Sendube, la plej interesa observo el 2012 estis, fare de la CERN-a laboratorio, la malkovro de nova partiklo, kiu eble estas la Higgs-bosono, tiel nomita laŭ fizikisto Peter Higgs. La Higgs-kampo hipoteze donas mason al fundamentaj, elementaj partikloj kiel kvarkoj kaj leptonoj kiuj konsistigas ordinaran materion. La Higgs-bosonoj estas vibrado en la kampo, kiel la ondado, kiun vi vidas skuante ŝnuron. Sed kiel tiu kampo donas mason al la partikloj? Se la afero aspektas kapturniĝa al vi, vi ne estas sola. En 1993, la brita ministro pri scienco postulis fizikistojn eltrovi simplan manieron komprenigi tiun Higgs-an galimation. La premio estis botelon de bonkvalita ĉampano. La gajninto diris ion similan: Imagu grandan koktelfeston en la CERN-a laboratorio, plenplena je fizikistoj pri partikloj. Tiu amaso prezentas la Higgs-kampon. Se alvenus impostkolektisto, oni ignorus lin, kaj li povus trairi la ejon facile al la verŝtablo. La impostkolektisto ne interagus kun la amaso iom kiel kelkaj partikloj ne interagas kun la Higgs-kampo. La neinteragantaj partikloj, fotonoj, ekzemple, estas senmasaj. Kaj jen alvenas Peter Higgs, plejeble serĉante bierglason. Tiam la fizikistoj tuj ariĝas ĉirkaŭ li cele al diskuti pri siaj streboj mezuri la karakterizaĵojn de la bosono lianoma. Interagegante kun la amaso, Higgs transiras la ejon malrapide. Kadre de nia analogio, Higgs fariĝis mashava partiklo per sia interago kun la kampo. Do, se tio estas la Higgs-kampo, kio pri la Higgs-bosono mem? Imagu, ke nia amaso de festantoj okupas la ejon samdensece. Iu enigas la kapon tra la pordo por anonci rumoron pri malkovro fare de konkuranta laboratorio. Aŭdos tiuj, kiuj proksimas al la pordo, sed ne tiuj, kiuj malproksimas, kaj ili tuj proksimiĝos pridemande. Ili kreos blokon en la amaso. La aŭdintuloj tuj reiros al siaj antaŭaj lokoj por pridiskuti la konsekvencoj, dum la neaŭdintuloj demandos kio diable okazas. Rezulte, la bloko de la amaso moviĝos tra la ejo. Tiu bloko similas la Higgs-bosonon. Gravas neforgesi, ke mashavaj partikloj ne pli interagas kun la Higgs-kampo. En nia analogio, ĉiuj partikloj estas egalaj antaŭ ol eniri la ejon. Kaj Peter Higgs kaj la impostkolektisto havas neniun mason. Nur la interago kun la amaso igas ilin akiri mason. Mi refrazigu. Maso devenas de interagoj kun kampo. Ni resumu. Partiklo akiras pli-malpli da maso depende de sia interago kun kampo, ĝuste kiel homoj trairas amason pli-malpli rapide, depende de sia populareco. Kaj la Higgs-bosono estas nura bloko en la kampo, kiel rumoro trairante ejon. Kompreneble, tiu ĉi analogio estas nur analogio, sed ĝi estas la plej bona, kiun oni trovis ĝis nun. Jen la afero. Jen kio estas la Higgs-kampo kaj la Higgs-bosono. Per pli da esplorado, ni vidos, ĉu ni pravas aŭ ne, kaj la rekompenco plejeble superos nuran ĉampanbotelon.