0:00:01.000,0:00:03.000 Mi scias tion, kion vi pensas. 0:00:03.000,0:00:05.000 Vi pensas, ke mi perdiĝis, 0:00:05.000,0:00:07.000 kaj iu baldaŭ venos surscenejen 0:00:07.000,0:00:09.000 por ĝentile regvidi min al mia seĝo. 0:00:09.000,0:00:15.000 (aplaŭdo) 0:00:15.000,0:00:18.000 Mi ofte spertas tion en Dubajo. 0:00:18.000,0:00:20.000 "Vi venis por ferii, ĉu ne, s-ino?" 0:00:20.000,0:00:22.000 (ridoj) 0:00:22.000,0:00:25.000 "Aŭ por viziti la infanojn, ĉu? 0:00:25.000,0:00:27.000 Kiom longe vi restos?" 0:00:27.000,0:00:30.000 Nu fakte, dum ankoraŭ longa tempo, mi esperas. 0:00:30.000,0:00:33.000 Mi loĝas kaj instruas ĉe la Persa Golfo 0:00:33.000,0:00:35.000 dum pli ol 30 jaroj. 0:00:35.000,0:00:39.000 (aplaŭdo) 0:00:39.000,0:00:43.000 Kaj dum tiu tempo, mi vidis multajn ŝanĝojn. 0:00:43.000,0:00:45.000 Nu, tiu statistiko 0:00:45.000,0:00:47.000 estas ege ŝoka. 0:00:47.000,0:00:49.000 Kaj mi volas paroli al vi hodiaŭ 0:00:49.000,0:00:51.000 pri malapero de lingvoj 0:00:51.000,0:00:54.000 kaj la tutmondiĝo de la angla. 0:00:54.000,0:00:56.000 Mi volas rakonti al vi pri mia amikino, 0:00:56.000,0:00:59.000 kiu instruis la anglan al plenkreskuloj en Abudabio. 0:00:59.000,0:01:01.000 Kaj iun tagon, 0:01:01.000,0:01:03.000 ŝi decidis fari lecionon en la ĝardeno 0:01:03.000,0:01:05.000 por instrui al ili vortojn pri la naturo. 0:01:05.000,0:01:07.000 Sed je la fino estis ŝi, kiu lernis 0:01:07.000,0:01:09.000 la arabajn vortojn por la lokaj plantoj, 0:01:09.000,0:01:11.000 kune kun la diversaj manieroj uzi ilin -- 0:01:11.000,0:01:14.000 resanige, ŝminke, 0:01:14.000,0:01:17.000 kuire, kiel herboj. 0:01:17.000,0:01:19.000 Kiel tiuj studentoj eksciis pri ĉio ĉi? 0:01:19.000,0:01:21.000 Evidente, de siaj geavoj 0:01:21.000,0:01:24.000 kaj eĉ de la pra-geavoj. 0:01:24.000,0:01:27.000 Mi ne bezonas klarigi al vi kiom gravas 0:01:27.000,0:01:29.000 la eblo komuniki 0:01:29.000,0:01:31.000 tra la generacioj. 0:01:31.000,0:01:33.000 Sed bedaŭrinde, nuntempe, 0:01:33.000,0:01:35.000 lingvoj formortas 0:01:35.000,0:01:37.000 je rapideco kiel neniam antaŭe. 0:01:37.000,0:01:40.000 Unu lingvo formortas ĉiun 14-an tagon. 0:01:41.000,0:01:43.000 Nu, samtempe, 0:01:43.000,0:01:45.000 la angla estas la senkonkura tutmonda lingvo. 0:01:45.000,0:01:47.000 Ĉu tiuj faktoj estas ligitaj? 0:01:47.000,0:01:49.000 Mi ne scias. 0:01:49.000,0:01:52.000 Sed mi ja scias, ke mi vidis multajn ŝanĝojn. 0:01:52.000,0:01:55.000 Kiam mi unuafoje venis al la Persa Golfo, mi venis al Kuvajto 0:01:55.000,0:01:58.000 en periodo kiam la vivo tie estis ankoraŭ malfacila. 0:01:58.000,0:02:00.000 Fakte, antaŭ ne tiom longa tempo. 0:02:00.000,0:02:03.000 Tio estas iom tro frua. 0:02:03.000,0:02:05.000 Sed ĉiukaze, 0:02:05.000,0:02:07.000 la Brita Konsilio dungis min 0:02:07.000,0:02:09.000 kaj ĉirkaŭ 25 aliajn geinstruistojn. 0:02:09.000,0:02:11.000 Kaj ni estis la unuaj ne-islamanaj 0:02:11.000,0:02:14.000 instruistoj en la ŝtataj lernejoj tie en Kuvajto. 0:02:14.000,0:02:16.000 Oni venigis nin por instrui la anglan 0:02:16.000,0:02:20.000 ĉar la registaro volis modernigi la landon 0:02:20.000,0:02:23.000 kaj fortikigi la civitanojn per edukado. 0:02:23.000,0:02:25.000 Kaj evidente, ankaŭ Britio profitis 0:02:25.000,0:02:28.000 pro iom de la bela nafta riĉeco. 0:02:28.000,0:02:30.000 Bone. 0:02:30.000,0:02:33.000 Jen la plej grava ŝanĝo, kiun mi vidis -- 0:02:33.000,0:02:35.000 la instruado de la angla 0:02:35.000,0:02:37.000 nun ŝanĝiĝis 0:02:37.000,0:02:41.000 de reciproke avantaĝa afero 0:02:41.000,0:02:44.000 al grandega internacia komerco tia, kia ĝi estas hodiaŭ. 0:02:44.000,0:02:48.000 Ne plu simple unu fremda lingvo en la lerneja fakaro. 0:02:48.000,0:02:50.000 Kaj ne plu la ekskluziva tereno 0:02:50.000,0:02:52.000 de la patrina lando Anglio. 0:02:52.000,0:02:54.000 Ĝi iĝis laŭmoda komerco 0:02:54.000,0:02:57.000 por ĉiu angla-parolanta lando de la tero. 0:02:57.000,0:02:59.000 Kaj kial ne? 0:02:59.000,0:03:02.000 Ne forgesu, ke la plej bona edukado -- 0:03:02.000,0:03:05.000 laŭ la plej lasta Tutmonda Vicordigo de Universitatoj -- 0:03:05.000,0:03:07.000 troviĝas en la universitatoj 0:03:07.000,0:03:11.000 de Britio kaj Usono. 0:03:11.000,0:03:15.000 Do ĉiu volas havi anglalingvan edukadon, kompreneble. 0:03:15.000,0:03:17.000 Sed se vi ne estas denaska anglaparolanto, 0:03:17.000,0:03:19.000 vi devas fari teston. 0:03:19.000,0:03:21.000 Nu, ĉu estas pravigeble 0:03:21.000,0:03:23.000 malakcepti studonton 0:03:23.000,0:03:25.000 laŭ nur lingva kriterio? 0:03:25.000,0:03:27.000 Eble vi havus komputilan scienciston, 0:03:27.000,0:03:29.000 kiu estas geniulo. 0:03:29.000,0:03:32.000 Ĉu vere li bezonus la saman lingvokapablon kiel advokato, ekzemple? 0:03:32.000,0:03:35.000 Nu, mi kredas, ke ne. 0:03:36.000,0:03:39.000 Ni instruistoj de la angla malakceptadas ilin ĉiutage. 0:03:39.000,0:03:41.000 Ni starigas halt-ŝildon, 0:03:41.000,0:03:43.000 kaj ni abrupte haltigas ilin. 0:03:43.000,0:03:45.000 Ili ne rajtas plu sekvadi siajn revojn 0:03:45.000,0:03:48.000 ĝis kiam ili sukcesos kun la angla lingvo. 0:03:49.000,0:03:52.000 Nu, imagu tion: 0:03:52.000,0:03:56.000 se mi renkontus unulingvan nederlandanon, 0:03:56.000,0:03:58.000 kiu havus la kuracilon kontraŭ kancero, 0:03:58.000,0:04:01.000 ĉu mi rifuzus al li studlokon en mia brita universitato? 0:04:01.000,0:04:03.000 Mi dirus, ke ne. 0:04:03.000,0:04:06.000 Tamen, ja precize tion ni faras. 0:04:06.000,0:04:09.000 Ni instruistoj de la angla estas la gardistoj ĉe la pordego. 0:04:09.000,0:04:12.000 Kaj vi devas unue montri al ni, 0:04:12.000,0:04:15.000 ke vi sufiĉe bone regas la anglan. 0:04:16.000,0:04:18.000 Povas esti danĝere 0:04:18.000,0:04:21.000 doni tro da povo 0:04:21.000,0:04:23.000 al iu mallarĝa segmento de la socio. 0:04:23.000,0:04:26.000 Eble la barilo estus tro universala. 0:04:26.000,0:04:28.000 Bone. 0:04:28.000,0:04:31.000 "Sed," mi aŭdas vin diri, 0:04:31.000,0:04:33.000 "kio pri la esplorado? 0:04:33.000,0:04:35.000 Ĉio estas en la angla." 0:04:35.000,0:04:37.000 Do la libroj estas en la angla, 0:04:37.000,0:04:39.000 la ĵurnaloj estas en la angla, 0:04:39.000,0:04:42.000 sed tio estas memplenuma profetaĵo 0:04:42.000,0:04:44.000 Tio plifortigas la neprigon de la angla. 0:04:44.000,0:04:46.000 Kaj tiel plu. 0:04:46.000,0:04:49.000 Mi demandas vin, kio pri tradukado? 0:04:49.000,0:04:53.000 Pensu pri la Islama Ora Epoko, 0:04:53.000,0:04:56.000 kiam okazis multege da tradukado. 0:04:56.000,0:04:59.000 Ili tradukis el la latina kaj la greka 0:04:59.000,0:05:01.000 al la araba kaj la persa, 0:05:01.000,0:05:03.000 kaj sekvis tradukoj 0:05:03.000,0:05:05.000 al la ĝermanaj lingvoj de Eŭropo 0:05:05.000,0:05:07.000 kaj la latinidaj lingvoj. 0:05:07.000,0:05:11.000 Kaj tiel, lumo brilis sur la Malluma Epoko de Eŭropo. 0:05:12.000,0:05:14.000 Nu, ne miskomprenu min, 0:05:14.000,0:05:16.000 ĉiuj vi instruistoj de la angla: 0:05:16.000,0:05:18.000 mi ne kontraŭas la instruadon de la angla. 0:05:18.000,0:05:20.000 Mi ŝategas, ke ni havas tutmondan lingvon. 0:05:20.000,0:05:23.000 Ni bezonas tion nun pli ol iam ajn antaŭe. 0:05:23.000,0:05:25.000 Sed mi kontraŭas uzi ĝin 0:05:25.000,0:05:27.000 kiel barilon. 0:05:27.000,0:05:30.000 Ĉu vere ni volas troviĝi kun nur 600 lingvoj 0:05:30.000,0:05:33.000 kaj unu ĉeflingvo, eble la angla, eble la ĉina? 0:05:33.000,0:05:36.000 Ni bezonas pli ol tion. Kie ni metu la limon? 0:05:36.000,0:05:38.000 Tiu sistemo 0:05:38.000,0:05:41.000 egaligas inteligenton 0:05:41.000,0:05:44.000 al scipovo de la angla 0:05:44.000,0:05:46.000 kaj tio estas tute arbitra. 0:05:46.000,0:05:52.000 (aplaŭdo) 0:05:52.000,0:05:54.000 Mi volas rememorigi vin 0:05:54.000,0:05:57.000 ke la gigantoj, sur kies ŝultroj 0:05:57.000,0:05:59.000 staras la hodiaŭa intelektularo 0:05:59.000,0:06:01.000 ne estis devigataj posedi la anglan, 0:06:01.000,0:06:03.000 ili ne devis havi diplomon pri la angla. 0:06:03.000,0:06:06.000 Jen bona ekzemplo: Einstein. 0:06:07.000,0:06:10.000 Flanke, oni konsideris lin nelernema en la lernejo, 0:06:10.000,0:06:12.000 ĉar li fakte estis disleksia. 0:06:12.000,0:06:14.000 Sed feliĉe por la mondo, 0:06:14.000,0:06:17.000 li ne devis sukcesi en ekzameno pri la angla. 0:06:17.000,0:06:20.000 Ĉar tio komenciĝis nur en 1964, 0:06:20.000,0:06:22.000 kun la t.n. TOEFL, 0:06:22.000,0:06:24.000 la usona testo pri la angla. 0:06:24.000,0:06:26.000 Nun tio eksplodis. 0:06:26.000,0:06:29.000 Estas multege da testoj pri la angla. 0:06:29.000,0:06:31.000 Kaj milionoj kaj milionoj da lernantoj 0:06:31.000,0:06:33.000 ĉiujare faras tiujn testojn. 0:06:33.000,0:06:35.000 Nu, eble vi pensas — vi kaj mi — 0:06:35.000,0:06:37.000 ke la prezoj por tio ne estas tiom altaj, 0:06:37.000,0:06:39.000 sed ili estas maleblige altaj 0:06:39.000,0:06:41.000 por multaj milionoj da malriĉaj homoj. 0:06:41.000,0:06:43.000 Do ni tuj malakceptas tiujn homojn. 0:06:43.000,0:06:46.000 (aplaŭdo) 0:06:46.000,0:06:49.000 Mi memoras titolon en gazeto, kiun mi ĵus vidis: 0:06:49.000,0:06:51.000 "Edukado: La Granda Disiĝo." 0:06:51.000,0:06:53.000 Nun mi komprenas, 0:06:53.000,0:06:56.000 kial homoj koncentriĝas je la angla. 0:06:56.000,0:06:59.000 Ili volas doni al siaj infanoj la plej bonan ŝancon por la vivo. 0:07:00.000,0:07:03.000 Kaj por fari tion, ili bezonas riĉlandan edukadon. 0:07:03.000,0:07:05.000 Ĉar, evidente, la plej bonajn laborlokojn 0:07:05.000,0:07:08.000 prenas homoj el la riĉlandaj universitatoj, 0:07:08.000,0:07:10.000 kiel mi antaŭe montris. 0:07:10.000,0:07:12.000 Estas diabla cirklo. 0:07:12.000,0:07:14.000 Jen. 0:07:14.000,0:07:16.000 Aŭskultu rakonton pri du sciencistoj, 0:07:16.000,0:07:18.000 du anglaj sciencistoj. 0:07:18.000,0:07:20.000 Ili faris eksperimenton 0:07:20.000,0:07:22.000 pri genetiko 0:07:22.000,0:07:25.000 rilate al antaŭaj kaj malantaŭaj gamboj de bestoj. 0:07:25.000,0:07:27.000 Kaj ili ne trovis la rezultojn, kiujn ili serĉis. 0:07:27.000,0:07:29.000 Ili vere ne sciis kion fari, 0:07:29.000,0:07:32.000 ĝis kiam alvenis germana sciencisto 0:07:32.000,0:07:35.000 kiu rimarkis, ke ili uzis du apartajn vortojn 0:07:35.000,0:07:37.000 por la antaŭaj kaj malantaŭaj gamboj, 0:07:37.000,0:07:41.000 sed la genetiko ne konas tiun distingon, 0:07:41.000,0:07:43.000 same kiel la germana lingvo. 0:07:43.000,0:07:45.000 Do trovite, 0:07:45.000,0:07:47.000 problemo solvita. 0:07:47.000,0:07:49.000 Se vi ne kapablas havi iun penson, 0:07:49.000,0:07:52.000 vi blokiĝas. 0:07:52.000,0:07:54.000 Sed se alia lingvo ja ebligas tiun penson, 0:07:54.000,0:07:56.000 tiam, per kunlaboro, 0:07:56.000,0:07:59.000 ni povas atingi kaj lerni tiom pli multe. 0:08:01.000,0:08:03.000 Mia filino 0:08:03.000,0:08:06.000 venis al Anglio de Kuvajto. 0:08:06.000,0:08:09.000 Ŝi estis studinta sciencon kaj matematikon per la araba, 0:08:09.000,0:08:12.000 en arablingva lernejo. 0:08:12.000,0:08:15.000 Ŝi devis angligi ĝin en la gimnazio. 0:08:15.000,0:08:17.000 Kaj ŝi estis la plej bona lernanto en la klasoj 0:08:17.000,0:08:19.000 pri tiuj fakoj. 0:08:19.000,0:08:21.000 Tio montras ke, 0:08:21.000,0:08:23.000 kiam lernantoj venas al ni el fremdaj landoj, 0:08:23.000,0:08:25.000 eble ni ne sufiĉe rekonas 0:08:25.000,0:08:27.000 ties sciojn 0:08:27.000,0:08:30.000 kiam ili scias tion en sia propra lingvo. 0:08:30.000,0:08:32.000 Kiam lingvo mortas, 0:08:32.000,0:08:35.000 ni ne scias kion ni perdas kun tiu lingvo. 0:08:35.000,0:08:39.000 Tiel estas -- mi ne scias ĉu vi vidis tion per CNN -- 0:08:39.000,0:08:41.000 ili donis Heroan Premion 0:08:41.000,0:08:44.000 al juna ŝafista knabo en Kenjo 0:08:44.000,0:08:47.000 kiu ne povis studi vespere en sia vilaĝo 0:08:47.000,0:08:49.000 samkiel la aliaj vilaĝaj infanoj, 0:08:49.000,0:08:51.000 ĉar la kerosena lampo fumis 0:08:51.000,0:08:53.000 kaj tio damaĝis liajn okulojn. 0:08:53.000,0:08:56.000 Kaj ĉiukaze, ili neniam havis sufiĉe da keroseno, 0:08:56.000,0:08:59.000 ĉar kion oni povas aĉeti per po unu dolaro tage? 0:08:59.000,0:09:01.000 Do, li inventis 0:09:01.000,0:09:04.000 senkostan persunan lampon. 0:09:04.000,0:09:06.000 Kaj nun la infanoj en lia vilaĝo 0:09:06.000,0:09:08.000 same sukcesas en la lernejo 0:09:08.000,0:09:12.000 kiel la infanoj, kiuj havas elektron hejme. 0:09:12.000,0:09:18.000 (aplaŭdo) 0:09:18.000,0:09:20.000 Kiam li ricevis la premion, 0:09:20.000,0:09:22.000 li diris tiujn belajn vortojn: 0:09:22.000,0:09:25.000 "La infanoj povas gvidi Afrikon el ĝia hodiaŭa stato, 0:09:25.000,0:09:27.000 malluma kontinento, 0:09:27.000,0:09:29.000 al lumplena kontinento." 0:09:29.000,0:09:31.000 Jen simpla ideo, 0:09:31.000,0:09:34.000 sed ĝi povus havi tre longdistancajn konsekvencojn. 0:09:35.000,0:09:37.000 Sen lumo -- 0:09:37.000,0:09:40.000 ĉu fizika aŭ metafora -- 0:09:40.000,0:09:43.000 homoj ne povas sukcesi en niaj ekzamenoj, 0:09:43.000,0:09:46.000 kaj ni neniam povas scii tion, kion ili scias. 0:09:46.000,0:09:49.000 Ni ne lasu ilin kaj nin 0:09:49.000,0:09:51.000 en la mallumo. 0:09:51.000,0:09:54.000 Ni festu la diversecon. 0:09:54.000,0:09:57.000 Okupiĝu pri via lingvo. 0:09:57.000,0:10:01.000 Uzu ĝin por disvastigi plej bonajn ideojn. 0:10:01.000,0:10:08.000 (aplaŭdo) "Neniu vidas flori tiun belan floron, Kaj en soleco ĝi malŝparas sian gloron." 0:10:08.000,0:10:10.000 Koran dankon. 0:10:10.000,0:10:13.000 (aplaŭdo)