-
Saluton, bonvenon!
-
Mi nomiĝas Cemre Ömer, kaj nun
mi volas paroli pri mia vivo en nia lingvo.
-
Mi naskiĝis en 1999 en Dijarbakiro.
-
La familio de mia patro venas el
la urbeto Piran, sed ni vivis en la urbo.
-
Mia patrino venas el Adana.
-
Mi loĝis en Dijarbakiro dum 13 jaroj, kaj
poste mi iris al Istanbulo por edukiĝi.
-
Mi kompletigis mezlernejon tie. Dum mi
ĉeestis mezlernejon, translokiĝis mia familio al Alanya.
-
Nun mi estas hejme en Alanya.
Mi restadas kun mia patrino.
-
Sed mi ankoraŭ studas en
Universitato Koç en Istanbulo.
-
Mi studas elektronikinĝenierarton.
-
Mi estas kvar-jara studento, kaj
mi esperas diplomiĝi ĉi-jare. Nu, ni vidos.
-
Mi lernis la zazaan pere de mia avo.
-
Mia avinjo estas kurdo. Ŝi komprenas
la zazaan, sed ŝi ne parolas ĝin.
-
Mia patro kaj miaj onklinoj ankaŭ
tute ne povas paroli la zazaan.
-
Mia patrino estas turko. Bedaŭrinde,
ŝi scipovas nek la kurmanĉan nek la zazaan.
-
Mia avĉjo tre volis, ke mi scipovu
ĉi tiun lingvon. Tial ĉi, li instruis al mi ĝin.
-
Kaj li ĉiam parolas kun mi nialingve.
-
Mi ankaŭ bone scipovas la kurmanĉan.
Mi povas babili kun miaj amikoj.
-
Mi skribas kaj legas ĝin bone.
-
Sed laŭ mi, la valoro de
la zazaa pli altas,
-
ĉar mi scias, ke ne estas multaj homoj,
kiuj uzas tiun ĉi lingvon.
-
Tial ĉi, mi multe laboras
por nia lingvo.
-
Foje mi tradukas rakontojn,
foje mi faras por miaj amikoj lecionojn,
-
kaj nun mi parolas al vi.
-
Kaj do…
-
…mi volas, ke ne forpasu tiu ĉi lingvo.
-
Mi ne scias, ĉu ni povas ŝanĝi ion.
-
Ni ekscios.
-
Kelkfoje mi iras al Dijarbakiro. Mi ne ankoraŭ
havas multajn parencojn kaj amikojn tie.
-
Tio pravas, mi ne mensogas;
tiu urbo estas mia hejmo.
-
Kompreneble, mi sopiras al tiu loko.
-
Mia avĉjo, avinjo, kaj unu el miaj onklinoj
ankoraŭ loĝas en Dijarbakiro.
-
La fratino de mia patrino ankaŭ
laboras tie. Ŝi loĝas sole.
-
Kelkfoje, dum festotagoj kaj festivaloj,
ŝi venas al Alanya kaj vizitas sian familion.
-
Mia avĉjo havas ĝardenon en Dijarbakiro.
Estas diversaj plantoj tie.
-
Mia avĉjo plantas tomatojn, kukumojn,
-
traŭbojn, berojn, melongenojn, kapsikojn,
melonojn, kaj akvomelonojn.
-
Estas multaj fruktoj kaj legomoj.
-
Li ankaŭ posedas bestojn,
li havas kokinojn kaj ŝafon.
-
Nome, ilia bieno estas belega.
-
Mia patro ne restadas kun ni.
Li estas psiĥologo.
-
Li estas lekciisto en la Universitato Decle
en Dijarbakiro. Li ankaŭ praktikas terapion.
-
Mia patrino ne laboras.
Ŝi estas dommastrino.
-
Ŝi estas en Alanya, kiel mi diris.
-
Ŝi loĝas kun mia fratino en Alanya.
-
Mia fratino komencos ĉeesti
mezlernejon ĉi-jare.
-
Tio estas ĉio pri mia familio.
Nun mi parolas pri mi.
-
Libertempe mi legas librojn.
Mi tre ŝatas filozofiajn verkojn.
-
Mi lernis Latinon kaj la germanan.
-
Nuntempe mi legas la libron de Cicerono
nomita "Tusculanae Disputationes",
-
angle ĝi nomiĝas "Tusculan Disputations"
[esperante: "Tuskulaj disputoj"]
-
Sabate mi havas lecionon de la dafo.
-
Dafo estas muzikilo.
-
Ĝi estas frapmuzikilo, oni frapas ĝin
kiel tamburon, tiel.
-
Mia parolado estas finita, tio sufiĉas.
-
Dankon al vi pro aŭskulti.
-
MI adiaŭas al vi ĉiuj!
Zorgu pri vi mem!