1 00:00:00,402 --> 00:00:01,305 Saluton al ĉiuj 2 00:00:01,405 --> 00:00:04,424 kaj bonvenon al mia kuirejo! 3 00:00:05,130 --> 00:00:07,845 Hodiaŭ mi faros blinojn 4 00:00:07,947 --> 00:00:12,479 ĉar hodiaŭ estas festo en Rusio 5 00:00:12,579 --> 00:00:14,590 kiu nomiĝas Maslenico 6 00:00:14,690 --> 00:00:16,703 kaj mi rakontos al vi iomete pri ĝi. 7 00:00:17,005 --> 00:00:21,028 Tiun feston ni faras ĉiujare 8 00:00:21,229 --> 00:00:24,046 iam en la fino de vintro. 9 00:00:24,549 --> 00:00:29,776 Tio dependas de kiam okazas rusa ortodoksa pasko. 10 00:00:30,279 --> 00:00:35,308 Do tiu festo okazas ĝuste antaŭ la komenco de granda fasto 11 00:00:35,912 --> 00:00:38,125 kaj tial oni devas manĝi ege multe 12 00:00:38,426 --> 00:00:41,544 kaj kutime oni manĝas ege multe da blinoj 13 00:00:41,745 --> 00:00:42,751 aŭ patkukoj. 14 00:00:43,154 --> 00:00:45,971 Kaj hodiaŭ mi ankaŭ faras blinojn. 15 00:00:46,172 --> 00:00:49,998 Kaj eble vi demandas kial mi uzas teujon 16 00:00:50,199 --> 00:00:51,407 por fari paston, 17 00:00:51,809 --> 00:00:55,027 sed la problemo estas ke mi ne havas multajn ujojn 18 00:00:55,229 --> 00:00:57,440 kaj uzi teujon por fari blinojn 19 00:00:57,541 --> 00:00:58,750 fakte havas avantaĝon 20 00:00:58,851 --> 00:01:03,675 ke oni povas pli facile verŝi la paston al la pato. 21 00:01:04,379 --> 00:01:08,606 La ideo de tiu festo estas ĝisi kun vintro kaj saluti someron 22 00:01:08,807 --> 00:01:12,027 kaj ankaŭ zorgi pri fekundeco de la tero 23 00:01:12,228 --> 00:01:14,039 kaj bona rikolto. 24 00:01:14,744 --> 00:01:20,679 Mi legis ke oni devis memori ĉiujn siajn mortajn parencojn 25 00:01:20,779 --> 00:01:25,407 ĉar ili kredis ke ĉiuj homoj kiuj mortis en la familio 26 00:01:25,608 --> 00:01:27,720 estas ene de la tero 27 00:01:27,921 --> 00:01:32,043 kaj tial ili povas influi kiom bona rikolto estos 28 00:01:32,244 --> 00:01:37,980 kaj tial oni devis diversmaniere honori la memoron de siaj parencoj. 29 00:01:38,483 --> 00:01:40,396 Kaj kial oni manĝas blinojn? 30 00:01:40,497 --> 00:01:43,013 Multaj rusoj kredas ke tio estas 31 00:01:43,114 --> 00:01:45,630 ĉar blinoj estas simbolo de suno 32 00:01:45,731 --> 00:01:47,945 sed mi esploris tiun temon 33 00:01:48,046 --> 00:01:50,158 kaj mi eltrovis ke fakte estas ĉar 34 00:01:50,259 --> 00:01:55,090 blino estis tipa manĝo por honori la mortitojn. 35 00:01:55,190 --> 00:01:58,309 Kaj tial oni faris multajn blinojn, manĝis ilin, 36 00:01:58,511 --> 00:02:02,732 kaj la reston oni devis porti al la tomboj 37 00:02:02,838 --> 00:02:03,946 de siaj parencoj. 38 00:02:04,148 --> 00:02:06,259 Sed nuntempe neniu faras tion. 39 00:02:06,561 --> 00:02:09,881 Nuntempe oni simple manĝegas blinojn la tutan semajnon 40 00:02:09,981 --> 00:02:12,192 kaj kelkaj poste malamas blinojn 41 00:02:12,297 --> 00:02:14,207 kaj ne plu volas manĝi ilin. 42 00:02:15,214 --> 00:02:21,755 Do kutime oni manĝas blinojn kun сметана aŭ acidkremo 43 00:02:21,856 --> 00:02:23,768 kion mi nun faris 44 00:02:23,871 --> 00:02:25,179 sed fakte mi ne certas 45 00:02:25,280 --> 00:02:27,091 ĉar mi estas en Francio 46 00:02:27,192 --> 00:02:29,711 kaj mi aĉetis tiun crème fraîche 47 00:02:29,912 --> 00:02:33,436 kaj tio ŝajnas esti kiel сметана 48 00:02:33,637 --> 00:02:36,656 sed tute ĝuste sama. 49 00:02:37,663 --> 00:02:40,180 Sed tamen estas manĝebla kaj bongusta! 50 00:02:40,684 --> 00:02:43,802 Kaj alia afero kiun oni povas aldoni al blinojn 51 00:02:44,003 --> 00:02:45,512 estas tiu ĉi. 52 00:02:45,714 --> 00:02:47,323 Tio estas kondenslakto 53 00:02:47,525 --> 00:02:48,630 kun sukero. 54 00:02:48,832 --> 00:02:50,841 Kaj estas ege dolĉa kaj bongusta. 55 00:02:51,344 --> 00:02:53,258 Jes, kaj se vi ne estas vegetarano 56 00:02:53,359 --> 00:02:55,570 vi povas manĝi ĝin ankaŭ kun kaviaro. 57 00:02:56,175 --> 00:02:58,790 Kaj nun mi estas ĉe mia balkono 58 00:02:58,992 --> 00:03:03,219 por montri al vi kiom bonega estas vetero en Marsejlo. 59 00:03:03,624 --> 00:03:05,939 Kaj ne, ne por enviigi vin 60 00:03:06,039 --> 00:03:07,750 ĉar mi mem tute ne envias min. 61 00:03:07,851 --> 00:03:10,265 Mi devos ankoraŭ loĝi ĉi tie somere 62 00:03:10,467 --> 00:03:12,177 kiam estos terure varme! 63 00:03:12,478 --> 00:03:16,202 Sed por rakonti kiel kutime en tiu tempo 64 00:03:16,303 --> 00:03:19,424 en normala Rusio, ne en francio, 65 00:03:19,625 --> 00:03:22,541 devas esti ankoraŭ malvarme 66 00:03:22,642 --> 00:03:24,453 kaj devas ankoraŭ esti neĝo 67 00:03:24,755 --> 00:03:29,181 kaj tiel tipaj amuzadoj dum Maslenico estas sledado, 68 00:03:29,185 --> 00:03:33,512 neĝpilkbatalo kaj saltado tra la fajro. 69 00:03:33,814 --> 00:03:37,535 Do almenaŭ por la unuaj du oni bezonas neĝon 70 00:03:38,038 --> 00:03:40,753 kiun mi ĉi tie en Francio ne havas. 71 00:03:41,155 --> 00:03:42,867 Kaj la lasta afero kiun oni faras 72 00:03:42,968 --> 00:03:46,291 estas bruligi grandegan pupon de Maslenico 73 00:03:46,392 --> 00:03:49,712 kaj tiel oni tute ĝisas kun vintro 74 00:03:50,215 --> 00:03:51,825 kaj komenciĝas nova jaro 75 00:03:52,027 --> 00:03:55,247 kaj oni esperas ke tiu jaro estos bona 76 00:03:55,448 --> 00:03:56,959 kaj somero estos varma. 77 00:03:57,462 --> 00:03:59,675 Ege grava espero por Rusio! 78 00:04:00,077 --> 00:04:04,305 Kaj la lasta grava afero kiun oni faras en dimanĉo 79 00:04:04,406 --> 00:04:08,635 estas peti pardonon de pli-malpli ĉiuj de viaj amikoj, 80 00:04:08,836 --> 00:04:09,841 de viaj parencoj. 81 00:04:10,348 --> 00:04:13,264 Tio estas tielnomata pardonoj-dimanĉo. 82 00:04:13,869 --> 00:04:17,190 Do mi petas vin pardonon ke mi ne faris videon 83 00:04:17,394 --> 00:04:18,500 dum tiom longa tempo 84 00:04:18,711 --> 00:04:20,147 kaj se vi volas pli da videoj 85 00:04:20,147 --> 00:04:23,226 pri Rusio aŭ Francio, io ajn, 86 00:04:23,429 --> 00:04:26,650 ŝati tiun ĉi videon kaj abonu mian kanalon! 87 00:04:27,154 --> 00:04:29,670 Kaj mi vidos vin en la sekva video. 88 00:04:29,871 --> 00:04:31,278 Ĝis!