Return to Video

Pri la danĝeroj konfuzi kaŭzon kaj korelativecon - Ionica Smeets ĉe TEDxDelft

  • 0:10 - 0:13
    Bonvenon. Mi deziras averti vin
  • 0:13 - 0:15
    kontraŭ glaciaĵoj.
  • 0:15 - 0:17
    Eble vi ne tion prikonscias,
  • 0:17 - 0:20
    sed tiuj ŝajne sendanĝeraj sukeraĵoj estas
  • 0:20 - 0:23
    unu el la plej gravaj kaŭzoj de morto per dronado.
  • 0:23 - 0:25
    Kaj donitaĵoj pruvas tion.
  • 0:25 - 0:28
    Engrafikaĵigu la nombron da glaciaĵoj venditaj,
  • 0:28 - 0:30
    komparu ĝin al la nombro de mortoj per dronado,
  • 0:30 - 0:33
    kaj tuj rimarkiĝas tendencon alten.
  • 0:33 - 0:37
    Laŭ mi, oni povas ja konkludi el tio,
  • 0:37 - 0:40
    ke oni tuj malpermesu
    tiujn mortkaŭzantajn frandaĵojn.
  • 0:40 - 0:45
    (Ridoj) (Aplaŭdoj)
  • 0:45 - 0:46
    Ĉar vi ne estas stultaj
  • 0:46 - 0:48
    vi sendube jam komprenis,
  • 0:48 - 0:49
    ke io estas misa en mia ekzemplo.
  • 0:49 - 0:52
    La vero estas, kompreneble,
  • 0:52 - 0:54
    ke ludas gravan rolon iu subkomprenata faktoro --
  • 0:54 - 0:56
    bela vetero, vi jam divenis.
  • 0:56 - 0:58
    Kiam belas la vetero,
  • 0:58 - 1:00
    pli da homoj sentas emon naĝi,
  • 1:00 - 1:02
    kaj bedaŭrinde dronas. Samtempe,
  • 1:02 - 1:04
    pli da homoj aĉetas glaciaĵojn.
  • 1:04 - 1:07
    Oni mortas ne pro la glaciaĵoj.
  • 1:07 - 1:09
    Tiukaze, falas al ĉiu
  • 1:09 - 1:11
    en la okulojn la eraro,
  • 1:11 - 1:14
    sed tiri miskonkludon pri kaŭzoj
  • 1:14 - 1:16
    kiam temas nur pri korelativecoj
  • 1:16 - 1:19
    estas oftega prilogika eraro.
  • 1:19 - 1:21
    Mia celo, hodiaŭ, estas certigi,
  • 1:21 - 1:23
    ke vi eblos rekoni tiun eraron,
  • 1:23 - 1:26
    kaj mi sincere esperas, ke ekde nun
  • 1:26 - 1:28
    vi scipovos eviti ĝin.
  • 1:28 - 1:31
    Cele al tio, vidu ni kelkajn famajn ekzemplojn.
  • 1:31 - 1:33
    La unua envere estas pri negravaĵo.
  • 1:33 - 1:35
    Oni ja scias,
  • 1:35 - 1:38
    ke edzoj vivas pli longe, ol fraŭloj.
  • 1:38 - 1:40
    Rigardante statistikojn, vi tuj vidos,
  • 1:40 - 1:42
    ke tio pravas.
  • 1:42 - 1:45
    Virinaj magazinoj haste konkludas el tio,
  • 1:45 - 1:48
    ke edziĝo tre bonas por la sano de viroj,
  • 1:48 - 1:50
    ĉar ĝi vivigas ilin pli longe.
  • 1:50 - 1:53
    Nu, amiko mia ŝatas diri ŝerce,
  • 1:53 - 1:56
    ke edziĝo ŝajnas plilongigi nur tempon,
  • 1:56 - 1:58
    sed -- (Ridoj) --
  • 1:58 - 2:00
    lia edzino estas --
  • 2:00 - 2:03
    (Ridoj) (Aplaŭdoj)
  • 2:03 - 2:07
    Ĉiumaniere, ĉu vi divenas kia estas
    la vera situacio?
  • 2:07 - 2:09
    Ja ĉeestas korelativeco, tiukaze,
  • 2:09 - 2:11
    sed inversigita.
  • 2:11 - 2:14
    Viroj bonsanaj estas
  • 2:14 - 2:16
    riĉaj kaj edukitaj,
  • 2:16 - 2:18
    kaj havas multe pli longan vivekspekton.
  • 2:18 - 2:20
    Ili havas pli bonajn ŝancojn
  • 2:20 - 2:22
    trovi edzinon -- virinoj tielas --,
  • 2:22 - 2:25
    ol la uloj, kies vivekspekto mallongegas,
  • 2:25 - 2:28
    kiuj estas malsanaj kaj malriĉaj.
  • 2:28 - 2:30
    Estas malpli probable, ke ili edziĝos.
  • 2:30 - 2:32
    Do longa vivekspekto
  • 2:32 - 2:33
    favoras edzigojn,
  • 2:33 - 2:35
    ne la inverso.
  • 2:35 - 2:37
    Kompreneble, kiel vi sendube pensas,
  • 2:37 - 2:39
    afero tia ne vere gravas. Neniu tuj edzigos
  • 2:39 - 2:40
    aŭdinte tion.
  • 2:40 - 2:43
    Vidu ni pli gravan ekzemplon
  • 2:43 - 2:46
    el pli grava esploro.
  • 2:46 - 2:49
    En la revuo Nature, 1999-a esploro montris,
  • 2:49 - 2:52
    ke la geinfanoj, kiuj dormas kun lumoj ŝaltitaj
  • 2:52 - 2:55
    prezentas multe pli altan riskon
  • 2:55 - 2:57
    fariĝi miopaj kiam ili pliaĝos.
  • 2:57 - 2:59
    Sed la scientistoj estis singardaj.
  • 2:59 - 3:01
    Ili substrekis, ke ili malkovris
  • 3:01 - 3:03
    nur korelativecon, kaj ke ili nescias
  • 3:03 - 3:06
    kian kaŭzan interrilaton povas ekzisti.
  • 3:06 - 3:09
    Enokaze, ili tamen konsilis gepatrojn
  • 3:09 - 3:11
    malŝalti lumojn nokte.
  • 3:11 - 3:14
    La amaskomunikiloj tuj distrumpetis,
  • 3:14 - 3:17
    ke ĉelitaj lampoj estas formo de infana mistrakto,
  • 3:17 - 3:18
    kaj ke estas kvazaŭa krimo
  • 3:18 - 3:20
    uzi lampojn en dormoĉambroj.
  • 3:20 - 3:22
    Multaj gepatroj malkvietiĝis.
  • 3:22 - 3:24
    Kompreneble, se tio estus okazinta
  • 3:24 - 3:25
    dum mia filo dormas kun lumoj ŝaltitaj,
  • 3:25 - 3:27
    mi certe estus malkvietiĝinta.
  • 3:27 - 3:31
    Bonŝance, oni korektis la artikolon
  • 3:31 - 3:34
    la sekvantan semajnon. Se biologistoj
  • 3:34 - 3:37
    ĉeestas, ili scias kial.
  • 3:37 - 3:40
    Miopeco hereda estas.
  • 3:40 - 3:42
    Kaj do, la gepatroj kiuj estas miopaj
  • 3:42 - 3:44
    estas ankaŭ tiuj, kiuj preferas
  • 3:44 - 3:46
    lasi lumojn ŝaltitajn
  • 3:46 - 3:47
    en la dormoĉambroj de siaj
  • 3:47 - 3:49
    onte miopaj infanoj.
  • 3:49 - 3:54
    Jen vi vidas simplan eraron, facile fareblan.
  • 3:54 - 3:56
    Oni povas trovi multe pli aĉaj kazoj --
  • 3:56 - 3:57
    Mi konas multe da ili,
  • 3:57 - 3:59
    kaj vidas almenaŭ unu
  • 3:59 - 4:01
    en la gazetaro ĉiusemajne.
  • 4:01 - 4:03
    Jen klasikaĵo: dum la 70-aj,
  • 4:03 - 4:05
    sciencistoj malkovris fortan ligon,
  • 4:05 - 4:09
    ĉe infanoj, inter bonaj rezultoj
  • 4:09 - 4:11
    ĉe la lernejo, kaj forta memrespekto.
  • 4:11 - 4:13
    El tio ili konkludis,
  • 4:13 - 4:15
    ke tre gravas certigi,
  • 4:15 - 4:17
    ke gejunulojn oni edukas por ke
  • 4:17 - 4:19
    ili fieru pri si mem kaj estu memfidaj,
  • 4:19 - 4:22
    ĉar se ili havas fortan memrespekton,
  • 4:22 - 4:24
    bonaj lernantoj ili iĝos.
  • 4:24 - 4:26
    Tiun konkludon oni ripetis al gepatroj,
  • 4:26 - 4:28
    precipe en la Usono, dum generacioj:
  • 4:28 - 4:32
    certigu, ke viaj idoj estas fieraj kaj memfidaj,
  • 4:32 - 4:33
    kaj ĉio glatos.
  • 4:33 - 4:37
    Multajn jarojn poste, iuj faris alian esploron
  • 4:37 - 4:38
    nur por apartigi
  • 4:38 - 4:41
    la kaŭzojn kaj la efikojn.
  • 4:41 - 4:44
    Ilia konkludo estis tute malsama.
  • 4:44 - 4:47
    La bonaj rezultoj kaŭzas memrespekton;
  • 4:47 - 4:50
    ne memrespekto kaŭzas bonajn rezultojn.
  • 4:50 - 4:51
    Eĉ pli bedaŭrinde:
  • 4:51 - 4:55
    La infanoj al kiuj oni infuzas fortan memfidon,
  • 4:55 - 4:57
    sed kiuj ne superas en iu ajn kampo --
  • 4:57 - 4:58
    sportoj, muziko,
  • 4:58 - 5:00
    ne nepre ĉe la lernejo --
  • 5:00 - 5:02
    tiuj, kiuj simple fieras pri si,
  • 5:02 - 5:03
    sed malsukcesas je ĉio,
  • 5:03 - 5:06
    finfine havas tre malaltan memrespekton,
  • 5:06 - 5:09
    kaj ili ne eblas atingi ian ajn vivcelon.
  • 5:09 - 5:12
    Tre grava misinterpreto pri korelativeco tio estis.
  • 5:12 - 5:14
    Tio, kion mi volas,
  • 5:14 - 5:16
    ke vi memoru la venontan fojon
  • 5:16 - 5:19
    kiam iu volos demonstri al vi ian kaŭzan interrilaton
  • 5:19 - 5:21
    inter du malsamaj aĵoj --
  • 5:21 - 5:24
    kiaj ajn: vakcinoj kaj aŭtismo,
  • 5:24 - 5:27
    bankistinoj kaj la financa krizo,
  • 5:27 - 5:30
    se oni insistas -- (Ridoj) --
  • 5:30 - 5:32
    pri ia tre forta ligo,
  • 5:32 - 5:35
    estas, ke korelativeco ne sufiĉas.
  • 5:35 - 5:37
    Ja bona indico ĝi povas esti,
  • 5:37 - 5:41
    sed antaŭ ol konkludi, ke io kaŭzas ion alian,
  • 5:41 - 5:44
    oni devas scii kial kaj kiel.
  • 5:44 - 5:47
    Do se vi dubas, memoru la glaciaĵojn.
  • 5:47 - 5:48
    Koran dankon.
  • 5:48 - 5:53
    (Aplaŭdoj)
Title:
Pri la danĝeroj konfuzi kaŭzon kaj korelativecon - Ionica Smeets ĉe TEDxDelft
Description:

Ionica Smeets estas matematikistino kaj scienca ĵurnalistino, kiu bone konas la amaskomunikilojn. Uzante ŝian konojn kaj entuziasmon, ŝi skizas amuze kiaj estas la danĝeroj konfuzi kaŭzojn, efikojn kaj korelativecon.

more » « less
Video Language:
English
Team:
closed TED
Project:
TEDxTalks
Duration:
05:58

Esperanto subtitles

Revisions Compare revisions