Bonvenon. Mi deziras averti vin kontraŭ glaciaĵoj. Eble vi ne tion prikonscias, sed tiuj ŝajne sendanĝeraj sukeraĵoj estas unu el la plej gravaj kaŭzoj de morto per dronado. Kaj donitaĵoj pruvas tion. Engrafikaĵigu la nombron da glaciaĵoj venditaj, komparu ĝin al la nombro de mortoj per dronado, kaj tuj rimarkiĝas tendencon alten. Laŭ mi, oni povas ja konkludi el tio, ke oni tuj malpermesu tiujn mortkaŭzantajn frandaĵojn. (Ridoj) (Aplaŭdoj) Ĉar vi ne estas stultaj vi sendube jam komprenis, ke io estas misa en mia ekzemplo. La vero estas, kompreneble, ke ludas gravan rolon iu subkomprenata faktoro -- bela vetero, vi jam divenis. Kiam belas la vetero, pli da homoj sentas emon naĝi, kaj bedaŭrinde dronas. Samtempe, pli da homoj aĉetas glaciaĵojn. Oni mortas ne pro la glaciaĵoj. Tiukaze, falas al ĉiu en la okulojn la eraro, sed tiri miskonkludon pri kaŭzoj kiam temas nur pri korelativecoj estas oftega prilogika eraro. Mia celo, hodiaŭ, estas certigi, ke vi eblos rekoni tiun eraron, kaj mi sincere esperas, ke ekde nun vi scipovos eviti ĝin. Cele al tio, vidu ni kelkajn famajn ekzemplojn. La unua envere estas pri negravaĵo. Oni ja scias, ke edzoj vivas pli longe, ol fraŭloj. Rigardante statistikojn, vi tuj vidos, ke tio pravas. Virinaj magazinoj haste konkludas el tio, ke edziĝo tre bonas por la sano de viroj, ĉar ĝi vivigas ilin pli longe. Nu, amiko mia ŝatas diri ŝerce, ke edziĝo ŝajnas plilongigi nur tempon, sed -- (Ridoj) -- lia edzino estas -- (Ridoj) (Aplaŭdoj) Ĉiumaniere, ĉu vi divenas kia estas la vera situacio? Ja ĉeestas korelativeco, tiukaze, sed inversigita. Viroj bonsanaj estas riĉaj kaj edukitaj, kaj havas multe pli longan vivekspekton. Ili havas pli bonajn ŝancojn trovi edzinon -- virinoj tielas --, ol la uloj, kies vivekspekto mallongegas, kiuj estas malsanaj kaj malriĉaj. Estas malpli probable, ke ili edziĝos. Do longa vivekspekto favoras edzigojn, ne la inverso. Kompreneble, kiel vi sendube pensas, afero tia ne vere gravas. Neniu tuj edzigos aŭdinte tion. Vidu ni pli gravan ekzemplon el pli grava esploro. En la revuo Nature, 1999-a esploro montris, ke la geinfanoj, kiuj dormas kun lumoj ŝaltitaj prezentas multe pli altan riskon fariĝi miopaj kiam ili pliaĝos. Sed la scientistoj estis singardaj. Ili substrekis, ke ili malkovris nur korelativecon, kaj ke ili nescias kian kaŭzan interrilaton povas ekzisti. Enokaze, ili tamen konsilis gepatrojn malŝalti lumojn nokte. La amaskomunikiloj tuj distrumpetis, ke ĉelitaj lampoj estas formo de infana mistrakto, kaj ke estas kvazaŭa krimo uzi lampojn en dormoĉambroj. Multaj gepatroj malkvietiĝis. Kompreneble, se tio estus okazinta dum mia filo dormas kun lumoj ŝaltitaj, mi certe estus malkvietiĝinta. Bonŝance, oni korektis la artikolon la sekvantan semajnon. Se biologistoj ĉeestas, ili scias kial. Miopeco hereda estas. Kaj do, la gepatroj kiuj estas miopaj estas ankaŭ tiuj, kiuj preferas lasi lumojn ŝaltitajn en la dormoĉambroj de siaj onte miopaj infanoj. Jen vi vidas simplan eraron, facile fareblan. Oni povas trovi multe pli aĉaj kazoj -- Mi konas multe da ili, kaj vidas almenaŭ unu en la gazetaro ĉiusemajne. Jen klasikaĵo: dum la 70-aj, sciencistoj malkovris fortan ligon, ĉe infanoj, inter bonaj rezultoj ĉe la lernejo, kaj forta memrespekto. El tio ili konkludis, ke tre gravas certigi, ke gejunulojn oni edukas por ke ili fieru pri si mem kaj estu memfidaj, ĉar se ili havas fortan memrespekton, bonaj lernantoj ili iĝos. Tiun konkludon oni ripetis al gepatroj, precipe en la Usono, dum generacioj: certigu, ke viaj idoj estas fieraj kaj memfidaj, kaj ĉio glatos. Multajn jarojn poste, iuj faris alian esploron nur por apartigi la kaŭzojn kaj la efikojn. Ilia konkludo estis tute malsama. La bonaj rezultoj kaŭzas memrespekton; ne memrespekto kaŭzas bonajn rezultojn. Eĉ pli bedaŭrinde: La infanoj al kiuj oni infuzas fortan memfidon, sed kiuj ne superas en iu ajn kampo -- sportoj, muziko, ne nepre ĉe la lernejo -- tiuj, kiuj simple fieras pri si, sed malsukcesas je ĉio, finfine havas tre malaltan memrespekton, kaj ili ne eblas atingi ian ajn vivcelon. Tre grava misinterpreto pri korelativeco tio estis. Tio, kion mi volas, ke vi memoru la venontan fojon kiam iu volos demonstri al vi ian kaŭzan interrilaton inter du malsamaj aĵoj -- kiaj ajn: vakcinoj kaj aŭtismo, bankistinoj kaj la financa krizo, se oni insistas -- (Ridoj) -- pri ia tre forta ligo, estas, ke korelativeco ne sufiĉas. Ja bona indico ĝi povas esti, sed antaŭ ol konkludi, ke io kaŭzas ion alian, oni devas scii kial kaj kiel. Do se vi dubas, memoru la glaciaĵojn. Koran dankon. (Aplaŭdoj)