1 00:00:10,000 --> 00:00:16,000 (enspiras, elspiras) 2 00:00:17,000 --> 00:00:21,000 Mi ne ĉiam perlaboris vivrimedojn per muziko. 3 00:00:21,000 --> 00:00:23,000 Dum ĉirkaŭ kvin jaroj post kiam mi finstudis 4 00:00:23,000 --> 00:00:27,000 en respektata liberarta universitato, 5 00:00:27,000 --> 00:00:31,000 jen la laboro, kiun mi faris. 6 00:00:31,000 --> 00:00:35,000 Mi laboris sendepende kiel vivanta statuo nomita "La 2-metra Novedzino" 7 00:00:35,000 --> 00:00:39,000 kaj mi ŝategas rakonti pri tiu laboro, 8 00:00:39,000 --> 00:00:41,000 ĉar ĉiu ĉiam estas scivolema pri tio, 9 00:00:41,000 --> 00:00:44,000 kiuj estas tiuj stranguloj en la vera vivo. 10 00:00:44,000 --> 00:00:46,000 Saluton! 11 00:00:46,000 --> 00:00:49,000 Unu tagon, mi farbis min blanka, grimpis sur skatolon, 12 00:00:49,000 --> 00:00:51,000 metis ĉapelon aŭ ladskatolon ĉe miaj piedoj, 13 00:00:51,000 --> 00:00:53,000 kaj kiam iu aliris min kaj enmetis monerojn, 14 00:00:53,000 --> 00:01:01,000 mi donis al ŝli floron kaj intensan okul-kontakton. 15 00:01:01,000 --> 00:01:03,000 Kaj se ŝli ne prenis la floron, 16 00:01:03,000 --> 00:01:07,000 mi aldonis geston de malgajo kaj sopirado 17 00:01:07,000 --> 00:01:11,000 dum ŝli forpaŝis. 18 00:01:11,000 --> 00:01:15,000 (ridoj) 19 00:01:15,000 --> 00:01:19,000 Do mi havis plej profundajn interagojn kun homoj, 20 00:01:19,000 --> 00:01:21,000 aparte kun solecaj homoj, kiuj ŝajne 21 00:01:21,000 --> 00:01:24,000 ne parolis kun iu jam de semajnoj, 22 00:01:24,000 --> 00:01:28,000 kaj ni spertis belegan momenton 23 00:01:28,000 --> 00:01:32,000 de longa okulumado sur la strato, 24 00:01:32,000 --> 00:01:36,000 kaj ni iom enamiĝetis. 25 00:01:36,000 --> 00:01:41,000 Kaj miaj okuloj diris, "Dankon. Mi vidas vin." 26 00:01:41,000 --> 00:01:44,000 Kaj iliaj okuloj diris, 27 00:01:44,000 --> 00:01:50,000 "Neniu iam ajn vidas min. Dankon." 28 00:01:50,000 --> 00:01:52,000 Kaj foje homoj mistraktis min. 29 00:01:52,000 --> 00:01:54,000 Pasantoj kriaĉis el siaj aŭtoj, 30 00:01:54,000 --> 00:01:56,000 "Trovu laboron!" 31 00:01:56,000 --> 00:02:00,000 Kaj mi respondis, "Jen mia laboro." 32 00:02:00,000 --> 00:02:03,000 Sed tio vundis min, ĉar mi ektimis, 33 00:02:03,000 --> 00:02:07,000 ke eble mi faras ion nelaborecan 34 00:02:07,000 --> 00:02:10,000 kaj nejustan, hontindan. 35 00:02:10,000 --> 00:02:16,000 Mi tute ne konsciis, ke mi fakte perfekte trejniĝis 36 00:02:16,000 --> 00:02:18,000 sur tiu ĉi skatolo por laboro en la muzikindustrio. 37 00:02:18,000 --> 00:02:20,000 Kaj por la ekonomistoj inter vi, 38 00:02:20,000 --> 00:02:23,000 eble interesus vin scii, ke mi fakte gajnis sufiĉe regulan enspezon, 39 00:02:23,000 --> 00:02:25,000 kio ŝokis min, 40 00:02:25,000 --> 00:02:28,000 konsiderante ke mi havis neniujn regulajn klientojn, 41 00:02:28,000 --> 00:02:31,000 sed estis preskaŭ ĉiam po 60 dolaroj marde, po 90 vendrede. 42 00:02:31,000 --> 00:02:32,000 Konstante. 43 00:02:32,000 --> 00:02:35,000 Kaj samtempe, mi muzikis en la apuda regiono 44 00:02:35,000 --> 00:02:37,000 kun mia grupo The Dresden Dolls. 45 00:02:37,000 --> 00:02:40,000 Mi ludis pianon, kun genia tamburisto. 46 00:02:40,000 --> 00:02:42,000 Mi verkis la kantojn, kaj finfine 47 00:02:42,000 --> 00:02:46,000 ni komencis gajni sufiĉe da mono, ke mi povis ĉesi statuumi 48 00:02:46,000 --> 00:02:48,000 kaj kiam ni komencis turnei, 49 00:02:48,000 --> 00:02:50,000 mi vere ne volis perdi tiun senton 50 00:02:50,000 --> 00:02:53,000 de rekta konekto kun homoj, ĉar mi ŝategis tion. 51 00:02:53,000 --> 00:02:57,000 Do post ĉiuj niaj koncertoj, ni disdonadis aŭtografojn 52 00:02:57,000 --> 00:03:00,000 kaj brakumadis la spektintojn kaj umis kun ili, 53 00:03:00,000 --> 00:03:05,000 kaj ni igis helpopetadon artformo, petante al homoj 54 00:03:05,000 --> 00:03:07,000 helpi kaj aliĝi al ni, kaj mi serĉis lokajn muzikistojn 55 00:03:07,000 --> 00:03:12,000 kaj artistojn kaj invitis ilin prezenti siajn verkojn ekster nia spektaklo, 56 00:03:12,000 --> 00:03:13,000 kaj ili monpetis tie, 57 00:03:13,000 --> 00:03:15,000 kaj poste ili sursceniĝis kun ni, 58 00:03:15,000 --> 00:03:20,000 kaj tiel ni havas ĉiam ŝanĝiĝantan aron de strangaj, hazardaj, cirkaj gastoj. 59 00:03:20,000 --> 00:03:23,000 Kaj poste venis Twitter, 60 00:03:23,000 --> 00:03:25,000 kaj kunvenis nova tavolo de magio, ĉar mi povis 61 00:03:25,000 --> 00:03:28,000 tuj peti ion ajn, ie ajn. 62 00:03:28,000 --> 00:03:30,000 Do mi ekzemple bezonis pianon por ekzerci, 63 00:03:30,000 --> 00:03:33,000 kaj horon poste mi estis ĉe ies hejmo. Tio okazis en Londono. 64 00:03:33,000 --> 00:03:35,000 Homoj portadis al ni hejmfaritajn manĝaĵojn 65 00:03:35,000 --> 00:03:39,000 ĉie en la mondo, por manĝigi nin kaj manĝi kun ni. Tio estis en Seatlo. 66 00:03:39,000 --> 00:03:43,000 Homoj laborantaj en muzeo aŭ vendejo 67 00:03:43,000 --> 00:03:46,000 aŭ iu ajn publika spaco proponis tiujn al ni 68 00:03:46,000 --> 00:03:50,000 por lastminuta, spontana, senpaga koncerto. 69 00:03:50,000 --> 00:03:53,000 Jen biblioteko en Aŭklando. 70 00:03:53,000 --> 00:03:58,000 Sabate mi pepis peton por skatolo kaj ĉapelo, 71 00:03:58,000 --> 00:03:59,000 ĉar mi ne volis kunportaĉi ilin dehejme, 72 00:03:59,000 --> 00:04:01,000 kaj tiu ulo Kris provizis ilin. 73 00:04:01,000 --> 00:04:05,000 Li salutas vin. 74 00:04:05,000 --> 00:04:09,000 En Melburno mi demandis kie mi povas aĉeti nazo-lavilon. 75 00:04:09,000 --> 00:04:11,000 Kaj flegistino de apuda malsanulejo veturigis unu 76 00:04:11,000 --> 00:04:13,000 rekte al la kafejo, kie mi sidis, 77 00:04:13,000 --> 00:04:15,000 mi regalis ŝin per trinkaĵo 78 00:04:15,000 --> 00:04:18,000 kaj tie ni sidis, diskutante pri flegistado kaj pri morto. 79 00:04:18,000 --> 00:04:20,000 Kaj mi ŝategas tiuspecan hazardan intimon — 80 00:04:20,000 --> 00:04:24,000 feliĉe, ĉar mi multe uzas na Couch-surfing, 81 00:04:24,000 --> 00:04:28,000 foje en domego, kie ĉiu mia teamano havas propran ĉambron 82 00:04:28,000 --> 00:04:31,000 sed mankas vifio, kaj en domoj okupitaj de punkuloj, 83 00:04:31,000 --> 00:04:34,000 ĉiuj surplanke en unu ĉambro, kie mankas necesejo 84 00:04:34,000 --> 00:04:38,000 sed ili ja havas vifion, do klare ni preferis tion! 85 00:04:38,000 --> 00:04:40,000 (ridoj) 86 00:04:40,000 --> 00:04:42,000 Iufoje, ni haltigis nian kamionon 87 00:04:42,000 --> 00:04:46,000 en tre malriĉa parto de Miamio 88 00:04:46,000 --> 00:04:49,000 kaj ni malkovris, ke nia gastigantino 89 00:04:49,000 --> 00:04:52,000 estas 18-jara knabino, loĝanta ankoraŭ ĉe gepatroj, 90 00:04:52,000 --> 00:04:57,000 kaj la familianoj estas ĉiuj senpaperaj enmigrintoj el Honduro. 91 00:04:57,000 --> 00:04:59,000 Kaj nokte, la tuta familio 92 00:04:59,000 --> 00:05:02,000 kuŝis sur la sofoj kaj ŝi dormis kun sia patrino 93 00:05:02,000 --> 00:05:05,000 por ke ni dormu en iliaj litoj. 94 00:05:05,000 --> 00:05:08,000 Kaj mi pripensis la aferon: 95 00:05:08,000 --> 00:05:11,000 tiuj homoj havas tiom malmulton. 96 00:05:11,000 --> 00:05:13,000 Ĉu justas? 97 00:05:13,000 --> 00:05:16,000 Kaj matene, la patrino montris al ni 98 00:05:16,000 --> 00:05:18,000 kiel fari maizpanon kaj volis doni al mi biblion, 99 00:05:18,000 --> 00:05:24,000 kaj ŝi diris al mi private, per sia balbuta angla, 100 00:05:24,000 --> 00:05:29,000 "Via muziko tiom helpis al mia filino. 101 00:05:29,000 --> 00:05:33,000 Dankon, ke vi venis ĉi tien. Ni ĉiuj estas tiom dankemaj." 102 00:05:33,000 --> 00:05:37,000 Kaj mi pensis, ke jes, tio justas. 103 00:05:37,000 --> 00:05:41,000 Tio estas tio. 104 00:05:41,000 --> 00:05:43,000 Du monatojn poste, mi estis en Manhatano, 105 00:05:43,000 --> 00:05:46,000 kaj mi pepis por peti dormlokon, kaj je noktomezo 106 00:05:46,000 --> 00:05:48,000 mi sonorigas ĉe iu pordo, 107 00:05:48,000 --> 00:05:50,000 kaj mi ekkonscias, ke mi unuafoje faras tion tutsole. 108 00:05:50,000 --> 00:05:52,000 Mi ĉiam estis kun mia grupo aŭ teamo. 109 00:05:52,000 --> 00:05:56,000 Tion faras stultuloj, ĉu ne? (ridoj) 110 00:05:56,000 --> 00:05:59,000 Ĉu tiel mortas stultuloj? 111 00:05:59,000 --> 00:06:01,000 Kaj subite malfermiĝis la pordo. 112 00:06:01,000 --> 00:06:05,000 Ŝi estas artisto. Li estas blogisto pri financo ĉe Reuters, 113 00:06:05,000 --> 00:06:07,000 kaj ili verŝas por mi glason da ruĝa vino 114 00:06:07,000 --> 00:06:08,000 kaj proponas banon, 115 00:06:08,000 --> 00:06:13,000 kaj mi fakte pasigis milojn da noktoj tiaj, kaj tiaj. 116 00:06:13,000 --> 00:06:17,000 Do, mi ofte sofo-surfas. Mi ofte ankaŭ hom-surfas. 117 00:06:17,000 --> 00:06:20,000 Mi pensas, ke sofosurfi kaj homsurfi 118 00:06:20,000 --> 00:06:23,000 estas principe la sama afero. 119 00:06:23,000 --> 00:06:25,000 Vi estas falanta en la spektantaron 120 00:06:25,000 --> 00:06:27,000 kaj vi fidas unu la alian. 121 00:06:27,000 --> 00:06:29,000 Unu fojon, mi demandis mian antaŭbandon 122 00:06:29,000 --> 00:06:32,000 ĉu ili ŝatus iri inter la homojn kaj rondirigi la ĉapelon 123 00:06:32,000 --> 00:06:34,000 por ekhavi kroman monon — tion mi faradis ofte. 124 00:06:34,000 --> 00:06:36,000 Kaj kiel ĉiam, la bando entuziasmis, 125 00:06:36,000 --> 00:06:38,000 sed en la bando estis unu ulo 126 00:06:38,000 --> 00:06:42,000 kiu diris al mi, ke li simple ne povis iri tien. 127 00:06:42,000 --> 00:06:46,000 Stari tie kun la ĉapelo sentiĝis al li tro kiel almozpetado. 128 00:06:46,000 --> 00:06:55,000 Kaj mi renkonis lian timon de "Ĉu tio justas?" kaj "Trovu laboron." 129 00:06:55,000 --> 00:06:58,000 Kaj dume, mia propra bando kreskis pli kaj pli. 130 00:06:58,000 --> 00:07:01,000 Ni ekhavis kontrakton kun grava muzikeldonejo. 131 00:07:01,000 --> 00:07:03,000 Kaj nia muziko estas io inter punko kaj kabaredo. 132 00:07:03,000 --> 00:07:06,000 Ĝi estas ne por ĉiu. 133 00:07:06,000 --> 00:07:09,000 Nu, eble estas por vi. 134 00:07:09,000 --> 00:07:13,000 Ni enkontraktiĝas, kaj sekvas reklamegoj antaŭ la nova disko. 135 00:07:13,000 --> 00:07:18,000 Kaj ĝi eldoniĝas, kaj vendiĝas ĉirkaŭ 25,000 kopioj ene de kelkaj semajnoj, 136 00:07:18,000 --> 00:07:22,000 kaj la eldonejo konsideras tion fiasko. 137 00:07:22,000 --> 00:07:24,000 Kaj mi diris, "25,000 - ĉu tio ne estas multe?" 138 00:07:24,000 --> 00:07:27,000 Kaj ili diris, "Ne, la vendoj falas. Estas fiasko." 139 00:07:27,000 --> 00:07:29,000 Kaj ili rezignis pri mi. 140 00:07:29,000 --> 00:07:32,000 En la sama tempo, mi disdonas aŭtografojn kaj brakumas homojn post koncerto, 141 00:07:32,000 --> 00:07:34,000 kaj venas al mi ulo 142 00:07:34,000 --> 00:07:37,000 kaj donas al mi 10 dolarojn, 143 00:07:37,000 --> 00:07:38,000 kaj diras, 144 00:07:38,000 --> 00:07:42,000 "Pardonu min, mi kopiis vian diskon de amiko." 145 00:07:42,000 --> 00:07:45,000 (ridoj) 146 00:07:45,000 --> 00:07:48,000 "Sed mi legadas vian blogon, mi scias ke vi malamas vian eldonejon. 147 00:07:48,000 --> 00:07:51,000 Mi nur volas, ke vi havu ĉi tiun monon." 148 00:07:51,000 --> 00:07:55,000 Kaj tio ĉi ekokazadas la tutan tempon. 149 00:07:55,000 --> 00:07:58,000 Mi iĝas la ĉapelo post miaj propraj koncertoj, 150 00:07:58,000 --> 00:08:01,000 sed mi devas fizike stari tie kaj akcepti la helpon de homoj, 151 00:08:01,000 --> 00:08:04,000 kaj malkiel la ulo en la antaŭbando, 152 00:08:04,000 --> 00:08:08,000 mi fakte havis multe da sperto pri stari tie. 153 00:08:08,000 --> 00:08:10,000 Dankon. 154 00:08:10,000 --> 00:08:12,000 Kaj jen la momento en kiu mi decidis, 155 00:08:12,000 --> 00:08:15,000 ke mi simple disdonos mian muzikon rete, senpage, 156 00:08:15,000 --> 00:08:17,000 laŭeble plej ofte, 157 00:08:17,000 --> 00:08:20,000 do je unu ekstremo estas Metallica — "Malbenita Napster!" 158 00:08:20,000 --> 00:08:23,000 kaj Amanda Palmer je la alia, kaj mi instigos kopiadon, 159 00:08:23,000 --> 00:08:27,000 torentadon, elŝutadon, kunhavigon, sed mi petos helpon, 160 00:08:27,000 --> 00:08:30,000 ĉar mi vidis surstrate, ke tio funkcias. 161 00:08:30,000 --> 00:08:33,000 Do mi batale disiĝis de la eldonistoj kaj por la sekva projekto 162 00:08:33,000 --> 00:08:36,000 kun mia nova bando, the Grand Theft Orchestra, 163 00:08:36,000 --> 00:08:39,000 mi ekuzis amas-monpetadon (crowdfunding), 164 00:08:39,000 --> 00:08:43,000 kaj mi enfalis en la milojn da konektoj, kiujn mi kreis, 165 00:08:43,000 --> 00:08:46,000 kaj petis al la homoj kapti min. 166 00:08:46,000 --> 00:08:49,000 Kaj la celo estis 100,000 dolaroj. 167 00:08:49,000 --> 00:08:52,000 Miaj admirantoj subtenis min per 1.2 milionoj, 168 00:08:52,000 --> 00:08:56,000 kio tiutempe estis la plej sukcesa primuzika amas-monpetado. 169 00:08:56,000 --> 00:09:00,000 (aplaŭdo) 170 00:09:00,000 --> 00:09:04,000 Kaj vi vidas kiom da homoj tio estas. 171 00:09:04,000 --> 00:09:08,000 Estas proksimume 25,000 homoj. 172 00:09:08,000 --> 00:09:10,000 Kaj la amasinformiloj demandis, "Amanda, 173 00:09:10,000 --> 00:09:12,000 la muzikindustrio paneas kaj vi instigas piratadon. 174 00:09:12,000 --> 00:09:14,000 Kiel vi igis ĉiujn ĉi homojn pagi por muziko?" 175 00:09:14,000 --> 00:09:20,000 Kaj la vera respondo estas: mi ne igis ilin, mi petis ilin. 176 00:09:20,000 --> 00:09:23,000 Kaj per la petado mem, 177 00:09:23,000 --> 00:09:25,000 mi konektiĝis kun la homoj, 178 00:09:25,000 --> 00:09:30,000 kaj kiam vi konektiĝas kun ili, ili volas helpi al vi. 179 00:09:30,000 --> 00:09:34,000 Estas iusence kontraŭintuicia por multaj artistoj. 180 00:09:34,000 --> 00:09:36,000 Ili ne volas peti aferojn. 181 00:09:36,000 --> 00:09:42,000 Sed ne estas facile. Ne estas facile peti. 182 00:09:42,000 --> 00:09:44,000 Kaj multaj artistoj havas problemon pri tio. 183 00:09:44,000 --> 00:09:46,000 Petado vundebligas vin. 184 00:09:46,000 --> 00:09:50,000 Kaj mi estis kritikata multe en la reto 185 00:09:50,000 --> 00:09:52,000 post kiam mia Kickstarter furoris 186 00:09:52,000 --> 00:09:55,000 pro tio, ke mi daŭrigis miajn frenezajn amaspetadojn, 187 00:09:55,000 --> 00:09:57,000 specife, ke mi petis al muzikistoj, 188 00:09:57,000 --> 00:10:00,000 kiuj sekvis nin, ĉu ili volas sursceniĝi kun ni 189 00:10:00,000 --> 00:10:04,000 por kelkaj kantoj, interŝange kontraŭ amo kaj biletoj 190 00:10:04,000 --> 00:10:07,000 kaj biero, kaj jen falsigita foto de mi, 191 00:10:07,000 --> 00:10:10,000 kiun oni afiŝis ĉe iu retejo. 192 00:10:10,000 --> 00:10:13,000 Kaj tio doloris en vere konata maniero. 193 00:10:13,000 --> 00:10:16,000 Kaj la homoj kiuj diradis, "Vi ne plu rajtas 194 00:10:16,000 --> 00:10:18,000 peti tiuspecan helpon," 195 00:10:18,000 --> 00:10:23,000 vere memorigis min pri la homoj en la aŭtoj kriantaj, "Trovu laboron." 196 00:10:23,000 --> 00:10:27,000 Ĉar ili ne estis kun ni sur la strato, 197 00:10:27,000 --> 00:10:31,000 kaj ili ne vidis la interŝanĝon 198 00:10:31,000 --> 00:10:33,000 kiu okazis inter mi kaj mia homamaso — 199 00:10:33,000 --> 00:10:38,000 interŝanĝon, kiu estis ege justa por ni sed nekonata al ili. 200 00:10:38,000 --> 00:10:40,000 Nu, tio ĉi estas maldeceta. 201 00:10:40,000 --> 00:10:43,000 Jen la berlina festo por miaj Kickstarter-subtenantoj. 202 00:10:43,000 --> 00:10:46,000 Fine de la nokto, mi senvestiĝis kaj lasis ĉiujn desegni sur min. 203 00:10:46,000 --> 00:10:49,000 Nu, homoj, se vi volas ĝisfunde sperti 204 00:10:49,000 --> 00:10:52,000 la senton de fidi nekonatulojn, 205 00:10:52,000 --> 00:10:54,000 mi rekomendas ĉi tion, 206 00:10:54,000 --> 00:10:58,000 ĉefe se tiuj nekonatuloj estas ebriaj germanoj. 207 00:10:58,000 --> 00:11:03,000 Jen majstra, ninĝa-nivela konekto kun la admirantaro, 208 00:11:03,000 --> 00:11:06,000 ĉar kion mi vere diris per tio estis, 209 00:11:06,000 --> 00:11:09,000 ĉi tiom multe mi fidas vin. 210 00:11:09,000 --> 00:11:13,000 Ĉu mi povas? Montru al mi. 211 00:11:13,000 --> 00:11:15,000 Dum plejparto de homa historio, 212 00:11:15,000 --> 00:11:20,000 muzikistoj, artistoj, ili estis parto de la komunumo, 213 00:11:20,000 --> 00:11:24,000 konektantoj kaj malfermantoj, ne neatingeblaj steluloj. 214 00:11:24,000 --> 00:11:29,000 Esti famulo signifas, ke amaso da homoj amas vin de malproksime, 215 00:11:29,000 --> 00:11:31,000 sed la interreto kaj la enhavo 216 00:11:31,000 --> 00:11:33,000 kiun ni povas libere kundividi pere de ĝi 217 00:11:33,000 --> 00:11:36,000 revenigas nin tien. 218 00:11:36,000 --> 00:11:40,000 Temas pri kelkaj proksimaj homoj, kiuj amegas vin 219 00:11:40,000 --> 00:11:44,000 kaj pri tio, ke tiuj homoj sufiĉas. 220 00:11:44,000 --> 00:11:47,000 Do, multajn homojn konfuzigas la ideo, 221 00:11:47,000 --> 00:11:48,000 ke mankas prez-etikedo. 222 00:11:48,000 --> 00:11:51,000 Ili perceptas tion kiel neantaŭvideblan riskon, sed la aferoj kiujn mi faris, 223 00:11:51,000 --> 00:11:53,000 la Kickstarter, la strato, la sonorilo, 224 00:11:53,000 --> 00:11:56,000 mi ne perceptas tiujn ĉi aferojn kiel riskon. 225 00:11:56,000 --> 00:11:57,000 Mi perceptas ilin kiel fidon. 226 00:11:57,000 --> 00:12:01,000 La retaj iloj, kiuj igos tiun interŝanĝon tiom facila 227 00:12:01,000 --> 00:12:04,000 kaj instinkta kiel sur la strato — 228 00:12:04,000 --> 00:12:06,000 ili evoluantas. 229 00:12:06,000 --> 00:12:10,000 Sed eĉ la plej bonaj iloj ne helpos al ni 230 00:12:10,000 --> 00:12:12,000 se ni ne kapablos konfronti unu la alian 231 00:12:12,000 --> 00:12:15,000 kaj doni kaj ricevi sentime, 232 00:12:15,000 --> 00:12:18,000 sed, pli grave, 233 00:12:18,000 --> 00:12:21,000 peti senhonte. 234 00:12:21,000 --> 00:12:24,000 Mi pasigis mian muzikan karieron 235 00:12:24,000 --> 00:12:27,000 strebante renkonti homojn interrete 236 00:12:27,000 --> 00:12:30,000 en la sama maniero kiel mi faris starante sur la skatolo, 237 00:12:30,000 --> 00:12:33,000 do blogante kaj pepante ne nur pri la datoj de miaj koncertoj 238 00:12:33,000 --> 00:12:37,000 kaj mia nova muzikvideo, sed pri nia laboro kaj nia arto 239 00:12:37,000 --> 00:12:41,000 kaj niaj timoj kaj niaj postebrioj, niaj eraroj, 240 00:12:41,000 --> 00:12:43,000 kaj ni vidas unu la alian. 241 00:12:43,000 --> 00:12:47,000 Kaj mi pensas ke kiam ni vere vidas unu la alian, 242 00:12:47,000 --> 00:12:50,000 ni volas helpi unu la alian. 243 00:12:50,000 --> 00:12:54,000 Mi pensas, ke homoj estis obseditaj per la malĝusta demando, 244 00:12:54,000 --> 00:12:58,000 kiu estas, "Kiel ni igu homoj pagi por muziko?" 245 00:12:58,000 --> 00:13:00,000 Kio se ni ekdemandus, 246 00:13:00,000 --> 00:13:05,000 "Kiel ni ebligu al homoj pagi por muziko?" 247 00:13:05,000 --> 00:13:08,000 Dankon. 248 00:13:08,000 --> 00:13:12,000 (aplaŭdo)