WEBVTT 00:00:00.402 --> 00:00:01.305 Saluton al ĉiuj 00:00:01.405 --> 00:00:04.424 kaj bonvenon al mia kuirejo! 00:00:05.130 --> 00:00:07.845 Hodiaŭ mi faros blinojn 00:00:07.947 --> 00:00:12.479 ĉar hodiaŭ estas festo en Rusio 00:00:12.579 --> 00:00:14.590 kiu nomiĝas Maslenico 00:00:14.690 --> 00:00:16.703 kaj mi rakontos al vi iomete pri ĝi. 00:00:17.005 --> 00:00:21.028 Tiun feston ni faras ĉiujare 00:00:21.229 --> 00:00:24.046 iam en la fino de vintro. 00:00:24.549 --> 00:00:29.776 Tio dependas de kiam okazas rusa ortodoksa pasko. 00:00:30.279 --> 00:00:35.308 Do tiu festo okazas ĝuste antaŭ la komenco de granda fasto 00:00:35.912 --> 00:00:38.125 kaj tial oni devas manĝi ege multe 00:00:38.426 --> 00:00:41.544 kaj kutime oni manĝas ege multe da blinoj 00:00:41.745 --> 00:00:42.751 aŭ patkukoj. 00:00:43.154 --> 00:00:45.971 Kaj hodiaŭ mi ankaŭ faras blinojn. 00:00:46.172 --> 00:00:49.998 Kaj eble vi demandas kial mi uzas teujon 00:00:50.199 --> 00:00:51.407 por fari paston, 00:00:51.809 --> 00:00:55.027 sed la problemo estas ke mi ne havas multajn ujojn 00:00:55.229 --> 00:00:57.440 kaj uzi teujon por fari blinojn 00:00:57.541 --> 00:00:58.750 fakte havas avantaĝon 00:00:58.851 --> 00:01:03.675 ke oni povas pli facile verŝi la paston al la pato. 00:01:04.379 --> 00:01:08.606 La ideo de tiu festo estas ĝisi kun vintro kaj saluti someron 00:01:08.807 --> 00:01:12.027 kaj ankaŭ zorgi pri fekundeco de la tero 00:01:12.228 --> 00:01:14.039 kaj bona rikolto. 00:01:14.744 --> 00:01:20.679 Mi legis ke oni devis memori ĉiujn siajn mortajn parencojn 00:01:20.779 --> 00:01:25.407 ĉar ili kredis ke ĉiuj homoj kiuj mortis en la familio 00:01:25.608 --> 00:01:27.720 estas ene de la tero 00:01:27.921 --> 00:01:32.043 kaj tial ili povas influi kiom bona rikolto estos 00:01:32.244 --> 00:01:37.980 kaj tial oni devis diversmaniere honori la memoron de siaj parencoj. 00:01:38.483 --> 00:01:40.396 Kaj kial oni manĝas blinojn? 00:01:40.497 --> 00:01:43.013 Multaj rusoj kredas ke tio estas 00:01:43.114 --> 00:01:45.630 ĉar blinoj estas simbolo de suno 00:01:45.731 --> 00:01:47.945 sed mi esploris tiun temon 00:01:48.046 --> 00:01:50.158 kaj mi eltrovis ke fakte estas ĉar 00:01:50.259 --> 00:01:55.090 blino estis tipa manĝo por honori la mortitojn. 00:01:55.190 --> 00:01:58.309 Kaj tial oni faris multajn blinojn, manĝis ilin, 00:01:58.511 --> 00:02:02.732 kaj la reston oni devis porti al la tomboj 00:02:02.838 --> 00:02:03.946 de siaj parencoj. 00:02:04.148 --> 00:02:06.259 Sed nuntempe neniu faras tion. 00:02:06.561 --> 00:02:09.881 Nuntempe oni simple manĝegas blinojn la tutan semajnon 00:02:09.981 --> 00:02:12.192 kaj kelkaj poste malamas blinojn 00:02:12.297 --> 00:02:14.207 kaj ne plu volas manĝi ilin. 00:02:15.214 --> 00:02:21.755 Do kutime oni manĝas blinojn kun сметана aŭ acidkremo 00:02:21.856 --> 00:02:23.768 kion mi nun faris 00:02:23.871 --> 00:02:25.179 sed fakte mi ne certas 00:02:25.280 --> 00:02:27.091 ĉar mi estas en Francio 00:02:27.192 --> 00:02:29.711 kaj mi aĉetis tiun crème fraîche 00:02:29.912 --> 00:02:33.436 kaj tio ŝajnas esti kiel сметана 00:02:33.637 --> 00:02:36.656 sed tute ĝuste sama. 00:02:37.663 --> 00:02:40.180 Sed tamen estas manĝebla kaj bongusta! 00:02:40.684 --> 00:02:43.802 Kaj alia afero kiun oni povas aldoni al blinojn 00:02:44.003 --> 00:02:45.512 estas tiu ĉi. 00:02:45.714 --> 00:02:47.323 Tio estas kondenslakto 00:02:47.525 --> 00:02:48.630 kun sukero. 00:02:48.832 --> 00:02:50.841 Kaj estas ege dolĉa kaj bongusta. 00:02:51.344 --> 00:02:53.258 Jes, kaj se vi ne estas vegetarano 00:02:53.359 --> 00:02:55.570 vi povas manĝi ĝin ankaŭ kun kaviaro. 00:02:56.175 --> 00:02:58.790 Kaj nun mi estas ĉe mia balkono 00:02:58.992 --> 00:03:03.219 por montri al vi kiom bonega estas vetero en Marsejlo. 00:03:03.624 --> 00:03:05.939 Kaj ne, ne por enviigi vin 00:03:06.039 --> 00:03:07.750 ĉar mi mem tute ne envias min. 00:03:07.851 --> 00:03:10.265 Mi devos ankoraŭ loĝi ĉi tie somere 00:03:10.467 --> 00:03:12.177 kiam estos terure varme! 00:03:12.478 --> 00:03:16.202 Sed por rakonti kiel kutime en tiu tempo 00:03:16.303 --> 00:03:19.424 en normala Rusio, ne en francio, 00:03:19.625 --> 00:03:22.541 devas esti ankoraŭ malvarme 00:03:22.642 --> 00:03:24.453 kaj devas ankoraŭ esti neĝo 00:03:24.755 --> 00:03:29.181 kaj tiel tipaj amuzadoj dum Maslenico estas sledado, 00:03:29.185 --> 00:03:33.512 neĝpilkbatalo kaj saltado tra la fajro. 00:03:33.814 --> 00:03:37.535 Do almenaŭ por la unuaj du oni bezonas neĝon 00:03:38.038 --> 00:03:40.753 kiun mi ĉi tie en Francio ne havas. 00:03:41.155 --> 00:03:42.867 Kaj la lasta afero kiun oni faras 00:03:42.968 --> 00:03:46.291 estas bruligi grandegan pupon de Maslenico 00:03:46.392 --> 00:03:49.712 kaj tiel oni tute ĝisas kun vintro 00:03:50.215 --> 00:03:51.825 kaj komenciĝas nova jaro 00:03:52.027 --> 00:03:55.247 kaj oni esperas ke tiu jaro estos bona 00:03:55.448 --> 00:03:56.959 kaj somero estos varma. 00:03:57.462 --> 00:03:59.675 Ege grava espero por Rusio! 00:04:00.077 --> 00:04:04.305 Kaj la lasta grava afero kiun oni faras en dimanĉo 00:04:04.406 --> 00:04:08.635 estas peti pardonon de pli-malpli ĉiuj de viaj amikoj, 00:04:08.836 --> 00:04:09.841 de viaj parencoj. 00:04:10.348 --> 00:04:13.264 Tio estas tielnomata pardonoj-dimanĉo. 00:04:13.869 --> 00:04:17.190 Do mi petas vin pardonon ke mi ne faris videon 00:04:17.394 --> 00:04:18.500 dum tiom longa tempo 00:04:18.711 --> 00:04:20.147 kaj se vi volas pli da videoj 00:04:20.147 --> 00:04:23.226 pri Rusio aŭ Francio, io ajn, 00:04:23.429 --> 00:04:26.650 ŝati tiun ĉi videon kaj abonu mian kanalon! 00:04:27.154 --> 00:04:29.670 Kaj mi vidos vin en la sekva video. 00:04:29.871 --> 00:04:31.278 Ĝis!