Kiu estis Konfuceo? - Bryan W. Van Norden
-
0:09 - 0:11Plejofte, oni rekonas lian nomon
-
0:11 - 0:16kaj scias, ke li estas fama
pro siaj diroj. -
0:16 - 0:20Tamen, konsiderante la daŭran efekton
de lia instruado sur la mondo, -
0:20 - 0:24tre malmultaj scias,
kiu vere estis Konfuceo, -
0:24 - 0:26kion li vere diris,
-
0:26 - 0:28kaj kial.
-
0:28 - 0:31En la ĥaosa Ĉinujo de la sesa jarcento,
-
0:31 - 0:36kiam interbatalis senfine ŝtatoj
cele al superrego, -
0:36 - 0:38kaj ŝtatestrojn estis ofte murditaj,
-
0:38 - 0:40foje de familianoj,
-
0:40 - 0:44Konfuceo ekzempligis
bonecon kaj honestecon. -
0:44 - 0:46Per sia instruado
-
0:46 - 0:49li iĝis unu el la plej grandaj
filozofistoj el Ĉinujo. -
0:49 - 0:53Filo de nobelulo, sed malriĉa
de tre juna aĝo -
0:53 - 0:56pro la antaŭtempa morto de sia patro,
-
0:56 - 0:57Konfuceo akiris dumvivan simpation
-
0:57 - 1:02por la mizera popolo.
-
1:02 - 1:04Apenaŭ li vivtenis sian patrinon
kaj handikapitan fraton -
1:04 - 1:07kiel bestgardisto kaj
librotenisto en grenejo, -
1:07 - 1:09kaj diversaj aliaj laboretoj.
-
1:09 - 1:11Nur danke al helpo de riĉa amiko
-
1:11 - 1:15povis Konfuceo studi la reĝajn arkivojn,
-
1:15 - 1:18per kiuj li formis sian mondkoncepton.
-
1:18 - 1:21Kelkaj vidis la arkivojn
-
1:21 - 1:23kiel neinteresajn relikvojn
de la pasinteco -
1:23 - 1:26sed ili grande inspiris Konfuceon.
-
1:26 - 1:27Post longaj studado
kaj pripensado, -
1:27 - 1:32li konkludis, ke la homan
karakteron formas la familio -
1:32 - 1:36kaj edukado pri ritualoj,
literaturo kaj historio. -
1:36 - 1:40La tiel kultivita homo
strebas helpi aliajn, -
1:40 - 1:44kaj gvidas ilin per morala inspiro
-- ne per perforto. -
1:44 - 1:46Por plenumi sian filozofion, Konfuceo
-
1:46 - 1:51iĝis konsilisto de la estro de Lu-ŝtato.
-
1:51 - 1:56Bedaŭrinde, tiu estro ricevis
donace dancistinaron -
1:56 - 2:01kaj preferis pasigi tempon
kun la dancistinoj ol en siaj devoj, -
2:01 - 2:04kaj Konfuceo eksoficiĝis pro abomeneto.
-
2:04 - 2:07Dum kelkaj jaroj, li vojaĝis
de ŝtato al ŝtato -
2:07 - 2:12serĉante estron servindan,
ĉiam respektante siajn principojn. -
2:12 - 2:14Ne estis facile.
-
2:14 - 2:18Konforme al sia filozofio, kaj kontraŭe
al la tiama kutimo, -
2:18 - 2:23li persvadis estrojn ne uzi
durajn punojn kaj militistajn fortojn -
2:23 - 2:25por regi iliajn landojn,
-
2:25 - 2:27ĉar li kredis, ke bona estro
-
2:27 - 2:30inspiras spontanan obeemon
al siaj regatoj -
2:30 - 2:33per sia etika karismo.
-
2:33 - 2:34Konfuceo ankaŭ kredis,
-
2:34 - 2:38ke, ĉar la amo kaj respekto,
kiujn ni lernas en la familio -
2:38 - 2:40estas la fundamento de ĉiuj aliaj virtoj,
-
2:40 - 2:45personaj devoj al la familio foje
pli gravas, ol tiuj al la ŝtato. -
2:45 - 2:49Do, kiam iu duko sin gloris
per la justeco de siaj regatoj, -
2:49 - 2:52ĉar filo ĵus atestis
malfavore al sia patro, -
2:52 - 2:54kiu estis ŝtelinta ŝafon,
-
2:54 - 2:56Konfuceo rebatis al la duko,
-
2:56 - 3:00ke vere justaj patroj kaj filoj
protektas unu la alian. -
3:00 - 3:03Dum li vojaĝis, Konfuceo
preskaŭ malsatmortis, -
3:03 - 3:05estis mallonge enkarcerigita,
-
3:05 - 3:08kaj estis minacita je morto plurfoje.
-
3:08 - 3:10Tamen, li ne estis amara.
-
3:10 - 3:13Li estis certa, ke la Ĉielo
zorgas pli la mondo, -
3:13 - 3:15kaj li instruis, ke virtulo
-
3:15 - 3:19ĉiam trovas ĝojon en lernado kaj muziko.
-
3:19 - 3:21Ne trovinte estron indan je servado,
-
3:21 - 3:23li revenis al Lu
-
3:23 - 3:26kaj iĝis instruisto kaj
filozofo tiel influa, -
3:26 - 3:29ke li kontribuis al fasono
de la ĉina kulturo, -
3:29 - 3:33tiomgrade, ke la tuta mondo
plu konas lian nomon hodiaŭ. -
3:33 - 3:35Por liaj disĉiploj,
-
3:35 - 3:40li estis enkarniĝo de saĝulo,
kiu gvidas pervirte, -
3:40 - 3:41kaj ili notis liajn dirojn
-
3:41 - 3:47en libron, kion ni konas
kiel "La analektoj". -
3:47 - 3:52Hodiaŭ, milionoj tutmonde
sekvas la principojn de konfuceismo. -
3:52 - 3:56Kvankam oni debatas de jarcentoj
la precizan signifon de lia instruado, -
3:56 - 3:59kiam oni demandis al li
resumi sian penson unufraze, -
3:59 - 4:01Konfuceo mem respondis:
-
4:01 - 4:07"Ne faru al aliuloj kion vi ne volas,
ke oni faru al vi mem." -
4:07 - 4:112500 jarojn poste, la konsilo
ankoraŭ estas saĝa.
- Title:
- Kiu estis Konfuceo? - Bryan W. Van Norden
- Description:
-
Vidu la tutan lecionon (angle): http://ed.ted.com/lessons/who-was-confucius-bryan-w-van-norden
Plejofte, oni rekonas lian nomon, kaj scias, ke li estas famkonata pro siaj diroj, sed konsiderante la daŭran efekton de lia instruado sur la mondo, tre malmultaj homoj vere scias, kiu estis Konfuceo kaj kion li vere diris... kaj kial. Bryan W. Van Norden rivelas, kiu estis la viro malantaŭ la mistero.
Leciono de Bryan W. Van Norden, animacio de Tomás Pichardo-Espaillat.
- Video Language:
- English
- Team:
closed TED
- Project:
- TED-Ed
- Duration:
- 04:30
![]() |
James Piton approved Esperanto subtitles for Who was Confucius? - Bryan W. Van Norden | |
![]() |
James Piton accepted Esperanto subtitles for Who was Confucius? - Bryan W. Van Norden | |
![]() |
James Piton edited Esperanto subtitles for Who was Confucius? - Bryan W. Van Norden | |
![]() |
Karine Breault edited Esperanto subtitles for Who was Confucius? - Bryan W. Van Norden | |
![]() |
Karine Breault edited Esperanto subtitles for Who was Confucius? - Bryan W. Van Norden | |
![]() |
Karine Breault edited Esperanto subtitles for Who was Confucius? - Bryan W. Van Norden | |
![]() |
Karine Breault edited Esperanto subtitles for Who was Confucius? - Bryan W. Van Norden | |
![]() |
Karine Breault edited Esperanto subtitles for Who was Confucius? - Bryan W. Van Norden |