< Return to Video

Maslenico — rusa (kaj slava) festo

  • 0:00 - 0:01
    Saluton al ĉiuj
  • 0:01 - 0:04
    kaj bonvenon al mia kuirejo!
  • 0:05 - 0:08
    Hodiaŭ mi faros blinojn
  • 0:08 - 0:12
    ĉar hodiaŭ estas festo en Rusio
  • 0:13 - 0:15
    kiu nomiĝas Maslenico
  • 0:15 - 0:17
    kaj mi rakontos al vi iomete pri ĝi.
  • 0:17 - 0:21
    Tiun feston ni faras ĉiujare
  • 0:21 - 0:24
    iam en la fino de vintro.
  • 0:25 - 0:30
    Tio dependas de kiam
    okazas rusa ortodoksa pasko.
  • 0:30 - 0:35
    Do tiu festo okazas ĝuste
    antaŭ la komenco de granda fasto
  • 0:36 - 0:38
    kaj tial oni devas manĝi ege multe
  • 0:38 - 0:42
    kaj kutime oni manĝas ege multe da blinoj
  • 0:42 - 0:43
    aŭ patkukoj.
  • 0:43 - 0:46
    Kaj hodiaŭ mi ankaŭ faras blinojn.
  • 0:46 - 0:50
    Kaj eble vi demandas kial mi uzas teujon
  • 0:50 - 0:51
    por fari paston,
  • 0:52 - 0:55
    sed la problemo estas
    ke mi ne havas multajn ujojn
  • 0:55 - 0:57
    kaj uzi teujon por fari blinojn
  • 0:58 - 0:59
    fakte havas avantaĝon
  • 0:59 - 1:04
    ke oni povas pli facile
    verŝi la paston al la pato.
  • 1:04 - 1:09
    La ideo de tiu festo estas
    ĝisi kun vintro kaj saluti someron
  • 1:09 - 1:12
    kaj ankaŭ zorgi pri fekundeco de la tero
  • 1:12 - 1:14
    kaj bona rikolto.
  • 1:15 - 1:21
    Mi legis ke oni devis memori
    ĉiujn siajn mortajn parencojn
  • 1:21 - 1:25
    ĉar ili kredis ke ĉiuj homoj
    kiuj mortis en la familio
  • 1:26 - 1:28
    estas ene de la tero
  • 1:28 - 1:32
    kaj tial ili povas influi
    kiom bona rikolto estos
  • 1:32 - 1:38
    kaj tial oni devis diversmaniere
    honori la memoron de siaj parencoj.
  • 1:38 - 1:40
    Kaj kial oni manĝas blinojn?
  • 1:40 - 1:43
    Multaj rusoj kredas ke tio estas
  • 1:43 - 1:46
    ĉar blinoj estas simbolo de suno
  • 1:46 - 1:48
    sed mi esploris tiun temon
  • 1:48 - 1:50
    kaj mi eltrovis ke fakte estas ĉar
  • 1:50 - 1:55
    blino estis tipa manĝo
    por honori la mortitojn.
  • 1:55 - 1:58
    Kaj tial oni faris
    multajn blinojn, manĝis ilin,
  • 1:59 - 2:03
    kaj la reston oni devis porti al la tomboj
  • 2:03 - 2:04
    de siaj parencoj.
  • 2:04 - 2:06
    Sed nuntempe neniu faras tion.
  • 2:07 - 2:10
    Nuntempe oni simple manĝegas
    blinojn la tutan semajnon
  • 2:10 - 2:12
    kaj kelkaj poste malamas blinojn
  • 2:12 - 2:14
    kaj ne plu volas manĝi ilin.
  • 2:15 - 2:22
    Do kutime oni manĝas blinojn
    kun сметана aŭ acidkremo
  • 2:22 - 2:24
    kion mi nun faris
  • 2:24 - 2:25
    sed fakte mi ne certas
  • 2:25 - 2:27
    ĉar mi estas en Francio
  • 2:27 - 2:30
    kaj mi aĉetis tiun crème fraîche
  • 2:30 - 2:33
    kaj tio ŝajnas esti kiel сметана
  • 2:34 - 2:37
    sed tute ĝuste sama.
  • 2:38 - 2:40
    Sed tamen estas manĝebla kaj bongusta!
  • 2:41 - 2:44
    Kaj alia afero kiun
    oni povas aldoni al blinojn
  • 2:44 - 2:46
    estas tiu ĉi.
  • 2:46 - 2:47
    Tio estas kondenslakto
  • 2:48 - 2:49
    kun sukero.
  • 2:49 - 2:51
    Kaj estas ege dolĉa kaj bongusta.
  • 2:51 - 2:53
    Jes, kaj se vi ne estas vegetarano
  • 2:53 - 2:56
    vi povas manĝi ĝin ankaŭ kun kaviaro.
  • 2:56 - 2:59
    Kaj nun mi estas ĉe mia balkono
  • 2:59 - 3:03
    por montri al vi kiom bonega
    estas vetero en Marsejlo.
  • 3:04 - 3:06
    Kaj ne, ne por enviigi vin
  • 3:06 - 3:08
    ĉar mi mem tute ne envias min.
  • 3:08 - 3:10
    Mi devos ankoraŭ loĝi ĉi tie somere
  • 3:10 - 3:12
    kiam estos terure varme!
  • 3:12 - 3:16
    Sed por rakonti kiel kutime en tiu tempo
  • 3:16 - 3:19
    en normala Rusio, ne en francio,
  • 3:20 - 3:23
    devas esti ankoraŭ malvarme
  • 3:23 - 3:24
    kaj devas ankoraŭ esti neĝo
  • 3:25 - 3:29
    kaj tiel tipaj amuzadoj
    dum Maslenico estas sledado,
  • 3:29 - 3:34
    neĝpilkbatalo kaj saltado tra la fajro.
  • 3:34 - 3:38
    Do almenaŭ por la unuaj du
    oni bezonas neĝon
  • 3:38 - 3:41
    kiun mi ĉi tie en Francio ne havas.
  • 3:41 - 3:43
    Kaj la lasta afero kiun oni faras
  • 3:43 - 3:46
    estas bruligi grandegan pupon de Maslenico
  • 3:46 - 3:50
    kaj tiel oni tute ĝisas kun vintro
  • 3:50 - 3:52
    kaj komenciĝas nova jaro
  • 3:52 - 3:55
    kaj oni esperas ke tiu jaro estos bona
  • 3:55 - 3:57
    kaj somero estos varma.
  • 3:57 - 4:00
    Ege grava espero por Rusio!
  • 4:00 - 4:04
    Kaj la lasta grava afero
    kiun oni faras en dimanĉo
  • 4:04 - 4:09
    estas peti pardonon de pli-malpli
    ĉiuj de viaj amikoj,
  • 4:09 - 4:10
    de viaj parencoj.
  • 4:10 - 4:13
    Tio estas tielnomata pardonoj-dimanĉo.
  • 4:14 - 4:17
    Do mi petas vin pardonon
    ke mi ne faris videon
  • 4:17 - 4:18
    dum tiom longa tempo
  • 4:19 - 4:20
    kaj se vi volas pli da videoj
  • 4:20 - 4:23
    pri Rusio aŭ Francio, io ajn,
  • 4:23 - 4:27
    ŝati tiun ĉi videon
    kaj abonu mian kanalon!
  • 4:27 - 4:30
    Kaj mi vidos vin en la sekva video.
  • 4:30 - 4:31
    Ĝis!
Title:
Maslenico — rusa (kaj slava) festo
Description:

Pardonu pro subitaj ŝanĝoj de kvalito, mia kamerao malŝargiĝis...

more » « less
Video Language:
Esperanto
Duration:
04:32

Esperanto subtitles

Revisions