1 00:00:00,000 --> 00:00:04,000 Do, imagu ke vi staras surstrate ie ajn en Usono 2 00:00:04,000 --> 00:00:07,000 kaj japano venas al vi kaj diras, 3 00:00:07,000 --> 00:00:09,000 "Pardonu min, kiel nomiĝas ĉi tiu kvartalo?" 4 00:00:09,000 --> 00:00:13,000 Kaj vi diras, "Pardonu. Nu, tio estas Oak Strato, tio Elm Strato. 5 00:00:13,000 --> 00:00:15,000 Tio estas la 26-a, tio la 27-a." 6 00:00:15,000 --> 00:00:17,000 Li diras, "Nu, bone. Kio estas la nomo de tiu kvartalo?" 7 00:00:17,000 --> 00:00:20,000 Vi diras, "Nu, kvartaloj ne havas nomojn. 8 00:00:20,000 --> 00:00:22,000 Stratoj havas nomojn; kvartaloj simple estas 9 00:00:22,000 --> 00:00:24,000 la sennomaj spacoj inter stratoj." 10 00:00:24,000 --> 00:00:28,000 Li foriras, iom konfuzita kaj elrevigita. 11 00:00:28,000 --> 00:00:31,000 Do, nun imagu ke vi staras surstrate, ie ajn en Japanio, 12 00:00:31,000 --> 00:00:33,000 vi turnas al persono apud vi kaj diras, 13 00:00:33,000 --> 00:00:35,000 "Pardonu min, kiel nomiĝas ĉi tiu strato?" 14 00:00:35,000 --> 00:00:39,000 Li diras, "Ho, nu tio estas kvartalo 17 kaj tio kvartalo 16." 15 00:00:39,000 --> 00:00:42,000 Kaj vi diras, "Bone, sed kio estas la nomo de ĉi tiu strato?" 16 00:00:42,000 --> 00:00:44,000 Kaj li diras, "Nu, stratoj ne havas nomojn. 17 00:00:44,000 --> 00:00:46,000 Kvartaloj havas nomojn." 18 00:00:46,000 --> 00:00:50,000 Nu simple vidu al Google Maps, ĉi tie. Jen kvartalo 14, 15, 16, 17, 18, 19. 19 00:00:50,000 --> 00:00:52,000 Ĉiuj ĉi kvartaloj havas nomojn. 20 00:00:52,000 --> 00:00:56,000 La stratoj estas simple la sennomaj spacoj inter la kvartaloj. 21 00:00:56,000 --> 00:00:59,000 Kaj tiam vi diras, "Bone, kiel vi scias vian hejmadreson?" 22 00:00:59,000 --> 00:01:02,000 Li diras, "Nu, facile, ĉi tio estas distrikto 8. 23 00:01:02,000 --> 00:01:05,000 Jen kvartalo 17, domo numero 1." 24 00:01:05,000 --> 00:01:07,000 Vi diras, "Bone. Sed ĵus promenante, 25 00:01:07,000 --> 00:01:09,000 mi rimarkis ke la domaj numeroj ne estas en ordo." 26 00:01:09,000 --> 00:01:12,000 Li diras, "Kompreneble ili estas. Ili sinsekvas laŭ konstru-dato. 27 00:01:12,000 --> 00:01:15,000 La 1-a domo konstruita ĉi-kvartale estas domo numero 1. 28 00:01:15,000 --> 00:01:18,000 La 2-a domo konstruita estas domo numero 2. 29 00:01:18,000 --> 00:01:20,000 3-a estas domo numero 3. Facile. Memkompreneble." 30 00:01:20,000 --> 00:01:23,000 Do, mi ŝategas ke kelkfoje ni devas 31 00:01:23,000 --> 00:01:25,000 iri al la mala flanko de la mondo 32 00:01:25,000 --> 00:01:27,000 por ekkonscii pri niaj kaŝitaj antaŭsupozoj, 33 00:01:27,000 --> 00:01:30,000 kaj por ekscii ke ilia malo eble ankaŭ veras. 34 00:01:30,000 --> 00:01:32,000 Do, ekzemple, estas kuracistoj en Ĉinio 35 00:01:32,000 --> 00:01:35,000 kiuj kredas, ke ilia laboro estas teni vin sana. 36 00:01:35,000 --> 00:01:37,000 Do ĉiumonate, kiam vi sanas, vi pagas al ili, 37 00:01:37,000 --> 00:01:39,000 kaj kiam vi malsanas, vi ne devas pagi, ĉar ili malsukcesis 38 00:01:39,000 --> 00:01:41,000 ĉe ilia laboro. Ili riĉiĝas kiam vi sanas, ne malsanas. 39 00:01:41,000 --> 00:01:44,000 (Aplaŭdo) 40 00:01:44,000 --> 00:01:46,000 Plej ofte en muziko, ni pensas pri la "unu" 41 00:01:46,000 --> 00:01:50,000 kiel la ĉefpulso, la komenco de la muzika frazo. Unu, du, tri, kvar. 42 00:01:50,000 --> 00:01:52,000 Sed en okcident-afrika muziko la "unu" 43 00:01:52,000 --> 00:01:54,000 estas pripensata kiel la fino de la frazo, 44 00:01:54,000 --> 00:01:56,000 kiel la punkto ĉe la fino de frazo. 45 00:01:56,000 --> 00:01:58,000 Vi povas aŭdi ĝin, ne nur en la frazado, sed ankaŭ en la muziknombrado. 46 00:01:58,000 --> 00:02:01,000 Du, tri, kvar, unu. 47 00:02:01,000 --> 00:02:04,000 Kaj ĉi tiu mapo ankaŭ ĝustas. 48 00:02:04,000 --> 00:02:06,000 (Rido) 49 00:02:06,000 --> 00:02:09,000 Estas diraĵo, ke je io ajn vera direbla pri Barato, 50 00:02:09,000 --> 00:02:11,000 la malo ankaŭ veras. 51 00:02:11,000 --> 00:02:13,000 Do, ne forgesu, ke ĉe TED, aŭ ie ajn aliloke, 52 00:02:13,000 --> 00:02:16,000 kiam vi havas aŭ aŭdas brilajn ideojn, 53 00:02:16,000 --> 00:02:18,000 eble la malo ankaŭ veras. 54 00:02:18,000 --> 00:02:20,000 Domo arigato gozaimashita. (Japanlingve "Dankegon")