Mi klarigu la kialon de tiu ĉi stranga alivesto. Tiucele, jen kelkaj vortoj pri la homfaritaj toksoj en niaj korpoj. Vi eble aŭdis pri bisfenolo-A, aŭ BPA, malmoligantilo kaj sinteza oestrogeno uzata por la ena tegaĵo de ladskatoloj kaj kelkaj plastoj. Ĝi imitas niajn hormonojn kaj estigas neŭrologajn kaj reproduktajn problemojn. Ĝi ĉieas. Ĵusa esploro malkovris ĝin en 93 procento de homoj ses-jaraj aŭ pli. Kaj temas pri nur unu ĥemiaĵo. Laŭ la usona centro de lukto kontraŭ malsanoj, 219 toksaj poluantoj troviĝas en ni, inkluzive de konserviloj, senherbigiloj kaj pezmetaloj kiel plumbo kaj hidrargo. Tio implicas tri konkludojn. Unue, ne iĝu kanibaloj. Due, ni estas viktimoj de la poluo farita de ni mem. Trie, niaj korpoj estas filtriloj kaj stokejoj de homfaritaj toksoj. Kio okazas al ili kiam ni mortas? Unuvorte, ili iel revenas al la natura medio, daŭrigante la toksecan ciklon. Kaj niaj funebraj ritoj ja plimalbonigas la problemon. Tiujn toksojn kremacio alsendas al la atmosfero. Nur niaj plombaĵoj ellasas 5000 funtojn da hidrargo ĉiujare. Tradicie, usonaj funebraj ritoj konservas vivan aspekton al la kadavroj per kosmetikoj kaj plenigiloj. Per formaldehido toksa, oni malakcelas la putradon sed estigas respiradajn problemojn kaj kanceron ĉe la sepultejaj laboristoj. Provante konservi niajn kadavrojn, ni negas la morton, venenas la vivulojn kaj damaĝas la vivmedion. «Verdaj» aŭ «naturaj» senbalzamaj sepultaĵoj reprezentas paŝon taŭgadirektan, sed ne kalkulas kun la toksoj en niaj korpoj. Laŭ mi, ekzistas pli bona solvo. Kiel artistino, mi proponas modestan projekton kombinantan arton, sciencon kaj kulturon. La Sepultaĵa Projekto Infinity estas alternativa sepultaĵsistemo, kiu uzas fungojn por disigi kaj purigi korpajn toksojn. La Projekto naskiĝis antaŭ kelkaj jaroj, kiam mi ideumis krei novan fungan hibridon, kiu povus disigi kadavrojn, purigi toksojn kaj ellasi nutraĵojn al plantoj, postrestigante nur netoksan kompoŝton. Bedaŭrinde, preskaŭ maleblas krei novan fungan hibridon. Aliflanke, kelkaj el niaj plej bongustaj fungoj jam senigas la grundon de vivmediaj toksoj. Ĉu mi ne povus trejni armeon de toksosenigantaj manĝeblaj fungoj je la disigo de mia korpo? Ekde tiam, mi kolektas ĉion, kion mi ellasas aŭ forĵetas – harojn, haŭterojn kaj ungojn – kaj ĉi manĝigas al tiuj manĝeblaj fungoj. Mi poste selektas la plej efikajn por mia hibrido, tiel estigante ian enspurigan kaj selektivan bredan procezon por mia postvivo. Kiam mi estos morta, la fungo Infinity rekonos mian korpon kaj scipovos vori ĝin. Mi konsentas, ke por kelkaj el vi – kia sensencaĵo! (Ridoj) Nu, kompreneble… Ĉar ni kutime ne vidas nian manĝaĵon tiele. Ni volas ĝin manĝi, ne esti manĝataj de ĝi. Nu, vidante la fungojn kreski kaj digesti korperojn miajn, mi imagas ilin kiel simbolo de nova maniero konsideri la morton kaj la rilaton inter la homa korpo kaj la vivmedio. Miaopinie, tia kultivado estas pli ol scienca eksperimento, ĝardenado aŭ ŝatbesta flegado. Ĝi estas etapo al la agnosko, ke iam mi mortos kaj malkomponiĝos. Estas ankaŭ etapo al la agnosko de mia propra respondeco rilate al nia planedo. La kultivado de fungoj ankaŭ apartenas al pli ĝenerala tendenco nomata malkompon-kultivado: la kultivado de malkomponigaj organismoj, eltrovo de entomologiisto, Timothy Myles. Mia projekto de tiu tendenco estas ero, kiun mi nomas «korpa malkompon-kultivado kaj toksa rebonigo», la kultivado de organismoj, kiuj malkomponigas kaj purigas kadavrojn. Kaj nun, pri tiu ĉi piĵamo. La rezultontan fungon mi planas integri en kelkajn aĵojn, inter aliaj, enterigvesto penetrigita de sporoj, la Funga Mortvesto. (Ridoj) Jen mi surhavas la duan prototipon. Ĝi estas kovrita de kroĉeta retaĵo en kiu troviĝas sporoj. La dendritsimila desegno imitas la kreskon de micelioj, ekvivalento de plantaj radikoj. Mi ankaŭ pretigas malkompokultivadan garnituron, miksaĵo de kapsuloj entenantaj sporojn de mia fungo kaj aliajn elementojn, kiuj akcelas la malkomponadon kaj rebonigon de la toksoj. La kapsuloj estas enfiksitaj en gelatenaĵo riĉa je nutraĵoj, ia dua haŭto, kiu dissolviĝas rapide kaj iĝas nutraĵo por la kreskantaj fungoj. Kiam estos kompletigitaj ambaŭ projektoj, post unu aŭ du jaroj, mi komencos fari testojn kun eksvalidiĝinta viando, kaj poste, kun homaj subjektoj. Jes, kelkiuj ja akceptis donaci siajn korpojn al voremaj fungoj. (Ridoj) Konversaciante kun tiuj ontaj subjektoj, mi konstatis, ke ni ĉiuj same deziras kompreni kaj akcepti la morton, kaj minimumigi la efikon de nia morto rilate al la vivmedio. Tiun pensmanieron mi decidis kultivadi kiel miajn fungojn, do mi starigis la Malkomponkultivado-Societon, aro de personoj – la malkomponkultivistoj – kiuj pripensas la sekvojn kaj akcepton de sia morto, kaj kiuj kultivas malkomponantajn organismojn kiel miaj fungoj. La societo proponas, ke ni forlasu nian mortnegantan kaj kadavrokonservantan kulturon por radikale akcepti kaj morton kaj disiĝon. Akcepti nian morton signifas agnoski, ke ni estas materiaj estaĵoj esence ligitaj al nia vivmedio, kiel pruvas la esploroj pri vivmediaj toksoj. Kiel oni ofte diras: el polvo, polven. Kompreninte kiel ni estas ligitaj al la natura medio, ni vidas kiel la pluvivo de nia speco dependas de tiu de la planedo. Mi kredas, ke jen estas la fundamento de vera privivmedia responso. Dankon. (Aplaŭdoj)