Mi klarigu la kialon
de tiu ĉi stranga alivesto.
Tiucele, jen kelkaj vortoj
pri la homfaritaj toksoj en niaj korpoj.
Vi eble aŭdis
pri bisfenolo-A, aŭ BPA,
malmoligantilo kaj sinteza oestrogeno
uzata por la ena tegaĵo de ladskatoloj
kaj kelkaj plastoj.
Ĝi imitas niajn hormonojn kaj estigas
neŭrologajn kaj reproduktajn problemojn.
Ĝi ĉieas.
Ĵusa esploro malkovris ĝin
en 93 procento de homoj ses-jaraj aŭ pli.
Kaj temas pri nur unu ĥemiaĵo.
Laŭ la usona centro de lukto kontraŭ malsanoj,
219 toksaj poluantoj troviĝas en ni,
inkluzive de konserviloj, senherbigiloj
kaj pezmetaloj kiel plumbo kaj hidrargo.
Tio implicas tri konkludojn.
Unue, ne iĝu kanibaloj.
Due, ni estas viktimoj de la poluo
farita de ni mem.
Trie, niaj korpoj
estas filtriloj kaj stokejoj
de homfaritaj toksoj.
Kio okazas al ili kiam ni mortas?
Unuvorte,
ili iel revenas al la natura medio,
daŭrigante la toksecan ciklon.
Kaj niaj funebraj ritoj
ja plimalbonigas la problemon.
Tiujn toksojn kremacio
alsendas al la atmosfero.
Nur niaj plombaĵoj ellasas
5000 funtojn da hidrargo ĉiujare.
Tradicie, usonaj funebraj ritoj
konservas vivan aspekton al la kadavroj
per kosmetikoj kaj plenigiloj.
Per formaldehido toksa,
oni malakcelas la putradon
sed estigas respiradajn problemojn kaj kanceron
ĉe la sepultejaj laboristoj.
Provante konservi niajn kadavrojn,
ni negas la morton, venenas la vivulojn
kaj damaĝas la vivmedion.
«Verdaj» aŭ «naturaj» senbalzamaj sepultaĵoj
reprezentas paŝon taŭgadirektan,
sed ne kalkulas kun la toksoj en niaj korpoj.
Laŭ mi, ekzistas pli bona solvo.
Kiel artistino,
mi proponas modestan projekton
kombinantan arton,
sciencon kaj kulturon.
La Sepultaĵa Projekto Infinity
estas alternativa sepultaĵsistemo,
kiu uzas fungojn
por disigi kaj purigi korpajn toksojn.
La Projekto naskiĝis
antaŭ kelkaj jaroj,
kiam mi ideumis krei
novan fungan hibridon,
kiu povus disigi kadavrojn, purigi toksojn
kaj ellasi nutraĵojn al plantoj,
postrestigante nur netoksan kompoŝton.
Bedaŭrinde, preskaŭ maleblas
krei novan fungan hibridon.
Aliflanke,
kelkaj el niaj plej bongustaj fungoj
jam senigas la grundon de vivmediaj toksoj.
Ĉu mi ne povus trejni armeon
de toksosenigantaj manĝeblaj fungoj
je la disigo de mia korpo?
Ekde tiam, mi kolektas ĉion, kion mi ellasas aŭ forĵetas –
harojn, haŭterojn kaj ungojn –
kaj ĉi manĝigas al tiuj manĝeblaj fungoj.
Mi poste selektas
la plej efikajn por mia hibrido,
tiel estigante ian enspurigan
kaj selektivan bredan procezon
por mia postvivo.
Kiam mi estos morta,
la fungo Infinity rekonos mian korpon
kaj scipovos vori ĝin.
Mi konsentas, ke por kelkaj el vi –
kia sensencaĵo!
(Ridoj)
Nu, kompreneble…
Ĉar ni kutime ne vidas
nian manĝaĵon tiele. Ni volas ĝin manĝi,
ne esti manĝataj de ĝi.
Nu, vidante la fungojn kreski
kaj digesti korperojn miajn,
mi imagas ilin kiel simbolo
de nova maniero konsideri la morton
kaj la rilaton inter la homa korpo kaj la vivmedio.
Miaopinie,
tia kultivado estas
pli ol scienca eksperimento,
ĝardenado aŭ ŝatbesta flegado.
Ĝi estas etapo al la agnosko, ke iam
mi mortos kaj malkomponiĝos.
Estas ankaŭ etapo
al la agnosko de mia propra respondeco
rilate al nia planedo.
La kultivado de fungoj ankaŭ apartenas
al pli ĝenerala tendenco nomata malkompon-kultivado:
la kultivado de malkomponigaj organismoj,
eltrovo de entomologiisto,
Timothy Myles.
Mia projekto de tiu tendenco estas ero,
kiun mi nomas «korpa malkompon-kultivado kaj toksa rebonigo»,
la kultivado de organismoj, kiuj malkomponigas
kaj purigas kadavrojn.
Kaj nun, pri tiu ĉi piĵamo.
La rezultontan fungon
mi planas integri en kelkajn aĵojn,
inter aliaj, enterigvesto
penetrigita de sporoj,
la Funga Mortvesto.
(Ridoj)
Jen mi surhavas
la duan prototipon.
Ĝi estas kovrita de kroĉeta retaĵo
en kiu troviĝas sporoj.
La dendritsimila desegno
imitas la kreskon de micelioj,
ekvivalento de plantaj radikoj.
Mi ankaŭ pretigas malkompokultivadan garnituron,
miksaĵo de kapsuloj
entenantaj sporojn de mia fungo
kaj aliajn elementojn, kiuj
akcelas la malkomponadon kaj rebonigon de la toksoj.
La kapsuloj estas enfiksitaj en gelatenaĵo riĉa je nutraĵoj,
ia dua haŭto,
kiu dissolviĝas rapide
kaj iĝas nutraĵo por la kreskantaj fungoj.
Kiam estos kompletigitaj ambaŭ projektoj,
post unu aŭ du jaroj,
mi komencos fari testojn
kun eksvalidiĝinta viando,
kaj poste, kun homaj subjektoj.
Jes, kelkiuj ja akceptis
donaci siajn korpojn
al voremaj fungoj.
(Ridoj)
Konversaciante kun tiuj ontaj subjektoj,
mi konstatis, ke ni ĉiuj same deziras
kompreni kaj akcepti la morton,
kaj minimumigi la efikon de nia morto rilate al la vivmedio.
Tiun pensmanieron mi decidis kultivadi
kiel miajn fungojn,
do mi starigis la Malkomponkultivado-Societon,
aro de personoj – la malkomponkultivistoj –
kiuj pripensas la sekvojn
kaj akcepton de sia morto,
kaj kiuj kultivas malkomponantajn organismojn
kiel miaj fungoj.
La societo proponas,
ke ni forlasu nian mortnegantan
kaj kadavrokonservantan kulturon
por radikale akcepti
kaj morton kaj disiĝon.
Akcepti nian morton signifas agnoski,
ke ni estas materiaj estaĵoj
esence ligitaj al nia vivmedio,
kiel pruvas la esploroj pri vivmediaj toksoj.
Kiel oni ofte diras:
el polvo, polven.
Kompreninte kiel ni estas ligitaj al la natura medio,
ni vidas kiel la pluvivo de nia speco
dependas de tiu de la planedo.
Mi kredas, ke jen estas la fundamento
de vera privivmedia responso.
Dankon.
(Aplaŭdoj)