-
Ĉu bone?
-
Jes, bone.
-
Nun manĝu la polpon
-
Jes, bone.
-
Tiu ĉi polpo ne estas vera, ĉu?
-
Ne.
-
Do, ĝi ne havas kapon kaj ne parolas, ĉu?
-
Kie estas lia kapo?
-
Ĝi ne havas kapon...
-
Tio estas nur parto de la polpo tranĉita.
-
A?...kaj ĉu la kapo estas en la maro?
-
Ĝi estas en la fiŝvendejo.
-
Ĉu iu viro tranĉis ĝin tiel?
-
Li faris.
-
Kial?
-
Por ke ni povu ĝin manĝi.
-
Male ni devus manĝi la tuton.
-
Sed, kial?
-
Por ĝin manĝi, same kiel oni tranĉas kokinojn...
-
A? Kokinojn!
-
Neniu manĝas kokinojn!
-
Ĉu neniu manĝas kokinojn?
-
Ili estas bestoj!
-
E? - E...
-
Nu, manĝu la terpomon.
-
Nur terpomon kaj rizon.
-
Bone.
-
La polpoj estas bestoj.
-
Bone.
-
Ĉiuj tiuj estas bestoj.
-
La fiŝoj estas bestoj...
-
La polpoj estas bestoj...
-
La kokinoj estas bestoj...
-
La bovinoj estas bestoj...
-
La porkoj estas bestoj...
-
Nu, klare jes!
-
Do, kiam ni manĝas la bestojn...
-
Ili mortas!
-
Tiel estas, jes.
-
Kial?
-
Por ke ni povu ilin manĝi, kara!
-
Sed kial ili mortas?
-
Al mi ne plaĉas ke ili mortas.
-
Al mi plaĉas ke ili staru, feliĉaj.
-
Bone.
-
Do, ni ne plu manĝos viandon, ĉu bone?
-
Bone.
-
Tiujn bestojn ni devas protekti, ne manĝi.
-
(ridoj)
-
Vi pravas filĉjo.
-
Manĝu do vian terpomon kaj rizon.
-
Bone.
-
Kial vi ploras?
-
Mi ne ploras...
-
Ĉu ne?
-
...estas nur ke vi tuŝis mian koron.
-
Do, mi faris ion belan.
-
Nun manĝu,
-
ne necesas ke vi manĝu la polpon, ĉu bone?
-
Bone.