Derek Sivers: Stranga, aŭ simple malsama?
-
0:00 - 0:04Do, imagu ke vi staras surstrate ie ajn en Usono
-
0:04 - 0:07kaj japano venas al vi kaj diras,
-
0:07 - 0:09"Pardonu min, kiel nomiĝas ĉi tiu kvartalo?"
-
0:09 - 0:13Kaj vi diras, "Pardonu. Nu, tio estas Oak Strato, tio Elm Strato.
-
0:13 - 0:15Tio estas la 26-a, tio la 27-a."
-
0:15 - 0:17Li diras, "Nu, bone. Kio estas la nomo de tiu kvartalo?"
-
0:17 - 0:20Vi diras, "Nu, kvartaloj ne havas nomojn.
-
0:20 - 0:22Stratoj havas nomojn; kvartaloj simple estas
-
0:22 - 0:24la sennomaj spacoj inter stratoj."
-
0:24 - 0:28Li foriras, iom konfuzita kaj elrevigita.
-
0:28 - 0:31Do, nun imagu ke vi staras surstrate, ie ajn en Japanio,
-
0:31 - 0:33vi turnas al persono apud vi kaj diras,
-
0:33 - 0:35"Pardonu min, kiel nomiĝas ĉi tiu strato?"
-
0:35 - 0:39Li diras, "Ho, nu tio estas kvartalo 17 kaj tio kvartalo 16."
-
0:39 - 0:42Kaj vi diras, "Bone, sed kio estas la nomo de ĉi tiu strato?"
-
0:42 - 0:44Kaj li diras, "Nu, stratoj ne havas nomojn.
-
0:44 - 0:46Kvartaloj havas nomojn."
-
0:46 - 0:50Nu simple vidu al Google Maps, ĉi tie. Jen kvartalo 14, 15, 16, 17, 18, 19.
-
0:50 - 0:52Ĉiuj ĉi kvartaloj havas nomojn.
-
0:52 - 0:56La stratoj estas simple la sennomaj spacoj inter la kvartaloj.
-
0:56 - 0:59Kaj tiam vi diras, "Bone, kiel vi scias vian hejmadreson?"
-
0:59 - 1:02Li diras, "Nu, facile, ĉi tio estas distrikto 8.
-
1:02 - 1:05Jen kvartalo 17, domo numero 1."
-
1:05 - 1:07Vi diras, "Bone. Sed ĵus promenante,
-
1:07 - 1:09mi rimarkis ke la domaj numeroj ne estas en ordo."
-
1:09 - 1:12Li diras, "Kompreneble ili estas. Ili sinsekvas laŭ konstru-dato.
-
1:12 - 1:15La 1-a domo konstruita ĉi-kvartale estas domo numero 1.
-
1:15 - 1:18La 2-a domo konstruita estas domo numero 2.
-
1:18 - 1:203-a estas domo numero 3. Facile. Memkompreneble."
-
1:20 - 1:23Do, mi ŝategas ke kelkfoje ni devas
-
1:23 - 1:25iri al la mala flanko de la mondo
-
1:25 - 1:27por ekkonscii pri niaj kaŝitaj antaŭsupozoj,
-
1:27 - 1:30kaj por ekscii ke ilia malo eble ankaŭ veras.
-
1:30 - 1:32Do, ekzemple, estas kuracistoj en Ĉinio
-
1:32 - 1:35kiuj kredas, ke ilia laboro estas teni vin sana.
-
1:35 - 1:37Do ĉiumonate, kiam vi sanas, vi pagas al ili,
-
1:37 - 1:39kaj kiam vi malsanas, vi ne devas pagi, ĉar ili malsukcesis
-
1:39 - 1:41ĉe ilia laboro. Ili riĉiĝas kiam vi sanas, ne malsanas.
-
1:41 - 1:44(Aplaŭdo)
-
1:44 - 1:46Plej ofte en muziko, ni pensas pri la "unu"
-
1:46 - 1:50kiel la ĉefpulso, la komenco de la muzika frazo. Unu, du, tri, kvar.
-
1:50 - 1:52Sed en okcident-afrika muziko la "unu"
-
1:52 - 1:54estas pripensata kiel la fino de la frazo,
-
1:54 - 1:56kiel la punkto ĉe la fino de frazo.
-
1:56 - 1:58Vi povas aŭdi ĝin, ne nur en la frazado, sed ankaŭ en la muziknombrado.
-
1:58 - 2:01Du, tri, kvar, unu.
-
2:01 - 2:04Kaj ĉi tiu mapo ankaŭ ĝustas.
-
2:04 - 2:06(Rido)
-
2:06 - 2:09Estas diraĵo, ke je io ajn vera direbla pri Barato,
-
2:09 - 2:11la malo ankaŭ veras.
-
2:11 - 2:13Do, ne forgesu, ke ĉe TED, aŭ ie ajn aliloke,
-
2:13 - 2:16kiam vi havas aŭ aŭdas brilajn ideojn,
-
2:16 - 2:18eble la malo ankaŭ veras.
-
2:18 - 2:20Domo arigato gozaimashita. (Japanlingve "Dankegon")
- Title:
- Derek Sivers: Stranga, aŭ simple malsama?
- Speaker:
- Derek Sivers
- Description:
-
"Estas alia flanko de ĉio," laŭ la popoldiro, kaj dum 2 minutoj, Derek Sivers montros ke tio veras en kelkaj manieroj kiujn vi eble ne atendis.
- Video Language:
- English
- Team:
- closed TED
- Project:
- TEDTalks
- Duration:
- 02:21