Saluton, bonvenon! Mi nomiĝas Cemre Ömer, kaj nun mi volas paroli pri mia vivo en nia lingvo. Mi naskiĝis en 1999 en Dijarbakiro. La familio de mia patro venas el la urbeto Piran, sed ni vivis en la urbo. Mia patrino venas el Adana. Mi loĝis en Dijarbakiro dum 13 jaroj, kaj poste mi iris al Istanbulo por edukiĝi. Mi kompletigis mezlernejon tie. Dum mi ĉeestis mezlernejon, translokiĝis mia familio al Alanya. Nun mi estas hejme en Alanya. Mi restadas kun mia patrino. Sed mi ankoraŭ studas en Universitato Koç en Istanbulo. Mi studas elektronikinĝenierarton. Mi estas kvar-jara studento, kaj mi esperas diplomiĝi ĉi-jare. Nu, ni vidos. Mi lernis la zazaan pere de mia avo. Mia avinjo estas kurdo. Ŝi komprenas la zazaan, sed ŝi ne parolas ĝin. Mia patro kaj miaj onklinoj ankaŭ tute ne povas paroli la zazaan. Mia patrino estas turko. Bedaŭrinde, ŝi scipovas nek la kurmanĉan nek la zazaan. Mia avĉjo tre volis, ke mi scipovu ĉi tiun lingvon. Tial ĉi, li instruis al mi ĝin. Kaj li ĉiam parolas kun mi nialingve. Mi ankaŭ bone scipovas la kurmanĉan. Mi povas babili kun miaj amikoj. Mi skribas kaj legas ĝin bone. Sed laŭ mi, la valoro de la zazaa pli altas, ĉar mi scias, ke ne estas multaj homoj, kiuj uzas tiun ĉi lingvon. Tial ĉi, mi multe laboras por nia lingvo. Foje mi tradukas rakontojn, foje mi faras por miaj amikoj lecionojn, kaj nun mi parolas al vi. Kaj do… …mi volas, ke ne forpasu tiu ĉi lingvo. Mi ne scias, ĉu ni povas ŝanĝi ion. Ni ekscios. Kelkfoje mi iras al Dijarbakiro. Mi ne ankoraŭ havas multajn parencojn kaj amikojn tie. Tio pravas, mi ne mensogas; tiu urbo estas mia hejmo. Kompreneble, mi sopiras al tiu loko. Mia avĉjo, avinjo, kaj unu el miaj onklinoj ankoraŭ loĝas en Dijarbakiro. La fratino de mia patrino ankaŭ laboras tie. Ŝi loĝas sole. Kelkfoje, dum festotagoj kaj festivaloj, ŝi venas al Alanya kaj vizitas sian familion. Mia avĉjo havas ĝardenon en Dijarbakiro. Estas diversaj plantoj tie. Mia avĉjo plantas tomatojn, kukumojn, traŭbojn, berojn, melongenojn, kapsikojn, melonojn, kaj akvomelonojn. Estas multaj fruktoj kaj legomoj. Li ankaŭ posedas bestojn, li havas kokinojn kaj ŝafon. Nome, ilia bieno estas belega. Mia patro ne restadas kun ni. Li estas psiĥologo. Li estas lekciisto en la Universitato Decle en Dijarbakiro. Li ankaŭ praktikas terapion. Mia patrino ne laboras. Ŝi estas dommastrino. Ŝi estas en Alanya, kiel mi diris. Ŝi loĝas kun mia fratino en Alanya. Mia fratino komencos ĉeesti mezlernejon ĉi-jare. Tio estas ĉio pri mia familio. Nun mi parolas pri mi. Libertempe mi legas librojn. Mi tre ŝatas filozofiajn verkojn. Mi lernis Latinon kaj la germanan. Nuntempe mi legas la libron de Cicerono nomita "Tusculanae Disputationes", angle ĝi nomiĝas "Tusculan Disputations" [esperante: "Tuskulaj disputoj"] Sabate mi havas lecionon de la dafo. Dafo estas muzikilo. Ĝi estas frapmuzikilo, oni frapas ĝin kiel tamburon, tiel. Mia parolado estas finita, tio sufiĉas. Dankon al vi pro aŭskulti. MI adiaŭas al vi ĉiuj! Zorgu pri vi mem!