Polyglot Gathering: Reklamfilmeto
-
0:02 - 0:06Kiu parolas pli ol 10 lingvojn ĉi tie?
-
0:06 - 0:08Bone.
-
0:11 - 0:17Bonan matenon, bonan matenon... [multaj lingvoj]
-
0:17 - 0:21Ne zorgu, mi ne dirados "Bonan matenon."
-
0:21 - 0:26♪ Poliglota Kunveno, kia bonega inventaĵo. ♪
-
0:26 - 0:30♪ La intento estas renkontiĝi ĉi-dome. ♪
-
0:30 - 0:40♪ Por esplori lingvan lernadon, kaj kie ajn ni rigardas, ni vidas similajn brulantajn pasiojn. ♪
-
0:40 - 0:47De la difino, estas simple iu, kiu parolas multajn lingvojn. Pli ol 3, pli ol 4...
-
0:47 - 0:49Jes, tio trafas min.
-
0:49 - 0:55Mi ne legis pri poliglotaĵoj. Mi ĵus lernis la vorton antaŭ jaro aŭ du.
-
0:55 - 0:58Ho jes, tiu estus mi.
-
0:58 - 1:06Por ĉiu lingvo, mi havas diversajn kialojn por lerni ilin, ĉar mi vizitos landon aŭ mi konas homojn de tiu lando.
-
1:06 - 1:10En kelkaj kazoj, mi simple lernas ilin, ĉar mi interesiĝas pri la lingvo mem.
-
1:10 - 1:18Ĉar ĉiu lingvo havas malsaman vidpunkton, malsaman manieron por esprimi aferojn, malsamajn vortojn por aferoj, kiuj eble aŭ eble ne ekzistas en alia lingvo.
-
1:18 - 1:25Amuzas, se vi faras ĝuste, sed bona sinteno bezonatas, ĉar vi devas vere akcepti defion ĉiutage.
-
1:25 - 1:31Vi devas iri al tiu nekonata mondo, kiel mi ne estas tiom ruza,
-
1:31 - 1:34kaj ĉiuj aliaj pli bonas ol mi, kaj ĝi bezonas sociajn povojn.
-
1:34 - 1:41Ne ekzistas geno de lingvolernado en la senco, ke kelkaj havas, kaj kelkaj ne.
-
1:41 - 1:48Vivteni multajn lingvojn estas vivo-decido. Ne estas io, kion oni faras. Oni ne lernas lingvojn kaj tiam diras, bone, nun kion fari?
-
1:48 - 1:52Oni devas formi sian vivon ĉirkaŭ siaj elektoj por lingvoj.
-
1:52 - 2:01♪ Se vi volas lingvotrejnadon, kiu bezonas vian tutan cerbon, samtempa aŭskultado de rakontoj estas via alvoko. ♪
-
2:01 - 2:08♪ Aŭ vi povas traduki unuopajn vortojn, speciale la vorton por birdo. ♪
-
2:08 - 2:12♪ Certu, ke viaj lingvoj estas lingvoj entute. ♪
-
2:12 - 2:19Estas unikaĵo, ke la reto vere kunigas homojn en maniero, kiun nenio alia faris.
-
2:19 - 2:25Kaj por la poliglota komunumo speciale, ĝi ebligas al vi paroli al homoj de landoj, kiujn vi neniam vidus.
-
2:25 - 2:33Ni ĉiuj vere pasias pri lingvoj, ĉu mi diru, studemule. Vere sentas agrable kunpasii kun homoj
-
2:33 - 2:42kaj senti, ke ili komprenas vin kaj vian pasion por scii tre specifajn vortojn kaj kiel sinesprimi en nova lingvo.
-
2:42 - 2:47Amuzas esti ĉi tie ĉe la konferenco kaj renkonti homojn, kies nomojn vi rekonas,
-
2:47 - 2:51ĉar vi vidas tiun antaŭ tri jaroj kiam ili kreis kurson ĉe Memrise kaj vi diris, "Oh hej!"
-
2:51 - 2:58Almenaŭ se la Kunveno ne estas kion mi atendis, almenaŭ mi havos Berlinon.
-
2:58 - 3:04Kaj tiam mi agrable surpriziĝis, mi tute ne vidis Berlinon!
-
3:04 - 3:10♪ Do, lernadu kiam vi forlasas ĉi tiun lokon, via propra rapideco estas la ĝusta. ♪
-
3:10 - 3:14♪ Kaj simple konstatu, ke nenie ni povas resti. ♪
-
3:14 - 3:23♪ Ne estas ĉarlatanaĵo, uzu kuirhorloĝon por koncentriĝi. Forpuŝu vian patrinon kaj la Interreton. ♪
-
3:23 - 3:30Kiel poligloto, vi fakte donas ekzemplon al homoj, kiuj sentas sin solaj en la komunumo
-
3:30 - 3:35kie neniu alia ĉirkaŭ ili ŝatas lingvojn same multe kaj volas lerni multajn lingvojn.
-
3:35 - 3:40Ni ĵus kreis facebook-grupon kaj nun ĝi havas pli ol 1000 homojn.
-
3:40 - 3:50Kaj la Kunveno devas aldoni al la antaŭa, kaj montri bonan ekzemplon, ke tio estas bona aktivaĵo, kaj se vi timidas, se vi timas aliĝi,
-
3:50 - 4:01flankenmetu viajn antaŭjuĝojn, eĉ se vi parolas nur 3, 4, 5 lingvojn, aliĝu kaj plifortigu la komunumon de poliglotoj.
-
4:01 - 4:05[germane] Ah Berlin, wir sind hier, morgens, abends, trinken Bier.
-
4:05 - 4:10♪ Und dann sprechen wir so gut wie eins, zwei, vier... ♪
-
4:10 - 4:15[esperante] Ho Berlino, jen ni, matene, vespere, trinkas bieron.
-
4:15 - 4:21♪ Kaj tiam ni parolas kiel unu, du, kvar... ♪
-
4:21 - 4:30Do, ĝis, ĝis [multaj lingvoj]
-
4:30 - 4:32Kaj io ajn.
- Title:
- Polyglot Gathering: Reklamfilmeto
- Description:
-
Ne maltrafu la venontan Polyglot Gathering la 1-an ĝis la 4-a de majo, 2015 en Berlino! Pli ol 300 lingvaj ŝatantoj kunvenos por kunhavigi sian pasion kaj paroli pri lingvoj. Informoj kaj aliĝilo ĉe www.polyglotberlin.com.
Ĉi tiu filmeto estis surbendigita ĉe la Polyglot Gathering en Berlino 2014. (www.polyglotberlin.com/2014).
- Video Language:
- English
- Duration:
- 04:50
Chuck Smith edited Esperanto subtitles for Polyglot Gathering Trailer | ||
thwuerfel edited Esperanto subtitles for Polyglot Gathering Trailer | ||
Chuck Smith edited Esperanto subtitles for Polyglot Gathering Trailer | ||
Chuck Smith edited Esperanto subtitles for Polyglot Gathering Trailer | ||
Chuck Smith edited Esperanto subtitles for Polyglot Gathering Trailer | ||
Chuck Smith edited Esperanto subtitles for Polyglot Gathering Trailer | ||
Chuck Smith edited Esperanto subtitles for Polyglot Gathering Trailer | ||
Chuck Smith edited Esperanto subtitles for Polyglot Gathering Trailer |