0:00:01.315,0:00:03.182 Saluton, bonvenon! 0:00:03.182,0:00:09.697 Mi nomiĝas Cemre Ömer, kaj nun [br]mi volas paroli pri mia vivo en nia lingvo. 0:00:09.697,0:00:14.768 Mi naskiĝis en 1999 en Dijarbakiro. 0:00:14.768,0:00:19.354 La familio de mia patro venas el [br]la urbeto Piran, sed ni vivis en la urbo. 0:00:19.354,0:00:21.463 Mia patrino venas el Adana. 0:00:21.463,0:00:26.225 Mi loĝis en Dijarbakiro dum 13 jaroj, kaj [br]poste mi iris al Istanbulo por edukiĝi. 0:00:26.225,0:00:32.128 Mi kompletigis mezlernejon tie. Dum mi [br]ĉeestis mezlernejon, translokiĝis mia familio al Alanya. 0:00:32.128,0:00:37.081 Nun mi estas hejme en Alanya. [br]Mi restadas kun mia patrino. 0:00:37.081,0:00:40.425 Sed mi ankoraŭ studas en[br]Universitato Koç en Istanbulo. 0:00:40.425,0:00:43.508 Mi studas elektronikinĝenierarton. 0:00:43.508,0:00:49.481 Mi estas kvar-jara studento, kaj [br]mi esperas diplomiĝi ĉi-jare. Nu, ni vidos. 0:00:49.481,0:00:52.509 Mi lernis la zazaan pere de mia avo. 0:00:52.509,0:00:57.678 Mia avinjo estas kurdo. Ŝi komprenas [br]la zazaan, sed ŝi ne parolas ĝin. 0:00:57.678,0:01:01.783 Mia patro kaj miaj onklinoj ankaŭ [br]tute ne povas paroli la zazaan. 0:01:01.783,0:01:07.278 Mia patrino estas turko. Bedaŭrinde, [br]ŝi scipovas nek la kurmanĉan nek la zazaan. 0:01:07.278,0:01:14.400 Mia avĉjo tre volis, ke mi scipovu [br]ĉi tiun lingvon. Tial ĉi, li instruis al mi ĝin. 0:01:14.400,0:01:17.881 Kaj li ĉiam parolas kun mi nialingve. 0:01:17.881,0:01:23.055 Mi ankaŭ bone scipovas la kurmanĉan. [br]Mi povas babili kun miaj amikoj. 0:01:23.055,0:01:25.843 Mi skribas kaj legas ĝin bone. 0:01:25.843,0:01:28.873 Sed laŭ mi, la valoro de [br]la zazaa pli altas, 0:01:28.873,0:01:32.295 ĉar mi scias, ke ne estas multaj homoj, [br]kiuj uzas tiun ĉi lingvon. 0:01:32.295,0:01:35.773 Tial ĉi, mi multe laboras [br]por nia lingvo. 0:01:35.773,0:01:39.990 Foje mi tradukas rakontojn, [br]foje mi faras por miaj amikoj lecionojn, 0:01:39.990,0:01:41.708 kaj nun mi parolas al vi. 0:01:41.708,0:01:43.464 Kaj do… 0:01:43.464,0:01:45.440 …mi volas, ke ne forpasu tiu ĉi lingvo. 0:01:45.440,0:01:48.749 Mi ne scias, ĉu ni povas ŝanĝi ion. 0:01:48.749,0:01:51.331 Ni ekscios. 0:01:51.331,0:01:56.915 Kelkfoje mi iras al Dijarbakiro. Mi ne ankoraŭ [br]havas multajn parencojn kaj amikojn tie. 0:01:56.915,0:02:00.371 Tio pravas, mi ne mensogas; [br]tiu urbo estas mia hejmo. 0:02:00.371,0:02:04.021 Kompreneble, mi sopiras al tiu loko. 0:02:04.021,0:02:08.135 Mia avĉjo, avinjo, kaj unu el miaj onklinoj [br]ankoraŭ loĝas en Dijarbakiro. 0:02:08.135,0:02:11.246 La fratino de mia patrino ankaŭ [br]laboras tie. Ŝi loĝas sole. 0:02:11.246,0:02:16.239 Kelkfoje, dum festotagoj kaj festivaloj, [br]ŝi venas al Alanya kaj vizitas sian familion. 0:02:16.239,0:02:22.107 Mia avĉjo havas ĝardenon en Dijarbakiro. [br]Estas diversaj plantoj tie. 0:02:22.107,0:02:26.561 Mia avĉjo plantas tomatojn, kukumojn, 0:02:26.561,0:02:31.947 traŭbojn, berojn, melongenojn, kapsikojn, [br]melonojn, kaj akvomelonojn. 0:02:31.947,0:02:33.719 Estas multaj fruktoj kaj legomoj. 0:02:33.719,0:02:38.654 Li ankaŭ posedas bestojn, [br]li havas kokinojn kaj ŝafon. 0:02:38.654,0:02:42.553 Nome, ilia bieno estas belega. 0:02:44.285,0:02:48.222 Mia patro ne restadas kun ni. [br]Li estas psiĥologo. 0:02:48.222,0:02:55.046 Li estas lekciisto en la Universitato Decle [br]en Dijarbakiro. Li ankaŭ praktikas terapion. 0:02:55.046,0:02:58.975 Mia patrino ne laboras. [br]Ŝi estas dommastrino. 0:02:58.975,0:03:02.096 Ŝi estas en Alanya, kiel mi diris. 0:03:02.096,0:03:05.659 Ŝi loĝas kun mia fratino en Alanya. 0:03:05.659,0:03:10.497 Mia fratino komencos ĉeesti [br]mezlernejon ĉi-jare. 0:03:10.497,0:03:15.881 Tio estas ĉio pri mia familio. [br]Nun mi parolas pri mi. 0:03:17.590,0:03:23.771 Libertempe mi legas librojn. [br]Mi tre ŝatas filozofiajn verkojn. 0:03:23.771,0:03:26.679 Mi lernis Latinon kaj la germanan. 0:03:27.229,0:03:32.696 Nuntempe mi legas la libron de Cicerono [br]nomita "Tusculanae Disputationes", 0:03:32.696,0:03:37.487 angle ĝi nomiĝas "Tusculan Disputations" [br][esperante: "Tuskulaj disputoj"] 0:03:37.487,0:03:39.472 Sabate mi havas lecionon de la dafo. 0:03:39.472,0:03:42.587 Dafo estas muzikilo. 0:03:42.587,0:03:48.252 Ĝi estas frapmuzikilo, oni frapas ĝin [br]kiel tamburon, tiel. 0:03:49.076,0:03:52.015 Mia parolado estas finita, tio sufiĉas. 0:03:52.015,0:03:54.157 Dankon al vi pro aŭskulti. 0:03:55.196,0:03:58.102 MI adiaŭas al vi ĉiuj! [br]Zorgu pri vi mem!