Kio estas parenco? Kio estas parenco? Ĝi estas ne facila demando. Hodiaŭ ni havas adopton duon familiojn, surogatajn patrinojn. Multaj gepatroj alfrontas dornajn demandojn kaj malfacilajn decidojn. Ĉu ni informu niajn infanojn pri spermodonaco? Se ni devas, kiam? Kiujn vortojn uzi? Spermodonacantojn oni ofte nomas "biologiaj patroj" sed ĉu ni devus vere uzi la vorton "patro?" Kiel filozofino kaj socia sciencistino, mi studis tiujn demandoj pri la koncepto de parenteco. Sed hodiaŭ mi parolos al vi pri kio mi lernis, konversaciante kun gepatroj kaj infanoj. Mi montros, ke ili scias kio plej gravas en familio, kvankam sia familio aspektas iom malsama. Mi montros al vi iliajn kreivajn manierojn trakti dornajn demandojn. Sed mi ankaŭ montros la necertecojn de la gepatroj. Ni intervjuis parojn, kiuj ricevis fekundigan traktadon per spermo de donacinto ĉe la Malsanulejo de la Universitato de Gento. Dum la traktado, kiel vi vidas, ni faris intervjuojn dufoje. Ni inkluzivis malgejajn parojn, ŭn kiuj la viro ial ne havis bonkvalitan spermon, kaj lesbaninajn parojn, kiuj evidente bezonis trovi spermon aliloke. Ni ankaŭ inkludis infanojn. Mi volis scii, kiel tiuj infanoj difinas konceptojn kiel parencon kaj familion. Fakte, estas precize kio mi demandis, tamen ne tiumaniere. Mi desegnis pomarbon anstataŭ. Tiel, mi povis demandi abstraktajn, filozofiajn demandojn per maniero, kiu ne faris ilin forkuri. Do kiel vi povas vidi, la pomarbo estas malplena. Kaj tio montras mian esploro-metodon. Per teknikoj tiaj, mi senigas kiel eble plej la intervjuon je miaj sencoj kaj enhavo, ĉar mi volas aŭdi tiujn de la intervjuitoj. Mi demandis ilin: Kiel via familio aspektus se ĝi estus pomarbo? Kaj ili povis preni paperan pomon por ĉiu kiu, laŭ ili, estas membro de la familio, skribi nomon sur ĝin kaj pendigi ĝin kie ajn ili volis. Dume, mi pridemandis ilin. La plejparto de la infanoj komencis kun parenco, frato aŭ fratino. Unu komencis kun "Boksisto" la mortinta hundo de siaj geavoj. Ĉe tiu punkto, neniu el la infanoj komencis menciante la doninton. Do, mi demandis ilin pri ilia naskiĝo. Mi diris: "Antaŭ ol vi naskiĝis, nur estis via panjo kaj paĉjo, aŭ panjo kaj panjo? Ĉu vi povas diri al mi, kiel vi venis en la familio?" Kaj ili klarigis. Unu diris, "Miaj gepatroj ne havis bonajn semojn, sed estas amikecaj viroj tie, kiuj havas kromajn semojn. Ili alportis ilin al la malsanulejo, kaj metis ilin en grandan vazon. Mia panjo iris tien, kaj ŝi prenis du el la vazo, unu por mi kaj unu por mia fratino. Ŝi metis la semojn en sian ventron - iel - kaj ŝia ventro ege kreskis, kaj jen mi alvenis." Hm! Do nur kiam ili komencis menciante la doninton, mi faris demandojn pri li, uzante iliajn proprajn vortojn. Mi diris: "Se tio estus pomon por la amikeca viro kun la semoj, kion volus vi fari kun ĝi?" Unu knabo pensis laŭtvoĉe, tenante la pomon. Li diris: "Mi ne pendigos tiun kun la aliaj. Li estas ne parto de mia familio. Sed mi ne metos lin surtere. Estas tro malvarme kaj malmole. Mi kredas, ke li devus esti en la trunko, ĉar li ebligis la ekziston de mia familio. Se li ne estus farinta tion, la rezulto estintus malgaja ĉar mia familio ne ekzistus, kaj mi ne estus ĉi tie." Same, gepatroj kreis prifamiliajn rakontojn - rakontojn por siaj infanoj. Unu paro klarigis sian fekundigon vizitante bienon kun la infanoj por vidi kiel veterinaro fekundigas bovinojn. Kaj kial ne? Ĝi estas ilia propra maniero klarigi, ilia memfarita prifamilia rakonto. Vi faru mem. Alia paro faris librojn -- po unu por ĉiu infano. Ili estis ja artaĵoj enhavantaj iliajn pensojn kaj sentojn dum la traktado. Ili eĉ enhavis la malsanulejajn parkadbiletojn. Jen kio estas memfarado: oni trovas manierojn, vortojn kaj bildojn rakonti vian familion al la infanoj. Tiuj rakontoj estis tre diversaj, sed ĉiuj havis komunaĵon: ili temis pri sopiro por infano kaj serĉado de tiu infano. Ili diris kiel speciale kaj profunde tiu infano estis amata. Kaj esploradoj ĝis nun montras, ke tiuj infanoj fartas bone. Ili ne havas pli da problemoj ol aliaj infanoj. Tamen, tiuj gepatroj ankaŭ volis pravigi siajn decidojn per siaj rakontoj. Ili esperis, ke iliaj infanoj komprenos iliajn kialojn por krei familion tiamaniere. Subkaŝite estis timo, ke iliaj infanoj malaprobu kaj malakceptu la negenetikajn gepatrojn. Kaj tia timo estas komprenebla, ĉar ni vivas en tre normiga kaj genetikiga socio -- mondo kiu ankoraŭ kredas ke veraj familioj konsistas el unu panjo, unu paĉjo kaj iliaj genetike rilaj infanoj. Nu... Jen rakonto pri dekkelkjarulo. Li rezultis de spermodono sed formis parton de nia studo. Unu tagon, li disputis kun sia patro, kaj li kriis: "Vi ne rajtas diri al mi kion fari, vi eĉ ne estas mia patro!" Tio estis ĝuste kio la gepatroj en nia esploro timis. La knabo baldaŭ pentis, kaj ili repaciĝis. Sed estas la reago de la patro, kiu estas plej interesa. Li diris: "Tiu eksplodo havis nenion komunan kun manko de genetika interligo. Kaŭzis ĝin pubereco -- ja malfacila periodo. Tiel oni agas tiuage. Ĝi forpasos." Tiu viro montras al ni, ke kiam io fuŝiĝas, ni devas ne tuj pensi, ke tio montras, ke la familio estas iom malsama. Disputoj tiaj okazas en ĉiuj familioj. Kaj foje, ĉiuj gepatroj demandas sin: Ĉu mi estas sufiĉe bona parenco? Same por tiuj gepatroj. Ili antaŭ ĉio deziris fari tion, kio estas bona por sia infano. Sed ili ankaŭ iam scivolis: Ĉu mi estas vera parenco? Kaj ilia necertecoj ekzistis longe antaŭ ili iĝis gepatroj. Komence de la traktado, kiam ili unue vidis la konsiliston, ili grande atentis lin, ĉar ili volis agi taŭge. Eĉ 10 jarojn poste, ili ankoraŭ memoras la konsilojn, kiujn ili ricevis. Do kiam ili pensis pri la konsilisto kaj liaj konsiloj, ni diskutis tion. Ni vidis iun lesbaninan paron kiu diris: "Kiam nia filo demandos nin, 'Ĉu mi havas paĉjon? ni diros "Ne, vi ne havas paĉjon. Sed ni diros nenion pli, escepte se li insistos, ĉar li povus esti malpreta por tio, kiel diris la konsilito." Bone. Tamen mi ne scias; tio malsamas al kiel ni respondas al infanaj demandoj. Ekzemple: "Lakto - ĉu ĝi estas farita en fabriko?" Ni respondas: 'Ne, ĝi venas de bovinoj" kaj parolas pri la kultivisto, kaj la maniero per kio la lakto fine alvenas en la butiko. Ni ne diros: "Ne, lakto ne estas farita en fabriko." Do io stranga okazis tie, kaj kompreneble la infanoj ĝin rimarkis. Unu knabo diris: "Mi faris al miaj gepatroj aregon da demandoj, sed ili agis vere strange. Do, vidu, mi havas amikinon en la lernejo, kaj ŝin oni faris same. Kiam mi havas demandon, Mi simple parolas al ŝi." Saĝa ulo. Problemo solvita. Sed liaj gepatroj ne rimarkis, kaj tio certe ne estis kion ili havis en la menso, nek kion la konsilanto havis enmense kiam ili diris kiel gravas malferma komunikado por la familio. Kaj jen la stranga afero pri konsiloj. Antaŭ ol proponi pilolojn, ni kolektas provojn. Ni faras esplorojn, postkolektajn studojn. Ni volas scii, kaj prave, kiel tiu pilolo agas kaj kian efikon ĝi havas. Kaj pri konsiloj? Ne sufiĉas por konsiloj, aŭ por profesiuloj doni konsilojn teorie sencoplenajn aŭ bonintencajn. Ili devus esti bazitaj sur pruvoj, pruvoj, ke ili vere plibonigas la vivon de pacientoj. Do, la filozofino en mi nun ŝatus eldiri paradokson: mi konsilas al vi ĉesi sekvi konsilojn. Sed, jes… (Aplaŭdo) Mi ne konkludos parolante pri tio, kio iris malĝuste; estus maljuste rilate al la varmo, kiun ni trovis en tiuj familioj. Ĉu vi memoras la librojn kaj la viziton al la farmisto? Kiam gepatroj faras aĵojn, kiuj funkcias por ili, ili agas brile. Kiel familianoj, memoru, kiaj ajn la formoj aŭ aspektoj, familioj bezonas varmajn interrilatojn. Kaj ni ne bezonas esti profesiuloj por krei ilin. Ni plejparte agas trafe, kvankam ĝi povas esti malfacila laboro, kaj de tempo al tempo, oni uzu ies konsilojn. En tiu kazo, konsideru tri faktorojn. Sekvu la konsilojn, kiuj funkcias por via familio. Memoru -- vi estas spertuloj rilate al via propra familia vivo. Kaj finfine, kredu je via kapabloj kaj via kreemo, ĉar vi estas spertuloj pri memfarado. Dankon. (Aplaŭdo)