0:00:10.000,0:00:16.000 (enspiras, elspiras) 0:00:17.000,0:00:21.000 Mi ne ĉiam perlaboris vivrimedojn per muziko. 0:00:21.000,0:00:23.000 Dum ĉirkaŭ kvin jaroj post kiam mi finstudis 0:00:23.000,0:00:27.000 en respektata liberarta universitato, 0:00:27.000,0:00:31.000 jen la laboro, kiun mi faris. 0:00:31.000,0:00:35.000 Mi laboris sendepende kiel vivanta statuo nomita "La 2-metra Novedzino" 0:00:35.000,0:00:39.000 kaj mi ŝategas rakonti pri tiu laboro, 0:00:39.000,0:00:41.000 ĉar ĉiu ĉiam estas scivolema pri tio, 0:00:41.000,0:00:44.000 kiuj estas tiuj stranguloj en la vera vivo. 0:00:44.000,0:00:46.000 Saluton! 0:00:46.000,0:00:49.000 Unu tagon, mi farbis min blanka, grimpis sur skatolon, 0:00:49.000,0:00:51.000 metis ĉapelon aŭ ladskatolon ĉe miaj piedoj, 0:00:51.000,0:00:53.000 kaj kiam iu aliris min kaj enmetis monerojn, 0:00:53.000,0:01:01.000 mi donis al ŝli floron kaj intensan okul-kontakton. 0:01:01.000,0:01:03.000 Kaj se ŝli ne prenis la floron, 0:01:03.000,0:01:07.000 mi aldonis geston de malgajo kaj sopirado 0:01:07.000,0:01:11.000 dum ŝli forpaŝis. 0:01:11.000,0:01:15.000 (ridoj) 0:01:15.000,0:01:19.000 Do mi havis plej profundajn interagojn kun homoj, 0:01:19.000,0:01:21.000 aparte kun solecaj homoj, kiuj ŝajne 0:01:21.000,0:01:24.000 ne parolis kun iu jam de semajnoj, 0:01:24.000,0:01:28.000 kaj ni spertis belegan momenton 0:01:28.000,0:01:32.000 de longa okulumado sur la strato, 0:01:32.000,0:01:36.000 kaj ni iom enamiĝetis. 0:01:36.000,0:01:41.000 Kaj miaj okuloj diris, "Dankon. Mi vidas vin." 0:01:41.000,0:01:44.000 Kaj iliaj okuloj diris, 0:01:44.000,0:01:50.000 "Neniu iam ajn vidas min. Dankon." 0:01:50.000,0:01:52.000 Kaj foje homoj mistraktis min. 0:01:52.000,0:01:54.000 Pasantoj kriaĉis el siaj aŭtoj, 0:01:54.000,0:01:56.000 "Trovu laboron!" 0:01:56.000,0:02:00.000 Kaj mi respondis, "Jen mia laboro." 0:02:00.000,0:02:03.000 Sed tio vundis min, ĉar mi ektimis, 0:02:03.000,0:02:07.000 ke eble mi faras ion nelaborecan 0:02:07.000,0:02:10.000 kaj nejustan, hontindan. 0:02:10.000,0:02:16.000 Mi tute ne konsciis, ke mi fakte perfekte trejniĝis 0:02:16.000,0:02:18.000 sur tiu ĉi skatolo por laboro en la muzikindustrio. 0:02:18.000,0:02:20.000 Kaj por la ekonomistoj inter vi, 0:02:20.000,0:02:23.000 eble interesus vin scii, ke mi fakte gajnis sufiĉe regulan enspezon, 0:02:23.000,0:02:25.000 kio ŝokis min, 0:02:25.000,0:02:28.000 konsiderante ke mi havis neniujn regulajn klientojn, 0:02:28.000,0:02:31.000 sed estis preskaŭ ĉiam po 60 dolaroj marde, po 90 vendrede. 0:02:31.000,0:02:32.000 Konstante. 0:02:32.000,0:02:35.000 Kaj samtempe, mi muzikis en la apuda regiono 0:02:35.000,0:02:37.000 kun mia grupo The Dresden Dolls. 0:02:37.000,0:02:40.000 Mi ludis pianon, kun genia tamburisto. 0:02:40.000,0:02:42.000 Mi verkis la kantojn, kaj finfine 0:02:42.000,0:02:46.000 ni komencis gajni sufiĉe da mono, ke mi povis ĉesi statuumi 0:02:46.000,0:02:48.000 kaj kiam ni komencis turnei, 0:02:48.000,0:02:50.000 mi vere ne volis perdi tiun senton 0:02:50.000,0:02:53.000 de rekta konekto kun homoj, ĉar mi ŝategis tion. 0:02:53.000,0:02:57.000 Do post ĉiuj niaj koncertoj, ni disdonadis aŭtografojn 0:02:57.000,0:03:00.000 kaj brakumadis la spektintojn kaj umis kun ili, 0:03:00.000,0:03:05.000 kaj ni igis helpopetadon artformo, petante al homoj 0:03:05.000,0:03:07.000 helpi kaj aliĝi al ni, kaj mi serĉis lokajn muzikistojn 0:03:07.000,0:03:12.000 kaj artistojn kaj invitis ilin prezenti siajn verkojn ekster nia spektaklo, 0:03:12.000,0:03:13.000 kaj ili monpetis tie, 0:03:13.000,0:03:15.000 kaj poste ili sursceniĝis kun ni, 0:03:15.000,0:03:20.000 kaj tiel ni havas ĉiam ŝanĝiĝantan aron de strangaj, hazardaj, cirkaj gastoj. 0:03:20.000,0:03:23.000 Kaj poste venis Twitter, 0:03:23.000,0:03:25.000 kaj kunvenis nova tavolo de magio, ĉar mi povis 0:03:25.000,0:03:28.000 tuj peti ion ajn, ie ajn. 0:03:28.000,0:03:30.000 Do mi ekzemple bezonis pianon por ekzerci, 0:03:30.000,0:03:33.000 kaj horon poste mi estis ĉe ies hejmo. Tio okazis en Londono. 0:03:33.000,0:03:35.000 Homoj portadis al ni hejmfaritajn manĝaĵojn 0:03:35.000,0:03:39.000 ĉie en la mondo, por manĝigi nin kaj manĝi kun ni. Tio estis en Seatlo. 0:03:39.000,0:03:43.000 Homoj laborantaj en muzeo aŭ vendejo 0:03:43.000,0:03:46.000 aŭ iu ajn publika spaco proponis tiujn al ni 0:03:46.000,0:03:50.000 por lastminuta, spontana, senpaga koncerto. 0:03:50.000,0:03:53.000 Jen biblioteko en Aŭklando. 0:03:53.000,0:03:58.000 Sabate mi pepis peton por skatolo kaj ĉapelo, 0:03:58.000,0:03:59.000 ĉar mi ne volis kunportaĉi ilin dehejme, 0:03:59.000,0:04:01.000 kaj tiu ulo Kris provizis ilin. 0:04:01.000,0:04:05.000 Li salutas vin. 0:04:05.000,0:04:09.000 En Melburno mi demandis kie mi povas aĉeti nazo-lavilon. 0:04:09.000,0:04:11.000 Kaj flegistino de apuda malsanulejo veturigis unu 0:04:11.000,0:04:13.000 rekte al la kafejo, kie mi sidis, 0:04:13.000,0:04:15.000 mi regalis ŝin per trinkaĵo 0:04:15.000,0:04:18.000 kaj tie ni sidis, diskutante pri flegistado kaj pri morto. 0:04:18.000,0:04:20.000 Kaj mi ŝategas tiuspecan hazardan intimon — 0:04:20.000,0:04:24.000 feliĉe, ĉar mi multe uzas na Couch-surfing, 0:04:24.000,0:04:28.000 foje en domego, kie ĉiu mia teamano havas propran ĉambron 0:04:28.000,0:04:31.000 sed mankas vifio, kaj en domoj okupitaj de punkuloj, 0:04:31.000,0:04:34.000 ĉiuj surplanke en unu ĉambro, kie mankas necesejo 0:04:34.000,0:04:38.000 sed ili ja havas vifion, do klare ni preferis tion! 0:04:38.000,0:04:40.000 (ridoj) 0:04:40.000,0:04:42.000 Iufoje, ni haltigis nian kamionon 0:04:42.000,0:04:46.000 en tre malriĉa parto de Miamio 0:04:46.000,0:04:49.000 kaj ni malkovris, ke nia gastigantino 0:04:49.000,0:04:52.000 estas 18-jara knabino, loĝanta ankoraŭ ĉe gepatroj, 0:04:52.000,0:04:57.000 kaj la familianoj estas ĉiuj senpaperaj enmigrintoj el Honduro. 0:04:57.000,0:04:59.000 Kaj nokte, la tuta familio 0:04:59.000,0:05:02.000 kuŝis sur la sofoj kaj ŝi dormis kun sia patrino 0:05:02.000,0:05:05.000 por ke ni dormu en iliaj litoj. 0:05:05.000,0:05:08.000 Kaj mi pripensis la aferon: 0:05:08.000,0:05:11.000 tiuj homoj havas tiom malmulton. 0:05:11.000,0:05:13.000 Ĉu justas? 0:05:13.000,0:05:16.000 Kaj matene, la patrino montris al ni 0:05:16.000,0:05:18.000 kiel fari maizpanon kaj volis doni al mi biblion, 0:05:18.000,0:05:24.000 kaj ŝi diris al mi private, per sia balbuta angla, 0:05:24.000,0:05:29.000 "Via muziko tiom helpis al mia filino. 0:05:29.000,0:05:33.000 Dankon, ke vi venis ĉi tien. Ni ĉiuj estas tiom dankemaj." 0:05:33.000,0:05:37.000 Kaj mi pensis, ke jes, tio justas. 0:05:37.000,0:05:41.000 Tio estas tio. 0:05:41.000,0:05:43.000 Du monatojn poste, mi estis en Manhatano, 0:05:43.000,0:05:46.000 kaj mi pepis por peti dormlokon, kaj je noktomezo 0:05:46.000,0:05:48.000 mi sonorigas ĉe iu pordo, 0:05:48.000,0:05:50.000 kaj mi ekkonscias, ke mi unuafoje faras tion tutsole. 0:05:50.000,0:05:52.000 Mi ĉiam estis kun mia grupo aŭ teamo. 0:05:52.000,0:05:56.000 Tion faras stultuloj, ĉu ne? (ridoj) 0:05:56.000,0:05:59.000 Ĉu tiel mortas stultuloj? 0:05:59.000,0:06:01.000 Kaj subite malfermiĝis la pordo. 0:06:01.000,0:06:05.000 Ŝi estas artisto. Li estas blogisto pri financo ĉe Reuters, 0:06:05.000,0:06:07.000 kaj ili verŝas por mi glason da ruĝa vino 0:06:07.000,0:06:08.000 kaj proponas banon, 0:06:08.000,0:06:13.000 kaj mi fakte pasigis milojn da noktoj tiaj, kaj tiaj. 0:06:13.000,0:06:17.000 Do, mi ofte sofo-surfas. Mi ofte ankaŭ hom-surfas. 0:06:17.000,0:06:20.000 Mi pensas, ke sofosurfi kaj homsurfi 0:06:20.000,0:06:23.000 estas principe la sama afero. 0:06:23.000,0:06:25.000 Vi estas falanta en la spektantaron 0:06:25.000,0:06:27.000 kaj vi fidas unu la alian. 0:06:27.000,0:06:29.000 Unu fojon, mi demandis mian antaŭbandon 0:06:29.000,0:06:32.000 ĉu ili ŝatus iri inter la homojn kaj rondirigi la ĉapelon 0:06:32.000,0:06:34.000 por ekhavi kroman monon — tion mi faradis ofte. 0:06:34.000,0:06:36.000 Kaj kiel ĉiam, la bando entuziasmis, 0:06:36.000,0:06:38.000 sed en la bando estis unu ulo 0:06:38.000,0:06:42.000 kiu diris al mi, ke li simple ne povis iri tien. 0:06:42.000,0:06:46.000 Stari tie kun la ĉapelo sentiĝis al li tro kiel almozpetado. 0:06:46.000,0:06:55.000 Kaj mi renkonis lian timon de "Ĉu tio justas?" kaj "Trovu laboron." 0:06:55.000,0:06:58.000 Kaj dume, mia propra bando kreskis pli kaj pli. 0:06:58.000,0:07:01.000 Ni ekhavis kontrakton kun grava muzikeldonejo. 0:07:01.000,0:07:03.000 Kaj nia muziko estas io inter punko kaj kabaredo. 0:07:03.000,0:07:06.000 Ĝi estas ne por ĉiu. 0:07:06.000,0:07:09.000 Nu, eble estas por vi. 0:07:09.000,0:07:13.000 Ni enkontraktiĝas, kaj sekvas reklamegoj antaŭ la nova disko. 0:07:13.000,0:07:18.000 Kaj ĝi eldoniĝas, kaj vendiĝas ĉirkaŭ 25,000 kopioj ene de kelkaj semajnoj, 0:07:18.000,0:07:22.000 kaj la eldonejo konsideras tion fiasko. 0:07:22.000,0:07:24.000 Kaj mi diris, "25,000 - ĉu tio ne estas multe?" 0:07:24.000,0:07:27.000 Kaj ili diris, "Ne, la vendoj falas. Estas fiasko." 0:07:27.000,0:07:29.000 Kaj ili rezignis pri mi. 0:07:29.000,0:07:32.000 En la sama tempo, mi disdonas aŭtografojn kaj brakumas homojn post koncerto, 0:07:32.000,0:07:34.000 kaj venas al mi ulo 0:07:34.000,0:07:37.000 kaj donas al mi 10 dolarojn, 0:07:37.000,0:07:38.000 kaj diras, 0:07:38.000,0:07:42.000 "Pardonu min, mi kopiis vian diskon de amiko." 0:07:42.000,0:07:45.000 (ridoj) 0:07:45.000,0:07:48.000 "Sed mi legadas vian blogon, mi scias ke vi malamas vian eldonejon. 0:07:48.000,0:07:51.000 Mi nur volas, ke vi havu ĉi tiun monon." 0:07:51.000,0:07:55.000 Kaj tio ĉi ekokazadas la tutan tempon. 0:07:55.000,0:07:58.000 Mi iĝas la ĉapelo post miaj propraj koncertoj, 0:07:58.000,0:08:01.000 sed mi devas fizike stari tie kaj akcepti la helpon de homoj, 0:08:01.000,0:08:04.000 kaj malkiel la ulo en la antaŭbando, 0:08:04.000,0:08:08.000 mi fakte havis multe da sperto pri stari tie. 0:08:08.000,0:08:10.000 Dankon. 0:08:10.000,0:08:12.000 Kaj jen la momento en kiu mi decidis, 0:08:12.000,0:08:15.000 ke mi simple disdonos mian muzikon rete, senpage, 0:08:15.000,0:08:17.000 laŭeble plej ofte, 0:08:17.000,0:08:20.000 do je unu ekstremo estas Metallica — "Malbenita Napster!" 0:08:20.000,0:08:23.000 kaj Amanda Palmer je la alia, kaj mi instigos kopiadon, 0:08:23.000,0:08:27.000 torentadon, elŝutadon, kunhavigon, sed mi petos helpon, 0:08:27.000,0:08:30.000 ĉar mi vidis surstrate, ke tio funkcias. 0:08:30.000,0:08:33.000 Do mi batale disiĝis de la eldonistoj kaj por la sekva projekto 0:08:33.000,0:08:36.000 kun mia nova bando, the Grand Theft Orchestra, 0:08:36.000,0:08:39.000 mi ekuzis amas-monpetadon (crowdfunding), 0:08:39.000,0:08:43.000 kaj mi enfalis en la milojn da konektoj, kiujn mi kreis, 0:08:43.000,0:08:46.000 kaj petis al la homoj kapti min. 0:08:46.000,0:08:49.000 Kaj la celo estis 100,000 dolaroj. 0:08:49.000,0:08:52.000 Miaj admirantoj subtenis min per 1.2 milionoj, 0:08:52.000,0:08:56.000 kio tiutempe estis la plej sukcesa primuzika amas-monpetado. 0:08:56.000,0:09:00.000 (aplaŭdo) 0:09:00.000,0:09:04.000 Kaj vi vidas kiom da homoj tio estas. 0:09:04.000,0:09:08.000 Estas proksimume 25,000 homoj. 0:09:08.000,0:09:10.000 Kaj la amasinformiloj demandis, "Amanda, 0:09:10.000,0:09:12.000 la muzikindustrio paneas kaj vi instigas piratadon. 0:09:12.000,0:09:14.000 Kiel vi igis ĉiujn ĉi homojn pagi por muziko?" 0:09:14.000,0:09:20.000 Kaj la vera respondo estas: mi ne igis ilin, mi petis ilin. 0:09:20.000,0:09:23.000 Kaj per la petado mem, 0:09:23.000,0:09:25.000 mi konektiĝis kun la homoj, 0:09:25.000,0:09:30.000 kaj kiam vi konektiĝas kun ili, ili volas helpi al vi. 0:09:30.000,0:09:34.000 Estas iusence kontraŭintuicia por multaj artistoj. 0:09:34.000,0:09:36.000 Ili ne volas peti aferojn. 0:09:36.000,0:09:42.000 Sed ne estas facile. Ne estas facile peti. 0:09:42.000,0:09:44.000 Kaj multaj artistoj havas problemon pri tio. 0:09:44.000,0:09:46.000 Petado vundebligas vin. 0:09:46.000,0:09:50.000 Kaj mi estis kritikata multe en la reto 0:09:50.000,0:09:52.000 post kiam mia Kickstarter furoris 0:09:52.000,0:09:55.000 pro tio, ke mi daŭrigis miajn frenezajn amaspetadojn, 0:09:55.000,0:09:57.000 specife, ke mi petis al muzikistoj, 0:09:57.000,0:10:00.000 kiuj sekvis nin, ĉu ili volas sursceniĝi kun ni 0:10:00.000,0:10:04.000 por kelkaj kantoj, interŝange kontraŭ amo kaj biletoj 0:10:04.000,0:10:07.000 kaj biero, kaj jen falsigita foto de mi, 0:10:07.000,0:10:10.000 kiun oni afiŝis ĉe iu retejo. 0:10:10.000,0:10:13.000 Kaj tio doloris en vere konata maniero. 0:10:13.000,0:10:16.000 Kaj la homoj kiuj diradis, "Vi ne plu rajtas 0:10:16.000,0:10:18.000 peti tiuspecan helpon," 0:10:18.000,0:10:23.000 vere memorigis min pri la homoj en la aŭtoj kriantaj, "Trovu laboron." 0:10:23.000,0:10:27.000 Ĉar ili ne estis kun ni sur la strato, 0:10:27.000,0:10:31.000 kaj ili ne vidis la interŝanĝon 0:10:31.000,0:10:33.000 kiu okazis inter mi kaj mia homamaso — 0:10:33.000,0:10:38.000 interŝanĝon, kiu estis ege justa por ni sed nekonata al ili. 0:10:38.000,0:10:40.000 Nu, tio ĉi estas maldeceta. 0:10:40.000,0:10:43.000 Jen la berlina festo por miaj Kickstarter-subtenantoj. 0:10:43.000,0:10:46.000 Fine de la nokto, mi senvestiĝis kaj lasis ĉiujn desegni sur min. 0:10:46.000,0:10:49.000 Nu, homoj, se vi volas ĝisfunde sperti 0:10:49.000,0:10:52.000 la senton de fidi nekonatulojn, 0:10:52.000,0:10:54.000 mi rekomendas ĉi tion, 0:10:54.000,0:10:58.000 ĉefe se tiuj nekonatuloj estas ebriaj germanoj. 0:10:58.000,0:11:03.000 Jen majstra, ninĝa-nivela konekto kun la admirantaro, 0:11:03.000,0:11:06.000 ĉar kion mi vere diris per tio estis, 0:11:06.000,0:11:09.000 ĉi tiom multe mi fidas vin. 0:11:09.000,0:11:13.000 Ĉu mi povas? Montru al mi. 0:11:13.000,0:11:15.000 Dum plejparto de homa historio, 0:11:15.000,0:11:20.000 muzikistoj, artistoj, ili estis parto de la komunumo, 0:11:20.000,0:11:24.000 konektantoj kaj malfermantoj, ne neatingeblaj steluloj. 0:11:24.000,0:11:29.000 Esti famulo signifas, ke amaso da homoj amas vin de malproksime, 0:11:29.000,0:11:31.000 sed la interreto kaj la enhavo 0:11:31.000,0:11:33.000 kiun ni povas libere kundividi pere de ĝi 0:11:33.000,0:11:36.000 revenigas nin tien. 0:11:36.000,0:11:40.000 Temas pri kelkaj proksimaj homoj, kiuj amegas vin 0:11:40.000,0:11:44.000 kaj pri tio, ke tiuj homoj sufiĉas. 0:11:44.000,0:11:47.000 Do, multajn homojn konfuzigas la ideo, 0:11:47.000,0:11:48.000 ke mankas prez-etikedo. 0:11:48.000,0:11:51.000 Ili perceptas tion kiel neantaŭvideblan riskon, sed la aferoj kiujn mi faris, 0:11:51.000,0:11:53.000 la Kickstarter, la strato, la sonorilo, 0:11:53.000,0:11:56.000 mi ne perceptas tiujn ĉi aferojn kiel riskon. 0:11:56.000,0:11:57.000 Mi perceptas ilin kiel fidon. 0:11:57.000,0:12:01.000 La retaj iloj, kiuj igos tiun interŝanĝon tiom facila 0:12:01.000,0:12:04.000 kaj instinkta kiel sur la strato — 0:12:04.000,0:12:06.000 ili evoluantas. 0:12:06.000,0:12:10.000 Sed eĉ la plej bonaj iloj ne helpos al ni 0:12:10.000,0:12:12.000 se ni ne kapablos konfronti unu la alian 0:12:12.000,0:12:15.000 kaj doni kaj ricevi sentime, 0:12:15.000,0:12:18.000 sed, pli grave, 0:12:18.000,0:12:21.000 peti senhonte. 0:12:21.000,0:12:24.000 Mi pasigis mian muzikan karieron 0:12:24.000,0:12:27.000 strebante renkonti homojn interrete 0:12:27.000,0:12:30.000 en la sama maniero kiel mi faris starante sur la skatolo, 0:12:30.000,0:12:33.000 do blogante kaj pepante ne nur pri la datoj de miaj koncertoj 0:12:33.000,0:12:37.000 kaj mia nova muzikvideo, sed pri nia laboro kaj nia arto 0:12:37.000,0:12:41.000 kaj niaj timoj kaj niaj postebrioj, niaj eraroj, 0:12:41.000,0:12:43.000 kaj ni vidas unu la alian. 0:12:43.000,0:12:47.000 Kaj mi pensas ke kiam ni vere vidas unu la alian, 0:12:47.000,0:12:50.000 ni volas helpi unu la alian. 0:12:50.000,0:12:54.000 Mi pensas, ke homoj estis obseditaj per la malĝusta demando, 0:12:54.000,0:12:58.000 kiu estas, "Kiel ni igu homoj pagi por muziko?" 0:12:58.000,0:13:00.000 Kio se ni ekdemandus, 0:13:00.000,0:13:05.000 "Kiel ni ebligu al homoj pagi por muziko?" 0:13:05.000,0:13:08.000 Dankon. 0:13:08.000,0:13:12.000 (aplaŭdo)