Do, imagu ke vi staras surstrate ie ajn en Usono
kaj japano venas al vi kaj diras,
"Pardonu min, kiel nomiĝas ĉi tiu kvartalo?"
Kaj vi diras, "Pardonu. Nu, tio estas Oak Strato, tio Elm Strato.
Tio estas la 26-a, tio la 27-a."
Li diras, "Nu, bone. Kio estas la nomo de tiu kvartalo?"
Vi diras, "Nu, kvartaloj ne havas nomojn.
Stratoj havas nomojn; kvartaloj simple estas
la sennomaj spacoj inter stratoj."
Li foriras, iom konfuzita kaj elrevigita.
Do, nun imagu ke vi staras surstrate, ie ajn en Japanio,
vi turnas al persono apud vi kaj diras,
"Pardonu min, kiel nomiĝas ĉi tiu strato?"
Li diras, "Ho, nu tio estas kvartalo 17 kaj tio kvartalo 16."
Kaj vi diras, "Bone, sed kio estas la nomo de ĉi tiu strato?"
Kaj li diras, "Nu, stratoj ne havas nomojn.
Kvartaloj havas nomojn."
Nu simple vidu al Google Maps, ĉi tie. Jen kvartalo 14, 15, 16, 17, 18, 19.
Ĉiuj ĉi kvartaloj havas nomojn.
La stratoj estas simple la sennomaj spacoj inter la kvartaloj.
Kaj tiam vi diras, "Bone, kiel vi scias vian hejmadreson?"
Li diras, "Nu, facile, ĉi tio estas distrikto 8.
Jen kvartalo 17, domo numero 1."
Vi diras, "Bone. Sed ĵus promenante,
mi rimarkis ke la domaj numeroj ne estas en ordo."
Li diras, "Kompreneble ili estas. Ili sinsekvas laŭ konstru-dato.
La 1-a domo konstruita ĉi-kvartale estas domo numero 1.
La 2-a domo konstruita estas domo numero 2.
3-a estas domo numero 3. Facile. Memkompreneble."
Do, mi ŝategas ke kelkfoje ni devas
iri al la mala flanko de la mondo
por ekkonscii pri niaj kaŝitaj antaŭsupozoj,
kaj por ekscii ke ilia malo eble ankaŭ veras.
Do, ekzemple, estas kuracistoj en Ĉinio
kiuj kredas, ke ilia laboro estas teni vin sana.
Do ĉiumonate, kiam vi sanas, vi pagas al ili,
kaj kiam vi malsanas, vi ne devas pagi, ĉar ili malsukcesis
ĉe ilia laboro. Ili riĉiĝas kiam vi sanas, ne malsanas.
(Aplaŭdo)
Plej ofte en muziko, ni pensas pri la "unu"
kiel la ĉefpulso, la komenco de la muzika frazo. Unu, du, tri, kvar.
Sed en okcident-afrika muziko la "unu"
estas pripensata kiel la fino de la frazo,
kiel la punkto ĉe la fino de frazo.
Vi povas aŭdi ĝin, ne nur en la frazado, sed ankaŭ en la muziknombrado.
Du, tri, kvar, unu.
Kaj ĉi tiu mapo ankaŭ ĝustas.
(Rido)
Estas diraĵo, ke je io ajn vera direbla pri Barato,
la malo ankaŭ veras.
Do, ne forgesu, ke ĉe TED, aŭ ie ajn aliloke,
kiam vi havas aŭ aŭdas brilajn ideojn,
eble la malo ankaŭ veras.
Domo arigato gozaimashita. (Japanlingve "Dankegon")