La unua elsendo de "Story of Stuff" ("Historio de Aĵoj") temis pri la sistemo kiu kreas multe tro aĵojn kaj tro malmulte da tion kion ni vere volas. Nun ni rigardas al la historio malantaŭ "Story of Stuff". Tie ni trovos vojojn por turnigi la situacion. Bonvenon al elsendo du. Ĉiam ekde mi ellernis de kie niaj aĵoj vere elvenas kaj kiel tiu sistemo malpurigas homojn kaj la planedon, mi scivolis kiel ni povas ŝanĝi tion. Mi multe legis pri tio! 100 vojoj por savi la planedon sen eliri el sia domo. 50 facilaj taskoj vi povas fari por savi la teron. La malgranda verda libro de aĉetumado. Mi pensis, ke ili havus la respondon, sed iliaj konsiloj ekas ĉi tie per aĉeti pli bonajn aĵojn kaj ĉiuj finiĝas ĉi tie per recikligo kiam mi eluzis ilin. Sed se ni strebas por ŝanĝo, tiu historio de agi verde, eĉ se ni ĝin vidas ĉie, havas kelkajn gravajn mankojn. Ĝi diras, ke se mi fariĝas verda aĉetanto kaj diras al miaj amikoj, ke ili agu same, mi plenumis mian parton kaj se mi ne aĉetas tiujn verdajn aĵojn, do estas mia kulpo, ke la planedo estas detruita. Atendu! Mia kulpo? Mi ne elektis ke estas venenaj produktoj en la vendejo aŭ ke estas sklavlaboro en fabrikoj en la mondo. Mi ne elektis ke vendejoj estas plenaj de elektronikaĵoj kiuj estas neripareblaj kaj devas esti forĵetotaj. Mi ne elektis monon en kiu kelkaj kapablas vivi verde, dum la ceteroj estas neresponsaj planedmalpurigantoj. Kompreneble, se ni aĉetumas, ni devus aĉeti la kiel eble plej malvenenajn kaj justajn produktojn. sed ne estas la malbonaj aĉetantoj kiuj estas la fonto de la problemo, estas malbona politiko kaj komercpraktikoj ĉi tie kaj tial la solvoj, kiujn ni bezonas, ne estas aĉeteblaj en la superbazaro. Se ni vere celas ŝanĝi la mondon, ni ne nur povas paroli pri konsumantoj balotantaj per siaj dolaroj. Efektiva ŝanĝo okazas kiam civitanoj renkontiĝas por postuli normojn kiuj funkcias. Rigardu, provi vivi verde estas grave kiel Gandhi diris: "Estu la ŝango". Vivadi niajn valorojn per malgrandaj paŝoj montras ke ni prizorgas. Do estas ideala loko por komenci... sed turura loko por ĉesi. Ĉu ni eĉ scius kiu Gandhi estis, se li nur kudris siajn vestaĵojn kaj atendis ke la Britoj elmoviĝu el Barato. Do kiel ni atingas grandan ŝanĝon? Por respondi tiun demandon, mi reiris al Gandhi, la Kontraŭ Apartismo Movado en Sudafriko, la Afrikusona Civilrajta Movado kaj la mediaj venkoj en Usono la 1970-ajn. Ili ne nur igis homojn perfektiĝi siajn ĉiutagajn elektojn, sed ankaŭ ŝanĝis la ludregulojn. Vi trovas tri karakterajn aferojn, kiam homoj kunvenas kaj efektive ŝanĝas la mondon. Unue, ili kune havas grandan ideon kiel la mondo povus esti pli bona, ne nur iomete pli bona por kelkaj personoj, sed multe pli bona por ĉiuj kaj ili ne nur flikas krompunktojn, ili iras al la kora punkto de la problemo. Eĉ se tio signifas ŝanĝi sistemojn kiuj ne volas ŝanĝiĝi kaj tio povas timigi. He, milionoj el ni jam kune havas tian grandan ideon. Anstataŭ tiu dinosaŭroekonomio kiu koncentriĝas pri kompaniprofitoj, ni volas ekonomio kiu celas sekurajn produktojn, feliĉajn homojn kaj sanan planedon. Ha! Ĉu ne ekonomio ekzistas por tio? Vivi en perfekte ekologia maniero en hodiaŭa sistemo estas kiel naĝi kontraŭflue dum la fluo puŝas nin reen. Sed ŝanĝante la prioritatojn de nia ekonomio, ni povas inversigi la fluon tiel ke la ĝustaj aferoj fariĝas la plej facilaj. Due, la milionoj ordinaraj homoj, kiuj faris tiujn eksterordinarajn ŝanĝojn ne provis fari tion sole. Ili ne nur diris: "Mi estos pli responsa." Ili diris: "Ni laboros kune ĝis la problemo estos solvita." Hodiaŭ tio estas pli facile ol neniam. Ĉu vi povas imagi kiel malfacile estis komuniki en Barato 1930-an? Ni nun povas fari tion en malpli ol unu sekundon! Finfine tiuj movadoj sukcesis krei ŝanĝon, ĉar ili prenis sian grandan ideon kaj sian sindonon de labori kune kaj tiam ili ekagis. Ĉu vi sciis ke kiam Martin Luther King organizadis sian migradon al Vaŝingtono malpli ol kvartono el Usonoj subportis lin? Sed tio sufiĉis por fari la ŝanĝon ĉar tiuj subportantoj ekagis. Ili faris ion! Hodiaŭ 74% el Usonoj subportas leĝojn por venenaj kemikaĵoj. 83% volas leĝoj por pura energio. 85% pensas ke la konzernoj devus havi malpli influon en la registaro. Ni havas la grandan ideon kaj la sindonon, ni nur jam ne komencis vastan agon kaj tio estas la sola mankanta peco. Do ni faru tion! Fari realan ŝanĝon bezonas ĉiajn civitanojn, ne nur protestantojn. Ekde vi ekkonscias kion vi bone scipovas kaj kion vi volas fari, kontribui ĝin ne plu ŝajnas malfacile. Kion ajn vi povas oferti, pli bona estonteco bezonas ĝin. Do demandu vin: "Kio tipo de ŝanĝokreanto estas mi?" Ni bezonas: Ĉe storyofstuff.org vi povas esplori tiujn tipojn de ŝanĝokreantoj kaj trovi vian unuan aŭ plian paŝon por ekagadi. Esti responsa civitano komencas per baloti. Tio estas unu el bazaj taskoj kion ĉiuj ja povas fari sed fariĝas multe pli ekscite kaj ĝoje se ni ofertas niajn unikajn kapablojn kaj interesiĝojn por labori kune kun milojn aliajn. Mi scias ke ŝanĝi tutan ekonomisistemon estas grandega defio. Ne estas facile vidi klaran vojon de kie ni estas hodiaŭ ĝis kien ni volas iri kaj ne ekzistas 10 simplaj aferoj, kion ni povas fari sen forlasi nian sofon. Sed la vojo ne komencis pli klara por tiuj personoj ankaŭ. D-ro King diris: "Kredo faras la unuan paŝon eĉ se vi ne vidas la tutan ŝtuparon." Do ili diligente laboris por esti organizata. Ili trejnis en loka agado kio kreis iliajn civitanajn muskolojn kaj restis koncentrata al la granda ideo kaj kiam la tempo estis ĝusta ili estis preta. Por ni ankaŭ jam temp' está. Preta por fari ŝanĝon kaj skribi la venontan ĉapitron en "The Story of Stuff".