-
Saluton al ĉiuj
-
Jen Evildea. Via Dio.
-
kaj hodiaŭ mi faras rapidan ĝisdatigon
-
fakte, ĉi tiu filmo, kompreneble,
estas la unua filmo
-
post la finiĝo de la monkolekto
-
ĝi finiĝis ĉi-matene ĉi tie
-
nun estas preskaŭ la noktomezo
-
kaj mi simple volas diri kelkajn aferojn
-
Do, unue mi tre ĝojas, ke ĝi finiĝis
-
fakte, mi tiom ĝojas, ke
mi ne povas esprimi min
-
Mi ĝojas pro du kialoj
-
Unue, pro tio, ke ĝi finiĝis mi ne devas
esti tiom stresita
-
kaj due tio signifas, ke ni povas moviĝi
al la dua fazo de Amikumu
-
Do, post nun Chuck kaj lia skipeto,
ili programos la apon
-
estas tri homoj en tiu skipeto
-
kaj mi, mi faros la jurajn, la financajn,
la investajn aferojn
-
Do, tio signifas, ke ni havas kapitalon
-
ni povas antaŭenmoviĝi
-
Do, ni tre ĝojas pri tio
-
kaj fakte morgaŭ mi vojaĝos al
investa evento ĉi tie
-
por esplori ĉu eble estus investantoj
-
kiuj jam interesiĝus pri Amikumu
-
kompreneble, ni ankoraŭ
ne havas la apon
-
Do, ĝi estus pli malfacile
sed tio ne signifas, ke
-
investantoj tute ne estus
interesataj pri ĝi
-
Do, eble mi povos trovi investanton kaj
-
komenci konversacion kun li aŭ ŝi
-
kaj, kompreneble, post tio
mi flugos al Germanio de decembro
-
Mi jam parolis pri tio hieraŭ
-
dum la tuja elsendo
-
Fakte, mi faris tujan elsendon
tri horojn longan tujan elsendon
-
hieraŭnokte, verŝajne
vi ĉiuj ne scias pri tio
-
ĉar mi faris ĝin per Fejsbuko
-
mi ne faris per jutubo pro
konektaj problemoj kun jutubo
-
kaj mia feka interreto ĉi tie
-
sed tio estas granda sukceso
-
kaj nun mi simple volas,
antaŭ ol mi finos ĉi tiun filmeton
-
danki vin ĉiujn
-
ĉar sen vi, sen via subteno,
via senlaca subteno
-
financa subteno, via emo verki artikolojn
-
kaj reklami Amikumu al viaj amikoj
-
kaj familianoj kaj asocioj;
naciaj landaj asocioj ktp
-
Amikumu ne povus ekzisti
-
Jes, eble ni povus programi ĝin
sen la financa subteno
-
sed ni ne povus fari ĉion
kion ni volas fari sen ĝi
-
verŝajne ĝi mortus post monato aŭ du
-
Fakte, tio estas problemo por multaj,
-
en la angla ni nomas ĝin, "Startups" aŭ
-
novaj firmaoj. Ili havas multe da energio
-
sed ne povas enspezi monon
por fari ĉion necesan
-
kaj tiam poste, rapide mortas
-
sed vi donis al ni la eblon por longe vivi
-
eĉ se ni ne povus enspezi
monon dumlonge ni povas vivi
-
kaj mi kredas, ke la monkolekto pruvis
-
ne nur tion, ke homoj volas uzi Amikumu
-
sed ĝi pruvos al investantoj, ke
la komunumo
-
por Amikumu estos sufiĉe granda
por meriti investadon
-
Do, mi dankas vin pro tio
-
Vi multege helpis min
-
Mi scias, ke mi ne povas
individue danki ĉiujn el vi
-
Do, mi simple faras ĉi tiujn filmojn
-
sed kiam mi povos, mi dankos vin
-
kaj tio estas ĉio
-
Do, dankon!
-
kaj mi vidos vin ĉiujn
en la venonta filmo
-
Mi ne minacos vin hodiaŭ
-
ĉar mi tro lacas kaj mi povos
fari tion verŝajne morgaŭ
-
kiam mi estos ĉe la investa evento
-
Mi filmos tion!
-
Do, ĝis