0:00:00.000,0:00:02.000 Mi klarigu la kialon 0:00:02.000,0:00:04.000 de tiu ĉi stranga alivesto. 0:00:04.000,0:00:06.000 Tiucele, jen kelkaj vortoj 0:00:06.000,0:00:09.000 pri la homfaritaj toksoj en niaj korpoj. 0:00:09.000,0:00:11.000 Vi eble aŭdis 0:00:11.000,0:00:13.000 pri bisfenolo-A, aŭ BPA, 0:00:13.000,0:00:16.000 malmoligantilo kaj sinteza oestrogeno 0:00:16.000,0:00:18.000 uzata por la ena tegaĵo de ladskatoloj 0:00:18.000,0:00:20.000 kaj kelkaj plastoj. 0:00:20.000,0:00:23.000 Ĝi imitas niajn hormonojn kaj estigas 0:00:23.000,0:00:26.000 neŭrologajn kaj reproduktajn problemojn. 0:00:26.000,0:00:28.000 Ĝi ĉieas. 0:00:28.000,0:00:30.000 Ĵusa esploro malkovris ĝin 0:00:30.000,0:00:33.000 en 93 procento de homoj ses-jaraj aŭ pli. 0:00:34.000,0:00:36.000 Kaj temas pri nur unu ĥemiaĵo. 0:00:36.000,0:00:39.000 Laŭ la usona centro de lukto kontraŭ malsanoj, 0:00:39.000,0:00:43.000 219 toksaj poluantoj troviĝas en ni, 0:00:43.000,0:00:46.000 inkluzive de konserviloj, senherbigiloj 0:00:46.000,0:00:49.000 kaj pezmetaloj kiel plumbo kaj hidrargo. 0:00:49.000,0:00:51.000 Tio implicas tri konkludojn. 0:00:51.000,0:00:55.000 Unue, ne iĝu kanibaloj. 0:00:55.000,0:00:58.000 Due, ni estas viktimoj de la poluo 0:00:58.000,0:01:00.000 farita de ni mem. 0:01:00.000,0:01:02.000 Trie, niaj korpoj 0:01:02.000,0:01:04.000 estas filtriloj kaj stokejoj 0:01:04.000,0:01:07.000 de homfaritaj toksoj. 0:01:07.000,0:01:10.000 Kio okazas al ili kiam ni mortas? 0:01:10.000,0:01:12.000 Unuvorte, 0:01:12.000,0:01:14.000 ili iel revenas al la natura medio, 0:01:14.000,0:01:16.000 daŭrigante la toksecan ciklon. 0:01:16.000,0:01:18.000 Kaj niaj funebraj ritoj 0:01:18.000,0:01:20.000 ja plimalbonigas la problemon. 0:01:20.000,0:01:22.000 Tiujn toksojn kremacio 0:01:22.000,0:01:25.000 alsendas al la atmosfero. 0:01:25.000,0:01:28.000 Nur niaj plombaĵoj ellasas 0:01:28.000,0:01:31.000 5000 funtojn da hidrargo ĉiujare. 0:01:31.000,0:01:34.000 Tradicie, usonaj funebraj ritoj 0:01:34.000,0:01:37.000 konservas vivan aspekton al la kadavroj 0:01:37.000,0:01:39.000 per kosmetikoj kaj plenigiloj. 0:01:39.000,0:01:42.000 Per formaldehido toksa, 0:01:42.000,0:01:44.000 oni malakcelas la putradon 0:01:44.000,0:01:47.000 sed estigas respiradajn problemojn kaj kanceron 0:01:47.000,0:01:50.000 ĉe la sepultejaj laboristoj. 0:01:50.000,0:01:53.000 Provante konservi niajn kadavrojn, 0:01:53.000,0:01:56.000 ni negas la morton, venenas la vivulojn 0:01:56.000,0:01:58.000 kaj damaĝas la vivmedion. 0:01:58.000,0:02:01.000 «Verdaj» aŭ «naturaj» senbalzamaj sepultaĵoj 0:02:01.000,0:02:03.000 reprezentas paŝon taŭgadirektan, 0:02:03.000,0:02:07.000 sed ne kalkulas kun la toksoj en niaj korpoj. 0:02:07.000,0:02:09.000 Laŭ mi, ekzistas pli bona solvo. 0:02:09.000,0:02:11.000 Kiel artistino, 0:02:11.000,0:02:13.000 mi proponas modestan projekton 0:02:13.000,0:02:15.000 kombinantan arton, 0:02:15.000,0:02:17.000 sciencon kaj kulturon. 0:02:17.000,0:02:19.000 La Sepultaĵa Projekto Infinity 0:02:19.000,0:02:21.000 estas alternativa sepultaĵsistemo, 0:02:21.000,0:02:23.000 kiu uzas fungojn 0:02:23.000,0:02:25.000 por disigi kaj purigi korpajn toksojn. 0:02:25.000,0:02:27.000 La Projekto naskiĝis 0:02:27.000,0:02:29.000 antaŭ kelkaj jaroj, 0:02:29.000,0:02:31.000 kiam mi ideumis krei 0:02:31.000,0:02:33.000 novan fungan hibridon, 0:02:33.000,0:02:36.000 kiu povus disigi kadavrojn, purigi toksojn 0:02:36.000,0:02:38.000 kaj ellasi nutraĵojn al plantoj, 0:02:38.000,0:02:40.000 postrestigante nur netoksan kompoŝton. 0:02:40.000,0:02:42.000 Bedaŭrinde, preskaŭ maleblas 0:02:42.000,0:02:44.000 krei novan fungan hibridon. 0:02:44.000,0:02:46.000 Aliflanke, 0:02:46.000,0:02:48.000 kelkaj el niaj plej bongustaj fungoj 0:02:48.000,0:02:50.000 jam senigas la grundon de vivmediaj toksoj. 0:02:50.000,0:02:53.000 Ĉu mi ne povus trejni armeon 0:02:53.000,0:02:56.000 de toksosenigantaj manĝeblaj fungoj 0:02:56.000,0:02:58.000 je la disigo de mia korpo? 0:02:58.000,0:03:01.000 Ekde tiam, mi kolektas ĉion, kion mi ellasas aŭ forĵetas – 0:03:01.000,0:03:04.000 harojn, haŭterojn kaj ungojn – 0:03:04.000,0:03:07.000 kaj ĉi manĝigas al tiuj manĝeblaj fungoj. 0:03:07.000,0:03:09.000 Mi poste selektas 0:03:09.000,0:03:11.000 la plej efikajn por mia hibrido, 0:03:11.000,0:03:13.000 tiel estigante ian enspurigan 0:03:13.000,0:03:16.000 kaj selektivan bredan procezon 0:03:16.000,0:03:18.000 por mia postvivo. 0:03:18.000,0:03:20.000 Kiam mi estos morta, 0:03:20.000,0:03:22.000 la fungo Infinity rekonos mian korpon 0:03:22.000,0:03:24.000 kaj scipovos vori ĝin. 0:03:24.000,0:03:26.000 Mi konsentas, ke por kelkaj el vi – 0:03:26.000,0:03:28.000 kia sensencaĵo! 0:03:28.000,0:03:30.000 (Ridoj) 0:03:30.000,0:03:32.000 Nu, kompreneble… 0:03:32.000,0:03:35.000 Ĉar ni kutime ne vidas 0:03:35.000,0:03:38.000 nian manĝaĵon tiele. Ni volas ĝin manĝi, 0:03:38.000,0:03:41.000 ne esti manĝataj de ĝi. 0:03:41.000,0:03:43.000 Nu, vidante la fungojn kreski 0:03:43.000,0:03:45.000 kaj digesti korperojn miajn, 0:03:45.000,0:03:47.000 mi imagas ilin kiel simbolo 0:03:47.000,0:03:50.000 de nova maniero konsideri la morton 0:03:50.000,0:03:53.000 kaj la rilaton inter la homa korpo kaj la vivmedio. 0:03:53.000,0:03:55.000 Miaopinie, 0:03:55.000,0:03:57.000 tia kultivado estas 0:03:57.000,0:03:59.000 pli ol scienca eksperimento, 0:03:59.000,0:04:02.000 ĝardenado aŭ ŝatbesta flegado. 0:04:02.000,0:04:04.000 Ĝi estas etapo al la agnosko, ke iam 0:04:04.000,0:04:07.000 mi mortos kaj malkomponiĝos. 0:04:07.000,0:04:09.000 Estas ankaŭ etapo 0:04:09.000,0:04:11.000 al la agnosko de mia propra respondeco 0:04:11.000,0:04:14.000 rilate al nia planedo. 0:04:14.000,0:04:16.000 La kultivado de fungoj ankaŭ apartenas 0:04:16.000,0:04:18.000 al pli ĝenerala tendenco nomata malkompon-kultivado: 0:04:18.000,0:04:20.000 la kultivado de malkomponigaj organismoj, 0:04:20.000,0:04:23.000 eltrovo de entomologiisto, 0:04:23.000,0:04:25.000 Timothy Myles. 0:04:25.000,0:04:28.000 Mia projekto de tiu tendenco estas ero, 0:04:28.000,0:04:32.000 kiun mi nomas «korpa malkompon-kultivado kaj toksa rebonigo», 0:04:32.000,0:04:34.000 la kultivado de organismoj, kiuj malkomponigas 0:04:34.000,0:04:37.000 kaj purigas kadavrojn. 0:04:37.000,0:04:39.000 Kaj nun, pri tiu ĉi piĵamo. 0:04:39.000,0:04:41.000 La rezultontan fungon 0:04:41.000,0:04:44.000 mi planas integri en kelkajn aĵojn, 0:04:44.000,0:04:46.000 inter aliaj, enterigvesto 0:04:46.000,0:04:48.000 penetrigita de sporoj, 0:04:48.000,0:04:50.000 la Funga Mortvesto. 0:04:50.000,0:04:52.000 (Ridoj) 0:04:52.000,0:04:54.000 Jen mi surhavas 0:04:54.000,0:04:56.000 la duan prototipon. 0:04:56.000,0:04:59.000 Ĝi estas kovrita de kroĉeta retaĵo 0:04:59.000,0:05:01.000 en kiu troviĝas sporoj. 0:05:01.000,0:05:03.000 La dendritsimila desegno 0:05:03.000,0:05:06.000 imitas la kreskon de micelioj, 0:05:06.000,0:05:08.000 ekvivalento de plantaj radikoj. 0:05:08.000,0:05:10.000 Mi ankaŭ pretigas malkompokultivadan garnituron, 0:05:10.000,0:05:12.000 miksaĵo de kapsuloj 0:05:12.000,0:05:14.000 entenantaj sporojn de mia fungo 0:05:14.000,0:05:16.000 kaj aliajn elementojn, kiuj 0:05:16.000,0:05:19.000 akcelas la malkomponadon kaj rebonigon de la toksoj. 0:05:19.000,0:05:22.000 La kapsuloj estas enfiksitaj en gelatenaĵo riĉa je nutraĵoj, 0:05:22.000,0:05:24.000 ia dua haŭto, 0:05:24.000,0:05:26.000 kiu dissolviĝas rapide 0:05:26.000,0:05:29.000 kaj iĝas nutraĵo por la kreskantaj fungoj. 0:05:29.000,0:05:32.000 Kiam estos kompletigitaj ambaŭ projektoj, 0:05:32.000,0:05:34.000 post unu aŭ du jaroj, 0:05:34.000,0:05:37.000 mi komencos fari testojn 0:05:37.000,0:05:39.000 kun eksvalidiĝinta viando, 0:05:39.000,0:05:41.000 kaj poste, kun homaj subjektoj. 0:05:41.000,0:05:43.000 Jes, kelkiuj ja akceptis 0:05:43.000,0:05:46.000 donaci siajn korpojn 0:05:46.000,0:05:49.000 al voremaj fungoj. 0:05:49.000,0:05:52.000 (Ridoj) 0:05:52.000,0:05:54.000 Konversaciante kun tiuj ontaj subjektoj, 0:05:54.000,0:05:56.000 mi konstatis, ke ni ĉiuj same deziras 0:05:56.000,0:05:59.000 kompreni kaj akcepti la morton, 0:05:59.000,0:06:02.000 kaj minimumigi la efikon de nia morto rilate al la vivmedio. 0:06:02.000,0:06:05.000 Tiun pensmanieron mi decidis kultivadi 0:06:05.000,0:06:07.000 kiel miajn fungojn, 0:06:07.000,0:06:09.000 do mi starigis la Malkomponkultivado-Societon, 0:06:09.000,0:06:12.000 aro de personoj – la malkomponkultivistoj – 0:06:12.000,0:06:15.000 kiuj pripensas la sekvojn 0:06:15.000,0:06:17.000 kaj akcepton de sia morto, 0:06:17.000,0:06:19.000 kaj kiuj kultivas malkomponantajn organismojn 0:06:19.000,0:06:22.000 kiel miaj fungoj. 0:06:22.000,0:06:24.000 La societo proponas, 0:06:24.000,0:06:26.000 ke ni forlasu nian mortnegantan 0:06:26.000,0:06:29.000 kaj kadavrokonservantan kulturon 0:06:29.000,0:06:31.000 por radikale akcepti 0:06:31.000,0:06:35.000 kaj morton kaj disiĝon. 0:06:35.000,0:06:37.000 Akcepti nian morton signifas agnoski, 0:06:37.000,0:06:39.000 ke ni estas materiaj estaĵoj 0:06:39.000,0:06:41.000 esence ligitaj al nia vivmedio, 0:06:41.000,0:06:44.000 kiel pruvas la esploroj pri vivmediaj toksoj. 0:06:44.000,0:06:46.000 Kiel oni ofte diras: 0:06:46.000,0:06:49.000 el polvo, polven. 0:06:49.000,0:06:52.000 Kompreninte kiel ni estas ligitaj al la natura medio, 0:06:52.000,0:06:54.000 ni vidas kiel la pluvivo de nia speco 0:06:54.000,0:06:56.000 dependas de tiu de la planedo. 0:06:56.000,0:06:59.000 Mi kredas, ke jen estas la fundamento 0:06:59.000,0:07:01.000 de vera privivmedia responso. 0:07:01.000,0:07:03.000 Dankon. 0:07:03.000,0:07:09.000 (Aplaŭdoj)