< Return to Video

Kio estas la Higgs-kampo? - Don Lincoln

  • 0:07 - 0:07
    Sendube,
  • 0:07 - 0:10
    la plej interesa observo el 2012
  • 0:10 - 0:12
    estis, fare de la CERN-a laboratorio,
  • 0:12 - 0:13
    la malkovro de nova partiklo,
  • 0:13 - 0:15
    kiu eble estas la Higgs-bosono,
  • 0:15 - 0:19
    tiel nomita laŭ fizikisto Peter Higgs.
  • 0:19 - 0:20
    La Higgs-kampo hipoteze donas mason
  • 0:20 - 0:22
    al fundamentaj, elementaj partikloj
  • 0:22 - 0:22
    kiel kvarkoj
  • 0:22 - 0:23
    kaj leptonoj
  • 0:23 - 0:25
    kiuj konsistigas ordinaran materion.
  • 0:25 - 0:28
    La Higgs-bosonoj estas vibrado en la kampo,
  • 0:28 - 0:28
    kiel la ondado, kiun vi vidas
  • 0:28 - 0:30
    skuante ŝnuron.
  • 0:30 - 0:33
    Sed kiel tiu kampo donas mason al la partikloj?
  • 0:33 - 0:34
    Se la afero aspektas kapturniĝa al vi,
  • 0:34 - 0:36
    vi ne estas sola.
  • 0:36 - 0:38
    En 1993, la brita ministro pri scienco
  • 0:38 - 0:41
    postulis fizikistojn eltrovi simplan manieron
  • 0:41 - 0:43
    komprenigi tiun Higgs-an galimation.
  • 0:43 - 0:45
    La premio estis botelon de bonkvalita ĉampano.
  • 0:45 - 0:48
    La gajninto diris ion similan:
  • 0:48 - 0:50
    Imagu grandan koktelfeston
  • 0:50 - 0:51
    en la CERN-a laboratorio,
  • 0:51 - 0:53
    plenplena je fizikistoj pri partikloj.
  • 0:53 - 0:56
    Tiu amaso prezentas la Higgs-kampon.
  • 0:56 - 0:59
    Se alvenus impostkolektisto,
  • 0:59 - 1:00
    oni ignorus lin,
  • 1:00 - 1:02
    kaj li povus trairi la ejon facile
  • 1:02 - 1:03
    al la verŝtablo.
  • 1:03 - 1:06
    La impostkolektisto ne interagus kun la amaso
  • 1:06 - 1:07
    iom kiel kelkaj partikloj
  • 1:07 - 1:10
    ne interagas kun la Higgs-kampo.
  • 1:10 - 1:11
    La neinteragantaj partikloj,
  • 1:11 - 1:13
    fotonoj, ekzemple,
  • 1:13 - 1:14
    estas senmasaj.
  • 1:14 - 1:17
    Kaj jen alvenas Peter Higgs,
  • 1:17 - 1:19
    plejeble serĉante bierglason.
  • 1:19 - 1:20
    Tiam la fizikistoj
  • 1:20 - 1:22
    tuj ariĝas ĉirkaŭ li
  • 1:22 - 1:23
    cele al diskuti pri siaj streboj
  • 1:23 - 1:25
    mezuri la karakterizaĵojn
  • 1:25 - 1:27
    de la bosono lianoma.
  • 1:27 - 1:29
    Interagegante kun la amaso,
  • 1:29 - 1:31
    Higgs transiras la ejon malrapide.
  • 1:31 - 1:32
    Kadre de nia analogio,
  • 1:32 - 1:34
    Higgs fariĝis mashava partiklo
  • 1:34 - 1:36
    per sia interago kun la kampo.
  • 1:36 - 1:38
    Do, se tio estas la Higgs-kampo,
  • 1:38 - 1:40
    kio pri la Higgs-bosono mem?
  • 1:40 - 1:42
    Imagu, ke nia amaso de festantoj
  • 1:42 - 1:45
    okupas la ejon samdensece.
  • 1:45 - 1:47
    Iu enigas la kapon tra la pordo
  • 1:47 - 1:48
    por anonci rumoron pri malkovro
  • 1:48 - 1:51
    fare de konkuranta laboratorio.
  • 1:51 - 1:53
    Aŭdos tiuj, kiuj proksimas al la pordo,
  • 1:53 - 1:54
    sed ne tiuj, kiuj malproksimas,
  • 1:54 - 1:56
    kaj ili tuj proksimiĝos pridemande.
  • 1:56 - 1:58
    Ili kreos blokon en la amaso.
  • 1:58 - 2:00
    La aŭdintuloj tuj reiros
  • 2:00 - 2:01
    al siaj antaŭaj lokoj
  • 2:01 - 2:03
    por pridiskuti la konsekvencoj,
  • 2:03 - 2:06
    dum la neaŭdintuloj demandos kio diable okazas.
  • 2:06 - 2:08
    Rezulte, la bloko de la amaso
  • 2:08 - 2:10
    moviĝos tra la ejo.
  • 2:10 - 2:13
    Tiu bloko similas la Higgs-bosonon.
  • 2:13 - 2:14
    Gravas neforgesi,
  • 2:14 - 2:16
    ke mashavaj partikloj
  • 2:16 - 2:17
    ne pli interagas kun la Higgs-kampo.
  • 2:17 - 2:19
    En nia analogio,
  • 2:19 - 2:22
    ĉiuj partikloj estas egalaj antaŭ ol eniri la ejon.
  • 2:22 - 2:25
    Kaj Peter Higgs kaj la impostkolektisto havas neniun mason.
  • 2:25 - 2:27
    Nur la interago kun la amaso
  • 2:27 - 2:29
    igas ilin akiri mason.
  • 2:29 - 2:30
    Mi refrazigu.
  • 2:30 - 2:33
    Maso devenas de interagoj kun kampo.
  • 2:33 - 2:34
    Ni resumu.
  • 2:34 - 2:36
    Partiklo akiras pli-malpli da maso
  • 2:36 - 2:38
    depende de sia interago kun kampo,
  • 2:38 - 2:40
    ĝuste kiel homoj trairas amason
  • 2:40 - 2:44
    pli-malpli rapide, depende de sia populareco.
  • 2:44 - 2:45
    Kaj la Higgs-bosono estas nura bloko en la kampo,
  • 2:45 - 2:47
    kiel rumoro trairante ejon.
  • 2:47 - 2:49
    Kompreneble, tiu ĉi analogio
  • 2:49 - 2:50
    estas nur analogio,
  • 2:50 - 2:51
    sed ĝi estas la plej bona,
  • 2:51 - 2:53
    kiun oni trovis ĝis nun.
  • 2:53 - 2:54
    Jen la afero.
  • 2:54 - 2:55
    Jen kio estas la Higgs-kampo
  • 2:55 - 2:57
    kaj la Higgs-bosono.
  • 2:57 - 2:59
    Per pli da esplorado, ni vidos, ĉu ni pravas aŭ ne,
  • 2:59 - 3:01
    kaj la rekompenco plejeble
  • 3:01 - 3:04
    superos nuran ĉampanbotelon.
Title:
Kio estas la Higgs-kampo? - Don Lincoln
Description:

Unu el la plej gravaj el la sciencaj malkovroj komence de la 21-a jarcento estas sendube la Higgs-bosono, sed estas ege malfacile kompreni kio estas la bosono kaj la Higgs-kampo, kiu ekzistigas ĝin. Don Lincoln starigas analogion, kiun ni ĉiuj kapablas kompreni, analogion kun koktelfesto, bieremulaj fizikistoj, kaj Peter Higgs mem.

more » « less
Video Language:
English
Team:
closed TED
Project:
TED-Ed
Duration:
03:20

Esperanto subtitles

Revisions