Plejofte, oni rekonas lian nomon kaj scias, ke li estas fama pro siaj diroj. Tamen, konsiderante la daŭran efekton de lia instruado sur la mondo, tre malmultaj scias, kiu vere estis Konfuceo, kion li vere diris, kaj kial. En la ĥaosa Ĉinujo de la sesa jarcento, kiam interbatalis senfine ŝtatoj cele al superrego, kaj ŝtatestrojn estis ofte murditaj, foje de familianoj, Konfuceo ekzempligis bonecon kaj honestecon. Per sia instruado li iĝis unu el la plej grandaj filozofistoj el Ĉinujo. Filo de nobelulo, sed malriĉa de tre juna aĝo pro la antaŭtempa morto de sia patro, Konfuceo akiris dumvivan simpation por la mizera popolo. Apenaŭ li vivtenis sian patrinon kaj handikapitan fraton kiel bestgardisto kaj librotenisto en grenejo, kaj diversaj aliaj laboretoj. Nur danke al helpo de riĉa amiko povis Konfuceo studi la reĝajn arkivojn, per kiuj li formis sian mondkoncepton. Kelkaj vidis la arkivojn kiel neinteresajn relikvojn de la pasinteco sed ili grande inspiris Konfuceon. Post longaj studado kaj pripensado, li konkludis, ke la homan karakteron formas la familio kaj edukado pri ritualoj, literaturo kaj historio. La tiel kultivita homo strebas helpi aliajn, kaj gvidas ilin per morala inspiro -- ne per perforto. Por plenumi sian filozofion, Konfuceo iĝis konsilisto de la estro de Lu-ŝtato. Bedaŭrinde, tiu estro ricevis donace dancistinaron kaj preferis pasigi tempon kun la dancistinoj ol en siaj devoj, kaj Konfuceo eksoficiĝis pro abomeneto. Dum kelkaj jaroj, li vojaĝis de ŝtato al ŝtato serĉante estron servindan, ĉiam respektante siajn principojn. Ne estis facile. Konforme al sia filozofio, kaj kontraŭe al la tiama kutimo, li persvadis estrojn ne uzi durajn punojn kaj militistajn fortojn por regi iliajn landojn, ĉar li kredis, ke bona estro inspiras spontanan obeemon al siaj regatoj per sia etika karismo. Konfuceo ankaŭ kredis, ke, ĉar la amo kaj respekto, kiujn ni lernas en la familio estas la fundamento de ĉiuj aliaj virtoj, personaj devoj al la familio foje pli gravas, ol tiuj al la ŝtato. Do, kiam iu duko sin gloris per la justeco de siaj regatoj, ĉar filo ĵus atestis malfavore al sia patro, kiu estis ŝtelinta ŝafon, Konfuceo rebatis al la duko, ke vere justaj patroj kaj filoj protektas unu la alian. Dum li vojaĝis, Konfuceo preskaŭ malsatmortis, estis mallonge enkarcerigita, kaj estis minacita je morto plurfoje. Tamen, li ne estis amara. Li estis certa, ke la Ĉielo zorgas pli la mondo, kaj li instruis, ke virtulo ĉiam trovas ĝojon en lernado kaj muziko. Ne trovinte estron indan je servado, li revenis al Lu kaj iĝis instruisto kaj filozofo tiel influa, ke li kontribuis al fasono de la ĉina kulturo, tiomgrade, ke la tuta mondo plu konas lian nomon hodiaŭ. Por liaj disĉiploj, li estis enkarniĝo de saĝulo, kiu gvidas pervirte, kaj ili notis liajn dirojn en libron, kion ni konas kiel "La analektoj". Hodiaŭ, milionoj tutmonde sekvas la principojn de konfuceismo. Kvankam oni debatas de jarcentoj la precizan signifon de lia instruado, kiam oni demandis al li resumi sian penson unufraze, Konfuceo mem respondis: "Ne faru al aliuloj kion vi ne volas, ke oni faru al vi mem." 2500 jarojn poste, la konsilo ankoraŭ estas saĝa.