Patricia Ryan: Ne insistu je la angla!
-
0:01 - 0:03Mi scias tion, kion vi pensas.
-
0:03 - 0:05Vi pensas, ke mi perdiĝis,
-
0:05 - 0:07kaj iu baldaŭ venos surscenejen
-
0:07 - 0:09por ĝentile regvidi min al mia seĝo.
-
0:09 - 0:15(aplaŭdo)
-
0:15 - 0:18Mi ofte spertas tion en Dubajo.
-
0:18 - 0:20"Vi venis por ferii, ĉu ne, s-ino?"
-
0:20 - 0:22(ridoj)
-
0:22 - 0:25"Aŭ por viziti la infanojn, ĉu?
-
0:25 - 0:27Kiom longe vi restos?"
-
0:27 - 0:30Nu fakte, dum ankoraŭ longa tempo, mi esperas.
-
0:30 - 0:33Mi loĝas kaj instruas ĉe la Persa Golfo
-
0:33 - 0:35dum pli ol 30 jaroj.
-
0:35 - 0:39(aplaŭdo)
-
0:39 - 0:43Kaj dum tiu tempo, mi vidis multajn ŝanĝojn.
-
0:43 - 0:45Nu, tiu statistiko
-
0:45 - 0:47estas ege ŝoka.
-
0:47 - 0:49Kaj mi volas paroli al vi hodiaŭ
-
0:49 - 0:51pri malapero de lingvoj
-
0:51 - 0:54kaj la tutmondiĝo de la angla.
-
0:54 - 0:56Mi volas rakonti al vi pri mia amikino,
-
0:56 - 0:59kiu instruis la anglan al plenkreskuloj en Abudabio.
-
0:59 - 1:01Kaj iun tagon,
-
1:01 - 1:03ŝi decidis fari lecionon en la ĝardeno
-
1:03 - 1:05por instrui al ili vortojn pri la naturo.
-
1:05 - 1:07Sed je la fino estis ŝi, kiu lernis
-
1:07 - 1:09la arabajn vortojn por la lokaj plantoj,
-
1:09 - 1:11kune kun la diversaj manieroj uzi ilin --
-
1:11 - 1:14resanige, ŝminke,
-
1:14 - 1:17kuire, kiel herboj.
-
1:17 - 1:19Kiel tiuj studentoj eksciis pri ĉio ĉi?
-
1:19 - 1:21Evidente, de siaj geavoj
-
1:21 - 1:24kaj eĉ de la pra-geavoj.
-
1:24 - 1:27Mi ne bezonas klarigi al vi kiom gravas
-
1:27 - 1:29la eblo komuniki
-
1:29 - 1:31tra la generacioj.
-
1:31 - 1:33Sed bedaŭrinde, nuntempe,
-
1:33 - 1:35lingvoj formortas
-
1:35 - 1:37je rapideco kiel neniam antaŭe.
-
1:37 - 1:40Unu lingvo formortas ĉiun 14-an tagon.
-
1:41 - 1:43Nu, samtempe,
-
1:43 - 1:45la angla estas la senkonkura tutmonda lingvo.
-
1:45 - 1:47Ĉu tiuj faktoj estas ligitaj?
-
1:47 - 1:49Mi ne scias.
-
1:49 - 1:52Sed mi ja scias, ke mi vidis multajn ŝanĝojn.
-
1:52 - 1:55Kiam mi unuafoje venis al la Persa Golfo, mi venis al Kuvajto
-
1:55 - 1:58en periodo kiam la vivo tie estis ankoraŭ malfacila.
-
1:58 - 2:00Fakte, antaŭ ne tiom longa tempo.
-
2:00 - 2:03Tio estas iom tro frua.
-
2:03 - 2:05Sed ĉiukaze,
-
2:05 - 2:07la Brita Konsilio dungis min
-
2:07 - 2:09kaj ĉirkaŭ 25 aliajn geinstruistojn.
-
2:09 - 2:11Kaj ni estis la unuaj ne-islamanaj
-
2:11 - 2:14instruistoj en la ŝtataj lernejoj tie en Kuvajto.
-
2:14 - 2:16Oni venigis nin por instrui la anglan
-
2:16 - 2:20ĉar la registaro volis modernigi la landon
-
2:20 - 2:23kaj fortikigi la civitanojn per edukado.
-
2:23 - 2:25Kaj evidente, ankaŭ Britio profitis
-
2:25 - 2:28pro iom de la bela nafta riĉeco.
-
2:28 - 2:30Bone.
-
2:30 - 2:33Jen la plej grava ŝanĝo, kiun mi vidis --
-
2:33 - 2:35la instruado de la angla
-
2:35 - 2:37nun ŝanĝiĝis
-
2:37 - 2:41de reciproke avantaĝa afero
-
2:41 - 2:44al grandega internacia komerco tia, kia ĝi estas hodiaŭ.
-
2:44 - 2:48Ne plu simple unu fremda lingvo en la lerneja fakaro.
-
2:48 - 2:50Kaj ne plu la ekskluziva tereno
-
2:50 - 2:52de la patrina lando Anglio.
-
2:52 - 2:54Ĝi iĝis laŭmoda komerco
-
2:54 - 2:57por ĉiu angla-parolanta lando de la tero.
-
2:57 - 2:59Kaj kial ne?
-
2:59 - 3:02Ne forgesu, ke la plej bona edukado --
-
3:02 - 3:05laŭ la plej lasta Tutmonda Vicordigo de Universitatoj --
-
3:05 - 3:07troviĝas en la universitatoj
-
3:07 - 3:11de Britio kaj Usono.
-
3:11 - 3:15Do ĉiu volas havi anglalingvan edukadon, kompreneble.
-
3:15 - 3:17Sed se vi ne estas denaska anglaparolanto,
-
3:17 - 3:19vi devas fari teston.
-
3:19 - 3:21Nu, ĉu estas pravigeble
-
3:21 - 3:23malakcepti studonton
-
3:23 - 3:25laŭ nur lingva kriterio?
-
3:25 - 3:27Eble vi havus komputilan scienciston,
-
3:27 - 3:29kiu estas geniulo.
-
3:29 - 3:32Ĉu vere li bezonus la saman lingvokapablon kiel advokato, ekzemple?
-
3:32 - 3:35Nu, mi kredas, ke ne.
-
3:36 - 3:39Ni instruistoj de la angla malakceptadas ilin ĉiutage.
-
3:39 - 3:41Ni starigas halt-ŝildon,
-
3:41 - 3:43kaj ni abrupte haltigas ilin.
-
3:43 - 3:45Ili ne rajtas plu sekvadi siajn revojn
-
3:45 - 3:48ĝis kiam ili sukcesos kun la angla lingvo.
-
3:49 - 3:52Nu, imagu tion:
-
3:52 - 3:56se mi renkontus unulingvan nederlandanon,
-
3:56 - 3:58kiu havus la kuracilon kontraŭ kancero,
-
3:58 - 4:01ĉu mi rifuzus al li studlokon en mia brita universitato?
-
4:01 - 4:03Mi dirus, ke ne.
-
4:03 - 4:06Tamen, ja precize tion ni faras.
-
4:06 - 4:09Ni instruistoj de la angla estas la gardistoj ĉe la pordego.
-
4:09 - 4:12Kaj vi devas unue montri al ni,
-
4:12 - 4:15ke vi sufiĉe bone regas la anglan.
-
4:16 - 4:18Povas esti danĝere
-
4:18 - 4:21doni tro da povo
-
4:21 - 4:23al iu mallarĝa segmento de la socio.
-
4:23 - 4:26Eble la barilo estus tro universala.
-
4:26 - 4:28Bone.
-
4:28 - 4:31"Sed," mi aŭdas vin diri,
-
4:31 - 4:33"kio pri la esplorado?
-
4:33 - 4:35Ĉio estas en la angla."
-
4:35 - 4:37Do la libroj estas en la angla,
-
4:37 - 4:39la ĵurnaloj estas en la angla,
-
4:39 - 4:42sed tio estas memplenuma profetaĵo
-
4:42 - 4:44Tio plifortigas la neprigon de la angla.
-
4:44 - 4:46Kaj tiel plu.
-
4:46 - 4:49Mi demandas vin, kio pri tradukado?
-
4:49 - 4:53Pensu pri la Islama Ora Epoko,
-
4:53 - 4:56kiam okazis multege da tradukado.
-
4:56 - 4:59Ili tradukis el la latina kaj la greka
-
4:59 - 5:01al la araba kaj la persa,
-
5:01 - 5:03kaj sekvis tradukoj
-
5:03 - 5:05al la ĝermanaj lingvoj de Eŭropo
-
5:05 - 5:07kaj la latinidaj lingvoj.
-
5:07 - 5:11Kaj tiel, lumo brilis sur la Malluma Epoko de Eŭropo.
-
5:12 - 5:14Nu, ne miskomprenu min,
-
5:14 - 5:16ĉiuj vi instruistoj de la angla:
-
5:16 - 5:18mi ne kontraŭas la instruadon de la angla.
-
5:18 - 5:20Mi ŝategas, ke ni havas tutmondan lingvon.
-
5:20 - 5:23Ni bezonas tion nun pli ol iam ajn antaŭe.
-
5:23 - 5:25Sed mi kontraŭas uzi ĝin
-
5:25 - 5:27kiel barilon.
-
5:27 - 5:30Ĉu vere ni volas troviĝi kun nur 600 lingvoj
-
5:30 - 5:33kaj unu ĉeflingvo, eble la angla, eble la ĉina?
-
5:33 - 5:36Ni bezonas pli ol tion. Kie ni metu la limon?
-
5:36 - 5:38Tiu sistemo
-
5:38 - 5:41egaligas inteligenton
-
5:41 - 5:44al scipovo de la angla
-
5:44 - 5:46kaj tio estas tute arbitra.
-
5:46 - 5:52(aplaŭdo)
-
5:52 - 5:54Mi volas rememorigi vin
-
5:54 - 5:57ke la gigantoj, sur kies ŝultroj
-
5:57 - 5:59staras la hodiaŭa intelektularo
-
5:59 - 6:01ne estis devigataj posedi la anglan,
-
6:01 - 6:03ili ne devis havi diplomon pri la angla.
-
6:03 - 6:06Jen bona ekzemplo: Einstein.
-
6:07 - 6:10Flanke, oni konsideris lin nelernema en la lernejo,
-
6:10 - 6:12ĉar li fakte estis disleksia.
-
6:12 - 6:14Sed feliĉe por la mondo,
-
6:14 - 6:17li ne devis sukcesi en ekzameno pri la angla.
-
6:17 - 6:20Ĉar tio komenciĝis nur en 1964,
-
6:20 - 6:22kun la t.n. TOEFL,
-
6:22 - 6:24la usona testo pri la angla.
-
6:24 - 6:26Nun tio eksplodis.
-
6:26 - 6:29Estas multege da testoj pri la angla.
-
6:29 - 6:31Kaj milionoj kaj milionoj da lernantoj
-
6:31 - 6:33ĉiujare faras tiujn testojn.
-
6:33 - 6:35Nu, eble vi pensas — vi kaj mi —
-
6:35 - 6:37ke la prezoj por tio ne estas tiom altaj,
-
6:37 - 6:39sed ili estas maleblige altaj
-
6:39 - 6:41por multaj milionoj da malriĉaj homoj.
-
6:41 - 6:43Do ni tuj malakceptas tiujn homojn.
-
6:43 - 6:46(aplaŭdo)
-
6:46 - 6:49Mi memoras titolon en gazeto, kiun mi ĵus vidis:
-
6:49 - 6:51"Edukado: La Granda Disiĝo."
-
6:51 - 6:53Nun mi komprenas,
-
6:53 - 6:56kial homoj koncentriĝas je la angla.
-
6:56 - 6:59Ili volas doni al siaj infanoj la plej bonan ŝancon por la vivo.
-
7:00 - 7:03Kaj por fari tion, ili bezonas riĉlandan edukadon.
-
7:03 - 7:05Ĉar, evidente, la plej bonajn laborlokojn
-
7:05 - 7:08prenas homoj el la riĉlandaj universitatoj,
-
7:08 - 7:10kiel mi antaŭe montris.
-
7:10 - 7:12Estas diabla cirklo.
-
7:12 - 7:14Jen.
-
7:14 - 7:16Aŭskultu rakonton pri du sciencistoj,
-
7:16 - 7:18du anglaj sciencistoj.
-
7:18 - 7:20Ili faris eksperimenton
-
7:20 - 7:22pri genetiko
-
7:22 - 7:25rilate al antaŭaj kaj malantaŭaj gamboj de bestoj.
-
7:25 - 7:27Kaj ili ne trovis la rezultojn, kiujn ili serĉis.
-
7:27 - 7:29Ili vere ne sciis kion fari,
-
7:29 - 7:32ĝis kiam alvenis germana sciencisto
-
7:32 - 7:35kiu rimarkis, ke ili uzis du apartajn vortojn
-
7:35 - 7:37por la antaŭaj kaj malantaŭaj gamboj,
-
7:37 - 7:41sed la genetiko ne konas tiun distingon,
-
7:41 - 7:43same kiel la germana lingvo.
-
7:43 - 7:45Do trovite,
-
7:45 - 7:47problemo solvita.
-
7:47 - 7:49Se vi ne kapablas havi iun penson,
-
7:49 - 7:52vi blokiĝas.
-
7:52 - 7:54Sed se alia lingvo ja ebligas tiun penson,
-
7:54 - 7:56tiam, per kunlaboro,
-
7:56 - 7:59ni povas atingi kaj lerni tiom pli multe.
-
8:01 - 8:03Mia filino
-
8:03 - 8:06venis al Anglio de Kuvajto.
-
8:06 - 8:09Ŝi estis studinta sciencon kaj matematikon per la araba,
-
8:09 - 8:12en arablingva lernejo.
-
8:12 - 8:15Ŝi devis angligi ĝin en la gimnazio.
-
8:15 - 8:17Kaj ŝi estis la plej bona lernanto en la klasoj
-
8:17 - 8:19pri tiuj fakoj.
-
8:19 - 8:21Tio montras ke,
-
8:21 - 8:23kiam lernantoj venas al ni el fremdaj landoj,
-
8:23 - 8:25eble ni ne sufiĉe rekonas
-
8:25 - 8:27ties sciojn
-
8:27 - 8:30kiam ili scias tion en sia propra lingvo.
-
8:30 - 8:32Kiam lingvo mortas,
-
8:32 - 8:35ni ne scias kion ni perdas kun tiu lingvo.
-
8:35 - 8:39Tiel estas -- mi ne scias ĉu vi vidis tion per CNN --
-
8:39 - 8:41ili donis Heroan Premion
-
8:41 - 8:44al juna ŝafista knabo en Kenjo
-
8:44 - 8:47kiu ne povis studi vespere en sia vilaĝo
-
8:47 - 8:49samkiel la aliaj vilaĝaj infanoj,
-
8:49 - 8:51ĉar la kerosena lampo fumis
-
8:51 - 8:53kaj tio damaĝis liajn okulojn.
-
8:53 - 8:56Kaj ĉiukaze, ili neniam havis sufiĉe da keroseno,
-
8:56 - 8:59ĉar kion oni povas aĉeti per po unu dolaro tage?
-
8:59 - 9:01Do, li inventis
-
9:01 - 9:04senkostan persunan lampon.
-
9:04 - 9:06Kaj nun la infanoj en lia vilaĝo
-
9:06 - 9:08same sukcesas en la lernejo
-
9:08 - 9:12kiel la infanoj, kiuj havas elektron hejme.
-
9:12 - 9:18(aplaŭdo)
-
9:18 - 9:20Kiam li ricevis la premion,
-
9:20 - 9:22li diris tiujn belajn vortojn:
-
9:22 - 9:25"La infanoj povas gvidi Afrikon el ĝia hodiaŭa stato,
-
9:25 - 9:27malluma kontinento,
-
9:27 - 9:29al lumplena kontinento."
-
9:29 - 9:31Jen simpla ideo,
-
9:31 - 9:34sed ĝi povus havi tre longdistancajn konsekvencojn.
-
9:35 - 9:37Sen lumo --
-
9:37 - 9:40ĉu fizika aŭ metafora --
-
9:40 - 9:43homoj ne povas sukcesi en niaj ekzamenoj,
-
9:43 - 9:46kaj ni neniam povas scii tion, kion ili scias.
-
9:46 - 9:49Ni ne lasu ilin kaj nin
-
9:49 - 9:51en la mallumo.
-
9:51 - 9:54Ni festu la diversecon.
-
9:54 - 9:57Okupiĝu pri via lingvo.
-
9:57 - 10:01Uzu ĝin por disvastigi plej bonajn ideojn.
-
10:01 - 10:08(aplaŭdo) "Neniu vidas flori tiun belan floron, Kaj en soleco ĝi malŝparas sian gloron."
-
10:08 - 10:10Koran dankon.
-
10:10 - 10:13(aplaŭdo)
- Title:
- Patricia Ryan: Ne insistu je la angla!
- Speaker:
- Patricia Ryan
- Description:
-
Ĉe TEDxDubai, Patricia RYAN — longtempa instruistino pri la angla lingvo — starigas provokan demandon: Ĉu la tutmonda fokuso je la angla malhelpas la disvastigon de altvaloraj ideoj en aliaj lingvoj? (Ekzemple: Kio okazus, se Einstein estus devigata fari la TOEFL-ekzamenon?) Jen pasia defendo de tradukado kaj kunhavigo de ideoj.
- Video Language:
- English
- Team:
closed TED
- Project:
- TEDTalks
- Duration:
- 10:14