Amanda Palmer: La arto peti
-
0:10 - 0:16(enspiras, elspiras)
-
0:17 - 0:21Mi ne ĉiam perlaboris vivrimedojn per muziko.
-
0:21 - 0:23Dum ĉirkaŭ kvin jaroj post kiam mi finstudis
-
0:23 - 0:27en respektata liberarta universitato,
-
0:27 - 0:31jen la laboro, kiun mi faris.
-
0:31 - 0:35Mi laboris sendepende kiel vivanta statuo nomita "La 2-metra Novedzino"
-
0:35 - 0:39kaj mi ŝategas rakonti pri tiu laboro,
-
0:39 - 0:41ĉar ĉiu ĉiam estas scivolema pri tio,
-
0:41 - 0:44kiuj estas tiuj stranguloj en la vera vivo.
-
0:44 - 0:46Saluton!
-
0:46 - 0:49Unu tagon, mi farbis min blanka, grimpis sur skatolon,
-
0:49 - 0:51metis ĉapelon aŭ ladskatolon ĉe miaj piedoj,
-
0:51 - 0:53kaj kiam iu aliris min kaj enmetis monerojn,
-
0:53 - 1:01mi donis al ŝli floron kaj intensan okul-kontakton.
-
1:01 - 1:03Kaj se ŝli ne prenis la floron,
-
1:03 - 1:07mi aldonis geston de malgajo kaj sopirado
-
1:07 - 1:11dum ŝli forpaŝis.
-
1:11 - 1:15(ridoj)
-
1:15 - 1:19Do mi havis plej profundajn interagojn kun homoj,
-
1:19 - 1:21aparte kun solecaj homoj, kiuj ŝajne
-
1:21 - 1:24ne parolis kun iu jam de semajnoj,
-
1:24 - 1:28kaj ni spertis belegan momenton
-
1:28 - 1:32de longa okulumado sur la strato,
-
1:32 - 1:36kaj ni iom enamiĝetis.
-
1:36 - 1:41Kaj miaj okuloj diris, "Dankon. Mi vidas vin."
-
1:41 - 1:44Kaj iliaj okuloj diris,
-
1:44 - 1:50"Neniu iam ajn vidas min. Dankon."
-
1:50 - 1:52Kaj foje homoj mistraktis min.
-
1:52 - 1:54Pasantoj kriaĉis el siaj aŭtoj,
-
1:54 - 1:56"Trovu laboron!"
-
1:56 - 2:00Kaj mi respondis, "Jen mia laboro."
-
2:00 - 2:03Sed tio vundis min, ĉar mi ektimis,
-
2:03 - 2:07ke eble mi faras ion nelaborecan
-
2:07 - 2:10kaj nejustan, hontindan.
-
2:10 - 2:16Mi tute ne konsciis, ke mi fakte perfekte trejniĝis
-
2:16 - 2:18sur tiu ĉi skatolo por laboro en la muzikindustrio.
-
2:18 - 2:20Kaj por la ekonomistoj inter vi,
-
2:20 - 2:23eble interesus vin scii, ke mi fakte gajnis sufiĉe regulan enspezon,
-
2:23 - 2:25kio ŝokis min,
-
2:25 - 2:28konsiderante ke mi havis neniujn regulajn klientojn,
-
2:28 - 2:31sed estis preskaŭ ĉiam po 60 dolaroj marde, po 90 vendrede.
-
2:31 - 2:32Konstante.
-
2:32 - 2:35Kaj samtempe, mi muzikis en la apuda regiono
-
2:35 - 2:37kun mia grupo The Dresden Dolls.
-
2:37 - 2:40Mi ludis pianon, kun genia tamburisto.
-
2:40 - 2:42Mi verkis la kantojn, kaj finfine
-
2:42 - 2:46ni komencis gajni sufiĉe da mono, ke mi povis ĉesi statuumi
-
2:46 - 2:48kaj kiam ni komencis turnei,
-
2:48 - 2:50mi vere ne volis perdi tiun senton
-
2:50 - 2:53de rekta konekto kun homoj, ĉar mi ŝategis tion.
-
2:53 - 2:57Do post ĉiuj niaj koncertoj, ni disdonadis aŭtografojn
-
2:57 - 3:00kaj brakumadis la spektintojn kaj umis kun ili,
-
3:00 - 3:05kaj ni igis helpopetadon artformo, petante al homoj
-
3:05 - 3:07helpi kaj aliĝi al ni, kaj mi serĉis lokajn muzikistojn
-
3:07 - 3:12kaj artistojn kaj invitis ilin prezenti siajn verkojn ekster nia spektaklo,
-
3:12 - 3:13kaj ili monpetis tie,
-
3:13 - 3:15kaj poste ili sursceniĝis kun ni,
-
3:15 - 3:20kaj tiel ni havas ĉiam ŝanĝiĝantan aron de strangaj, hazardaj, cirkaj gastoj.
-
3:20 - 3:23Kaj poste venis Twitter,
-
3:23 - 3:25kaj kunvenis nova tavolo de magio, ĉar mi povis
-
3:25 - 3:28tuj peti ion ajn, ie ajn.
-
3:28 - 3:30Do mi ekzemple bezonis pianon por ekzerci,
-
3:30 - 3:33kaj horon poste mi estis ĉe ies hejmo. Tio okazis en Londono.
-
3:33 - 3:35Homoj portadis al ni hejmfaritajn manĝaĵojn
-
3:35 - 3:39ĉie en la mondo, por manĝigi nin kaj manĝi kun ni. Tio estis en Seatlo.
-
3:39 - 3:43Homoj laborantaj en muzeo aŭ vendejo
-
3:43 - 3:46aŭ iu ajn publika spaco proponis tiujn al ni
-
3:46 - 3:50por lastminuta, spontana, senpaga koncerto.
-
3:50 - 3:53Jen biblioteko en Aŭklando.
-
3:53 - 3:58Sabate mi pepis peton por skatolo kaj ĉapelo,
-
3:58 - 3:59ĉar mi ne volis kunportaĉi ilin dehejme,
-
3:59 - 4:01kaj tiu ulo Kris provizis ilin.
-
4:01 - 4:05Li salutas vin.
-
4:05 - 4:09En Melburno mi demandis kie mi povas aĉeti nazo-lavilon.
-
4:09 - 4:11Kaj flegistino de apuda malsanulejo veturigis unu
-
4:11 - 4:13rekte al la kafejo, kie mi sidis,
-
4:13 - 4:15mi regalis ŝin per trinkaĵo
-
4:15 - 4:18kaj tie ni sidis, diskutante pri flegistado kaj pri morto.
-
4:18 - 4:20Kaj mi ŝategas tiuspecan hazardan intimon —
-
4:20 - 4:24feliĉe, ĉar mi multe uzas na Couch-surfing,
-
4:24 - 4:28foje en domego, kie ĉiu mia teamano havas propran ĉambron
-
4:28 - 4:31sed mankas vifio, kaj en domoj okupitaj de punkuloj,
-
4:31 - 4:34ĉiuj surplanke en unu ĉambro, kie mankas necesejo
-
4:34 - 4:38sed ili ja havas vifion, do klare ni preferis tion!
-
4:38 - 4:40(ridoj)
-
4:40 - 4:42Iufoje, ni haltigis nian kamionon
-
4:42 - 4:46en tre malriĉa parto de Miamio
-
4:46 - 4:49kaj ni malkovris, ke nia gastigantino
-
4:49 - 4:52estas 18-jara knabino, loĝanta ankoraŭ ĉe gepatroj,
-
4:52 - 4:57kaj la familianoj estas ĉiuj senpaperaj enmigrintoj el Honduro.
-
4:57 - 4:59Kaj nokte, la tuta familio
-
4:59 - 5:02kuŝis sur la sofoj kaj ŝi dormis kun sia patrino
-
5:02 - 5:05por ke ni dormu en iliaj litoj.
-
5:05 - 5:08Kaj mi pripensis la aferon:
-
5:08 - 5:11tiuj homoj havas tiom malmulton.
-
5:11 - 5:13Ĉu justas?
-
5:13 - 5:16Kaj matene, la patrino montris al ni
-
5:16 - 5:18kiel fari maizpanon kaj volis doni al mi biblion,
-
5:18 - 5:24kaj ŝi diris al mi private, per sia balbuta angla,
-
5:24 - 5:29"Via muziko tiom helpis al mia filino.
-
5:29 - 5:33Dankon, ke vi venis ĉi tien. Ni ĉiuj estas tiom dankemaj."
-
5:33 - 5:37Kaj mi pensis, ke jes, tio justas.
-
5:37 - 5:41Tio estas tio.
-
5:41 - 5:43Du monatojn poste, mi estis en Manhatano,
-
5:43 - 5:46kaj mi pepis por peti dormlokon, kaj je noktomezo
-
5:46 - 5:48mi sonorigas ĉe iu pordo,
-
5:48 - 5:50kaj mi ekkonscias, ke mi unuafoje faras tion tutsole.
-
5:50 - 5:52Mi ĉiam estis kun mia grupo aŭ teamo.
-
5:52 - 5:56Tion faras stultuloj, ĉu ne? (ridoj)
-
5:56 - 5:59Ĉu tiel mortas stultuloj?
-
5:59 - 6:01Kaj subite malfermiĝis la pordo.
-
6:01 - 6:05Ŝi estas artisto. Li estas blogisto pri financo ĉe Reuters,
-
6:05 - 6:07kaj ili verŝas por mi glason da ruĝa vino
-
6:07 - 6:08kaj proponas banon,
-
6:08 - 6:13kaj mi fakte pasigis milojn da noktoj tiaj, kaj tiaj.
-
6:13 - 6:17Do, mi ofte sofo-surfas. Mi ofte ankaŭ hom-surfas.
-
6:17 - 6:20Mi pensas, ke sofosurfi kaj homsurfi
-
6:20 - 6:23estas principe la sama afero.
-
6:23 - 6:25Vi estas falanta en la spektantaron
-
6:25 - 6:27kaj vi fidas unu la alian.
-
6:27 - 6:29Unu fojon, mi demandis mian antaŭbandon
-
6:29 - 6:32ĉu ili ŝatus iri inter la homojn kaj rondirigi la ĉapelon
-
6:32 - 6:34por ekhavi kroman monon — tion mi faradis ofte.
-
6:34 - 6:36Kaj kiel ĉiam, la bando entuziasmis,
-
6:36 - 6:38sed en la bando estis unu ulo
-
6:38 - 6:42kiu diris al mi, ke li simple ne povis iri tien.
-
6:42 - 6:46Stari tie kun la ĉapelo sentiĝis al li tro kiel almozpetado.
-
6:46 - 6:55Kaj mi renkonis lian timon de "Ĉu tio justas?" kaj "Trovu laboron."
-
6:55 - 6:58Kaj dume, mia propra bando kreskis pli kaj pli.
-
6:58 - 7:01Ni ekhavis kontrakton kun grava muzikeldonejo.
-
7:01 - 7:03Kaj nia muziko estas io inter punko kaj kabaredo.
-
7:03 - 7:06Ĝi estas ne por ĉiu.
-
7:06 - 7:09Nu, eble estas por vi.
-
7:09 - 7:13Ni enkontraktiĝas, kaj sekvas reklamegoj antaŭ la nova disko.
-
7:13 - 7:18Kaj ĝi eldoniĝas, kaj vendiĝas ĉirkaŭ 25,000 kopioj ene de kelkaj semajnoj,
-
7:18 - 7:22kaj la eldonejo konsideras tion fiasko.
-
7:22 - 7:24Kaj mi diris, "25,000 - ĉu tio ne estas multe?"
-
7:24 - 7:27Kaj ili diris, "Ne, la vendoj falas. Estas fiasko."
-
7:27 - 7:29Kaj ili rezignis pri mi.
-
7:29 - 7:32En la sama tempo, mi disdonas aŭtografojn kaj brakumas homojn post koncerto,
-
7:32 - 7:34kaj venas al mi ulo
-
7:34 - 7:37kaj donas al mi 10 dolarojn,
-
7:37 - 7:38kaj diras,
-
7:38 - 7:42"Pardonu min, mi kopiis vian diskon de amiko."
-
7:42 - 7:45(ridoj)
-
7:45 - 7:48"Sed mi legadas vian blogon, mi scias ke vi malamas vian eldonejon.
-
7:48 - 7:51Mi nur volas, ke vi havu ĉi tiun monon."
-
7:51 - 7:55Kaj tio ĉi ekokazadas la tutan tempon.
-
7:55 - 7:58Mi iĝas la ĉapelo post miaj propraj koncertoj,
-
7:58 - 8:01sed mi devas fizike stari tie kaj akcepti la helpon de homoj,
-
8:01 - 8:04kaj malkiel la ulo en la antaŭbando,
-
8:04 - 8:08mi fakte havis multe da sperto pri stari tie.
-
8:08 - 8:10Dankon.
-
8:10 - 8:12Kaj jen la momento en kiu mi decidis,
-
8:12 - 8:15ke mi simple disdonos mian muzikon rete, senpage,
-
8:15 - 8:17laŭeble plej ofte,
-
8:17 - 8:20do je unu ekstremo estas Metallica — "Malbenita Napster!"
-
8:20 - 8:23kaj Amanda Palmer je la alia, kaj mi instigos kopiadon,
-
8:23 - 8:27torentadon, elŝutadon, kunhavigon, sed mi petos helpon,
-
8:27 - 8:30ĉar mi vidis surstrate, ke tio funkcias.
-
8:30 - 8:33Do mi batale disiĝis de la eldonistoj kaj por la sekva projekto
-
8:33 - 8:36kun mia nova bando, the Grand Theft Orchestra,
-
8:36 - 8:39mi ekuzis amas-monpetadon (crowdfunding),
-
8:39 - 8:43kaj mi enfalis en la milojn da konektoj, kiujn mi kreis,
-
8:43 - 8:46kaj petis al la homoj kapti min.
-
8:46 - 8:49Kaj la celo estis 100,000 dolaroj.
-
8:49 - 8:52Miaj admirantoj subtenis min per 1.2 milionoj,
-
8:52 - 8:56kio tiutempe estis la plej sukcesa primuzika amas-monpetado.
-
8:56 - 9:00(aplaŭdo)
-
9:00 - 9:04Kaj vi vidas kiom da homoj tio estas.
-
9:04 - 9:08Estas proksimume 25,000 homoj.
-
9:08 - 9:10Kaj la amasinformiloj demandis, "Amanda,
-
9:10 - 9:12la muzikindustrio paneas kaj vi instigas piratadon.
-
9:12 - 9:14Kiel vi igis ĉiujn ĉi homojn pagi por muziko?"
-
9:14 - 9:20Kaj la vera respondo estas: mi ne igis ilin, mi petis ilin.
-
9:20 - 9:23Kaj per la petado mem,
-
9:23 - 9:25mi konektiĝis kun la homoj,
-
9:25 - 9:30kaj kiam vi konektiĝas kun ili, ili volas helpi al vi.
-
9:30 - 9:34Estas iusence kontraŭintuicia por multaj artistoj.
-
9:34 - 9:36Ili ne volas peti aferojn.
-
9:36 - 9:42Sed ne estas facile. Ne estas facile peti.
-
9:42 - 9:44Kaj multaj artistoj havas problemon pri tio.
-
9:44 - 9:46Petado vundebligas vin.
-
9:46 - 9:50Kaj mi estis kritikata multe en la reto
-
9:50 - 9:52post kiam mia Kickstarter furoris
-
9:52 - 9:55pro tio, ke mi daŭrigis miajn frenezajn amaspetadojn,
-
9:55 - 9:57specife, ke mi petis al muzikistoj,
-
9:57 - 10:00kiuj sekvis nin, ĉu ili volas sursceniĝi kun ni
-
10:00 - 10:04por kelkaj kantoj, interŝange kontraŭ amo kaj biletoj
-
10:04 - 10:07kaj biero, kaj jen falsigita foto de mi,
-
10:07 - 10:10kiun oni afiŝis ĉe iu retejo.
-
10:10 - 10:13Kaj tio doloris en vere konata maniero.
-
10:13 - 10:16Kaj la homoj kiuj diradis, "Vi ne plu rajtas
-
10:16 - 10:18peti tiuspecan helpon,"
-
10:18 - 10:23vere memorigis min pri la homoj en la aŭtoj kriantaj, "Trovu laboron."
-
10:23 - 10:27Ĉar ili ne estis kun ni sur la strato,
-
10:27 - 10:31kaj ili ne vidis la interŝanĝon
-
10:31 - 10:33kiu okazis inter mi kaj mia homamaso —
-
10:33 - 10:38interŝanĝon, kiu estis ege justa por ni sed nekonata al ili.
-
10:38 - 10:40Nu, tio ĉi estas maldeceta.
-
10:40 - 10:43Jen la berlina festo por miaj Kickstarter-subtenantoj.
-
10:43 - 10:46Fine de la nokto, mi senvestiĝis kaj lasis ĉiujn desegni sur min.
-
10:46 - 10:49Nu, homoj, se vi volas ĝisfunde sperti
-
10:49 - 10:52la senton de fidi nekonatulojn,
-
10:52 - 10:54mi rekomendas ĉi tion,
-
10:54 - 10:58ĉefe se tiuj nekonatuloj estas ebriaj germanoj.
-
10:58 - 11:03Jen majstra, ninĝa-nivela konekto kun la admirantaro,
-
11:03 - 11:06ĉar kion mi vere diris per tio estis,
-
11:06 - 11:09ĉi tiom multe mi fidas vin.
-
11:09 - 11:13Ĉu mi povas? Montru al mi.
-
11:13 - 11:15Dum plejparto de homa historio,
-
11:15 - 11:20muzikistoj, artistoj, ili estis parto de la komunumo,
-
11:20 - 11:24konektantoj kaj malfermantoj, ne neatingeblaj steluloj.
-
11:24 - 11:29Esti famulo signifas, ke amaso da homoj amas vin de malproksime,
-
11:29 - 11:31sed la interreto kaj la enhavo
-
11:31 - 11:33kiun ni povas libere kundividi pere de ĝi
-
11:33 - 11:36revenigas nin tien.
-
11:36 - 11:40Temas pri kelkaj proksimaj homoj, kiuj amegas vin
-
11:40 - 11:44kaj pri tio, ke tiuj homoj sufiĉas.
-
11:44 - 11:47Do, multajn homojn konfuzigas la ideo,
-
11:47 - 11:48ke mankas prez-etikedo.
-
11:48 - 11:51Ili perceptas tion kiel neantaŭvideblan riskon, sed la aferoj kiujn mi faris,
-
11:51 - 11:53la Kickstarter, la strato, la sonorilo,
-
11:53 - 11:56mi ne perceptas tiujn ĉi aferojn kiel riskon.
-
11:56 - 11:57Mi perceptas ilin kiel fidon.
-
11:57 - 12:01La retaj iloj, kiuj igos tiun interŝanĝon tiom facila
-
12:01 - 12:04kaj instinkta kiel sur la strato —
-
12:04 - 12:06ili evoluantas.
-
12:06 - 12:10Sed eĉ la plej bonaj iloj ne helpos al ni
-
12:10 - 12:12se ni ne kapablos konfronti unu la alian
-
12:12 - 12:15kaj doni kaj ricevi sentime,
-
12:15 - 12:18sed, pli grave,
-
12:18 - 12:21peti senhonte.
-
12:21 - 12:24Mi pasigis mian muzikan karieron
-
12:24 - 12:27strebante renkonti homojn interrete
-
12:27 - 12:30en la sama maniero kiel mi faris starante sur la skatolo,
-
12:30 - 12:33do blogante kaj pepante ne nur pri la datoj de miaj koncertoj
-
12:33 - 12:37kaj mia nova muzikvideo, sed pri nia laboro kaj nia arto
-
12:37 - 12:41kaj niaj timoj kaj niaj postebrioj, niaj eraroj,
-
12:41 - 12:43kaj ni vidas unu la alian.
-
12:43 - 12:47Kaj mi pensas ke kiam ni vere vidas unu la alian,
-
12:47 - 12:50ni volas helpi unu la alian.
-
12:50 - 12:54Mi pensas, ke homoj estis obseditaj per la malĝusta demando,
-
12:54 - 12:58kiu estas, "Kiel ni igu homoj pagi por muziko?"
-
12:58 - 13:00Kio se ni ekdemandus,
-
13:00 - 13:05"Kiel ni ebligu al homoj pagi por muziko?"
-
13:05 - 13:08Dankon.
-
13:08 - 13:12(aplaŭdo)
- Title:
- Amanda Palmer: La arto peti
- Speaker:
- Amanda Palmer
- Description:
-
Ne devigu al homoj pagi por muziko, diras Amanda Palmer: permesu al ili. En pasia prelego, kiu komenciĝas je ŝia periodo kiel surstrata artisto ("Dolaron mi petas por la du-metra novedzino!"), ŝi ekzamenas la novan interrilaton inter artisto kaj ties admirantoj.
- Video Language:
- English
- Team:
- closed TED
- Project:
- TEDTalks
- Duration:
- 13:47
Krystian Aparta approved Esperanto subtitles for The art of asking | ||
Krystian Aparta commented on Esperanto subtitles for The art of asking | ||
Paulina Kozuchova accepted Esperanto subtitles for The art of asking | ||
Tim Morley edited Esperanto subtitles for The art of asking | ||
Tim Morley edited Esperanto subtitles for The art of asking | ||
Paulina Kozuchova declined Esperanto subtitles for The art of asking | ||
Paulina Kozuchova edited Esperanto subtitles for The art of asking | ||
Paulina Kozuchova edited Esperanto subtitles for The art of asking |
Krystian Aparta
Please try to break long subtitles into two lines (see http://translations.ted.org/wiki/How_to_break_lines). Sometimes, subtitles can be shortened by rephrasing them - see http://translations.ted.org/wiki/How_to_Compress_Subtitles