WEBVTT 00:00:00.000 --> 00:00:04.000 Do, imagu ke vi staras surstrate ie ajn en Usono 00:00:04.000 --> 00:00:07.000 kaj japano venas al vi kaj diras, NOTE Paragraph 00:00:07.000 --> 00:00:09.000 "Pardonu min, kiel nomiĝas ĉi tiu kvartalo?" NOTE Paragraph 00:00:09.000 --> 00:00:13.000 Kaj vi diras, "Pardonu. Nu, tio estas Oak Strato, tio Elm Strato. 00:00:13.000 --> 00:00:15.000 Tio estas la 26-a, tio la 27-a." NOTE Paragraph 00:00:15.000 --> 00:00:17.000 Li diras, "Nu, bone. Kio estas la nomo de tiu kvartalo?" NOTE Paragraph 00:00:17.000 --> 00:00:20.000 Vi diras, "Nu, kvartaloj ne havas nomojn. 00:00:20.000 --> 00:00:22.000 Stratoj havas nomojn; kvartaloj simple estas 00:00:22.000 --> 00:00:24.000 la sennomaj spacoj inter stratoj." NOTE Paragraph 00:00:24.000 --> 00:00:28.000 Li foriras, iom konfuzita kaj elrevigita. NOTE Paragraph 00:00:28.000 --> 00:00:31.000 Do, nun imagu ke vi staras surstrate, ie ajn en Japanio, 00:00:31.000 --> 00:00:33.000 vi turnas al persono apud vi kaj diras, NOTE Paragraph 00:00:33.000 --> 00:00:35.000 "Pardonu min, kiel nomiĝas ĉi tiu strato?" NOTE Paragraph 00:00:35.000 --> 00:00:39.000 Li diras, "Ho, nu tio estas kvartalo 17 kaj tio kvartalo 16." NOTE Paragraph 00:00:39.000 --> 00:00:42.000 Kaj vi diras, "Bone, sed kio estas la nomo de ĉi tiu strato?" NOTE Paragraph 00:00:42.000 --> 00:00:44.000 Kaj li diras, "Nu, stratoj ne havas nomojn. 00:00:44.000 --> 00:00:46.000 Kvartaloj havas nomojn." 00:00:46.000 --> 00:00:50.000 Nu simple vidu al Google Maps, ĉi tie. Jen kvartalo 14, 15, 16, 17, 18, 19. 00:00:50.000 --> 00:00:52.000 Ĉiuj ĉi kvartaloj havas nomojn. 00:00:52.000 --> 00:00:56.000 La stratoj estas simple la sennomaj spacoj inter la kvartaloj. NOTE Paragraph 00:00:56.000 --> 00:00:59.000 Kaj tiam vi diras, "Bone, kiel vi scias vian hejmadreson?" NOTE Paragraph 00:00:59.000 --> 00:01:02.000 Li diras, "Nu, facile, ĉi tio estas distrikto 8. 00:01:02.000 --> 00:01:05.000 Jen kvartalo 17, domo numero 1." NOTE Paragraph 00:01:05.000 --> 00:01:07.000 Vi diras, "Bone. Sed ĵus promenante, 00:01:07.000 --> 00:01:09.000 mi rimarkis ke la domaj numeroj ne estas en ordo." NOTE Paragraph 00:01:09.000 --> 00:01:12.000 Li diras, "Kompreneble ili estas. Ili sinsekvas laŭ konstru-dato. 00:01:12.000 --> 00:01:15.000 La 1-a domo konstruita ĉi-kvartale estas domo numero 1. 00:01:15.000 --> 00:01:18.000 La 2-a domo konstruita estas domo numero 2. 00:01:18.000 --> 00:01:20.000 3-a estas domo numero 3. Facile. Memkompreneble." NOTE Paragraph 00:01:20.000 --> 00:01:23.000 Do, mi ŝategas ke kelkfoje ni devas 00:01:23.000 --> 00:01:25.000 iri al la mala flanko de la mondo 00:01:25.000 --> 00:01:27.000 por ekkonscii pri niaj kaŝitaj antaŭsupozoj, 00:01:27.000 --> 00:01:30.000 kaj por ekscii ke ilia malo eble ankaŭ veras. NOTE Paragraph 00:01:30.000 --> 00:01:32.000 Do, ekzemple, estas kuracistoj en Ĉinio 00:01:32.000 --> 00:01:35.000 kiuj kredas, ke ilia laboro estas teni vin sana. 00:01:35.000 --> 00:01:37.000 Do ĉiumonate, kiam vi sanas, vi pagas al ili, 00:01:37.000 --> 00:01:39.000 kaj kiam vi malsanas, vi ne devas pagi, ĉar ili malsukcesis 00:01:39.000 --> 00:01:41.000 ĉe ilia laboro. Ili riĉiĝas kiam vi sanas, ne malsanas. 00:01:41.000 --> 00:01:44.000 (Aplaŭdo) NOTE Paragraph 00:01:44.000 --> 00:01:46.000 Plej ofte en muziko, ni pensas pri la "unu" 00:01:46.000 --> 00:01:50.000 kiel la ĉefpulso, la komenco de la muzika frazo. Unu, du, tri, kvar. 00:01:50.000 --> 00:01:52.000 Sed en okcident-afrika muziko la "unu" 00:01:52.000 --> 00:01:54.000 estas pripensata kiel la fino de la frazo, 00:01:54.000 --> 00:01:56.000 kiel la punkto ĉe la fino de frazo. 00:01:56.000 --> 00:01:58.000 Vi povas aŭdi ĝin, ne nur en la frazado, sed ankaŭ en la muziknombrado. 00:01:58.000 --> 00:02:01.000 Du, tri, kvar, unu. NOTE Paragraph 00:02:01.000 --> 00:02:04.000 Kaj ĉi tiu mapo ankaŭ ĝustas. 00:02:04.000 --> 00:02:06.000 (Rido) NOTE Paragraph 00:02:06.000 --> 00:02:09.000 Estas diraĵo, ke je io ajn vera direbla pri Barato, 00:02:09.000 --> 00:02:11.000 la malo ankaŭ veras. 00:02:11.000 --> 00:02:13.000 Do, ne forgesu, ke ĉe TED, aŭ ie ajn aliloke, 00:02:13.000 --> 00:02:16.000 kiam vi havas aŭ aŭdas brilajn ideojn, 00:02:16.000 --> 00:02:18.000 eble la malo ankaŭ veras. 00:02:18.000 --> 00:02:20.000 Domo arigato gozaimashita. (Japanlingve "Dankegon")