1 00:00:01,315 --> 00:00:03,182 Saluton, bonvenon! 2 00:00:03,182 --> 00:00:09,697 Mi nomiĝas Cemre Ömer, kaj nun mi volas paroli pri mia vivo en nia lingvo. 3 00:00:09,697 --> 00:00:14,768 Mi naskiĝis en 1999 en Dijarbakiro. 4 00:00:14,768 --> 00:00:19,354 La familio de mia patro venas el la urbeto Piran, sed ni vivis en la urbo. 5 00:00:19,354 --> 00:00:21,463 Mia patrino venas el Adana. 6 00:00:21,463 --> 00:00:26,225 Mi loĝis en Dijarbakiro dum 13 jaroj, kaj poste mi iris al Istanbulo por edukiĝi. 7 00:00:26,225 --> 00:00:32,128 Mi kompletigis mezlernejon tie. Dum mi ĉeestis mezlernejon, translokiĝis mia familio al Alanya. 8 00:00:32,128 --> 00:00:37,081 Nun mi estas hejme en Alanya. Mi restadas kun mia patrino. 9 00:00:37,081 --> 00:00:40,425 Sed mi ankoraŭ studas en Universitato Koç en Istanbulo. 10 00:00:40,425 --> 00:00:43,508 Mi studas elektronikinĝenierarton. 11 00:00:43,508 --> 00:00:49,481 Mi estas kvar-jara studento, kaj mi esperas diplomiĝi ĉi-jare. Nu, ni vidos. 12 00:00:49,481 --> 00:00:52,509 Mi lernis la zazaan pere de mia avo. 13 00:00:52,509 --> 00:00:57,678 Mia avinjo estas kurdo. Ŝi komprenas la zazaan, sed ŝi ne parolas ĝin. 14 00:00:57,678 --> 00:01:01,783 Mia patro kaj miaj onklinoj ankaŭ tute ne povas paroli la zazaan. 15 00:01:01,783 --> 00:01:07,278 Mia patrino estas turko. Bedaŭrinde, ŝi scipovas nek la kurmanĉan nek la zazaan. 16 00:01:07,278 --> 00:01:14,400 Mia avĉjo tre volis, ke mi scipovu ĉi tiun lingvon. Tial ĉi, li instruis al mi ĝin. 17 00:01:14,400 --> 00:01:17,881 Kaj li ĉiam parolas kun mi nialingve. 18 00:01:17,881 --> 00:01:23,055 Mi ankaŭ bone scipovas la kurmanĉan. Mi povas babili kun miaj amikoj. 19 00:01:23,055 --> 00:01:25,843 Mi skribas kaj legas ĝin bone. 20 00:01:25,843 --> 00:01:28,873 Sed laŭ mi, la valoro de la zazaa pli altas, 21 00:01:28,873 --> 00:01:32,295 ĉar mi scias, ke ne estas multaj homoj, kiuj uzas tiun ĉi lingvon. 22 00:01:32,295 --> 00:01:35,773 Tial ĉi, mi multe laboras por nia lingvo. 23 00:01:35,773 --> 00:01:39,990 Foje mi tradukas rakontojn, foje mi faras por miaj amikoj lecionojn, 24 00:01:39,990 --> 00:01:41,708 kaj nun mi parolas al vi. 25 00:01:41,708 --> 00:01:43,464 Kaj do… 26 00:01:43,464 --> 00:01:45,440 …mi volas, ke ne forpasu tiu ĉi lingvo. 27 00:01:45,440 --> 00:01:48,749 Mi ne scias, ĉu ni povas ŝanĝi ion. 28 00:01:48,749 --> 00:01:51,331 Ni ekscios. 29 00:01:51,331 --> 00:01:56,915 Kelkfoje mi iras al Dijarbakiro. Mi ne ankoraŭ havas multajn parencojn kaj amikojn tie. 30 00:01:56,915 --> 00:02:00,371 Tio pravas, mi ne mensogas; tiu urbo estas mia hejmo. 31 00:02:00,371 --> 00:02:04,021 Kompreneble, mi sopiras al tiu loko. 32 00:02:04,021 --> 00:02:08,135 Mia avĉjo, avinjo, kaj unu el miaj onklinoj ankoraŭ loĝas en Dijarbakiro. 33 00:02:08,135 --> 00:02:11,246 La fratino de mia patrino ankaŭ laboras tie. Ŝi loĝas sole. 34 00:02:11,246 --> 00:02:16,239 Kelkfoje, dum festotagoj kaj festivaloj, ŝi venas al Alanya kaj vizitas sian familion. 35 00:02:16,239 --> 00:02:22,107 Mia avĉjo havas ĝardenon en Dijarbakiro. Estas diversaj plantoj tie. 36 00:02:22,107 --> 00:02:26,561 Mia avĉjo plantas tomatojn, kukumojn, 37 00:02:26,561 --> 00:02:31,947 traŭbojn, berojn, melongenojn, kapsikojn, melonojn, kaj akvomelonojn. 38 00:02:31,947 --> 00:02:33,719 Estas multaj fruktoj kaj legomoj. 39 00:02:33,719 --> 00:02:38,654 Li ankaŭ posedas bestojn, li havas kokinojn kaj ŝafon. 40 00:02:38,654 --> 00:02:42,553 Nome, ilia bieno estas belega. 41 00:02:44,285 --> 00:02:48,222 Mia patro ne restadas kun ni. Li estas psiĥologo. 42 00:02:48,222 --> 00:02:55,046 Li estas lekciisto en la Universitato Decle en Dijarbakiro. Li ankaŭ praktikas terapion. 43 00:02:55,046 --> 00:02:58,975 Mia patrino ne laboras. Ŝi estas dommastrino. 44 00:02:58,975 --> 00:03:02,096 Ŝi estas en Alanya, kiel mi diris. 45 00:03:02,096 --> 00:03:05,659 Ŝi loĝas kun mia fratino en Alanya. 46 00:03:05,659 --> 00:03:10,497 Mia fratino komencos ĉeesti mezlernejon ĉi-jare. 47 00:03:10,497 --> 00:03:15,881 Tio estas ĉio pri mia familio. Nun mi parolas pri mi. 48 00:03:17,590 --> 00:03:23,771 Libertempe mi legas librojn. Mi tre ŝatas filozofiajn verkojn. 49 00:03:23,771 --> 00:03:26,679 Mi lernis Latinon kaj la germanan. 50 00:03:27,229 --> 00:03:32,696 Nuntempe mi legas la libron de Cicerono nomita "Tusculanae Disputationes", 51 00:03:32,696 --> 00:03:37,487 angle ĝi nomiĝas "Tusculan Disputations" [esperante: "Tuskulaj disputoj"] 52 00:03:37,487 --> 00:03:39,472 Sabate mi havas lecionon de la dafo. 53 00:03:39,472 --> 00:03:42,587 Dafo estas muzikilo. 54 00:03:42,587 --> 00:03:48,252 Ĝi estas frapmuzikilo, oni frapas ĝin kiel tamburon, tiel. 55 00:03:49,076 --> 00:03:52,015 Mia parolado estas finita, tio sufiĉas. 56 00:03:52,015 --> 00:03:54,157 Dankon al vi pro aŭskulti. 57 00:03:55,196 --> 00:03:58,102 MI adiaŭas al vi ĉiuj! Zorgu pri vi mem!