13.080 la nafto eble elpumpita en Irako,[br]la plastoj eble fabrikita en Ĉinio 0:09:13.150,0:09:17.840 kaj eble ĉio estis kunmetita[br]de 15-jara meksikano. 0:09:17.960,0:09:22.170 4,99$ eĉ ne pagus la luprezon[br]por la spaco en la bretaro, 0:09:22.230,0:09:25.460 same kiel la salajron de la vendisto[br]kiu konsiladis al mi, 0:09:25.530,0:09:29.670 aŭ la multajn oceanŝipojn aŭ ŝarĝaŭtojn[br]kun pecoj de la radio. 0:09:29.800,0:09:34.160 Tiel mi rimarkis, ke mi ne pagis por la radion.[br]Do, kiu pagis? 0:09:34.260,0:09:37.910 Nu, tiuj homoj kiuj perdis[br]sian naturan medion. 0:09:37.980,0:09:43.030 Tiuj homoj pagis per la perdo de freŝa aero[br]per pliofta astmo kaj kancero. 0:09:43.030,0:09:47.990 Infanoj en Kongo pagas per sia estonteco,[br]30% el la infanoj ne plu iras al lernejo 0:09:48.020,0:09:49.920 sed al minado de koltano, 0:09:49.960,0:09:53.010 metalo, kiu necesas[br]por malkostaj elektronikaĵoj. 0:09:53.030,0:09:56.510 Kaj tiuj homoj devas mem zorgi[br]pri sia sanasekuro. 0:09:56.530,0:10:02.190 Je ĉiu paŝo en tiu sistemo, aliaj pagas[br]por ke mi ricevu la radion por 4,99$. 0:10:02.240,0:10:05.870 Kaj neniuj de tiuj kontribuoj[br]troveblas en iu kalkulado. 0:10:05.900,0:10:11.380 Tion mi volas diri per: La firmposedantoj[br]ellokas la verajn kostojn. 0:10:11.440,0:10:16.200 Tio gvidas nin al la ora[br]sago de konsumo. 0:10:16.280,0:10:19.650 Tio estas la koro de la sistemo,[br]la motoro pelanta ĝin. 0:10:19.720,0:10:24.920 Tio estas tiel grava ke la protektado de tiu sago[br]fariĝis la ĉefcelo de tiuj du uloj. 0:10:24.950,0:10:28.560 Pro tio, post la 11-a de septembro,[br]kiam nia lando estis ŝokita, 0:10:28.630,0:10:31.580 la prezidento Bush povus sugesti[br]multajn konvenajn aferojn: 0:10:31.660,0:10:37.390 funebri, preĝi, esperi. NE.[br]Li diris aĉetumi. AĈETUMI?! 0:10:37.470,0:10:43.960 Ni fariĝis nacio de konsumantoj. Nia baza[br]identeco estas fariĝi konsumantoj, 0:10:44.080,0:10:47.710 ne patrinoj, instruistoj, farmistoj,[br]sed konsumantoj. 0:10:47.970,0:10:51.460 Nia valoro precipe[br]mezuriĝas kaj montriĝas 0:10:51.520,0:10:56.670 per la kontribuo al tiu sago,[br]per tio, kiom ni konsumas. 0:10:56.760,0:11:02.630 Ni aĉetas, aĉetas kaj aĉetas[br]kaj daŭrigas la materialfluon. 0:11:02.700,0:11:06.680 Divenu kiom da elcentoj de la materialfluo[br]estas jam uzata 6 monatojn post la aĉetdato? 0:11:06.800,0:11:21.260 50%? 20%? Ne. Unu elcento. Unu![br]Alivorte, 99% el la aĵoj, 0:11:21.350,0:11:25.420 kiujn ni rikoltas, minas, prilaboras,[br]transportas, kiuj trairas tiun sistemon 0:11:25.520,0:11:30.810 rubiĝas ene de 6 monatoj.[br]Kiel nia planedo povas travivi tion 0:11:30.920,0:11:34.970 kun tiu malŝparo de materialoj?[br]Ne estis ĉiam tiel 0:11:35.030,0:11:39.310 La meznombra Usonano nun konsumas[br]la duoblon ol antaŭ 50 jaroj. 0:11:39.400,0:11:44.660 Demandu vian avinon. En ŝia tempo, respondeco,[br]ideriĉeco kaj ŝparemeco valoris.[br] 0:11:44.670,0:11:49.760 Do, kiel tio okazis?[br]Nu, ne subite okazis, sed estis projektita. 0:11:49.880,0:11:54.910 Mallonge post la dua mondmilito, tiuj uloj[br]pripensadis kiel plirapidigi la ekonomion. 0:11:55.070,0:11:58.560 Komercanalisto Victor Lebow[br]priskribis la solvon 0:11:58.680,0:12:00.540 kiu fariĝis la normo[br]por la sistemo. 0:12:00.620,0:12:05.750 Li diris: "Nia ege produktema ekonomio[br]postulas ke ni faru konsumon je nia vivstilo, 0:12:05.860,0:12:10.690 ke aĉetumado kaj uzado de varoj estiĝu ritoj,[br]ke ni serĉu nian spiritan feliĉon, 0:12:10.760,0:12:13.080 nian egofeliĉon, per konsumo. 0:12:13.170,0:12:18.850 Ni bezonas, ke aĵoj estu konsumataj, bruligataj,[br]anstataŭigataj, forĵetataj pli kaj pli rapide." 0:12:18.940,0:12:22.510 La estro de la konsilantaro pri ekonomio[br]de la prezidento Eisenhower diris: 0:12:22.580,0:12:26.570 "La ĉefcelo de la usona ekonomio[br]estas produkti pli da konsumvaroj. 0:12:26.650,0:12:28.730 Pli da konsumvaroj? 0:12:28.820,0:12:34.030 Nia ĉefcelo? Ne sanzorgado,[br]edukado, sekura transportado, 0:12:34.090,0:12:37.450 daŭripovo aŭ justeco?[br]Konsumvaroj? 0:12:37.490,0:12:40.980 Kiel ili sukcesis fari, ke ni subtenas[br]tiun programon tiel entuziasme? 0:12:41.090,0:12:46.770 Du el iliaj plej efikaj strategioj estas[br]planata kadukiĝo kaj sentata kadukiĝo. 0:12:46.900,0:12:50.900 Planata kadukiĝo estas alia vorto por[br]"kreita por rubujo". Ĝi signifas, 0:12:50.970,0:12:54.700 ke produktoj estas kreataj por iĝi[br]neutilaj rapide, por ke ni forĵetu 0:12:54.770,0:12:56.490 kaj aĉetu denove. 0:12:56.540,0:13:00.390 Evidentas por plastosakoj kaj kaftasoj,[br]sed estas ankaŭ grandaj aĵoj: 0:13:00.480,0:13:05.720 Viŝiloj, DVD, fotiloj, kradrostiloj, ĉio![br]Eĉ komputiloj. 0:13:05.820,0:13:08.070 Ĉu vi rimarkis, ke[br]se vi aĉetas komputilo, 0:13:08.090,0:13:10.680 la teknologio ŝanĝiĝas tiel rapide,[br]ke post kelkaj jaroj, 0:13:10.790,0:13:14.270 estas jam malhelpilo por komunikado?[br]Mi miris pri tio, 0:13:14.390,0:13:18.650 do mi malfermis grandan hejmkomputilon[br]por vidi kio ene estas. Kaj mi trovis, 0:13:18.700,0:13:22.770 ke la peco kiu ŝanĝiĝas tutjare[br]nur estas malgranda peceto en la angulo. 0:13:22.870,0:13:27.030 Sed oni ne povas ŝanĝi nur tiun pecon,[br]ĉar ĉiu versio estas en alia formo, 0:13:27.040,0:13:30.550 do oni forĵetas la tutan aparaton[br]kaj aĉetas novan. 0:13:30.610,0:13:35.000 Mi legis industrian dizajngazetojn[br]de la 1950-aj jaroj, 0:13:35.050,0:13:38.620 kiam planata kadukiĝo aperis.[br]Tiuj dezajnistoj ne kaŝas tion. 0:13:38.650,0:13:42.180 Ili fakte diskutas pri kiel rapide[br]oni povas rompi la produkton, 0:13:42.220,0:13:45.130 por ke la konsumanto[br]ankoraŭ fidu en la produkto 0:13:45.190,0:13:48.050 por aĉeti novan.[br]Tio estas tute intenca. 0:13:48.060,0:13:51.850 Sed produktoj ne povas rompiĝi[br]sufiĉe rapide por la ora sago, 0:13:51.900,0:13:54.200 do estas ankaŭ[br]sentata kadukiĝo. 0:13:54.300,0:14:00.350 Sentata kadukiĝo konvinkas nin[br]forĵeti aĵojn perfekte uzeblajn. 0:14:00.440,0:14:04.170 Kiel ili faras tion? Nu,[br]ili ŝanĝas la stilon de produktoj. 0:14:04.240,0:14:06.670 Do, se vi aĉetis ion[br]antaŭ kelkaj jaroj 0:14:06.780,0:14:10.130 ĉiuj vidas, ke vi ne kontribuis[br]al tiu sago lastatempe 0:14:10.220,0:14:14.960 kaj ĉar ni montras nian valoron[br]per kontribuado al tiu sago, tiu embarasas nin. 0:14:15.020,0:14:18.060 Kiel mi havis la saman largân[br]blankan ekranon 0:14:18.120,0:14:21.780 sur mia tablo dum 5 jaroj.[br]Mia kolego ĵus ricevis novan komputilon. 0:14:21.840,0:14:24.950 Ŝi havas platan, brilan, glatan ekranon. 0:14:25.030,0:14:28.800 Ĝi kongruas kun ŝia komputilo,[br]ŝia telefono, eĉ ŝiaj skribiloj. 0:14:28.930,0:14:32.390 Ŝi aspektas kvazaŭ ŝi flugus[br]en kosmoveturilo kaj mi aspektas 0:14:32.440,0:14:35.160 kvazaŭ mi havus lavmaŝinon sur mia tablo. 0:14:35.170,0:14:40.150 Modo estas alia ekzemplo por tio. Ĉu[br]vi iam scivolis kial kalkanumoj de virinoj 0:14:40.210,0:14:44.640 ŝanĝiĝas el vastaj al maldikaj al vastaj ĉiujare?[br]Ne estas por eltrovi 0:14:44.720,0:14:48.910 la plej sanajn por la piedo.[br]Estas ĉar porti vastajn kalkanumojn 0:14:48.990,0:14:53.110 en maldik-kalkanuma jaro montras al ĉiuj[br]ke vi ne kontribuis al sago 0:14:53.190,0:14:56.790 do vi ne estas tiel valora kiel tiu[br]en maldikaj kalkanumoj apud vi, 0:14:56.800,0:15:00.960 aŭ, efektive, en iu reklamo.[br]Estas por ke homoj daŭre aĉetu ŝuojn. 0:15:01.030,0:15:04.900 Reklamo, kaj komunikiloj ĝenerale,[br]ludas grandan rolon en tio. 0:15:05.010,0:15:09.380 Ĉiu el ni en Usono estas bombata[br]per pli ol 3 000 reklamaĵoj tage. 0:15:09.440,0:15:14.170 Ni vidas pli da reklamo jare,[br]ol homoj antaŭ 50 jaroj en sia tuta vivo. 0:15:14.210,0:15:18.660 Pripensu kio estas la celo de reklamo,[br]krom sentigi nin malĝoja kun kio ni havas? 0:15:18.750,0:15:22.390 3 000 fojojn tage, oni diras al ni,[br]kio neenordas: niaj haroj, 0:15:22.460,0:15:25.150 nia haŭto, nia vesto,[br]niaj mebloj, nia aŭto, ĉio, 0:15:25.290,0:15:27.970 sed ke povus,[br]se ni nur aĉetumas. 0:15:28.030,0:15:31.540 Komunikiloj ankaŭ helpas kaŝi[br]multajn aferojn, 0:15:31.630,0:15:35.670 por ke ni nur vidu la aĉetumparto[br]el la materialekonomio. 0:15:35.740,0:15:40.650 La ekstraktado, produktado kaj rubumado[br]okazas ekster nia vidkampo. 0:15:40.740,0:15:44.510 Do, en Usono, ni havas[br]pli da aĵoj ol iam ajn antaŭe, 0:15:44.610,0:15:47.800 sed enketoj montras ke nia nacia feliĉo[br]malsupreniras. 0:15:47.910,0:15:54.460 Nia nacia feliĉo kulminis en la 1950aj jaroj,[br]samtempe kiam la konsummanio eksplodis. 0:15:54.550,0:15:57.420 Hm, interesa koincido. 0:15:57.460,0:15:59.990 Mi pensas, ke mi scias kial.[br]Ni havas pli da aĵoj, 0:16:00.030,0:16:02.800 sed malpli da tempo por tio[br]kio igas nin feliĉaj: 0:16:02.830,0:16:07.100 amikoj, familio, libertempo.[br]Ni laboras pli diligente ol iam ajn. 0:16:07.130,0:16:11.980 Kelkaj analizistoj diras ke ni havas malpli[br]da libertempo ol en feŭda socio. 0:16:12.070,0:16:13.960 Kaj ĉu vi scias kion 0:16:14.010,0:16:16.060 ni faras en nia mallonga libera tempo? 0:16:16.110,0:16:18.460 Spekti televidon kaj aĉetumi. 0:16:18.480,0:16:22.180 En Usono ni pasigas 3-4-oble[br]da tempo aĉetumante 0:16:22.220,0:16:25.720 ol la eŭropanoj.[br]Do ni estas en la ridinda situacio 0:16:25.830,0:16:29.080 ke ni iras al laboro, eble eĉ du,[br]kaj revenas elĉerpita, 0:16:29.090,0:16:32.830 falas en nian novan sofon, spektas TV[br]kaj la reklamo diras: vi aĉas. 0:16:32.900,0:16:36.450 Do ni iras al bazaro por aĉetumi[br]kaj ni devas labori pli 0:16:36.530,0:16:39.120 por pagi tiujn aĵojn.[br]Do ni revenas hejme pli lace, 0:16:39.120,0:16:41.250 spektas pli da TV[br]kiu diras ke ni iru aĉetumi. 0:16:41.270,0:16:46.980 Ni estas en tiu freneza labor-spekt-aĉetuma[br]diabla cirklo kaj povus facile halti. 0:16:47.070,0:16:49.990 Do finfine, kio okazas kun ĉiuj aĵoj,[br]kiun ni aĉetas? 0:16:50.080,0:16:52.640 Je tiu tempo de konsumado,[br]estas tro por nia domo 0:16:52.680,0:16:54.880 kvankam la domgrandeco duobliĝis 0:16:54.960,0:16:57.910 en tiu lando ekde la 1970aj.[br]Kaj ĉio iras al la rubejo. 0:16:57.920,0:17:01.980 Tio gvidas nin al rubo.[br]Tiun parton de la materialekonomio 0:17:02.050,0:17:05.690 ni ĉiuj konas ĉar ni mem[br]devas forĵeti niajn rubaĵojn. 0:17:05.760,0:17:10.520 Ĉiu Usonano kaŭzas[br]po 2 kg da rubo por tago. 0:17:10.600,0:17:13.020 Tio estas duoblo ol antaŭ 30 jaroj. 0:17:13.130,0:17:17.710 Ĉiu rubo estas aŭ forĵetata al rubejo,[br]kiu simple estas truo en la grundo, 0:17:17.740,0:17:23.060 aŭ laŭ malbonŝanco unue forbruligata kaj[br]poste forĵetata al rubejo. 0:17:23.110,0:17:28.990 Ambaŭ metodoj poluas la aeron, teron, akvon[br]kaj, ne forgesu, ŝanĝas la klimaton. 0:17:29.080,0:17:31.700 Bruligado estas vere malbona. 0:17:31.780,0:17:34.300 Ĉu vi memoras la venenojn[br]de la produktado? 0:17:34.350,0:17:37.820 Bruligado de rubo dissendas[br]venenojn en la aero. 0:17:37.890,0:17:42.320 Eĉ pli malbone, ĝi kreas novajn venenegojn.[br]Kiel dioksinon. 0:17:42.360,0:17:45.900 Dioksino estas la plej venena homfarata[br]substanco konata en scienco. 0:17:45.940,0:17:49.350 Bruligado estas la unua fonto de dioksino. 0:17:49.400,0:17:54.270 Signifas ke ni povas ĉesigi tiun fonton[br]de la plej venena homfarata substanco 0:17:54.310,0:17:59.030 se ni nur ĉesus bruligi rubon.[br]Ni povus ĉesi hodiaŭ. 0:17:59.080,0:18:02.860 Nu, kelkaj firmaoj ne ŝatas krei[br]rubejojn kaj bruligejojn ĉi tie, 0:18:02.910,0:18:08.640 do ili ankaŭ eksportas sian rubon.[br]Kio pri recikligo? 0:18:08.720,0:18:13.080 Jes, recikligo helpas,[br]malgrandigas la rubon unuflanke. 0:18:13.190,0:18:16.420 kaj malgrandigas la premon por mini[br]kaj rikolti aliflanke. 0:18:16.430,0:18:20.910 Jes, jes, jes, ni devus recikligi.[br]Sed recikligo ne sufiĉas. 0:18:20.970,0:18:24.310 Recikligo neniam sufiĉos.[br]Pro kelkaj kialoj. 0:18:24.370,0:18:28.860 Unue, la rubo kiu eliras el niaj domoj[br]nur estas la pinto de la glacimonto. 0:18:28.910,0:18:32.280 Por ĉiu rubujo[br]kiun vi forĵetas 0:18:32.350,0:18:35.250 po 70 rubujoj fariĝis[br]dum la produktado, 0:18:35.280,0:18:38.340 nur por krei la rubon[br]kiun vi forĵetas. 0:18:38.380,0:18:42.280 Eĉ se ni povus recikligi 100% el la rubo[br]kiu iras el niaj domoj, 0:18:42.320,0:18:47.900 tio ne tuŝas la kernon de la problemoj.[br]Ankaŭ multe da rubo ne eblas recikligi, 0:18:47.960,0:18:53.510 ĉar aŭ enhavas tro da venenoj,[br]aŭ ne estas faritaj por recikligo. 0:18:53.600,0:18:57.520 Kiel tiuj sukpakumoj kun tavoloj[br]de metalo, papero kaj plasto 0:18:57.540,0:19:03.060 ĉiuj kungluitaj.[br]Neniam eblas disigi ilin por recikligo. 0:19:03.180,0:19:08.590 Do vi vidas, estas sistemo en krizo,[br]kiu atingas siajn limojn. 0:19:08.650,0:19:13.000 El klimatŝanĝo al malsupreniranta feliĉo,[br]tio malsukcesas. 0:19:13.150,0:19:15.240 Sed la bona novaĵo estas[br]ke ekzistas 0:19:15.250,0:19:17.860 multe da eblecoj por interveni. 0:19:17.920,0:19:22.120 Estas homoj kiuj gardas la arbarojn[br]aŭ zorgas pri pura produktado. 0:19:22.160,0:19:25.000 Homoj okupiĝas pri laborrajtoj, justa komerco, 0:19:25.000,0:19:28.310 konscia konsumado,[br]blokado de rubejoj kaj bruligejoj, 0:19:28.310,0:19:31.370 kaj, tre grave,[br]priparoli kun nia registraro. 0:19:31.410,0:19:34.820 por ke li estu vere[br]per la homoj, por la homoj. 0:19:34.870,0:19:39.010 Tiu tuta laboro estas tre grava[br]sed aferoj vere komencas moviĝi 0:19:39.080,0:19:41.970 kiam ni vidas la ligojn,[br]la grandan bildon. 0:19:42.010,0:19:47.810 Kiam homoj en tiu sistemo kuniĝas,[br]ni povas transformi tiun linian sistemon 0:19:47.820,0:19:52.170 en ion novan, sistemon kiu ne malŝparas[br]provizojn aŭ homojn. 0:19:52.190,0:19:56.470 Kion ni vere devas forĵeti[br]estas tiu malnovstila forĵet-pensmaniero. 0:19:56.490,0:20:00.480 Estas nova tipo de pensmaniero,[br]bazita sur daŭripovo kaj justeco: 0:20:00.500,0:20:04.780 verda kemio, nul rubo,[br]fermita produktciklado, 0:20:04.800,0:20:07.980 renoviĝanta energio,[br]regiona ekonomiciklado. 0:20:08.010,0:20:13.880 Tio jam okazas. Kelkaj diras ke[br]estas nerealisma, idealisma. 0:20:13.990,0:20:17.590 Sed mi diras ke tiuj estas nerealisma[br]kiuj volas daŭrigi la malnovan vojon. 0:20:17.620,0:20:19.360 Tio estas revado. 0:20:19.380,0:20:25.070 Memoru ke la malnova sistemo ne aperis mem.[br]Ne estas kiel gravito kun kiu ni devas vivi. 0:20:25.120,0:20:29.360 Homoj kreis ĝin. Kaj ni estas ankaŭ homoj.[br]Do ni kreu ion novan!