1 00:00:00,000 --> 00:00:02,000 Mi klarigu la kialon 2 00:00:02,000 --> 00:00:04,000 de tiu ĉi stranga alivesto. 3 00:00:04,000 --> 00:00:06,000 Tiucele, jen kelkaj vortoj 4 00:00:06,000 --> 00:00:09,000 pri la homfaritaj toksoj en niaj korpoj. 5 00:00:09,000 --> 00:00:11,000 Vi eble aŭdis 6 00:00:11,000 --> 00:00:13,000 pri bisfenolo-A, aŭ BPA, 7 00:00:13,000 --> 00:00:16,000 malmoligantilo kaj sinteza oestrogeno 8 00:00:16,000 --> 00:00:18,000 uzata por la ena tegaĵo de ladskatoloj 9 00:00:18,000 --> 00:00:20,000 kaj kelkaj plastoj. 10 00:00:20,000 --> 00:00:23,000 Ĝi imitas niajn hormonojn kaj estigas 11 00:00:23,000 --> 00:00:26,000 neŭrologajn kaj reproduktajn problemojn. 12 00:00:26,000 --> 00:00:28,000 Ĝi ĉieas. 13 00:00:28,000 --> 00:00:30,000 Ĵusa esploro malkovris ĝin 14 00:00:30,000 --> 00:00:33,000 en 93 procento de homoj ses-jaraj aŭ pli. 15 00:00:34,000 --> 00:00:36,000 Kaj temas pri nur unu ĥemiaĵo. 16 00:00:36,000 --> 00:00:39,000 Laŭ la usona centro de lukto kontraŭ malsanoj, 17 00:00:39,000 --> 00:00:43,000 219 toksaj poluantoj troviĝas en ni, 18 00:00:43,000 --> 00:00:46,000 inkluzive de konserviloj, senherbigiloj 19 00:00:46,000 --> 00:00:49,000 kaj pezmetaloj kiel plumbo kaj hidrargo. 20 00:00:49,000 --> 00:00:51,000 Tio implicas tri konkludojn. 21 00:00:51,000 --> 00:00:55,000 Unue, ne iĝu kanibaloj. 22 00:00:55,000 --> 00:00:58,000 Due, ni estas viktimoj de la poluo 23 00:00:58,000 --> 00:01:00,000 farita de ni mem. 24 00:01:00,000 --> 00:01:02,000 Trie, niaj korpoj 25 00:01:02,000 --> 00:01:04,000 estas filtriloj kaj stokejoj 26 00:01:04,000 --> 00:01:07,000 de homfaritaj toksoj. 27 00:01:07,000 --> 00:01:10,000 Kio okazas al ili kiam ni mortas? 28 00:01:10,000 --> 00:01:12,000 Unuvorte, 29 00:01:12,000 --> 00:01:14,000 ili iel revenas al la natura medio, 30 00:01:14,000 --> 00:01:16,000 daŭrigante la toksecan ciklon. 31 00:01:16,000 --> 00:01:18,000 Kaj niaj funebraj ritoj 32 00:01:18,000 --> 00:01:20,000 ja plimalbonigas la problemon. 33 00:01:20,000 --> 00:01:22,000 Tiujn toksojn kremacio 34 00:01:22,000 --> 00:01:25,000 alsendas al la atmosfero. 35 00:01:25,000 --> 00:01:28,000 Nur niaj plombaĵoj ellasas 36 00:01:28,000 --> 00:01:31,000 5000 funtojn da hidrargo ĉiujare. 37 00:01:31,000 --> 00:01:34,000 Tradicie, usonaj funebraj ritoj 38 00:01:34,000 --> 00:01:37,000 konservas vivan aspekton al la kadavroj 39 00:01:37,000 --> 00:01:39,000 per kosmetikoj kaj plenigiloj. 40 00:01:39,000 --> 00:01:42,000 Per formaldehido toksa, 41 00:01:42,000 --> 00:01:44,000 oni malakcelas la putradon 42 00:01:44,000 --> 00:01:47,000 sed estigas respiradajn problemojn kaj kanceron 43 00:01:47,000 --> 00:01:50,000 ĉe la sepultejaj laboristoj. 44 00:01:50,000 --> 00:01:53,000 Provante konservi niajn kadavrojn, 45 00:01:53,000 --> 00:01:56,000 ni negas la morton, venenas la vivulojn 46 00:01:56,000 --> 00:01:58,000 kaj damaĝas la vivmedion. 47 00:01:58,000 --> 00:02:01,000 «Verdaj» aŭ «naturaj» senbalzamaj sepultaĵoj 48 00:02:01,000 --> 00:02:03,000 reprezentas paŝon taŭgadirektan, 49 00:02:03,000 --> 00:02:07,000 sed ne kalkulas kun la toksoj en niaj korpoj. 50 00:02:07,000 --> 00:02:09,000 Laŭ mi, ekzistas pli bona solvo. 51 00:02:09,000 --> 00:02:11,000 Kiel artistino, 52 00:02:11,000 --> 00:02:13,000 mi proponas modestan projekton 53 00:02:13,000 --> 00:02:15,000 kombinantan arton, 54 00:02:15,000 --> 00:02:17,000 sciencon kaj kulturon. 55 00:02:17,000 --> 00:02:19,000 La Sepultaĵa Projekto Infinity 56 00:02:19,000 --> 00:02:21,000 estas alternativa sepultaĵsistemo, 57 00:02:21,000 --> 00:02:23,000 kiu uzas fungojn 58 00:02:23,000 --> 00:02:25,000 por disigi kaj purigi korpajn toksojn. 59 00:02:25,000 --> 00:02:27,000 La Projekto naskiĝis 60 00:02:27,000 --> 00:02:29,000 antaŭ kelkaj jaroj, 61 00:02:29,000 --> 00:02:31,000 kiam mi ideumis krei 62 00:02:31,000 --> 00:02:33,000 novan fungan hibridon, 63 00:02:33,000 --> 00:02:36,000 kiu povus disigi kadavrojn, purigi toksojn 64 00:02:36,000 --> 00:02:38,000 kaj ellasi nutraĵojn al plantoj, 65 00:02:38,000 --> 00:02:40,000 postrestigante nur netoksan kompoŝton. 66 00:02:40,000 --> 00:02:42,000 Bedaŭrinde, preskaŭ maleblas 67 00:02:42,000 --> 00:02:44,000 krei novan fungan hibridon. 68 00:02:44,000 --> 00:02:46,000 Aliflanke, 69 00:02:46,000 --> 00:02:48,000 kelkaj el niaj plej bongustaj fungoj 70 00:02:48,000 --> 00:02:50,000 jam senigas la grundon de vivmediaj toksoj. 71 00:02:50,000 --> 00:02:53,000 Ĉu mi ne povus trejni armeon 72 00:02:53,000 --> 00:02:56,000 de toksosenigantaj manĝeblaj fungoj 73 00:02:56,000 --> 00:02:58,000 je la disigo de mia korpo? 74 00:02:58,000 --> 00:03:01,000 Ekde tiam, mi kolektas ĉion, kion mi ellasas aŭ forĵetas – 75 00:03:01,000 --> 00:03:04,000 harojn, haŭterojn kaj ungojn – 76 00:03:04,000 --> 00:03:07,000 kaj ĉi manĝigas al tiuj manĝeblaj fungoj. 77 00:03:07,000 --> 00:03:09,000 Mi poste selektas 78 00:03:09,000 --> 00:03:11,000 la plej efikajn por mia hibrido, 79 00:03:11,000 --> 00:03:13,000 tiel estigante ian enspurigan 80 00:03:13,000 --> 00:03:16,000 kaj selektivan bredan procezon 81 00:03:16,000 --> 00:03:18,000 por mia postvivo. 82 00:03:18,000 --> 00:03:20,000 Kiam mi estos morta, 83 00:03:20,000 --> 00:03:22,000 la fungo Infinity rekonos mian korpon 84 00:03:22,000 --> 00:03:24,000 kaj scipovos vori ĝin. 85 00:03:24,000 --> 00:03:26,000 Mi konsentas, ke por kelkaj el vi – 86 00:03:26,000 --> 00:03:28,000 kia sensencaĵo! 87 00:03:28,000 --> 00:03:30,000 (Ridoj) 88 00:03:30,000 --> 00:03:32,000 Nu, kompreneble… 89 00:03:32,000 --> 00:03:35,000 Ĉar ni kutime ne vidas 90 00:03:35,000 --> 00:03:38,000 nian manĝaĵon tiele. Ni volas ĝin manĝi, 91 00:03:38,000 --> 00:03:41,000 ne esti manĝataj de ĝi. 92 00:03:41,000 --> 00:03:43,000 Nu, vidante la fungojn kreski 93 00:03:43,000 --> 00:03:45,000 kaj digesti korperojn miajn, 94 00:03:45,000 --> 00:03:47,000 mi imagas ilin kiel simbolo 95 00:03:47,000 --> 00:03:50,000 de nova maniero konsideri la morton 96 00:03:50,000 --> 00:03:53,000 kaj la rilaton inter la homa korpo kaj la vivmedio. 97 00:03:53,000 --> 00:03:55,000 Miaopinie, 98 00:03:55,000 --> 00:03:57,000 tia kultivado estas 99 00:03:57,000 --> 00:03:59,000 pli ol scienca eksperimento, 100 00:03:59,000 --> 00:04:02,000 ĝardenado aŭ ŝatbesta flegado. 101 00:04:02,000 --> 00:04:04,000 Ĝi estas etapo al la agnosko, ke iam 102 00:04:04,000 --> 00:04:07,000 mi mortos kaj malkomponiĝos. 103 00:04:07,000 --> 00:04:09,000 Estas ankaŭ etapo 104 00:04:09,000 --> 00:04:11,000 al la agnosko de mia propra respondeco 105 00:04:11,000 --> 00:04:14,000 rilate al nia planedo. 106 00:04:14,000 --> 00:04:16,000 La kultivado de fungoj ankaŭ apartenas 107 00:04:16,000 --> 00:04:18,000 al pli ĝenerala tendenco nomata malkompon-kultivado: 108 00:04:18,000 --> 00:04:20,000 la kultivado de malkomponigaj organismoj, 109 00:04:20,000 --> 00:04:23,000 eltrovo de entomologiisto, 110 00:04:23,000 --> 00:04:25,000 Timothy Myles. 111 00:04:25,000 --> 00:04:28,000 Mia projekto de tiu tendenco estas ero, 112 00:04:28,000 --> 00:04:32,000 kiun mi nomas «korpa malkompon-kultivado kaj toksa rebonigo», 113 00:04:32,000 --> 00:04:34,000 la kultivado de organismoj, kiuj malkomponigas 114 00:04:34,000 --> 00:04:37,000 kaj purigas kadavrojn. 115 00:04:37,000 --> 00:04:39,000 Kaj nun, pri tiu ĉi piĵamo. 116 00:04:39,000 --> 00:04:41,000 La rezultontan fungon 117 00:04:41,000 --> 00:04:44,000 mi planas integri en kelkajn aĵojn, 118 00:04:44,000 --> 00:04:46,000 inter aliaj, enterigvesto 119 00:04:46,000 --> 00:04:48,000 penetrigita de sporoj, 120 00:04:48,000 --> 00:04:50,000 la Funga Mortvesto. 121 00:04:50,000 --> 00:04:52,000 (Ridoj) 122 00:04:52,000 --> 00:04:54,000 Jen mi surhavas 123 00:04:54,000 --> 00:04:56,000 la duan prototipon. 124 00:04:56,000 --> 00:04:59,000 Ĝi estas kovrita de kroĉeta retaĵo 125 00:04:59,000 --> 00:05:01,000 en kiu troviĝas sporoj. 126 00:05:01,000 --> 00:05:03,000 La dendritsimila desegno 127 00:05:03,000 --> 00:05:06,000 imitas la kreskon de micelioj, 128 00:05:06,000 --> 00:05:08,000 ekvivalento de plantaj radikoj. 129 00:05:08,000 --> 00:05:10,000 Mi ankaŭ pretigas malkompokultivadan garnituron, 130 00:05:10,000 --> 00:05:12,000 miksaĵo de kapsuloj 131 00:05:12,000 --> 00:05:14,000 entenantaj sporojn de mia fungo 132 00:05:14,000 --> 00:05:16,000 kaj aliajn elementojn, kiuj 133 00:05:16,000 --> 00:05:19,000 akcelas la malkomponadon kaj rebonigon de la toksoj. 134 00:05:19,000 --> 00:05:22,000 La kapsuloj estas enfiksitaj en gelatenaĵo riĉa je nutraĵoj, 135 00:05:22,000 --> 00:05:24,000 ia dua haŭto, 136 00:05:24,000 --> 00:05:26,000 kiu dissolviĝas rapide 137 00:05:26,000 --> 00:05:29,000 kaj iĝas nutraĵo por la kreskantaj fungoj. 138 00:05:29,000 --> 00:05:32,000 Kiam estos kompletigitaj ambaŭ projektoj, 139 00:05:32,000 --> 00:05:34,000 post unu aŭ du jaroj, 140 00:05:34,000 --> 00:05:37,000 mi komencos fari testojn 141 00:05:37,000 --> 00:05:39,000 kun eksvalidiĝinta viando, 142 00:05:39,000 --> 00:05:41,000 kaj poste, kun homaj subjektoj. 143 00:05:41,000 --> 00:05:43,000 Jes, kelkiuj ja akceptis 144 00:05:43,000 --> 00:05:46,000 donaci siajn korpojn 145 00:05:46,000 --> 00:05:49,000 al voremaj fungoj. 146 00:05:49,000 --> 00:05:52,000 (Ridoj) 147 00:05:52,000 --> 00:05:54,000 Konversaciante kun tiuj ontaj subjektoj, 148 00:05:54,000 --> 00:05:56,000 mi konstatis, ke ni ĉiuj same deziras 149 00:05:56,000 --> 00:05:59,000 kompreni kaj akcepti la morton, 150 00:05:59,000 --> 00:06:02,000 kaj minimumigi la efikon de nia morto rilate al la vivmedio. 151 00:06:02,000 --> 00:06:05,000 Tiun pensmanieron mi decidis kultivadi 152 00:06:05,000 --> 00:06:07,000 kiel miajn fungojn, 153 00:06:07,000 --> 00:06:09,000 do mi starigis la Malkomponkultivado-Societon, 154 00:06:09,000 --> 00:06:12,000 aro de personoj – la malkomponkultivistoj – 155 00:06:12,000 --> 00:06:15,000 kiuj pripensas la sekvojn 156 00:06:15,000 --> 00:06:17,000 kaj akcepton de sia morto, 157 00:06:17,000 --> 00:06:19,000 kaj kiuj kultivas malkomponantajn organismojn 158 00:06:19,000 --> 00:06:22,000 kiel miaj fungoj. 159 00:06:22,000 --> 00:06:24,000 La societo proponas, 160 00:06:24,000 --> 00:06:26,000 ke ni forlasu nian mortnegantan 161 00:06:26,000 --> 00:06:29,000 kaj kadavrokonservantan kulturon 162 00:06:29,000 --> 00:06:31,000 por radikale akcepti 163 00:06:31,000 --> 00:06:35,000 kaj morton kaj disiĝon. 164 00:06:35,000 --> 00:06:37,000 Akcepti nian morton signifas agnoski, 165 00:06:37,000 --> 00:06:39,000 ke ni estas materiaj estaĵoj 166 00:06:39,000 --> 00:06:41,000 esence ligitaj al nia vivmedio, 167 00:06:41,000 --> 00:06:44,000 kiel pruvas la esploroj pri vivmediaj toksoj. 168 00:06:44,000 --> 00:06:46,000 Kiel oni ofte diras: 169 00:06:46,000 --> 00:06:49,000 el polvo, polven. 170 00:06:49,000 --> 00:06:52,000 Kompreninte kiel ni estas ligitaj al la natura medio, 171 00:06:52,000 --> 00:06:54,000 ni vidas kiel la pluvivo de nia speco 172 00:06:54,000 --> 00:06:56,000 dependas de tiu de la planedo. 173 00:06:56,000 --> 00:06:59,000 Mi kredas, ke jen estas la fundamento 174 00:06:59,000 --> 00:07:01,000 de vera privivmedia responso. 175 00:07:01,000 --> 00:07:03,000 Dankon. 176 00:07:03,000 --> 00:07:09,000 (Aplaŭdoj)