Saluton al ĉiuj Jen Evildea. Via Dio. kaj hodiaŭ mi faras rapidan ĝisdatigon fakte, ĉi tiu filmo, kompreneble, estas la unua filmo post la finiĝo de la monkolekto ĝi finiĝis ĉi-matene ĉi tie nun estas preskaŭ la noktomezo kaj mi simple volas diri kelkajn aferojn Do, unue mi tre ĝojas, ke ĝi finiĝis fakte, mi tiom ĝojas, ke mi ne povas esprimi min Mi ĝojas pro du kialoj Unue, pro tio, ke ĝi finiĝis mi ne devas esti tiom stresita kaj due tio signifas, ke ni povas moviĝi al la dua fazo de Amikumu Do, post nun Chuck kaj lia skipeto, ili programos la apon estas tri homoj en tiu skipeto kaj mi, mi faros la jurajn, la financajn, la investajn aferojn Do, tio signifas, ke ni havas kapitalon ni povas antaŭenmoviĝi Do, ni tre ĝojas pri tio kaj fakte morgaŭ mi vojaĝos al investa evento ĉi tie por esplori ĉu eble estus investantoj kiuj jam interesiĝus pri Amikumu kompreneble, ni ankoraŭ ne havas la apon Do, ĝi estus pli malfacile sed tio ne signifas, ke investantoj tute ne estus interesataj pri ĝi Do, eble mi povos trovi investanton kaj komenci konversacion kun li aŭ ŝi kaj, kompreneble, post tio mi flugos al Germanio de decembro Mi jam parolis pri tio hieraŭ dum la tuja elsendo Fakte, mi faris tujan elsendon tri horojn longan tujan elsendon hieraŭnokte, verŝajne vi ĉiuj ne scias pri tio ĉar mi faris ĝin per Fejsbuko mi ne faris per jutubo pro konektaj problemoj kun jutubo kaj mia feka interreto ĉi tie sed tio estas granda sukceso kaj nun mi simple volas, antaŭ ol mi finos ĉi tiun filmeton danki vin ĉiujn ĉar sen vi, sen via subteno, via senlaca subteno financa subteno, via emo verki artikolojn kaj reklami Amikumu al viaj amikoj kaj familianoj kaj asocioj; naciaj landaj asocioj ktp Amikumu ne povus ekzisti Jes, eble ni povus programi ĝin sen la financa subteno sed ni ne povus fari ĉion kion ni volas fari sen ĝi verŝajne ĝi mortus post monato aŭ du Fakte, tio estas problemo por multaj, en la angla ni nomas ĝin, "Startups" aŭ novaj firmaoj. Ili havas multe da energio sed ne povas enspezi monon por fari ĉion necesan kaj tiam poste, rapide mortas sed vi donis al ni la eblon por longe vivi eĉ se ni ne povus enspezi monon dumlonge ni povas vivi kaj mi kredas, ke la monkolekto pruvis ne nur tion, ke homoj volas uzi Amikumu sed ĝi pruvos al investantoj, ke la komunumo por Amikumu estos sufiĉe granda por meriti investadon Do, mi dankas vin pro tio Vi multege helpis min Mi scias, ke mi ne povas individue danki ĉiujn el vi Do, mi simple faras ĉi tiujn filmojn sed kiam mi povos, mi dankos vin kaj tio estas ĉio Do, dankon! kaj mi vidos vin ĉiujn en la venonta filmo Mi ne minacos vin hodiaŭ ĉar mi tro lacas kaj mi povos fari tion verŝajne morgaŭ kiam mi estos ĉe la investa evento Mi filmos tion! Do, ĝis