0:00:02.067,0:00:05.750 Kiu parolas pli ol 10 lingvojn ĉi tie? 0:00:05.750,0:00:07.571 Bone. 0:00:10.649,0:00:17.115 Bonan matenon, bonan matenon... [multaj lingvoj] 0:00:17.115,0:00:21.288 Ne zorgu, mi ne dirados "Bonan matenon." 0:00:21.288,0:00:26.082 ♪ Poliglota Kunveno, kia bonega inventaĵo. ♪ 0:00:26.082,0:00:30.425 ♪ La intento estas renkontiĝi ĉi-dome. ♪ 0:00:30.425,0:00:39.800 ♪ Por esplori lingvan lernadon, kaj kie ajn ni rigardas, ni vidas similajn brulantajn pasiojn. ♪ 0:00:39.800,0:00:46.632 De la difino, estas simple iu, kiu parolas multajn lingvojn. Pli ol 3, pli ol 4... 0:00:46.632,0:00:49.209 Jes, tio trafas min. 0:00:49.209,0:00:55.087 Mi ne legis pri poliglotaĵoj. Mi ĵus lernis la vorton antaŭ jaro aŭ du. 0:00:55.087,0:00:57.730 Ho jes, tiu estus mi. 0:00:57.730,0:01:05.500 Por ĉiu lingvo, mi havas diversajn kialojn por lerni ilin, ĉar mi vizitos landon aŭ mi konas homojn de tiu lando. 0:01:05.500,0:01:09.549 En kelkaj kazoj, mi simple lernas ilin, ĉar mi interesiĝas pri la lingvo mem. 0:01:09.549,0:01:18.127 Ĉar ĉiu lingvo havas malsaman vidpunkton, malsaman manieron por esprimi aferojn, malsamajn vortojn por aferoj, kiuj eble aŭ eble ne ekzistas en alia lingvo. 0:01:18.127,0:01:25.431 Amuzas, se vi faras ĝuste, sed bona sinteno bezonatas, ĉar vi devas vere akcepti defion ĉiutage. 0:01:25.431,0:01:30.600 Vi devas iri al tiu nekonata mondo, kiel mi ne estas tiom ruza, 0:01:30.600,0:01:34.393 kaj ĉiuj aliaj pli bonas ol mi, kaj ĝi bezonas sociajn povojn. 0:01:34.393,0:01:40.886 Ne ekzistas geno de lingvolernado en la senco, ke kelkaj havas, kaj kelkaj ne. 0:01:40.886,0:01:47.551 Vivteni multajn lingvojn estas vivo-decido. Ne estas io, kion oni faras. Oni ne lernas lingvojn kaj tiam diras, bone, nun kion fari? 0:01:47.551,0:01:52.058 Oni devas formi sian vivon ĉirkaŭ siaj elektoj por lingvoj. 0:01:52.058,0:02:00.779 ♪ Se vi volas lingvotrejnadon, kiu bezonas vian tutan cerbon, samtempa aŭskultado de rakontoj estas via alvoko. ♪ 0:02:00.779,0:02:07.645 ♪ Aŭ vi povas traduki unuopajn vortojn, speciale la vorton por birdo. ♪ 0:02:07.645,0:02:11.996 ♪ Certu, ke viaj lingvoj estas lingvoj entute. ♪ 0:02:11.996,0:02:19.307 Estas unikaĵo, ke la reto vere kunigas homojn en maniero, kiun nenio alia faris. 0:02:19.307,0:02:25.489 Kaj por la poliglota komunumo speciale, ĝi ebligas al vi paroli al homoj de landoj, kiujn vi neniam vidus. 0:02:25.489,0:02:33.228 Ni ĉiuj vere pasias pri lingvoj, ĉu mi diru, studemule. Vere sentas agrable kunpasii kun homoj 0:02:33.228,0:02:42.170 kaj senti, ke ili komprenas vin kaj vian pasion por scii tre specifajn vortojn kaj kiel sinesprimi en nova lingvo. 0:02:42.170,0:02:46.898 Amuzas esti ĉi tie ĉe la konferenco kaj renkonti homojn, kies nomojn vi rekonas, 0:02:46.898,0:02:51.458 ĉar vi vidas tiun antaŭ tri jaroj kiam ili kreis kurson ĉe Memrise kaj vi diris, "Oh hej!" 0:02:51.458,0:02:58.353 Almenaŭ se la Kunveno ne estas kion mi atendis, almenaŭ mi havos Berlinon. 0:02:58.353,0:03:04.084 Kaj tiam mi agrable surpriziĝis, mi tute ne vidis Berlinon! 0:03:04.084,0:03:09.673 ♪ Do, lernadu kiam vi forlasas ĉi tiun lokon, via propra rapideco estas la ĝusta. ♪ 0:03:09.673,0:03:14.273 ♪ Kaj simple konstatu, ke nenie ni povas resti. ♪ 0:03:14.273,0:03:22.981 ♪ Ne estas ĉarlatanaĵo, uzu kuirhorloĝon por koncentriĝi. Forpuŝu vian patrinon kaj la Interreton. ♪ 0:03:22.981,0:03:29.893 Kiel poligloto, vi fakte donas ekzemplon al homoj, kiuj sentas sin solaj en la komunumo 0:03:29.893,0:03:35.132 kie neniu alia ĉirkaŭ ili ŝatas lingvojn same multe kaj volas lerni multajn lingvojn. 0:03:35.132,0:03:39.556 Ni ĵus kreis facebook-grupon kaj nun ĝi havas pli ol 1000 homojn. 0:03:39.556,0:03:49.776 Kaj la Kunveno devas aldoni al la antaŭa, kaj montri bonan ekzemplon, ke tio estas bona aktivaĵo, kaj se vi timidas, se vi timas aliĝi, 0:03:49.776,0:04:00.543 flankenmetu viajn antaŭjuĝojn, eĉ se vi parolas nur 3, 4, 5 lingvojn, aliĝu kaj plifortigu la komunumon de poliglotoj. 0:04:00.543,0:04:05.392 [germane] Ah Berlin, wir sind hier, morgens, abends, trinken Bier. 0:04:05.392,0:04:10.177 ♪ Und dann sprechen wir so gut wie eins, zwei, vier... ♪ 0:04:10.177,0:04:14.612 [esperante] Ho Berlino, jen ni, matene, vespere, trinkas bieron. 0:04:14.612,0:04:20.990 ♪ Kaj tiam ni parolas kiel unu, du, kvar... ♪ 0:04:20.990,0:04:29.577 Do, ĝis, ĝis [multaj lingvoj] 0:04:29.577,0:04:32.134 Kaj io ajn.