Ĉu bone? Jes, bone. Nun manĝu la polpon Jes, bone. Tiu ĉi polpo ne estas vera, ĉu? Ne. Do, ĝi ne havas kapon kaj ne parolas, ĉu? Kie estas lia kapo? Ĝi ne havas kapon... Tio estas nur parto de la polpo tranĉita. A?...kaj ĉu la kapo estas en la maro? Ĝi estas en la fiŝvendejo. Ĉu iu viro tranĉis ĝin tiel? Li faris. Kial? Por ke ni povu ĝin manĝi. Male ni devus manĝi la tuton. Sed, kial? Por ĝin manĝi, same kiel oni tranĉas kokinojn... A? Kokinojn! Neniu manĝas kokinojn! Ĉu neniu manĝas kokinojn? Ili estas bestoj! E? - E... Nu, manĝu la terpomon. Nur terpomon kaj rizon. Bone. La polpoj estas bestoj. Bone. Ĉiuj tiuj estas bestoj. La fiŝoj estas bestoj... La polpoj estas bestoj... La kokinoj estas bestoj... La bovinoj estas bestoj... La porkoj estas bestoj... Nu, klare jes! Do, kiam ni manĝas la bestojn... Ili mortas! Tiel estas, jes. Kial? Por ke ni povu ilin manĝi, kara! Sed kial ili mortas? Al mi ne plaĉas ke ili mortas. Al mi plaĉas ke ili staru, feliĉaj. Bone. Do, ni ne plu manĝos viandon, ĉu bone? Bone. Tiujn bestojn ni devas protekti, ne manĝi. (ridoj) Vi pravas filĉjo. Manĝu do vian terpomon kaj rizon. Bone. Kial vi ploras? Mi ne ploras... Ĉu ne? ...estas nur ke vi tuŝis mian koron. Do, mi faris ion belan. Nun manĝu, ne necesas ke vi manĝu la polpon, ĉu bone? Bone.