Jae Rhim Lee – Mia funga enterigvesto
-
0:00 - 0:02Mi klarigu la kialon
-
0:02 - 0:04de tiu ĉi stranga alivesto.
-
0:04 - 0:06Tiucele, jen kelkaj vortoj
-
0:06 - 0:09pri la homfaritaj toksoj en niaj korpoj.
-
0:09 - 0:11Vi eble aŭdis
-
0:11 - 0:13pri bisfenolo-A, aŭ BPA,
-
0:13 - 0:16malmoligantilo kaj sinteza oestrogeno
-
0:16 - 0:18uzata por la ena tegaĵo de ladskatoloj
-
0:18 - 0:20kaj kelkaj plastoj.
-
0:20 - 0:23Ĝi imitas niajn hormonojn kaj estigas
-
0:23 - 0:26neŭrologajn kaj reproduktajn problemojn.
-
0:26 - 0:28Ĝi ĉieas.
-
0:28 - 0:30Ĵusa esploro malkovris ĝin
-
0:30 - 0:33en 93 procento de homoj ses-jaraj aŭ pli.
-
0:34 - 0:36Kaj temas pri nur unu ĥemiaĵo.
-
0:36 - 0:39Laŭ la usona centro de lukto kontraŭ malsanoj,
-
0:39 - 0:43219 toksaj poluantoj troviĝas en ni,
-
0:43 - 0:46inkluzive de konserviloj, senherbigiloj
-
0:46 - 0:49kaj pezmetaloj kiel plumbo kaj hidrargo.
-
0:49 - 0:51Tio implicas tri konkludojn.
-
0:51 - 0:55Unue, ne iĝu kanibaloj.
-
0:55 - 0:58Due, ni estas viktimoj de la poluo
-
0:58 - 1:00farita de ni mem.
-
1:00 - 1:02Trie, niaj korpoj
-
1:02 - 1:04estas filtriloj kaj stokejoj
-
1:04 - 1:07de homfaritaj toksoj.
-
1:07 - 1:10Kio okazas al ili kiam ni mortas?
-
1:10 - 1:12Unuvorte,
-
1:12 - 1:14ili iel revenas al la natura medio,
-
1:14 - 1:16daŭrigante la toksecan ciklon.
-
1:16 - 1:18Kaj niaj funebraj ritoj
-
1:18 - 1:20ja plimalbonigas la problemon.
-
1:20 - 1:22Tiujn toksojn kremacio
-
1:22 - 1:25alsendas al la atmosfero.
-
1:25 - 1:28Nur niaj plombaĵoj ellasas
-
1:28 - 1:315000 funtojn da hidrargo ĉiujare.
-
1:31 - 1:34Tradicie, usonaj funebraj ritoj
-
1:34 - 1:37konservas vivan aspekton al la kadavroj
-
1:37 - 1:39per kosmetikoj kaj plenigiloj.
-
1:39 - 1:42Per formaldehido toksa,
-
1:42 - 1:44oni malakcelas la putradon
-
1:44 - 1:47sed estigas respiradajn problemojn kaj kanceron
-
1:47 - 1:50ĉe la sepultejaj laboristoj.
-
1:50 - 1:53Provante konservi niajn kadavrojn,
-
1:53 - 1:56ni negas la morton, venenas la vivulojn
-
1:56 - 1:58kaj damaĝas la vivmedion.
-
1:58 - 2:01«Verdaj» aŭ «naturaj» senbalzamaj sepultaĵoj
-
2:01 - 2:03reprezentas paŝon taŭgadirektan,
-
2:03 - 2:07sed ne kalkulas kun la toksoj en niaj korpoj.
-
2:07 - 2:09Laŭ mi, ekzistas pli bona solvo.
-
2:09 - 2:11Kiel artistino,
-
2:11 - 2:13mi proponas modestan projekton
-
2:13 - 2:15kombinantan arton,
-
2:15 - 2:17sciencon kaj kulturon.
-
2:17 - 2:19La Sepultaĵa Projekto Infinity
-
2:19 - 2:21estas alternativa sepultaĵsistemo,
-
2:21 - 2:23kiu uzas fungojn
-
2:23 - 2:25por disigi kaj purigi korpajn toksojn.
-
2:25 - 2:27La Projekto naskiĝis
-
2:27 - 2:29antaŭ kelkaj jaroj,
-
2:29 - 2:31kiam mi ideumis krei
-
2:31 - 2:33novan fungan hibridon,
-
2:33 - 2:36kiu povus disigi kadavrojn, purigi toksojn
-
2:36 - 2:38kaj ellasi nutraĵojn al plantoj,
-
2:38 - 2:40postrestigante nur netoksan kompoŝton.
-
2:40 - 2:42Bedaŭrinde, preskaŭ maleblas
-
2:42 - 2:44krei novan fungan hibridon.
-
2:44 - 2:46Aliflanke,
-
2:46 - 2:48kelkaj el niaj plej bongustaj fungoj
-
2:48 - 2:50jam senigas la grundon de vivmediaj toksoj.
-
2:50 - 2:53Ĉu mi ne povus trejni armeon
-
2:53 - 2:56de toksosenigantaj manĝeblaj fungoj
-
2:56 - 2:58je la disigo de mia korpo?
-
2:58 - 3:01Ekde tiam, mi kolektas ĉion, kion mi ellasas aŭ forĵetas –
-
3:01 - 3:04harojn, haŭterojn kaj ungojn –
-
3:04 - 3:07kaj ĉi manĝigas al tiuj manĝeblaj fungoj.
-
3:07 - 3:09Mi poste selektas
-
3:09 - 3:11la plej efikajn por mia hibrido,
-
3:11 - 3:13tiel estigante ian enspurigan
-
3:13 - 3:16kaj selektivan bredan procezon
-
3:16 - 3:18por mia postvivo.
-
3:18 - 3:20Kiam mi estos morta,
-
3:20 - 3:22la fungo Infinity rekonos mian korpon
-
3:22 - 3:24kaj scipovos vori ĝin.
-
3:24 - 3:26Mi konsentas, ke por kelkaj el vi –
-
3:26 - 3:28kia sensencaĵo!
-
3:28 - 3:30(Ridoj)
-
3:30 - 3:32Nu, kompreneble…
-
3:32 - 3:35Ĉar ni kutime ne vidas
-
3:35 - 3:38nian manĝaĵon tiele. Ni volas ĝin manĝi,
-
3:38 - 3:41ne esti manĝataj de ĝi.
-
3:41 - 3:43Nu, vidante la fungojn kreski
-
3:43 - 3:45kaj digesti korperojn miajn,
-
3:45 - 3:47mi imagas ilin kiel simbolo
-
3:47 - 3:50de nova maniero konsideri la morton
-
3:50 - 3:53kaj la rilaton inter la homa korpo kaj la vivmedio.
-
3:53 - 3:55Miaopinie,
-
3:55 - 3:57tia kultivado estas
-
3:57 - 3:59pli ol scienca eksperimento,
-
3:59 - 4:02ĝardenado aŭ ŝatbesta flegado.
-
4:02 - 4:04Ĝi estas etapo al la agnosko, ke iam
-
4:04 - 4:07mi mortos kaj malkomponiĝos.
-
4:07 - 4:09Estas ankaŭ etapo
-
4:09 - 4:11al la agnosko de mia propra respondeco
-
4:11 - 4:14rilate al nia planedo.
-
4:14 - 4:16La kultivado de fungoj ankaŭ apartenas
-
4:16 - 4:18al pli ĝenerala tendenco nomata malkompon-kultivado:
-
4:18 - 4:20la kultivado de malkomponigaj organismoj,
-
4:20 - 4:23eltrovo de entomologiisto,
-
4:23 - 4:25Timothy Myles.
-
4:25 - 4:28Mia projekto de tiu tendenco estas ero,
-
4:28 - 4:32kiun mi nomas «korpa malkompon-kultivado kaj toksa rebonigo»,
-
4:32 - 4:34la kultivado de organismoj, kiuj malkomponigas
-
4:34 - 4:37kaj purigas kadavrojn.
-
4:37 - 4:39Kaj nun, pri tiu ĉi piĵamo.
-
4:39 - 4:41La rezultontan fungon
-
4:41 - 4:44mi planas integri en kelkajn aĵojn,
-
4:44 - 4:46inter aliaj, enterigvesto
-
4:46 - 4:48penetrigita de sporoj,
-
4:48 - 4:50la Funga Mortvesto.
-
4:50 - 4:52(Ridoj)
-
4:52 - 4:54Jen mi surhavas
-
4:54 - 4:56la duan prototipon.
-
4:56 - 4:59Ĝi estas kovrita de kroĉeta retaĵo
-
4:59 - 5:01en kiu troviĝas sporoj.
-
5:01 - 5:03La dendritsimila desegno
-
5:03 - 5:06imitas la kreskon de micelioj,
-
5:06 - 5:08ekvivalento de plantaj radikoj.
-
5:08 - 5:10Mi ankaŭ pretigas malkompokultivadan garnituron,
-
5:10 - 5:12miksaĵo de kapsuloj
-
5:12 - 5:14entenantaj sporojn de mia fungo
-
5:14 - 5:16kaj aliajn elementojn, kiuj
-
5:16 - 5:19akcelas la malkomponadon kaj rebonigon de la toksoj.
-
5:19 - 5:22La kapsuloj estas enfiksitaj en gelatenaĵo riĉa je nutraĵoj,
-
5:22 - 5:24ia dua haŭto,
-
5:24 - 5:26kiu dissolviĝas rapide
-
5:26 - 5:29kaj iĝas nutraĵo por la kreskantaj fungoj.
-
5:29 - 5:32Kiam estos kompletigitaj ambaŭ projektoj,
-
5:32 - 5:34post unu aŭ du jaroj,
-
5:34 - 5:37mi komencos fari testojn
-
5:37 - 5:39kun eksvalidiĝinta viando,
-
5:39 - 5:41kaj poste, kun homaj subjektoj.
-
5:41 - 5:43Jes, kelkiuj ja akceptis
-
5:43 - 5:46donaci siajn korpojn
-
5:46 - 5:49al voremaj fungoj.
-
5:49 - 5:52(Ridoj)
-
5:52 - 5:54Konversaciante kun tiuj ontaj subjektoj,
-
5:54 - 5:56mi konstatis, ke ni ĉiuj same deziras
-
5:56 - 5:59kompreni kaj akcepti la morton,
-
5:59 - 6:02kaj minimumigi la efikon de nia morto rilate al la vivmedio.
-
6:02 - 6:05Tiun pensmanieron mi decidis kultivadi
-
6:05 - 6:07kiel miajn fungojn,
-
6:07 - 6:09do mi starigis la Malkomponkultivado-Societon,
-
6:09 - 6:12aro de personoj – la malkomponkultivistoj –
-
6:12 - 6:15kiuj pripensas la sekvojn
-
6:15 - 6:17kaj akcepton de sia morto,
-
6:17 - 6:19kaj kiuj kultivas malkomponantajn organismojn
-
6:19 - 6:22kiel miaj fungoj.
-
6:22 - 6:24La societo proponas,
-
6:24 - 6:26ke ni forlasu nian mortnegantan
-
6:26 - 6:29kaj kadavrokonservantan kulturon
-
6:29 - 6:31por radikale akcepti
-
6:31 - 6:35kaj morton kaj disiĝon.
-
6:35 - 6:37Akcepti nian morton signifas agnoski,
-
6:37 - 6:39ke ni estas materiaj estaĵoj
-
6:39 - 6:41esence ligitaj al nia vivmedio,
-
6:41 - 6:44kiel pruvas la esploroj pri vivmediaj toksoj.
-
6:44 - 6:46Kiel oni ofte diras:
-
6:46 - 6:49el polvo, polven.
-
6:49 - 6:52Kompreninte kiel ni estas ligitaj al la natura medio,
-
6:52 - 6:54ni vidas kiel la pluvivo de nia speco
-
6:54 - 6:56dependas de tiu de la planedo.
-
6:56 - 6:59Mi kredas, ke jen estas la fundamento
-
6:59 - 7:01de vera privivmedia responso.
-
7:01 - 7:03Dankon.
-
7:03 - 7:09(Aplaŭdoj)
- Title:
- Jae Rhim Lee – Mia funga enterigvesto
- Speaker:
- Jae Rhim Lee
- Description:
-
Artistino Jae Rhim Lee ĵetas imponan defion. Ĉu ni povas dediĉi niajn korpojn al pli pura, pli verda Tero, eĉ postmorte? Jes, dank'al nova enterigvesto impregnita de sporoj de poluado-vorantaj fungoj. Nu, jen eble la plej stranga TED-prelego, kiun vi iam spektos...
- Video Language:
- English
- Team:
closed TED
- Project:
- TEDTalks
- Duration:
- 07:10