-
La unua elsendo de "Story of Stuff"
("Historio de Aĵoj")
-
temis pri la sistemo
kiu kreas multe tro aĵojn
-
kaj tro malmulte da tion
kion ni vere volas.
-
Nun ni rigardas al la historio malantaŭ
"Story of Stuff".
-
Tie ni trovos vojojn por
turnigi la situacion.
-
Bonvenon al elsendo du.
-
Ĉiam ekde mi ellernis de kie
niaj aĵoj vere elvenas
-
kaj kiel tiu sistemo malpurigas
homojn kaj la planedon,
-
mi scivolis kiel ni povas ŝanĝi tion.
-
Mi multe legis pri tio!
-
100 vojoj por savi la planedon
sen eliri el sia domo.
-
50 facilaj taskoj vi povas fari
por savi la teron.
-
La malgranda verda libro de aĉetumado.
-
Mi pensis, ke ili havus la respondon,
-
sed iliaj konsiloj ekas ĉi tie
-
per aĉeti pli bonajn aĵojn
-
kaj ĉiuj finiĝas ĉi tie per recikligo
kiam mi eluzis ilin.
-
Sed se ni strebas por ŝanĝo,
-
tiu historio de agi verde,
-
eĉ se ni ĝin vidas ĉie,
havas kelkajn gravajn mankojn.
-
Ĝi diras, ke se mi fariĝas verda aĉetanto
-
kaj diras al miaj amikoj, ke ili agu same,
mi plenumis mian parton
-
kaj se mi ne aĉetas tiujn verdajn aĵojn,
-
do estas mia kulpo,
ke la planedo estas detruita.
-
Atendu! Mia kulpo?
-
Mi ne elektis ke estas venenaj produktoj
en la vendejo
-
aŭ ke estas sklavlaboro
en fabrikoj en la mondo.
-
Mi ne elektis ke vendejoj estas plenaj de elektronikaĵoj
kiuj estas neripareblaj kaj devas esti forĵetotaj.
-
Mi ne elektis monon en kiu
kelkaj kapablas vivi verde,
-
dum la ceteroj estas neresponsaj
planedmalpurigantoj.
-
Kompreneble, se ni aĉetumas,
ni devus aĉeti
-
la kiel eble plej malvenenajn
kaj justajn produktojn.
-
sed ne estas la malbonaj aĉetantoj
kiuj estas la fonto de la problemo,
-
estas malbona politiko
kaj komercpraktikoj ĉi tie
-
kaj tial la solvoj, kiujn ni bezonas,
ne estas aĉeteblaj en la superbazaro.
-
Se ni vere celas ŝanĝi la mondon,
-
ni ne nur povas paroli pri
konsumantoj balotantaj per siaj dolaroj.
-
Efektiva ŝanĝo okazas kiam civitanoj renkontiĝas
por postuli normojn kiuj funkcias.
-
Rigardu, provi vivi verde estas grave
-
kiel Gandhi diris: "Estu la ŝango".
-
Vivadi niajn valorojn per malgrandaj paŝoj
montras ke ni prizorgas.
-
Do estas ideala loko por komenci...
-
sed turura loko por ĉesi.
-
Ĉu ni eĉ scius kiu Gandhi estis, se li nur
-
kudris siajn vestaĵojn kaj atendis
ke la Britoj elmoviĝu el Barato.
-
Do kiel ni atingas grandan ŝanĝon?
-
Por respondi tiun demandon,
mi reiris al
-
Gandhi, la Kontraŭ Apartismo Movado en Sudafriko,
la Afrikusona Civilrajta Movado
-
kaj la mediaj venkoj en Usono la 1970-ajn.
-
Ili ne nur igis homojn perfektiĝi
siajn ĉiutagajn elektojn,
-
sed ankaŭ ŝanĝis la ludregulojn.
-
Vi trovas tri karakterajn aferojn,
-
kiam homoj kunvenas
kaj efektive ŝanĝas la mondon.
-
Unue, ili kune havas grandan ideon
kiel la mondo povus esti pli bona,
-
ne nur iomete pli bona por kelkaj personoj,
-
sed multe pli bona por ĉiuj
-
kaj ili ne nur flikas krompunktojn,
-
ili iras al la kora punkto de la problemo.
-
Eĉ se tio signifas ŝanĝi sistemojn
-
kiuj ne volas ŝanĝiĝi
kaj tio povas timigi.
-
He, milionoj el ni jam kune havas
tian grandan ideon.
-
Anstataŭ tiu dinosaŭroekonomio
kiu koncentriĝas pri kompaniprofitoj,
-
ni volas ekonomio kiu celas
sekurajn produktojn, feliĉajn homojn
-
kaj sanan planedon. Ha!
-
Ĉu ne ekonomio ekzistas por tio?
-
Vivi en perfekte ekologia maniero
en hodiaŭa sistemo
-
estas kiel naĝi kontraŭflue
-
dum la fluo puŝas nin reen.
-
Sed ŝanĝante la prioritatojn
de nia ekonomio,
-
ni povas inversigi la fluon tiel ke
la ĝustaj aferoj fariĝas la plej facilaj.
-
Due, la milionoj ordinaraj homoj,
kiuj faris tiujn eksterordinarajn ŝanĝojn
-
ne provis fari tion sole.
-
Ili ne nur diris: "Mi estos pli responsa."
-
Ili diris: "Ni laboros kune ĝis
la problemo estos solvita."
-
Hodiaŭ tio estas pli facile ol neniam.
-
Ĉu vi povas imagi kiel malfacile estis
komuniki en Barato 1930-an?
-
Ni nun povas fari tion
en malpli ol unu sekundon!
-
Finfine tiuj movadoj sukcesis krei ŝanĝon,
-
ĉar ili prenis sian grandan ideon kaj
sian sindonon de labori kune
-
kaj tiam ili ekagis.
-
Ĉu vi sciis ke kiam Martin Luther King
organizadis sian migradon al Vaŝingtono
-
malpli ol kvartono el Usonoj
subportis lin?
-
Sed tio sufiĉis por fari la ŝanĝon
-
ĉar tiuj subportantoj ekagis.
Ili faris ion!
-
Hodiaŭ 74% el Usonoj subportas
leĝojn por venenaj kemikaĵoj.
-
83% volas leĝoj por pura energio.
-
85% pensas ke la konzernoj devus havi
malpli influon en la registaro.
-
Ni havas la grandan ideon kaj la sindonon,
-
ni nur jam ne komencis vastan agon
-
kaj tio estas la sola mankanta peco.
-
Do ni faru tion!
-
Fari realan ŝanĝon bezonas
ĉiajn civitanojn, ne nur protestantojn.
-
Ekde vi ekkonscias kion vi bone scipovas
kaj kion vi volas fari,
-
kontribui ĝin ne plu ŝajnas malfacile.
-
Kion ajn vi povas oferti,
pli bona estonteco bezonas ĝin.
-
Do demandu vin: "Kio tipo de
ŝanĝokreanto estas mi?"
-
Ni bezonas:
-
Ĉe storyofstuff.org vi povas esplori
tiujn tipojn de ŝanĝokreantoj
-
kaj trovi vian unuan aŭ plian
paŝon por ekagadi.
-
Esti responsa civitano
komencas per baloti.
-
Tio estas unu el bazaj taskoj
kion ĉiuj ja povas fari
-
sed fariĝas multe pli ekscite kaj ĝoje
-
se ni ofertas niajn unikajn
kapablojn kaj interesiĝojn
-
por labori kune kun milojn aliajn.
-
Mi scias ke ŝanĝi tutan ekonomisistemon
estas grandega defio.
-
Ne estas facile vidi klaran vojon
-
de kie ni estas hodiaŭ
ĝis kien ni volas iri
-
kaj ne ekzistas 10 simplaj aferoj,
kion ni povas fari sen forlasi nian sofon.
-
Sed la vojo ne komencis pli klara
por tiuj personoj ankaŭ.
-
D-ro King diris: "Kredo faras la unuan paŝon
-
eĉ se vi ne vidas la tutan ŝtuparon."
-
Do ili diligente laboris
por esti organizata.
-
Ili trejnis en loka agado
kio kreis iliajn civitanajn muskolojn
-
kaj restis koncentrata al la granda ideo
-
kaj kiam la tempo estis ĝusta
ili estis preta.
-
Por ni ankaŭ jam temp' está.
-
Preta por fari ŝanĝon kaj skribi la venontan
ĉapitron en "The Story of Stuff".