Ĉu infanoj pensi spermo donacantoj kiel familio?
-
0:01 - 0:03Kio estas parenco?
-
0:04 - 0:06Kio estas parenco?
-
0:07 - 0:09Ĝi estas ne facila demando.
-
0:10 - 0:12Hodiaŭ ni havas adopton
-
0:12 - 0:14duon familiojn,
-
0:14 - 0:15surogatajn patrinojn.
-
0:16 - 0:18Multaj gepatroj alfrontas dornajn demandojn
-
0:19 - 0:21kaj malfacilajn decidojn.
-
0:22 - 0:25Ĉu ni informu niajn infanojn
pri spermodonaco? -
0:27 - 0:29Se ni devas, kiam?
-
0:29 - 0:31Kiujn vortojn uzi?
-
0:32 - 0:37Spermodonacantojn oni ofte nomas
"biologiaj patroj" -
0:37 - 0:40sed ĉu ni devus vere
uzi la vorton "patro?" -
0:42 - 0:44Kiel filozofino kaj socia sciencistino,
-
0:44 - 0:48mi studis tiujn demandoj
pri la koncepto de parenteco. -
0:49 - 0:52Sed hodiaŭ mi parolos al vi
pri kio mi lernis, -
0:52 - 0:54konversaciante kun gepatroj kaj infanoj.
-
0:55 - 1:00Mi montros, ke ili scias kio
plej gravas en familio, -
1:00 - 1:02kvankam sia familio
aspektas iom malsama. -
1:03 - 1:08Mi montros al vi iliajn kreivajn
manierojn trakti dornajn demandojn. -
1:09 - 1:13Sed mi ankaŭ montros
la necertecojn de la gepatroj. -
1:15 - 1:17Ni intervjuis parojn,
-
1:17 - 1:20kiuj ricevis fekundigan traktadon
per spermo de donacinto -
1:21 - 1:23ĉe la Malsanulejo
de la Universitato de Gento. -
1:23 - 1:25Dum la traktado, kiel vi vidas,
-
1:25 - 1:28ni faris intervjuojn dufoje.
-
1:29 - 1:31Ni inkluzivis malgejajn parojn,
-
1:32 - 1:36ŭn kiuj la viro ial
ne havis bonkvalitan spermon, -
1:36 - 1:42kaj lesbaninajn parojn, kiuj evidente
bezonis trovi spermon aliloke. -
1:43 - 1:45Ni ankaŭ inkludis infanojn.
-
1:47 - 1:48Mi volis scii,
-
1:48 - 1:53kiel tiuj infanoj difinas konceptojn
kiel parencon kaj familion. -
1:54 - 1:57Fakte, estas precize kio mi demandis,
-
1:58 - 2:00tamen ne tiumaniere.
-
2:01 - 2:04Mi desegnis pomarbon anstataŭ.
-
2:05 - 2:08Tiel, mi povis demandi abstraktajn,
filozofiajn demandojn -
2:08 - 2:12per maniero, kiu ne faris ilin forkuri.
-
2:13 - 2:15Do kiel vi povas vidi,
-
2:15 - 2:17la pomarbo estas malplena.
-
2:18 - 2:20Kaj tio montras mian esploro-metodon.
-
2:21 - 2:23Per teknikoj tiaj,
-
2:23 - 2:28mi senigas kiel eble plej la intervjuon
je miaj sencoj kaj enhavo, -
2:29 - 2:31ĉar mi volas aŭdi tiujn de la intervjuitoj.
-
2:32 - 2:34Mi demandis ilin:
-
2:35 - 2:38Kiel via familio aspektus
se ĝi estus pomarbo? -
2:39 - 2:42Kaj ili povis preni paperan pomon
por ĉiu kiu, laŭ ili, -
2:43 - 2:44estas membro de la familio,
-
2:44 - 2:47skribi nomon sur ĝin
kaj pendigi ĝin kie ajn ili volis. -
2:47 - 2:49Dume, mi pridemandis ilin.
-
2:50 - 2:53La plejparto de la infanoj komencis
kun parenco, frato aŭ fratino. -
2:54 - 2:56Unu komencis kun "Boksisto"
-
2:57 - 2:59la mortinta hundo de siaj geavoj.
-
3:00 - 3:04Ĉe tiu punkto, neniu el la infanoj
komencis menciante la doninton. -
3:04 - 3:09Do, mi demandis ilin pri ilia naskiĝo.
-
3:09 - 3:11Mi diris: "Antaŭ ol vi naskiĝis,
-
3:11 - 3:14nur estis via panjo kaj paĉjo,
-
3:14 - 3:15aŭ panjo kaj panjo?
-
3:15 - 3:18Ĉu vi povas diri al mi, kiel vi venis
en la familio?" -
3:19 - 3:21Kaj ili klarigis.
-
3:22 - 3:23Unu diris,
-
3:24 - 3:26"Miaj gepatroj ne havis bonajn semojn,
-
3:27 - 3:31sed estas amikecaj viroj tie,
kiuj havas kromajn semojn. -
3:31 - 3:33Ili alportis ilin al la malsanulejo,
-
3:33 - 3:35kaj metis ilin en grandan vazon.
-
3:36 - 3:37Mia panjo iris tien,
-
3:38 - 3:40kaj ŝi prenis du el la vazo,
-
3:41 - 3:43unu por mi kaj unu por mia fratino.
-
3:44 - 3:46Ŝi metis la semojn en sian ventron -
-
3:46 - 3:47iel -
-
3:48 - 3:51kaj ŝia ventro ege kreskis,
-
3:51 - 3:52kaj jen mi alvenis."
-
3:53 - 3:54Hm!
-
3:56 - 4:00Do nur kiam ili komencis
menciante la doninton, -
4:00 - 4:03mi faris demandojn pri li,
uzante iliajn proprajn vortojn. -
4:04 - 4:05Mi diris:
-
4:05 - 4:10"Se tio estus pomon
por la amikeca viro kun la semoj, -
4:10 - 4:11kion volus vi fari kun ĝi?"
-
4:12 - 4:14Unu knabo pensis laŭtvoĉe,
-
4:14 - 4:16tenante la pomon.
-
4:16 - 4:17Li diris:
-
4:18 - 4:21"Mi ne pendigos tiun
kun la aliaj. -
4:21 - 4:23Li estas ne parto de mia familio.
-
4:24 - 4:26Sed mi ne metos lin surtere.
-
4:26 - 4:28Estas tro malvarme kaj malmole.
-
4:29 - 4:31Mi kredas, ke li devus esti en la trunko,
-
4:32 - 4:35ĉar li ebligis la ekziston de mia familio.
-
4:35 - 4:37Se li ne estus farinta tion,
-
4:37 - 4:41la rezulto estintus malgaja
ĉar mia familio ne ekzistus, -
4:41 - 4:43kaj mi ne estus ĉi tie."
-
4:46 - 4:49Same, gepatroj kreis
prifamiliajn rakontojn - -
4:49 - 4:51rakontojn por siaj infanoj.
-
4:53 - 4:56Unu paro klarigis sian fekundigon
-
4:56 - 4:58vizitante bienon kun la infanoj
-
4:59 - 5:02por vidi kiel veterinaro fekundigas bovinojn.
-
5:04 - 5:05Kaj kial ne?
-
5:05 - 5:07Ĝi estas ilia propra maniero klarigi,
-
5:08 - 5:11ilia memfarita prifamilia rakonto.
-
5:11 - 5:12Vi faru mem.
-
5:13 - 5:15Alia paro faris librojn --
-
5:15 - 5:16po unu por ĉiu infano.
-
5:17 - 5:18Ili estis ja artaĵoj
-
5:18 - 5:22enhavantaj iliajn pensojn kaj sentojn
dum la traktado. -
5:22 - 5:25Ili eĉ enhavis
la malsanulejajn parkadbiletojn. -
5:26 - 5:27Jen kio estas memfarado:
-
5:27 - 5:30oni trovas manierojn, vortojn kaj bildojn
-
5:30 - 5:32rakonti vian familion al la infanoj.
-
5:34 - 5:37Tiuj rakontoj estis tre diversaj,
-
5:37 - 5:40sed ĉiuj havis komunaĵon:
-
5:42 - 5:45ili temis pri sopiro por infano
-
5:46 - 5:48kaj serĉado de tiu infano.
-
5:48 - 5:53Ili diris kiel speciale kaj
profunde tiu infano estis amata. -
5:55 - 6:00Kaj esploradoj ĝis nun montras,
ke tiuj infanoj fartas bone. -
6:00 - 6:02Ili ne havas pli da problemoj
ol aliaj infanoj. -
6:03 - 6:07Tamen, tiuj gepatroj ankaŭ volis
pravigi siajn decidojn -
6:07 - 6:09per siaj rakontoj.
-
6:10 - 6:13Ili esperis, ke iliaj infanoj
komprenos iliajn kialojn -
6:13 - 6:14por krei familion tiamaniere.
-
6:16 - 6:20Subkaŝite estis timo,
ke iliaj infanoj malaprobu -
6:20 - 6:22kaj malakceptu la negenetikajn gepatrojn.
-
6:23 - 6:25Kaj tia timo estas komprenebla,
-
6:25 - 6:28ĉar ni vivas en tre normiga
-
6:28 - 6:30kaj genetikiga socio --
-
6:30 - 6:32mondo kiu ankoraŭ kredas
-
6:32 - 6:36ke veraj familioj konsistas
el unu panjo, unu paĉjo -
6:36 - 6:38kaj iliaj genetike rilaj infanoj.
-
6:40 - 6:41Nu...
-
6:42 - 6:45Jen rakonto pri dekkelkjarulo.
-
6:45 - 6:48Li rezultis de spermodono
sed formis parton de nia studo. -
6:49 - 6:51Unu tagon, li disputis
kun sia patro, -
6:51 - 6:53kaj li kriis:
-
6:53 - 6:55"Vi ne rajtas diri al mi kion fari,
-
6:55 - 6:57vi eĉ ne estas mia patro!"
-
7:00 - 7:03Tio estis ĝuste kio
la gepatroj en nia esploro timis. -
7:04 - 7:07La knabo baldaŭ pentis,
kaj ili repaciĝis. -
7:08 - 7:11Sed estas la reago de la patro,
kiu estas plej interesa. -
7:12 - 7:13Li diris:
-
7:14 - 7:19"Tiu eksplodo havis nenion komunan
kun manko de genetika interligo. -
7:20 - 7:23Kaŭzis ĝin pubereco --
-
7:23 - 7:24ja malfacila periodo.
-
7:24 - 7:26Tiel oni agas tiuage.
-
7:27 - 7:28Ĝi forpasos."
-
7:29 - 7:31Tiu viro montras al ni,
-
7:31 - 7:34ke kiam io fuŝiĝas,
-
7:35 - 7:36ni devas ne tuj pensi,
-
7:36 - 7:39ke tio montras, ke la familio
estas iom malsama. -
7:39 - 7:42Disputoj tiaj okazas en ĉiuj familioj.
-
7:44 - 7:45Kaj foje,
-
7:46 - 7:47ĉiuj gepatroj demandas sin:
-
7:48 - 7:50Ĉu mi estas sufiĉe bona parenco?
-
7:51 - 7:52Same por tiuj gepatroj.
-
7:53 - 7:57Ili antaŭ ĉio deziris fari tion,
kio estas bona por sia infano. -
7:58 - 8:00Sed ili ankaŭ iam scivolis:
-
8:00 - 8:02Ĉu mi estas vera parenco?
-
8:02 - 8:06Kaj ilia necertecoj ekzistis
longe antaŭ ili iĝis gepatroj. -
8:06 - 8:08Komence de la traktado,
-
8:08 - 8:09kiam ili unue vidis la konsiliston,
-
8:10 - 8:13ili grande atentis lin,
-
8:13 - 8:15ĉar ili volis agi taŭge.
-
8:16 - 8:17Eĉ 10 jarojn poste,
-
8:18 - 8:21ili ankoraŭ memoras
la konsilojn, kiujn ili ricevis. -
8:25 - 8:28Do kiam ili pensis pri la konsilisto
-
8:29 - 8:31kaj liaj konsiloj,
-
8:31 - 8:32ni diskutis tion.
-
8:32 - 8:35Ni vidis iun lesbaninan paron kiu diris:
-
8:37 - 8:38"Kiam nia filo demandos nin,
-
8:38 - 8:40'Ĉu mi havas paĉjon?
-
8:41 - 8:44ni diros "Ne, vi ne havas paĉjon.
-
8:45 - 8:48Sed ni diros nenion pli,
escepte se li insistos, -
8:48 - 8:50ĉar li povus esti malpreta por tio,
-
8:50 - 8:52kiel diris la konsilito."
-
8:53 - 8:55Bone.
-
8:55 - 8:57Tamen mi ne scias; tio malsamas
-
8:57 - 9:00al kiel ni respondas
al infanaj demandoj. -
9:00 - 9:03Ekzemple: "Lakto - ĉu ĝi estas
farita en fabriko?" -
9:04 - 9:07Ni respondas: 'Ne, ĝi venas de bovinoj"
-
9:07 - 9:09kaj parolas pri la kultivisto,
-
9:09 - 9:11kaj la maniero per kio la lakto
fine alvenas en la butiko. -
9:12 - 9:13Ni ne diros:
-
9:14 - 9:18"Ne, lakto ne estas farita en fabriko."
-
9:20 - 9:22Do io stranga okazis tie,
-
9:22 - 9:25kaj kompreneble la infanoj ĝin rimarkis.
-
9:26 - 9:27Unu knabo diris:
-
9:27 - 9:30"Mi faris al miaj gepatroj
aregon da demandoj, -
9:30 - 9:32sed ili agis vere strange.
-
9:33 - 9:37Do, vidu, mi havas amikinon en la
lernejo, kaj ŝin oni faris same. -
9:37 - 9:40Kiam mi havas demandon,
Mi simple parolas al ŝi." -
9:42 - 9:43Saĝa ulo.
-
9:44 - 9:45Problemo solvita.
-
9:46 - 9:48Sed liaj gepatroj ne rimarkis,
-
9:49 - 9:51kaj tio certe ne estis
kion ili havis en la menso, -
9:51 - 9:53nek kion la konsilanto havis enmense
-
9:53 - 9:59kiam ili diris kiel gravas
malferma komunikado por la familio. -
10:00 - 10:03Kaj jen la stranga afero pri konsiloj.
-
10:03 - 10:06Antaŭ ol proponi pilolojn,
ni kolektas provojn. -
10:07 - 10:08Ni faras esplorojn,
-
10:08 - 10:09postkolektajn studojn.
-
10:09 - 10:13Ni volas scii, kaj prave,
kiel tiu pilolo agas -
10:13 - 10:16kaj kian efikon ĝi havas.
-
10:16 - 10:17Kaj pri konsiloj?
-
10:19 - 10:21Ne sufiĉas por konsiloj,
-
10:21 - 10:25aŭ por profesiuloj doni konsilojn
teorie sencoplenajn -
10:25 - 10:27aŭ bonintencajn.
-
10:27 - 10:31Ili devus esti bazitaj sur pruvoj,
-
10:31 - 10:35pruvoj, ke ili vere plibonigas
la vivon de pacientoj. -
10:36 - 10:41Do, la filozofino en mi nun ŝatus
eldiri paradokson: -
10:42 - 10:46mi konsilas al vi ĉesi sekvi konsilojn.
-
10:48 - 10:49Sed, jes…
-
10:50 - 10:53(Aplaŭdo)
-
10:55 - 10:57Mi ne konkludos parolante pri tio,
kio iris malĝuste; -
10:57 - 11:01estus maljuste rilate al la varmo,
kiun ni trovis en tiuj familioj. -
11:03 - 11:06Ĉu vi memoras la librojn kaj la
viziton al la farmisto? -
11:06 - 11:09Kiam gepatroj faras aĵojn, kiuj funkcias
por ili, -
11:10 - 11:11ili agas brile.
-
11:12 - 11:16Kiel familianoj, memoru,
-
11:16 - 11:19kiaj ajn la formoj aŭ aspektoj,
-
11:19 - 11:24familioj bezonas varmajn interrilatojn.
-
11:25 - 11:29Kaj ni ne bezonas esti
profesiuloj por krei ilin. -
11:30 - 11:32Ni plejparte agas trafe,
-
11:33 - 11:35kvankam ĝi povas esti malfacila laboro,
-
11:35 - 11:38kaj de tempo al tempo,
oni uzu ies konsilojn. -
11:39 - 11:40En tiu kazo,
-
11:41 - 11:43konsideru tri faktorojn.
-
11:44 - 11:47Sekvu la konsilojn,
kiuj funkcias por via familio. -
11:48 - 11:53Memoru -- vi estas spertuloj
rilate al via propra familia vivo. -
11:55 - 11:56Kaj finfine,
-
11:56 - 12:00kredu je via kapabloj
kaj via kreemo, -
12:01 - 12:04ĉar vi estas spertuloj pri memfarado.
-
12:05 - 12:06Dankon.
-
12:06 - 12:13(Aplaŭdo)
- Title:
- Ĉu infanoj pensi spermo donacantoj kiel familio?
- Speaker:
- Veerle Provoost
- Description:
-
Kiel ni difini gepatro - aŭ familio? Bioethicist Veerle Provoost esploras tiujn demandojn en la kunteksto de ne-tradiciaj familioj, tiuj kunvenis por adopción, dua geedzecoj, surogaton patrinoj kaj spermo donacoj. En tiu diskuto, ŝi dividas historiojn de kiel gepatroj kaj infanoj krei siajn proprajn familion rakontoj.
- Video Language:
- English
- Team:
closed TED
- Project:
- TEDTalks
- Duration:
- 12:26
![]() |
TED Translators admin approved Esperanto subtitles for Do kids think of sperm donors as family? | |
![]() |
Karine Breault accepted Esperanto subtitles for Do kids think of sperm donors as family? | |
![]() |
Karine Breault edited Esperanto subtitles for Do kids think of sperm donors as family? | |
![]() |
Karine Breault edited Esperanto subtitles for Do kids think of sperm donors as family? | |
![]() |
Karine Breault edited Esperanto subtitles for Do kids think of sperm donors as family? | |
![]() |
Rafaela Pizzolato edited Esperanto subtitles for Do kids think of sperm donors as family? | |
![]() |
Rafaela Pizzolato edited Esperanto subtitles for Do kids think of sperm donors as family? | |
![]() |
Rafaela Pizzolato edited Esperanto subtitles for Do kids think of sperm donors as family? |