Pri la danĝeroj konfuzi kaŭzon kaj korelativecon - Ionica Smeets ĉe TEDxDelft
-
0:10 - 0:13Bonvenon. Mi deziras averti vin
-
0:13 - 0:15kontraŭ glaciaĵoj.
-
0:15 - 0:17Eble vi ne tion prikonscias,
-
0:17 - 0:20sed tiuj ŝajne sendanĝeraj sukeraĵoj estas
-
0:20 - 0:23unu el la plej gravaj kaŭzoj de morto per dronado.
-
0:23 - 0:25Kaj donitaĵoj pruvas tion.
-
0:25 - 0:28Engrafikaĵigu la nombron da glaciaĵoj venditaj,
-
0:28 - 0:30komparu ĝin al la nombro de mortoj per dronado,
-
0:30 - 0:33kaj tuj rimarkiĝas tendencon alten.
-
0:33 - 0:37Laŭ mi, oni povas ja konkludi el tio,
-
0:37 - 0:40ke oni tuj malpermesu
tiujn mortkaŭzantajn frandaĵojn. -
0:40 - 0:45(Ridoj) (Aplaŭdoj)
-
0:45 - 0:46Ĉar vi ne estas stultaj
-
0:46 - 0:48vi sendube jam komprenis,
-
0:48 - 0:49ke io estas misa en mia ekzemplo.
-
0:49 - 0:52La vero estas, kompreneble,
-
0:52 - 0:54ke ludas gravan rolon iu subkomprenata faktoro --
-
0:54 - 0:56bela vetero, vi jam divenis.
-
0:56 - 0:58Kiam belas la vetero,
-
0:58 - 1:00pli da homoj sentas emon naĝi,
-
1:00 - 1:02kaj bedaŭrinde dronas. Samtempe,
-
1:02 - 1:04pli da homoj aĉetas glaciaĵojn.
-
1:04 - 1:07Oni mortas ne pro la glaciaĵoj.
-
1:07 - 1:09Tiukaze, falas al ĉiu
-
1:09 - 1:11en la okulojn la eraro,
-
1:11 - 1:14sed tiri miskonkludon pri kaŭzoj
-
1:14 - 1:16kiam temas nur pri korelativecoj
-
1:16 - 1:19estas oftega prilogika eraro.
-
1:19 - 1:21Mia celo, hodiaŭ, estas certigi,
-
1:21 - 1:23ke vi eblos rekoni tiun eraron,
-
1:23 - 1:26kaj mi sincere esperas, ke ekde nun
-
1:26 - 1:28vi scipovos eviti ĝin.
-
1:28 - 1:31Cele al tio, vidu ni kelkajn famajn ekzemplojn.
-
1:31 - 1:33La unua envere estas pri negravaĵo.
-
1:33 - 1:35Oni ja scias,
-
1:35 - 1:38ke edzoj vivas pli longe, ol fraŭloj.
-
1:38 - 1:40Rigardante statistikojn, vi tuj vidos,
-
1:40 - 1:42ke tio pravas.
-
1:42 - 1:45Virinaj magazinoj haste konkludas el tio,
-
1:45 - 1:48ke edziĝo tre bonas por la sano de viroj,
-
1:48 - 1:50ĉar ĝi vivigas ilin pli longe.
-
1:50 - 1:53Nu, amiko mia ŝatas diri ŝerce,
-
1:53 - 1:56ke edziĝo ŝajnas plilongigi nur tempon,
-
1:56 - 1:58sed -- (Ridoj) --
-
1:58 - 2:00lia edzino estas --
-
2:00 - 2:03(Ridoj) (Aplaŭdoj)
-
2:03 - 2:07Ĉiumaniere, ĉu vi divenas kia estas
la vera situacio? -
2:07 - 2:09Ja ĉeestas korelativeco, tiukaze,
-
2:09 - 2:11sed inversigita.
-
2:11 - 2:14Viroj bonsanaj estas
-
2:14 - 2:16riĉaj kaj edukitaj,
-
2:16 - 2:18kaj havas multe pli longan vivekspekton.
-
2:18 - 2:20Ili havas pli bonajn ŝancojn
-
2:20 - 2:22trovi edzinon -- virinoj tielas --,
-
2:22 - 2:25ol la uloj, kies vivekspekto mallongegas,
-
2:25 - 2:28kiuj estas malsanaj kaj malriĉaj.
-
2:28 - 2:30Estas malpli probable, ke ili edziĝos.
-
2:30 - 2:32Do longa vivekspekto
-
2:32 - 2:33favoras edzigojn,
-
2:33 - 2:35ne la inverso.
-
2:35 - 2:37Kompreneble, kiel vi sendube pensas,
-
2:37 - 2:39afero tia ne vere gravas. Neniu tuj edzigos
-
2:39 - 2:40aŭdinte tion.
-
2:40 - 2:43Vidu ni pli gravan ekzemplon
-
2:43 - 2:46el pli grava esploro.
-
2:46 - 2:49En la revuo Nature, 1999-a esploro montris,
-
2:49 - 2:52ke la geinfanoj, kiuj dormas kun lumoj ŝaltitaj
-
2:52 - 2:55prezentas multe pli altan riskon
-
2:55 - 2:57fariĝi miopaj kiam ili pliaĝos.
-
2:57 - 2:59Sed la scientistoj estis singardaj.
-
2:59 - 3:01Ili substrekis, ke ili malkovris
-
3:01 - 3:03nur korelativecon, kaj ke ili nescias
-
3:03 - 3:06kian kaŭzan interrilaton povas ekzisti.
-
3:06 - 3:09Enokaze, ili tamen konsilis gepatrojn
-
3:09 - 3:11malŝalti lumojn nokte.
-
3:11 - 3:14La amaskomunikiloj tuj distrumpetis,
-
3:14 - 3:17ke ĉelitaj lampoj estas formo de infana mistrakto,
-
3:17 - 3:18kaj ke estas kvazaŭa krimo
-
3:18 - 3:20uzi lampojn en dormoĉambroj.
-
3:20 - 3:22Multaj gepatroj malkvietiĝis.
-
3:22 - 3:24Kompreneble, se tio estus okazinta
-
3:24 - 3:25dum mia filo dormas kun lumoj ŝaltitaj,
-
3:25 - 3:27mi certe estus malkvietiĝinta.
-
3:27 - 3:31Bonŝance, oni korektis la artikolon
-
3:31 - 3:34la sekvantan semajnon. Se biologistoj
-
3:34 - 3:37ĉeestas, ili scias kial.
-
3:37 - 3:40Miopeco hereda estas.
-
3:40 - 3:42Kaj do, la gepatroj kiuj estas miopaj
-
3:42 - 3:44estas ankaŭ tiuj, kiuj preferas
-
3:44 - 3:46lasi lumojn ŝaltitajn
-
3:46 - 3:47en la dormoĉambroj de siaj
-
3:47 - 3:49onte miopaj infanoj.
-
3:49 - 3:54Jen vi vidas simplan eraron, facile fareblan.
-
3:54 - 3:56Oni povas trovi multe pli aĉaj kazoj --
-
3:56 - 3:57Mi konas multe da ili,
-
3:57 - 3:59kaj vidas almenaŭ unu
-
3:59 - 4:01en la gazetaro ĉiusemajne.
-
4:01 - 4:03Jen klasikaĵo: dum la 70-aj,
-
4:03 - 4:05sciencistoj malkovris fortan ligon,
-
4:05 - 4:09ĉe infanoj, inter bonaj rezultoj
-
4:09 - 4:11ĉe la lernejo, kaj forta memrespekto.
-
4:11 - 4:13El tio ili konkludis,
-
4:13 - 4:15ke tre gravas certigi,
-
4:15 - 4:17ke gejunulojn oni edukas por ke
-
4:17 - 4:19ili fieru pri si mem kaj estu memfidaj,
-
4:19 - 4:22ĉar se ili havas fortan memrespekton,
-
4:22 - 4:24bonaj lernantoj ili iĝos.
-
4:24 - 4:26Tiun konkludon oni ripetis al gepatroj,
-
4:26 - 4:28precipe en la Usono, dum generacioj:
-
4:28 - 4:32certigu, ke viaj idoj estas fieraj kaj memfidaj,
-
4:32 - 4:33kaj ĉio glatos.
-
4:33 - 4:37Multajn jarojn poste, iuj faris alian esploron
-
4:37 - 4:38nur por apartigi
-
4:38 - 4:41la kaŭzojn kaj la efikojn.
-
4:41 - 4:44Ilia konkludo estis tute malsama.
-
4:44 - 4:47La bonaj rezultoj kaŭzas memrespekton;
-
4:47 - 4:50ne memrespekto kaŭzas bonajn rezultojn.
-
4:50 - 4:51Eĉ pli bedaŭrinde:
-
4:51 - 4:55La infanoj al kiuj oni infuzas fortan memfidon,
-
4:55 - 4:57sed kiuj ne superas en iu ajn kampo --
-
4:57 - 4:58sportoj, muziko,
-
4:58 - 5:00ne nepre ĉe la lernejo --
-
5:00 - 5:02tiuj, kiuj simple fieras pri si,
-
5:02 - 5:03sed malsukcesas je ĉio,
-
5:03 - 5:06finfine havas tre malaltan memrespekton,
-
5:06 - 5:09kaj ili ne eblas atingi ian ajn vivcelon.
-
5:09 - 5:12Tre grava misinterpreto pri korelativeco tio estis.
-
5:12 - 5:14Tio, kion mi volas,
-
5:14 - 5:16ke vi memoru la venontan fojon
-
5:16 - 5:19kiam iu volos demonstri al vi ian kaŭzan interrilaton
-
5:19 - 5:21inter du malsamaj aĵoj --
-
5:21 - 5:24kiaj ajn: vakcinoj kaj aŭtismo,
-
5:24 - 5:27bankistinoj kaj la financa krizo,
-
5:27 - 5:30se oni insistas -- (Ridoj) --
-
5:30 - 5:32pri ia tre forta ligo,
-
5:32 - 5:35estas, ke korelativeco ne sufiĉas.
-
5:35 - 5:37Ja bona indico ĝi povas esti,
-
5:37 - 5:41sed antaŭ ol konkludi, ke io kaŭzas ion alian,
-
5:41 - 5:44oni devas scii kial kaj kiel.
-
5:44 - 5:47Do se vi dubas, memoru la glaciaĵojn.
-
5:47 - 5:48Koran dankon.
-
5:48 - 5:53(Aplaŭdoj)
- Title:
- Pri la danĝeroj konfuzi kaŭzon kaj korelativecon - Ionica Smeets ĉe TEDxDelft
- Description:
-
Ionica Smeets estas matematikistino kaj scienca ĵurnalistino, kiu bone konas la amaskomunikilojn. Uzante ŝian konojn kaj entuziasmon, ŝi skizas amuze kiaj estas la danĝeroj konfuzi kaŭzojn, efikojn kaj korelativecon.
- Video Language:
- English
- Team:
closed TED
- Project:
- TEDxTalks
- Duration:
- 05:58