Kio estas la higzo?
-
0:00 - 0:04Kio estas la higza kampo kaj higza bosono?
-
0:04 - 0:07Ekde 1964 ni havas ideon
-
0:08 - 0:11proponitan de Englert, Brout kaj Higgs
-
0:12 - 0:15ke malplena spaco estas kiel medio
-
0:16 - 0:20kaj dum partikloj vojaĝas tra tiu medio,
-
0:20 - 0:22iuj interagas kun ĝi,
-
0:22 - 0:24aliaj ne interagas kun ĝi.
-
0:24 - 0:27Kiuj interagas la medion,
-
0:27 - 0:29tiuj akiras mason,
-
0:29 - 0:31kaj, kiuj ne interagas la medion,
-
0:32 - 0:34tiuj estas partikloj senmasaj.
-
0:34 - 0:36Mi montru per analogio:
-
0:36 - 0:40imagu senliman kampon da neĝo
-
0:40 - 0:43etendatan tra ĉiom da spaco,
-
0:43 - 0:47platan, sentrajtan, ĉiudirektan,
-
0:47 - 0:50eble meze de Siberio.
-
0:50 - 0:52Nun imagu ke vi provas transiri
-
0:52 - 0:54tiun neĝan kampon.
-
0:54 - 0:56Do eble vi skias
-
0:56 - 0:59kaj vi tuŝflugas la suprejon,
-
0:59 - 1:00nu tio estas kiel partiklo
-
1:00 - 1:02kiu ne interagas kun la higzejo,
-
1:02 - 1:06ĝi ne sinkas en la neĝon, ĝi rapidegas.
-
1:06 - 1:10Tio estas kiel partiklo senmasa lumrapidanta.
-
1:11 - 1:13Sed eble vi surportas neĝŝuojn,
-
1:13 - 1:17tiukaze vi iom sinkas en la higzan neĝan kampon,
-
1:17 - 1:21vi malpli rapidas ol la skianto,
-
1:21 - 1:23malpli ol la lumrapido.
-
1:23 - 1:26Nu tio estas kiel partiklo kun maso, ĉar vi
-
1:26 - 1:29konektiĝas, interagas, kun la neĝa higzejo.
-
1:30 - 1:33Kaj fine, se vi surportas botojn,
-
1:33 - 1:36tiam vi enprofundiĝas en la neĝon,
-
1:36 - 1:38kaj vi tre malrapidas,
-
1:38 - 1:40kaj tio estas kiel partiklo masega.
-
1:41 - 1:45Do, konsideru la higzejon kiel
-
1:45 - 1:47tiu universala neĝejo.
-
1:48 - 1:52Nu, pri kio temas la higza bosono mem?
-
1:52 - 1:55Ĉiu scias el kio neĝo kreiĝas, ĉu ne.
-
1:55 - 1:57El neĝeroj.
-
1:57 - 2:02Sammaniere, la higzejo
-
2:02 - 2:05konsistas el etaj kvantumoj,
-
2:05 - 2:10kaj tiuj kvantumoj estas kiel la neĝeroj, kaj ni nomas ilin higzaj bosonoj.
-
2:13 - 2:17La higza bosono funkcias masigi
-
2:17 - 2:19al ĉiuj aliaj partikloj.
-
2:22 - 2:25Se vi pripensas la bazajn ekvaciojn
-
2:25 - 2:30de la Norma Modelo, kiel skribita sur mia toĉemizo,
-
2:30 - 2:33rimarkindas ke ili tre simetrias, tiel ke
-
2:33 - 2:36ĉiuj partikloj ŝajnas samaj.
-
2:36 - 2:39Almenaŭ je la supraj du linioj, estas nenio
-
2:39 - 2:43por distingi la partiklojn kiuj posedas malsamajn masojn ekzemple.
-
2:44 - 2:46Sed tiu simetrio rompiĝendas,
-
2:47 - 2:49elektronoj malpli pezas ol muonoj,
-
2:49 - 2:51la ver-kvarko multe multe pli pezas
-
2:51 - 2:54ol la kvarkoj de ĉiutagaj nukleoj.
-
2:54 - 2:58Do, la du supraj linioj, la simetriaj linioj,
-
2:58 - 2:59ne povas esti la tuto,
-
2:59 - 3:02devas ekzisti io por distingi
-
3:03 - 3:05inter la malsamaj partiklaj specoj.
-
3:06 - 3:08Kaj jen la funkcio de la higzo,
-
3:08 - 3:11jen la funkcio de la du malsupraj linioj.
-
3:11 - 3:15Depende de kiel la diversspecaj kvarkoj
-
3:16 - 3:18aŭ la elektrono kaj muono,
-
3:18 - 3:23depende de kiel ili interagas kun la higzejo, la higzaj bosonoj,
-
3:23 - 3:25ni kredas ke ili akiras malsamajn masojn.
-
3:25 - 3:28La simetrio inter tiuj partikloj rompiĝis.
- Title:
- Kio estas la higzo?
- Description:
-
John Ellis,teoria fizikisto, respondas la demandon "Kio estas la Bosono de Higgs?" prepare por la gazetara konferenco post la seminario sur LHC 2012 rezultoj sur la serĉo por la higzo (la 4-a de julio 2012 ĉe CERN). Por pli da detaloj: http://cern.ch/press/PressReleases/Releases2012/PR16.12E.html
[video ankaŭ ĉe https://cdsweb.cern.ch/record/1458922]
- Video Language:
- English
- Team:
- Volunteer
- Duration:
- 03:30
povorin edited Esperanto subtitles for What is the Higgs boson? | ||
irvdel edited Esperanto subtitles for What is the Higgs boson? | ||
irvdel edited Esperanto subtitles for What is the Higgs boson? | ||
irvdel added a translation |