WEBVTT 00:00:18.190 --> 00:00:20.430 Ĉu vi havas unu tian? 00:00:20.430 --> 00:00:22.460 Mi iomete freneziĝis pri mia. 00:00:22.460 --> 00:00:24.730 Fakte pri ĉiuj miaj aĵoj. 00:00:24.890 --> 00:00:27.490 Ĉu vi iam scivolis, de kie devenas tio, kion ni aĉetas 00:00:27.490 --> 00:00:29.610 kaj kien ĝi iras kiam ni forĵetas ĝin? 00:00:29.630 --> 00:00:32.240 Mi ne povis ĉesi scivoli. Do mi ekserĉadis. 00:00:32.240 --> 00:00:35.830 Libroj diras, ke tiuj aĵoj iras tra sistemo 00:00:35.900 --> 00:00:41.560 de ekspluatado ĝis produktado ĝis distribuado ĝis konsumado ĝis la rubejo. 00:00:41.680 --> 00:00:46.290 Entute tio nomiĝas materialekonomio. Nu, mi okupiĝis pri tio iom pli. 00:00:46.290 --> 00:00:49.110 Fakte, mi vojaĝis tra la mondo dum 10 jaroj 00:00:49.120 --> 00:00:52.420 eltrovante de kie niaj aĵoj venas kaj kien iras. 00:00:52.550 --> 00:00:56.086 Ĉu vi scias kion mi eltrovis? Tio ne estas la fino de la rakonto. 00:00:56.222 --> 00:00:58.500 Estas multaj aferoj, kiuj mankas en tiu klarigo. 00:00:58.560 --> 00:01:03.030 Komence tiu sistemo ŝajnas en ordo. Neniu problemo. 00:01:03.100 --> 00:01:05.860 Sed fakte ĝi estas sistemo en krizo. 00:01:05.930 --> 00:01:09.270 La kaŭzo por la krizo estas ke tio estas linia sistemo 00:01:09.300 --> 00:01:11.200 kaj ni vivas sur finita planedo 00:01:11.270 --> 00:01:15.740 kaj ne eblas teni linian sistemon sur finita planedo por ĉiam. 00:01:15.810 --> 00:01:19.860 Dum ĉiu paŝo, tiu sistemo interagas kun la reala mondo. 00:01:19.910 --> 00:01:23.040 En la reala vivo, tio ne okazas sur blanka papero. 00:01:23.120 --> 00:01:26.610 Tio interagas kun socioj, kulturoj, ekonomioj, la medio. 00:01:26.650 --> 00:01:29.620 Kaj la sistemo havas siajn limojn. 00:01:29.690 --> 00:01:33.510 Limojn, kiujn ni ne vidas ĉi tie ĉar la diagramo estas nekompleta. 00:01:33.590 --> 00:01:37.270 Do, ni refoje trapasu tion kaj plenigu tion kio mankas. 00:01:37.300 --> 00:01:41.030 Nu, unu el la plej gravaj mankantaj aferoj estas homoj. Jes, homoj. 00:01:41.130 --> 00:01:44.600 Homoj vivas kaj laboras en tiu sistemo. 00:01:44.640 --> 00:01:47.760 Kaj kelkaj homoj estas iomete pli gravaj ol aliaj en tiu sistemo. 00:01:47.770 --> 00:01:50.280 Kelkaj havas iomete pli por diri. Kiuj estas? 00:01:50.340 --> 00:01:52.280 Nu, komencu per la registaro. 00:01:52.310 --> 00:01:55.140 Miaj amikoj diras, ke mi devus uzi tankon por simboli la registaron 00:01:55.140 --> 00:01:58.060 kaj tio pravas por multaj landoj ankaŭ pli kaj pli por Usono, 00:01:58.060 --> 00:02:02.290 ĉar pli ol 50% el liaj impoŝtoj estas destinita al militistaro, 00:02:02.320 --> 00:02:04.590 sed mi uzas personon por la registaron 00:02:04.620 --> 00:02:07.650 ĉar mi estas ankoraŭ konvinkita ke la registaro devus esti 00:02:07.760 --> 00:02:10.380 de la homoj, per la homoj, por la homoj. 00:02:10.440 --> 00:02:15.620 La tasko de la registraro estas zorgi pri ni. Tio estas ĝia laboro. 00:02:15.670 --> 00:02:17.860 Krome estas la korporacioj. 00:02:17.870 --> 00:02:20.330 Nu, la kaŭzo kial la korporacioj aspektas pli grandaj, 00:02:20.370 --> 00:02:22.430 estas ke ili estas pli grandaj. 00:02:22.480 --> 00:02:27.970 El la 100 plej grandaj ekonomioj tutmonde, 51 estas korporacioj. 00:02:28.050 --> 00:02:32.820 Ju pli potencaj la korporacioj iĝas, des pli ni vidas ŝanĝojn en la registaro. 00:02:32.820 --> 00:02:35.020 Ili pli zorgeme efektivigas 00:02:35.060 --> 00:02:37.180 la interesojn de la korporacioj ol niajn. 00:02:37.220 --> 00:02:40.370 Bone, ni rigardu kio ankaŭ mankas en tiu desegnaĵo. 00:02:40.500 --> 00:02:42.390 Ni komencas per ekstraktado, 00:02:42.400 --> 00:02:45.880 kiu estas pli bela vorto por ekspluatado de naturmaterialoj, 00:02:46.000 --> 00:02:48.830 kiu estas pli bela vorto por dezertigi la planedon. 00:02:48.900 --> 00:02:53.220 Aspektas tiel: ni faligas arbojn, ni eksplodigas montojn por akiri metalojn 00:02:53.320 --> 00:02:55.860 foruzas ĉion akvon kaj formortigas la bestojn. 00:02:55.940 --> 00:02:58.850 Ĉi tie ni trafas nian unuan limon. 00:02:58.910 --> 00:03:03.480 Niaj materialoj finiĝas. Ni uzas tro multe da aĵoj. 00:03:03.550 --> 00:03:07.320 Aŭdi tion povas esti malfacile, sed estas la vero, do ni devas okupiĝi pri tio. 00:03:07.430 --> 00:03:09.370 Dum la pasintaj tri jardekoj, 00:03:09.390 --> 00:03:14.970 triono el la monda materialstoko estas foruzita. Malaperis. 00:03:15.000 --> 00:03:19.670 Ni ekspluatas kaj rubigas la planedon tiel rapide, 00:03:19.700 --> 00:03:23.910 ke ni detruas la eblon vivi sur tiu planedo. 00:03:23.940 --> 00:03:29.480 Kie mi vivas, en Usono, restas malpli ol 4% el nia originala arbaro. 00:03:29.540 --> 00:03:32.900 40% el la akvofontoj iĝis netrinkeblaj. 00:03:32.910 --> 00:03:36.170 Kaj nia probleme ne nur estas ke ni foruzas tro multe, 00:03:36.230 --> 00:03:41.320 sed ni ankaŭ foruzas pli ol nian parton. Ni havas 5% el la mondpopolo 00:03:41.390 --> 00:03:47.180 sed ni konsumas 30% el la mondmaterialoj kaj kaŭzas 30% el la monda rubo. 00:03:47.230 --> 00:03:52.050 Se ĉiuj konsumus per usonaj kvantoj, necesus 3 ĝis 5 planedoj. 00:03:52.100 --> 00:03:54.680 Kaj, ĉu vi scias? Ni nur havas unu. 00:03:54.790 --> 00:03:59.230 Do la solvo de mia lando por tiu limo estas facile preni la parton de io alia. 00:03:59.310 --> 00:04:02.670 Tio estas la Tria mondo, kiu estas por kelkaj 00:04:02.680 --> 00:04:06.440 alia vorto por nia propraĵo kiu perdiĝis en fremda lando. 00:04:06.510 --> 00:04:10.690 Do kiel aspektas tio? Sama afero: dezertigi la medion. 00:04:10.750 --> 00:04:15.480 En 75% el la mondaj fiŝstokoj oni kaptadas aŭ trokaptadas. 00:04:15.520 --> 00:04:19.670 80% el la mondaj originaj arbaroj malaperis. 00:04:19.760 --> 00:04:23.470 Eĉ en la Amazono malaperas po 2 000 arboj por minuto. 00:04:23.500 --> 00:04:26.400 Tio estas 7 piedpilkokampoj minute. 00:04:26.500 --> 00:04:29.090 Kaj kio pri la homoj kiuj vivas tie? 00:04:29.140 --> 00:04:32.950 Nu, laŭ tiuj uloj, ili ne posedas tiujn materialojn. 00:04:32.970 --> 00:04:36.290 Eĉ se ili vivis tie dum generacioj, ili ne posedas produktadrimedojn 00:04:36.290 --> 00:04:39.270 kaj ili ne aĉetas multajn aĵojn. Kaj en tiu sistemo, 00:04:39.280 --> 00:04:43.920 se oni ne aĉetas multajn aĵojn, oni ne havas valoron. 00:04:44.040 --> 00:04:48.890 Do, poste la materialoj iras al produktado. Tie ni uzas energion 00:04:48.950 --> 00:04:54.710 por miksi venenajn kemiaĵojn kun naturaj produktoj por fari verenajn malpurigitajn produktojn. 00:04:54.730 --> 00:04:59.170 Estas pli ol 100 000 sintetikaj kemiaĵoj uzata en hodiaŭa komerco. 00:04:59.230 --> 00:05:02.250 Nur kelkaj estis kontrolitaj pri san-efikoj 00:05:02.300 --> 00:05:05.100 kaj neniu estis kontrolita pri sinergiaj san-efikoj, 00:05:05.140 --> 00:05:08.410 tio signifas la interagon kun aliaj ĉiutagaj kemiaĵoj. 00:05:08.440 --> 00:05:12.240 Ni ne konas la tutan efekton por sano kaj medio de tiuj venenaj kemiaĵoj. 00:05:12.280 --> 00:05:16.010 Sed kion ni scias: Veneno eniras, veneno eliros. 00:05:16.080 --> 00:05:19.710 Tiel longe kiel ni metas venenojn en nian industrian produktadsitemon, 00:05:19.750 --> 00:05:22.070 ni havos venenon en la aĵoj kiujn ni alportas 00:05:22.120 --> 00:05:26.810 en niajn hejmojn, laborlokojn kaj lernejojn. Fakte ankaŭ en niajn korpojn. 00:05:26.860 --> 00:05:29.630 Kiel bromaj flamprotektrimedoj. 00:05:29.660 --> 00:05:33.850 Ili estas kemiaĵoj, kiuj igas objektojn pli fajrosekuraj, sed ankaŭ venenegaj. 00:05:33.930 --> 00:05:40.260 Ili estas nervovenenoj, do venenaj por la cerbo. Kial ni eĉ uzas tiajn kemiaĵojn? 00:05:40.310 --> 00:05:45.890 Ni enmetas ilin en niajn komputilojn, aparatojn, sofojn, matracojn, eĉ kelkajn kusenojn. 00:05:46.020 --> 00:05:50.180 Fakte ni prenas niajn kusenojn, dronigas ilin en nervovenenon 00:05:50.250 --> 00:05:53.850 kaj portas ilin hejmen kaj metas nian kapon sur ilin 8 horojn ĉiunokte. 00:05:53.930 --> 00:05:57.680 Mi ne scias, sed al mi ŝajnas ke en tiu eblecohava lando 00:05:57.760 --> 00:06:01.170 ni povas elpensi pli bonajn manierojn por ke niaj kapoj ne brulu nokte. 00:06:01.260 --> 00:06:05.560 Nun tiuj venenoj eniras la manĝoĉenon kaj koncentriĝas en niaj korpoj. 00:06:05.630 --> 00:06:08.180 Ĉu vi scias kiu manĝaĵo gvidas la manĝoĉenon 00:06:08.240 --> 00:06:12.670 kun la plej granda amaso de venenoj? Patrina lakto. 00:06:12.780 --> 00:06:18.550 Tio signifas ke ni atingis punkton kie la plej malgrandaj membroj de nia socio, niaj beboj, 00:06:18.640 --> 00:06:23.940 ricevas la plej grandan dozon de venenaj kemiaĵoj de la patrina lakto. 00:06:24.020 --> 00:06:27.680 Ĉu tio ne estas kruela? 00:06:27.690 --> 00:06:31.820 Mamnutrado devas esti la plej fundamenta homa ago de nutrado, 00:06:31.860 --> 00:06:35.930 kaj pro tio precipe sekura. Mamnutrado estas certe la plej bona 00:06:36.030 --> 00:06:41.440 kaj patrinoj devus daŭrigi mamnutradon sed ni devus protekti ĝin. Ili devus protekti ĝin. 00:06:41.500 --> 00:06:44.990 Mi pensis ke ili gardas pri ni. Kaj certe 00:06:45.040 --> 00:06:47.470 la homoj kiuj suferas plejmulte pro tiuj venenaj kemiaĵoj 00:06:47.570 --> 00:06:51.580 estas la fabriklaborantoj, el kiuj multaj estas virinoj en fekunda aĝo. 00:06:51.610 --> 00:06:55.400 Ili laboras kun fekundvenenoj, kancerigaĵoj, ktp. 00:06:55.450 --> 00:06:59.490 Nun mi demandas vin, kia virino en frekunda aĝo 00:06:59.520 --> 00:07:02.570 laborus en tiuj kondiĉoj kun fekundvenenoj 00:07:02.570 --> 00:07:07.610 krom virino kiu ne havas elekton? Kaj tio estas la "beleco" de nia sistemo? 00:07:07.630 --> 00:07:11.010 La eluziĝo de lokaj medioj kaj ekonomioj 00:07:11.030 --> 00:07:14.540 certigas konstantan kvanton de homoj sen alia ebleco. 00:07:14.600 --> 00:07:19.280 Tutmonde po 200 000 homoj por tago translokiĝas el sia medio, 00:07:19.310 --> 00:07:21.380 kie ili povis vivi dum generacioj, 00:07:21.410 --> 00:07:27.470 en urbojn, en ladurbojn, serĉante por laboro, sendepende kiel venena ĝi estas. 00:07:27.600 --> 00:07:31.230 Ne nur materialoj estas malŝparataj en tiu sistemo, 00:07:31.280 --> 00:07:34.480 sed ankaŭ homoj. Tutaj komunumoj estas perdataj. 00:07:34.490 --> 00:07:37.550 Jes, veneno eniras, veneno eliros. 00:07:37.590 --> 00:07:40.650 Multaj venenoj eliras el la fabriko en produktoj, 00:07:40.730 --> 00:07:45.590 sed eĉ pli kiel kromproduktoj aŭ poluado. Kaj estas multe da poluado. 00:07:45.600 --> 00:07:51.550 En Usono, nia industrio konfesas elĵeti pli ol 2 miliardojn da kg da venenaj kemiaĵoj jare. 00:07:51.600 --> 00:07:54.520 Estas varŝajne multe pli ol ili konfesas. 00:07:54.570 --> 00:07:56.860 Do tio estas alia limo, ĉar, 00:07:56.940 --> 00:08:01.870 kiu volas vidi kaj flari 2 miliardojn da kg da venenaj kemiaĵoj jare? Do kion ili faras? 00:08:01.920 --> 00:08:05.820 Translokigas venenajn fabrikojn eksterlanden por polui alian landon. 00:08:05.950 --> 00:08:10.920 Sed surprizo: Multe da poluata aero revenas al ni per la aerofluo. 00:08:10.990 --> 00:08:15.350 Kio okazas, post kiam la materialoj estas transformitaj al produktoj? 00:08:15.430 --> 00:08:18.200 Ili venas ĉi tien por disdonado. 00:08:18.260 --> 00:08:23.030 Disdonado signifas: vendi tiujn venenmalpurigitajn aĉaĵojn kiel eble plej rapide. 00:08:23.140 --> 00:08:29.010 La celo estas malgrandaj prezoj, aĉetantaj homoj kaj kontinua movado de produktoj. 00:08:29.040 --> 00:08:33.090 Kiel ili atingas malgrandajn prezojn? Nu, per malgrandaj salajroj 00:08:33.090 --> 00:08:38.260 kaj ili eltranĉas sanasekuron ĉiam kiam eblas. Temas pri ellokado de kostoj. 00:08:38.320 --> 00:08:43.010 Tio signifas ke efektivaj kostoj ne troviĝas en la prezo. 00:08:43.090 --> 00:08:46.190 Alivorte, ni ne pagas por tio kion ni aĉetas. 00:08:46.270 --> 00:08:48.190 Unu tagon mi pensadis pri tio. 00:08:48.260 --> 00:08:50.790 Mi iradis kaj volis aŭskulti novaĵojn, 00:08:50.900 --> 00:08:52.950 do eniris vendejon por aĉeti radion. 00:08:53.000 --> 00:08:56.640 Mi trovis gracian verdan radion por 4 dolaroj kaj 99 cendoj. 00:08:56.670 --> 00:08:59.580 Mi staris en la vico kaj pensis 00:08:59.610 --> 00:09:03.390 kiel povus 4,99$ sufiĉi 00:09:03.450 --> 00:09:08.340 por estigi tiun radion en miajn manojn? La metalo eble estis minita en Sud-Afriko, 00:09:08.380 --> 00:09:13.080 la nafto eble elpumpita en Irako, la plastoj eble fabrikita en Ĉinio 00:09:13.150 --> 00:09:17.840 kaj eble ĉio estis kunmetita de 15-jara meksikano. 00:09:17.960 --> 00:09:22.170 4,99$ eĉ ne pagus la luprezon por la spaco en la bretaro, 00:09:22.230 --> 00:09:25.460 same kiel la salajron de la vendisto kiu konsiladis al mi, 00:09:25.530 --> 00:09:29.670 aŭ la multajn oceanŝipojn aŭ ŝarĝaŭtojn kun pecoj de la radio. 00:09:29.800 --> 00:09:34.160 Tiel mi rimarkis, ke mi ne pagis por la radion. Do, kiu pagis? 00:09:34.260 --> 00:09:37.910 Nu, tiuj homoj kiuj perdis sian naturan medion. 00:09:37.980 --> 00:09:43.030 Tiuj homoj pagis per la perdo de freŝa aero per pliofta astmo kaj kancero. 00:09:43.030 --> 00:09:47.990 Infanoj en Kongo pagas per sia estonteco, 30% el la infanoj ne plu iras al lernejo 00:09:48.020 --> 00:09:49.920 sed al minado de koltano, 00:09:49.960 --> 00:09:53.010 metalo, kiu necesas por malkostaj elektronikaĵoj. 00:09:53.030 --> 00:09:56.510 Kaj tiuj homoj devas mem zorgi pri sia sanasekuro. 00:09:56.530 --> 00:10:02.190 Je ĉiu paŝo en tiu sistemo, aliaj pagas por ke mi ricevu la radion por 4,99$. 00:10:02.240 --> 00:10:05.870 Kaj neniuj de tiuj kontribuoj troveblas en iu kalkulado. 00:10:05.900 --> 00:10:11.380 Tion mi volas diri per: La firmposedantoj ellokas la verajn kostojn. 00:10:11.440 --> 00:10:16.200 Tio gvidas nin al la ora sago de konsumo. 00:10:16.280 --> 00:10:19.650 Tio estas la koro de la sistemo, la motoro pelanta ĝin. 00:10:19.720 --> 00:10:24.920 Tio estas tiel grava ke la protektado de tiu sago fariĝis la ĉefcelo de tiuj du uloj. 00:10:24.950 --> 00:10:28.560 Pro tio, post la 11-a de septembro, kiam nia lando estis ŝokita, 00:10:28.630 --> 00:10:31.580 la prezidento Bush povus sugesti multajn konvenajn aferojn: 00:10:31.660 --> 00:10:37.390 funebri, preĝi, esperi. NE. Li diris aĉetumi. AĈETUMI?! 00:10:37.470 --> 00:10:43.960 Ni fariĝis nacio de konsumantoj. Nia baza identeco estas fariĝi konsumantoj, 00:10:44.080 --> 00:10:47.710 ne patrinoj, instruistoj, farmistoj, sed konsumantoj. 00:10:47.970 --> 00:10:51.460 Nia valoro precipe mezuriĝas kaj montriĝas 00:10:51.520 --> 00:10:56.670 per la kontribuo al tiu sago, per tio, kiom ni konsumas. 00:10:56.760 --> 00:11:02.630 Ni aĉetas, aĉetas kaj aĉetas kaj daŭrigas la materialfluon. 00:11:02.700 --> 00:11:06.680 Divenu kiom da elcentoj de la materialfluo estas jam uzata 6 monatojn post la aĉetdato? 00:11:06.800 --> 00:11:21.260 50%? 20%? Ne. Unu elcento. Unu! Alivorte, 99% el la aĵoj, 00:11:21.350 --> 00:11:25.420 kiujn ni rikoltas, minas, prilaboras, transportas, kiuj trairas tiun sistemon 00:11:25.520 --> 00:11:30.810 rubiĝas ene de 6 monatoj. Kiel nia planedo povas travivi tion 00:11:30.920 --> 00:11:34.970 kun tiu malŝparo de materialoj? Ne estis ĉiam tiel 00:11:35.030 --> 00:11:39.310 La meznombra Usonano nun konsumas la duoblon ol antaŭ 50 jaroj. 00:11:39.400 --> 00:11:44.660 Demandu vian avinon. En ŝia tempo, respondeco, ideriĉeco kaj ŝparemeco valoris. 00:11:44.670 --> 00:11:49.760 Do, kiel tio okazis? Nu, ne subite okazis, sed estis projektita. 00:11:49.880 --> 00:11:54.910 Mallonge post la dua mondmilito, tiuj uloj pripensadis kiel plirapidigi la ekonomion. 00:11:55.070 --> 00:11:58.560 Komercanalisto Victor Lebow priskribis la solvon 00:11:58.680 --> 00:12:00.540 kiu fariĝis la normo por la sistemo. 00:12:00.620 --> 00:12:05.750 Li diris: "Nia ege produktema ekonomio postulas ke ni faru konsumon je nia vivstilo, 00:12:05.860 --> 00:12:10.690 ke aĉetumado kaj uzado de varoj estiĝu ritoj, ke ni serĉu nian spiritan feliĉon, 00:12:10.760 --> 00:12:13.080 nian egofeliĉon, per konsumo. 00:12:13.170 --> 00:12:18.850 Ni bezonas, ke aĵoj estu konsumataj, bruligataj, anstataŭigataj, forĵetataj pli kaj pli rapide." 00:12:18.940 --> 00:12:22.510 La estro de la konsilantaro pri ekonomio de la prezidento Eisenhower diris: 00:12:22.580 --> 00:12:26.570 "La ĉefcelo de la usona ekonomio estas produkti pli da konsumvaroj. 00:12:26.650 --> 00:12:28.730 Pli da konsumvaroj? 00:12:28.820 --> 00:12:34.030 Nia ĉefcelo? Ne sanzorgado, edukado, sekura transportado, 00:12:34.090 --> 00:12:37.450 daŭripovo aŭ justeco? Konsumvaroj? 00:12:37.490 --> 00:12:40.980 Kiel ili sukcesis fari, ke ni subtenas tiun programon tiel entuziasme? 00:12:41.090 --> 00:12:46.770 Du el iliaj plej efikaj strategioj estas planata kadukiĝo kaj sentata kadukiĝo. 00:12:46.900 --> 00:12:50.900 Planata kadukiĝo estas alia vorto por "kreita por rubujo". Ĝi signifas, 00:12:50.970 --> 00:12:54.700 ke produktoj estas kreataj por iĝi neutilaj rapide, por ke ni forĵetu 00:12:54.770 --> 00:12:56.490 kaj aĉetu denove. 00:12:56.540 --> 00:13:00.390 Evidentas por plastosakoj kaj kaftasoj, sed estas ankaŭ grandaj aĵoj: 00:13:00.480 --> 00:13:05.720 Viŝiloj, DVD, fotiloj, kradrostiloj, ĉio! Eĉ komputiloj. 00:13:05.820 --> 00:13:08.070 Ĉu vi rimarkis, ke se vi aĉetas komputilo, 00:13:08.090 --> 00:13:10.680 la teknologio ŝanĝiĝas tiel rapide, ke post kelkaj jaroj, 00:13:10.790 --> 00:13:14.270 estas jam malhelpilo por komunikado? Mi miris pri tio, 00:13:14.390 --> 00:13:18.650 do mi malfermis grandan hejmkomputilon por vidi kio ene estas. Kaj mi trovis, 00:13:18.700 --> 00:13:22.770 ke la peco kiu ŝanĝiĝas tutjare nur estas malgranda peceto en la angulo. 00:13:22.870 --> 00:13:27.030 Sed oni ne povas ŝanĝi nur tiun pecon, ĉar ĉiu versio estas en alia formo, 00:13:27.040 --> 00:13:30.550 do oni forĵetas la tutan aparaton kaj aĉetas novan. 00:13:30.610 --> 00:13:35.000 Mi legis industrian dizajngazetojn de la 1950-aj jaroj, 00:13:35.050 --> 00:13:38.620 kiam planata kadukiĝo aperis. Tiuj dezajnistoj ne kaŝas tion. 00:13:38.650 --> 00:13:42.180 Ili fakte diskutas pri kiel rapide oni povas rompi la produkton, 00:13:42.220 --> 00:13:45.130 por ke la konsumanto ankoraŭ fidu en la produkto 00:13:45.190 --> 00:13:48.050 por aĉeti novan. Tio estas tute intenca. 00:13:48.060 --> 00:13:51.850 Sed produktoj ne povas rompiĝi sufiĉe rapide por la ora sago, 00:13:51.900 --> 00:13:54.200 do estas ankaŭ sentata kadukiĝo. 00:13:54.300 --> 00:14:00.350 Sentata kadukiĝo konvinkas nin forĵeti aĵojn perfekte uzeblajn. 00:14:00.440 --> 00:14:04.170 Kiel ili faras tion? Nu, ili ŝanĝas la stilon de produktoj. 00:14:04.240 --> 00:14:06.670 Do, se vi aĉetis ion antaŭ kelkaj jaroj 00:14:06.780 --> 00:14:10.130 ĉiuj vidas, ke vi ne kontribuis al tiu sago lastatempe 00:14:10.220 --> 00:14:14.960 kaj ĉar ni montras nian valoron per kontribuado al tiu sago, tiu embarasas nin. 00:14:15.020 --> 00:14:18.060 Kiel mi havis la saman largân blankan ekranon 00:14:18.120 --> 00:14:21.780 sur mia tablo dum 5 jaroj. Mia kolego ĵus ricevis novan komputilon. 00:14:21.840 --> 00:14:24.950 Ŝi havas platan, brilan, glatan ekranon. 00:14:25.030 --> 00:14:28.800 Ĝi kongruas kun ŝia komputilo, ŝia telefono, eĉ ŝiaj skribiloj. 00:14:28.930 --> 00:14:32.390 Ŝi aspektas kvazaŭ ŝi flugus en kosmoveturilo kaj mi aspektas 00:14:32.440 --> 00:14:35.160 kvazaŭ mi havus lavmaŝinon sur mia tablo. 00:14:35.170 --> 00:14:40.150 Modo estas alia ekzemplo por tio. Ĉu vi iam scivolis kial kalkanumoj de virinoj 00:14:40.210 --> 00:14:44.640 ŝanĝiĝas el vastaj al maldikaj al vastaj ĉiujare? Ne estas por eltrovi 00:14:44.720 --> 00:14:48.910 la plej sanajn por la piedo. Estas ĉar porti vastajn kalkanumojn 00:14:48.990 --> 00:14:53.110 en maldik-kalkanuma jaro montras al ĉiuj ke vi ne kontribuis al sago 00:14:53.190 --> 00:14:56.790 do vi ne estas tiel valora kiel tiu en maldikaj kalkanumoj apud vi, 00:14:56.800 --> 00:15:00.960 aŭ, efektive, en iu reklamo. Estas por ke homoj daŭre aĉetu ŝuojn. 00:15:01.030 --> 00:15:04.900 Reklamo, kaj komunikiloj ĝenerale, ludas grandan rolon en tio. 00:15:05.010 --> 00:15:09.380 Ĉiu el ni en Usono estas bombata per pli ol 3 000 reklamaĵoj tage. 00:15:09.440 --> 00:15:14.170 Ni vidas pli da reklamo jare, ol homoj antaŭ 50 jaroj en sia tuta vivo. 00:15:14.210 --> 00:15:18.660 Pripensu kio estas la celo de reklamo, krom sentigi nin malĝoja kun kio ni havas? 00:15:18.750 --> 00:15:22.390 3 000 fojojn tage, oni diras al ni, kio neenordas: niaj haroj, 00:15:22.460 --> 00:15:25.150 nia haŭto, nia vesto, niaj mebloj, nia aŭto, ĉio, 00:15:25.290 --> 00:15:27.970 sed ke povus, se ni nur aĉetumas. 00:15:28.030 --> 00:15:31.540 Komunikiloj ankaŭ helpas kaŝi multajn aferojn, 00:15:31.630 --> 00:15:35.670 por ke ni nur vidu la aĉetumparto el la materialekonomio. 00:15:35.740 --> 00:15:40.650 La ekstraktado, produktado kaj rubumado okazas ekster nia vidkampo. 00:15:40.740 --> 00:15:44.510 Do, en Usono, ni havas pli da aĵoj ol iam ajn antaŭe, 00:15:44.610 --> 00:15:47.800 sed enketoj montras ke nia nacia feliĉo malsupreniras. 00:15:47.910 --> 00:15:54.460 Nia nacia feliĉo kulminis en la 1950aj jaroj, samtempe kiam la konsummanio eksplodis. 00:15:54.550 --> 00:15:57.420 Hm, interesa koincido. 00:15:57.460 --> 00:15:59.990 Mi pensas, ke mi scias kial. Ni havas pli da aĵoj, 00:16:00.030 --> 00:16:02.800 sed malpli da tempo por tio kio igas nin feliĉaj: 00:16:02.830 --> 00:16:07.100 amikoj, familio, libertempo. Ni laboras pli diligente ol iam ajn. 00:16:07.130 --> 00:16:11.980 Kelkaj analizistoj diras ke ni havas malpli da libertempo ol en feŭda socio. 00:16:12.070 --> 00:16:13.960 Kaj ĉu vi scias kion 00:16:14.010 --> 00:16:16.060 ni faras en nia mallonga libera tempo? 00:16:16.110 --> 00:16:18.460 Spekti televidon kaj aĉetumi. 00:16:18.480 --> 00:16:22.180 En Usono ni pasigas 3-4-oble da tempo aĉetumante 00:16:22.220 --> 00:16:25.720 ol la eŭropanoj. Do ni estas en la ridinda situacio 00:16:25.830 --> 00:16:29.080 ke ni iras al laboro, eble eĉ du, kaj revenas elĉerpita, 00:16:29.090 --> 00:16:32.830 falas en nian novan sofon, spektas TV kaj la reklamo diras: vi aĉas. 00:16:32.900 --> 00:16:36.450 Do ni iras al bazaro por aĉetumi kaj ni devas labori pli 00:16:36.530 --> 00:16:39.120 por pagi tiujn aĵojn. Do ni revenas hejme pli lace, 00:16:39.120 --> 00:16:41.250 spektas pli da TV kiu diras ke ni iru aĉetumi. 00:16:41.270 --> 00:16:46.980 Ni estas en tiu freneza labor-spekt-aĉetuma diabla cirklo kaj povus facile halti. 00:16:47.070 --> 00:16:49.990 Do finfine, kio okazas kun ĉiuj aĵoj, kiun ni aĉetas? 00:16:50.080 --> 00:16:52.640 Je tiu tempo de konsumado, estas tro por nia domo 00:16:52.680 --> 00:16:54.880 kvankam la domgrandeco duobliĝis 00:16:54.960 --> 00:16:57.910 en tiu lando ekde la 1970aj. Kaj ĉio iras al la rubejo. 00:16:57.920 --> 00:17:01.980 Tio gvidas nin al rubo. Tiun parton de la materialekonomio 00:17:02.050 --> 00:17:05.690 ni ĉiuj konas ĉar ni mem devas forĵeti niajn rubaĵojn. 00:17:05.760 --> 00:17:10.520 Ĉiu Usonano kaŭzas po 2 kg da rubo por tago. 00:17:10.600 --> 00:17:13.020 Tio estas duoblo ol antaŭ 30 jaroj. 00:17:13.130 --> 00:17:17.710 Ĉiu rubo estas aŭ forĵetata al rubejo, kiu simple estas truo en la grundo, 00:17:17.740 --> 00:17:23.060 aŭ laŭ malbonŝanco unue forbruligata kaj poste forĵetata al rubejo. 00:17:23.110 --> 00:17:28.990 Ambaŭ metodoj poluas la aeron, teron, akvon kaj, ne forgesu, ŝanĝas la klimaton. 00:17:29.080 --> 00:17:31.700 Bruligado estas vere malbona. 00:17:31.780 --> 00:17:34.300 Ĉu vi memoras la venenojn de la produktado? 00:17:34.350 --> 00:17:37.820 Bruligado de rubo dissendas venenojn en la aero. 00:17:37.890 --> 00:17:42.320 Eĉ pli malbone, ĝi kreas novajn venenegojn. Kiel dioksinon. 00:17:42.360 --> 00:17:45.900 Dioksino estas la plej venena homfarata substanco konata en scienco. 00:17:45.940 --> 00:17:49.350 Bruligado estas la unua fonto de dioksino. 00:17:49.400 --> 00:17:54.270 Signifas ke ni povas ĉesigi tiun fonton de la plej venena homfarata substanco 00:17:54.310 --> 00:17:59.030 se ni nur ĉesus bruligi rubon. Ni povus ĉesi hodiaŭ. 00:17:59.080 --> 00:18:02.860 Nu, kelkaj firmaoj ne ŝatas krei rubejojn kaj bruligejojn ĉi tie, 00:18:02.910 --> 00:18:08.640 do ili ankaŭ eksportas sian rubon. Kio pri recikligo? 00:18:08.720 --> 00:18:13.080 Jes, recikligo helpas, malgrandigas la rubon unuflanke. 00:18:13.190 --> 00:18:16.420 kaj malgrandigas la premon por mini kaj rikolti aliflanke. 00:18:16.430 --> 00:18:20.910 Jes, jes, jes, ni devus recikligi. Sed recikligo ne sufiĉas. 00:18:20.970 --> 00:18:24.310 Recikligo neniam sufiĉos. Pro kelkaj kialoj. 00:18:24.370 --> 00:18:28.860 Unue, la rubo kiu eliras el niaj domoj nur estas la pinto de la glacimonto. 00:18:28.910 --> 00:18:32.280 Por ĉiu rubujo kiun vi forĵetas 00:18:32.350 --> 00:18:35.250 po 70 rubujoj fariĝis dum la produktado, 00:18:35.280 --> 00:18:38.340 nur por krei la rubon kiun vi forĵetas. 00:18:38.380 --> 00:18:42.280 Eĉ se ni povus recikligi 100% el la rubo kiu iras el niaj domoj, 00:18:42.320 --> 00:18:47.900 tio ne tuŝas la kernon de la problemoj. Ankaŭ multe da rubo ne eblas recikligi, 00:18:47.960 --> 00:18:53.510 ĉar aŭ enhavas tro da venenoj, aŭ ne estas faritaj por recikligo. 00:18:53.600 --> 00:18:57.520 Kiel tiuj sukpakumoj kun tavoloj de metalo, papero kaj plasto 00:18:57.540 --> 00:19:03.060 ĉiuj kungluitaj. Neniam eblas disigi ilin por recikligo. 00:19:03.180 --> 00:19:08.590 Do vi vidas, estas sistemo en krizo, kiu atingas siajn limojn. 00:19:08.650 --> 00:19:13.000 El klimatŝanĝo al malsupreniranta feliĉo, tio malsukcesas. 00:19:13.150 --> 00:19:15.240 Sed la bona novaĵo estas ke ekzistas 00:19:15.250 --> 00:19:17.860 multe da eblecoj por interveni. 00:19:17.920 --> 00:19:22.120 Estas homoj kiuj gardas la arbarojn aŭ zorgas pri pura produktado. 00:19:22.160 --> 00:19:25.000 Homoj okupiĝas pri laborrajtoj, justa komerco, 00:19:25.000 --> 00:19:28.310 konscia konsumado, blokado de rubejoj kaj bruligejoj, 00:19:28.310 --> 00:19:31.370 kaj, tre grave, priparoli kun nia registraro. 00:19:31.410 --> 00:19:34.820 por ke li estu vere per la homoj, por la homoj. 00:19:34.870 --> 00:19:39.010 Tiu tuta laboro estas tre grava sed aferoj vere komencas moviĝi 00:19:39.080 --> 00:19:41.970 kiam ni vidas la ligojn, la grandan bildon. 00:19:42.010 --> 00:19:47.810 Kiam homoj en tiu sistemo kuniĝas, ni povas transformi tiun linian sistemon 00:19:47.820 --> 00:19:52.170 en ion novan, sistemon kiu ne malŝparas provizojn aŭ homojn. 00:19:52.190 --> 00:19:56.470 Kion ni vere devas forĵeti estas tiu malnovstila forĵet-pensmaniero. 00:19:56.490 --> 00:20:00.480 Estas nova tipo de pensmaniero, bazita sur daŭripovo kaj justeco: 00:20:00.500 --> 00:20:04.780 verda kemio, nul rubo, fermita produktciklado, 00:20:04.800 --> 00:20:07.980 renoviĝanta energio, regiona ekonomiciklado. 00:20:08.010 --> 00:20:13.880 Tio jam okazas. Kelkaj diras ke estas nerealisma, idealisma. 00:20:13.990 --> 00:20:17.590 Sed mi diras ke tiuj estas nerealisma kiuj volas daŭrigi la malnovan vojon. 00:20:17.620 --> 00:20:19.360 Tio estas revado. 00:20:19.380 --> 00:20:25.070 Memoru ke la malnova sistemo ne aperis mem. Ne estas kiel gravito kun kiu ni devas vivi. 00:20:25.120 --> 00:20:29.360 Homoj kreis ĝin. Kaj ni estas ankaŭ homoj. Do ni kreu ion novan!