WEBVTT 00:00:01.315 --> 00:00:03.182 Saluton, bonvenon! 00:00:03.182 --> 00:00:09.697 Mi nomiĝas Cemre Ömer, kaj nun mi volas paroli pri mia vivo en nia lingvo. 00:00:09.697 --> 00:00:14.768 Mi naskiĝis en 1999 en Dijarbakiro. 00:00:14.768 --> 00:00:19.354 La familio de mia patro venas el la urbeto Piran, sed ni vivis en la urbo. 00:00:19.354 --> 00:00:21.463 Mia patrino venas el Adana. 00:00:21.463 --> 00:00:26.225 Mi loĝis en Dijarbakiro dum 13 jaroj, kaj poste mi iris al Istanbulo por edukiĝi. 00:00:26.225 --> 00:00:32.128 Mi kompletigis mezlernejon tie. Dum mi ĉeestis mezlernejon, translokiĝis mia familio al Alanya. 00:00:32.128 --> 00:00:37.081 Nun mi estas hejme en Alanya. Mi restadas kun mia patrino. 00:00:37.081 --> 00:00:40.425 Sed mi ankoraŭ studas en Universitato Koç en Istanbulo. 00:00:40.425 --> 00:00:43.508 Mi studas elektronikinĝenierarton. 00:00:43.508 --> 00:00:49.481 Mi estas kvar-jara studento, kaj mi esperas diplomiĝi ĉi-jare. Nu, ni vidos. 00:00:49.481 --> 00:00:52.509 Mi lernis la zazaan pere de mia avo. 00:00:52.509 --> 00:00:57.678 Mia avinjo estas kurdo. Ŝi komprenas la zazaan, sed ŝi ne parolas ĝin. 00:00:57.678 --> 00:01:01.783 Mia patro kaj miaj onklinoj ankaŭ tute ne povas paroli la zazaan. 00:01:01.783 --> 00:01:07.278 Mia patrino estas turko. Bedaŭrinde, ŝi scipovas nek la kurmanĉan nek la zazaan. 00:01:07.278 --> 00:01:14.400 Mia avĉjo tre volis, ke mi scipovu ĉi tiun lingvon. Tial ĉi, li instruis al mi ĝin. 00:01:14.400 --> 00:01:17.881 Kaj li ĉiam parolas kun mi nialingve. 00:01:17.881 --> 00:01:23.055 Mi ankaŭ bone scipovas la kurmanĉan. Mi povas babili kun miaj amikoj. 00:01:23.055 --> 00:01:25.843 Mi skribas kaj legas ĝin bone. 00:01:25.843 --> 00:01:28.873 Sed laŭ mi, la valoro de la zazaa pli altas, 00:01:28.873 --> 00:01:32.295 ĉar mi scias, ke ne estas multaj homoj, kiuj uzas tiun ĉi lingvon. 00:01:32.295 --> 00:01:35.773 Tial ĉi, mi multe laboras por nia lingvo. 00:01:35.773 --> 00:01:39.990 Foje mi tradukas rakontojn, foje mi faras por miaj amikoj lecionojn, 00:01:39.990 --> 00:01:41.708 kaj nun mi parolas al vi. 00:01:41.708 --> 00:01:43.464 Kaj do… 00:01:43.464 --> 00:01:45.440 …mi volas, ke ne forpasu tiu ĉi lingvo. 00:01:45.440 --> 00:01:48.749 Mi ne scias, ĉu ni povas ŝanĝi ion. 00:01:48.749 --> 00:01:51.331 Ni ekscios. 00:01:51.331 --> 00:01:56.915 Kelkfoje mi iras al Dijarbakiro. Mi ne ankoraŭ havas multajn parencojn kaj amikojn tie. 00:01:56.915 --> 00:02:00.371 Tio pravas, mi ne mensogas; tiu urbo estas mia hejmo. 00:02:00.371 --> 00:02:04.021 Kompreneble, mi sopiras al tiu loko. 00:02:04.021 --> 00:02:08.135 Mia avĉjo, avinjo, kaj unu el miaj onklinoj ankoraŭ loĝas en Dijarbakiro. 00:02:08.135 --> 00:02:11.246 La fratino de mia patrino ankaŭ laboras tie. Ŝi loĝas sole. 00:02:11.246 --> 00:02:16.239 Kelkfoje, dum festotagoj kaj festivaloj, ŝi venas al Alanya kaj vizitas sian familion. 00:02:16.239 --> 00:02:22.107 Mia avĉjo havas ĝardenon en Dijarbakiro. Estas diversaj plantoj tie. 00:02:22.107 --> 00:02:26.561 Mia avĉjo plantas tomatojn, kukumojn, 00:02:26.561 --> 00:02:31.947 traŭbojn, berojn, melongenojn, kapsikojn, melonojn, kaj akvomelonojn. 00:02:31.947 --> 00:02:33.719 Estas multaj fruktoj kaj legomoj. 00:02:33.719 --> 00:02:38.654 Li ankaŭ posedas bestojn, li havas kokinojn kaj ŝafon. 00:02:38.654 --> 00:02:42.553 Nome, ilia bieno estas belega. 00:02:44.285 --> 00:02:48.222 Mia patro ne restadas kun ni. Li estas psiĥologo. 00:02:48.222 --> 00:02:55.046 Li estas lekciisto en la Universitato Decle en Dijarbakiro. Li ankaŭ praktikas terapion. 00:02:55.046 --> 00:02:58.975 Mia patrino ne laboras. Ŝi estas dommastrino. 00:02:58.975 --> 00:03:02.096 Ŝi estas en Alanya, kiel mi diris. 00:03:02.096 --> 00:03:05.659 Ŝi loĝas kun mia fratino en Alanya. 00:03:05.659 --> 00:03:10.497 Mia fratino komencos ĉeesti mezlernejon ĉi-jare. 00:03:10.497 --> 00:03:15.881 Tio estas ĉio pri mia familio. Nun mi parolas pri mi. 00:03:17.590 --> 00:03:23.771 Libertempe mi legas librojn. Mi tre ŝatas filozofiajn verkojn. 00:03:23.771 --> 00:03:26.679 Mi lernis Latinon kaj la germanan. 00:03:27.229 --> 00:03:32.696 Nuntempe mi legas la libron de Cicerono nomita "Tusculanae Disputationes", 00:03:32.696 --> 00:03:37.487 angle ĝi nomiĝas "Tusculan Disputations" [esperante: "Tuskulaj disputoj"] 00:03:37.487 --> 00:03:39.472 Sabate mi havas lecionon de la dafo. 00:03:39.472 --> 00:03:42.587 Dafo estas muzikilo. 00:03:42.587 --> 00:03:48.252 Ĝi estas frapmuzikilo, oni frapas ĝin kiel tamburon, tiel. 00:03:49.076 --> 00:03:52.015 Mia parolado estas finita, tio sufiĉas. 00:03:52.015 --> 00:03:54.157 Dankon al vi pro aŭskulti. 00:03:55.196 --> 00:03:58.102 MI adiaŭas al vi ĉiuj! Zorgu pri vi mem!