Doing the Impossible, Swallowing the Sword, Cutting through Fear | Dan Meyer at TEDxMaastricht
-
0:08 - 0:10Dankon.
-
0:16 - 0:21Iam estis reĝo en Hindujo, maharaĝo, kaj por lia naskiĝtago estis dekretite,
-
0:21 - 0:24ke ĉiuj tribestroj alportu donacon
indan je reĝo. -
0:24 - 0:28Iuj alportis fajnajn silkaĵojn,
iuj alportis belegajn glavojn, -
0:28 - 0:29iuj alportis oron.
-
0:29 - 0:33Fine de la vico alvenis
velkinta maljunulo, -
0:33 - 0:37kiu multajn tagojn piediris
el sia apudmara vilaĝo. -
0:37 - 0:41Kiam estis lia vico, la filo de la reĝo demandis:
"Kio estas via donaco por la reĝo?" -
0:41 - 0:45La maljunulo malrapidege malfermis sian manon por montri
-
0:45 - 0:50belegan markonkon kun purpuraj, flavaj, ruĝaj kaj bluaj rondoj,
-
0:50 - 0:51Kaj la reĝido diris:
-
0:51 - 0:54"Tio ne estas donaco por reĝo!
Kia donaco estas tio?" -
0:55 - 0:57La maljunulo malrapide ekrigardis lin kaj diris:
-
0:58 - 1:01"Longa piediro... donacero."
-
1:01 - 1:03(Ridado)
-
1:03 - 1:06Baldaŭ mi donos al vi donacon,
-
1:06 - 1:08kiu miaopinie disvastigindas.
-
1:08 - 1:10Antaŭ ol fari tion, lasu min gvidi vin en
-
1:10 - 1:12mia longa vojaĝo.
-
1:12 - 1:14Kiel la plej multaj el vi
-
1:14 - 1:15mi ekvivis kiel infaneto
-
1:15 - 1:17Kiom el vi ekvivis kiel infaneto?
-
1:17 - 1:19Ĉu vi naskiĝis junaj?
-
1:19 - 1:20Proksimume la duono... Bone...
-
1:21 - 1:22(Ridado)
-
1:22 - 1:25Ĉu la ceteraj naskiĝis plenkreskintaj?
-
1:25 - 1:28Mi ja volus vidi ilian patrinon!
-
1:28 - 1:29Parolante pri neeblo!
-
1:31 - 1:35Kiel infano, mi ĉiam revis
plenumi la neeblon. -
1:36 - 1:39Hodiaŭ estas tago, kiun mi atendis jam dum multaj jaroj,
-
1:39 - 1:41ĉar hodiaŭ mi provos
-
1:41 - 1:44fari ion neeblan
rekte antaŭ viaj okuloj, -
1:44 - 1:45ĉi tie ĉe TEDxMastriĥto.
-
1:46 - 1:48Mi komencos
-
1:49 - 1:51malkaŝante la finon:
-
1:51 - 1:53Mi pruvos al vi
-
1:53 - 1:55ke la neeblo ne estas neebla.
-
1:55 - 1:58Kaj mi finos donacante
ion disvastigindan: -
1:58 - 2:01mi vidigos, ke vi en via vivo
kapablas fari la neeblon. -
2:03 - 2:05Strebante fari la neeblon, mi malkovris, ke estas
-
2:05 - 2:08du aferoj tutmonde komunaj al ĉiuj homoj.
-
2:08 - 2:10Ĉiu havas timojn
-
2:10 - 2:12kaj ĉiu havas revojn.
-
2:13 - 2:15En mia strebado fari la neeblon, mi malkovris, ke estas tri aferoj,
-
2:15 - 2:18kiujn mi faris tra la jaroj,
-
2:18 - 2:20kiuj ebligis al mi fari la neeblon:
-
2:20 - 2:23trafpilkado,
-
2:24 - 2:27Superhomo
-
2:27 - 2:28kaj moskito.
-
2:28 - 2:29Jen miaj ŝlosilvortoj.
-
2:29 - 2:31Nun vi scias, kial mi
faras la neeblon en mia vivo. -
2:31 - 2:34Nun akompanu min dum
mia longa promenado -
2:34 - 2:36ekde timegoj al revoj
-
2:36 - 2:39de vortoj al glavoj,
-
2:39 - 2:41de trafpilkado
-
2:41 - 2:43al Superhomo
-
2:43 - 2:44al Moskito.
-
2:44 - 2:45Mi esperas vidigi vin,
-
2:46 - 2:47kiel eblas fari la neeblon
en via vivo. -
2:47 - 2:50La 4an de oktobro 2007.
-
2:52 - 2:55Mia koro rapidegis,
kaj miaj genuoj tremis, -
2:56 - 2:58dum mi supreniris la podion
-
2:58 - 2:59en Teatro Sanders
-
2:59 - 3:01de Harvarda Universitato por akcepti
-
3:01 - 3:03la Ig-Nobelpremion pri medicino 2007
-
3:03 - 3:06pro medicina esplordokumento,
de kiu mi estis kunaŭtoro, -
3:06 - 3:09nomita "Glavoglutado...
-
3:09 - 3:10... kaj ĝiaj kromefikoj".
-
3:10 - 3:12(Ridado)
-
3:12 - 3:13Ĝi aperis en revueto,
kiun mi ne legis antaŭe, -
3:14 - 3:18Brita Medicina Ĵurnalo.
-
3:18 - 3:20Por mi tio estis neebla revo,
kiu realiĝis, -
3:21 - 3:25ĝi estis surprizo neatendita
de iu, kia mi; -
3:25 - 3:28ĝi estis honoro neniam forgesota.
-
3:28 - 3:31Tio tamen ne estis la plej memorinda
momento de mia vivo. -
3:31 - 3:35Je la 4a de oktobro 1967
-
3:36 - 3:38ĉi tiu timema, hontema malgrasuleto
-
3:38 - 3:40suferis terurajn timojn.
-
3:41 - 3:43Kiam li estis surironta la podion,
-
3:43 - 3:46lia koro rapidegis,
-
3:46 - 3:47liaj genuoj tremis.
-
3:48 - 3:49Li malfermis sian buŝon por paroli,
-
3:50 - 3:52sed la vortoj ne eliĝis.
-
3:56 - 3:58Li staris tremploranta,
-
3:58 - 4:00paralizita de paniko,
-
4:01 - 4:02kaptita de timego.
-
4:02 - 4:04Tiu timema, hontema malgrasuleto
-
4:04 - 4:06suferis gravegajn timegojn.
-
4:06 - 4:08Lin timigis mallumo,
-
4:09 - 4:10alteco,
-
4:11 - 4:12araneoj kaj serpentoj...
-
4:12 - 4:13Ĉu iu el vi timas araneojn kaj serpentojn?
-
4:13 - 4:15Jes, kelkaj...
-
4:15 - 4:17Li timis akvon kaj ŝarkojn,
-
4:17 - 4:19li timis kuracistojn, flegistinojn
kaj dentistojn, -
4:19 - 4:22nadlojn, borilojn kaj akraĵojn.
-
4:22 - 4:25Sed pli ol ĉio li timegis
-
4:25 - 4:27homojn.
-
4:27 - 4:28Tiu timema, hontema malgrasuleto
-
4:29 - 4:32estis mi.
-
4:32 - 4:33Mi timis malsukceson kaj malakcepton,
-
4:33 - 4:36malaltan memestimon,
minuskomplekson, -
4:37 - 4:40kaj ion, pri kio ni tiam eĉ ne sciis, ke eblas aliĝi al ĝi:
-
4:40 - 4:43sociala timotraŭmo.
-
4:43 - 4:45Ĉar mi havis tiujn timegojn,
mi daŭre estis turmenata kaj batata. -
4:49 - 4:52Mi estis mokita kaj ŝoldita. Mi neniam rajtis kunludi
-
4:52 - 4:54en boacaj ludoj.
-
4:55 - 4:58Ho, tamen estis unu ludo,
en kiu mi rajtis partopreni: -
4:58 - 4:59trafpilkado -
-
5:00 - 5:01kaj ili sciis, kiel trafi min.
-
5:02 - 5:04La turmentuloj kriis mian nomon,
-
5:04 - 5:06kaj ekrigardante,
mi vidis tiujn ruĝajn pilkojn -
5:06 - 5:08transsonrapide alveni al mi:
-
5:08 - 5:10Baf! Baf! Baf!
-
5:11 - 5:13Mi memoras multajn tagojn,
kiam mi rehejmiĝis de la lernejo -
5:13 - 5:18kun ruĝa, arda vizaĝo
kaj oreloj ruĝaj kaj tintaj. -
5:18 - 5:21En miaj oluloj brulis larmoj,
-
5:21 - 5:24kaj en miaj oreloj brulis iliaj vortoj.
-
5:24 - 5:25Kiu ajn diras
-
5:25 - 5:29"Bastonoj kaj ŝtonoj povas rompi miajn ostojn, sed vortoj neniam vundos min"
-
5:29 - 5:30komprenis neniom.
-
5:30 - 5:32Vortoj povas tranĉi kiel tranĉilo.
-
5:32 - 5:34Vortoj kapablas piki kiel glavo.
-
5:34 - 5:36Vortoj povas fari vundojn tiel profundajn,
-
5:36 - 5:38ke ili ne videblas.
-
5:38 - 5:41Mi timegis, kaj vortoj
estis mia plej granda malamiko. -
5:41 - 5:42Kaj ankoraŭ estas.
-
5:43 - 5:45Sed mi havis ankaŭ revojn.
-
5:45 - 5:48Hejme, kun miaj bildrakontoj pri Superhomo,
-
5:48 - 5:50kaj mi legis librojn pri Superhomo,
-
5:50 - 5:53kaj reve mi volis esti heroego, kia Superhomo.
-
5:53 - 5:56Mi volis batali por vero kaj justo;
-
5:56 - 5:59Mi volis batali kontraŭ fiuloj kaj kriptonito;
-
5:59 - 6:03mi volis flugi ĉirkaŭ la mondo, plenumi superhomajn agojn,
-
6:03 - 6:06ankaŭ realaj aferoj allogis min.
-
6:06 - 6:09Mi legis la libron pri mondrekordoj de Guiness kaj
"Kredu aŭ ne!" de Ripley. -
6:09 - 6:13Ĉu iu el vi iam legis "Mondrekordoj de Guiness" aŭ tion de Ripley?
-
6:13 - 6:14Mi ŝategas tiujn librojn!
-
6:14 - 6:16Mi vidis realajn homojn kaj realajn atingojn.
-
6:16 - 6:18Kaj mi pensis: mi volas fari tion.
-
6:18 - 6:19Se tiu turmentuloj malpermesas
-
6:19 - 6:21min kunludi en iu ajn el iliaj sportoludoj,
-
6:21 - 6:23mi volas plenumi mirigajn agojn.
-
6:23 - 6:27Mi volas fari ion rimarkindan,
kion tiuj turmentuloj ne kapablas. -
6:27 - 6:29Mi volas scii mian alvokiĝon kaj celon;
-
6:29 - 6:31mi volas scii, ke mia vivo kontribuas;
-
6:31 - 6:33mi volas fari ion nekredeblan,
por ŝanĝi la mondon; -
6:33 - 6:37mi volas pruvi, ke la neeblo
ne estas neebla. -
6:38 - 6:40Mi transsaltas dek jarojn -
-
6:40 - 6:43Jen la semajno antaŭ mia 21-jariĝo.
-
6:43 - 6:47En unu tago okazis du aferoj,
kiuj ŝanĝis mian vivon. -
6:47 - 6:49Mi loĝis en Tamil Nadu, en suda Hindujo.
-
6:50 - 6:51Mi tie estis misiisto
-
6:51 - 6:53kaj mia mentoro, mia amiko demandis:
-
6:53 - 6:55"Ĉu vi havas 'Thromes', Daniel?"
-
6:55 - 6:57Mi diris: "Kio estas 'Thromes'?"
-
6:57 - 7:00Li diris: "Thromes estas
viaj grandaj vivoceloj. -
7:00 - 7:05Ili estas kombinaĵo de revoj kaj celoj, revoceloj, kvazaŭ vi povus fari ĉion ajn,
-
7:05 - 7:07kion vi volas, se vi volus iri ĉien ajn, kien vi volas,
-
7:07 - 7:08esti, kiu ajn vi volas,
-
7:08 - 7:10kien vi irus?
Kion vi farus? -
7:10 - 7:11Kiu vi estus?
-
7:11 - 7:14Mi diris: "Tion mi ne kapablas, mi tiel timemas! Mi havas tro da timoj!"
-
7:14 - 7:18Tiun nokton mi kunprenis mian maton al la tegmento de la teretaĝa domo,
-
7:18 - 7:19mi ekkuŝis sub la steloj,
-
7:19 - 7:22kaj rigardis la vespertojn
plonĝalflugi moskitojn. -
7:22 - 7:26Mi kapablis nur pensi pri "revoceloj", revoj kaj celoj
-
7:26 - 7:28kaj tiuj turmentuloj kun la trafpilkoj.
-
7:29 - 7:31Post kelkaj horoj mi vekiĝis.
-
7:31 - 7:34Mia koro rapidegis,
miaj genuoj tremis. -
7:34 - 7:36Ĉi-foje ne temis pri timo.
-
7:36 - 7:38Konvulsioj trafis mian tutan korpon.
-
7:38 - 7:40Dum la postaj kvin tagoj
-
7:40 - 7:44mi nur de tempo al tempo konsciiĝis sur mia mortolito
balantanta por mia vivo. -
7:44 - 7:48Mia cerbo kvazaŭ fandiĝis
pro la 40-grada febro. -
7:48 - 7:52Rekonsciiĝinte, mi pensis nur pri revoceloj.
-
7:52 - 7:54Mi pensis: "Kion mi volas fari pri mia vivo?"
-
7:54 - 7:56Finfine, en la nokto antaŭ mia 21-jariĝo,
-
7:56 - 7:58dum konscia momento
-
7:58 - 8:00mi klarvidis ion:
-
8:00 - 8:02mi klarvidis etan moskiton,
-
8:03 - 8:05Anopheles Stephensi,
-
8:05 - 8:07tiu eta moskito
-
8:07 - 8:08malpli ol 5-mikrograma,
-
8:08 - 8:10malpli ol salero,
-
8:10 - 8:13se tiu moskito kapablas superi 80-kilograman homon,
-
8:13 - 8:15mi konsciiĝis, kio estas mia kriptonito.
-
8:15 - 8:17Tiam mi ekkonsciis, ke ne estas tiu moskito,
-
8:17 - 8:19sed la eta parazito ene de tiu moskito,
-
8:19 - 8:23Plasmodium Falciparum, kiu mortigas pli ol milionon da homoj jare.
-
8:24 - 8:26Sekve mi pripensis,
ke ĝi eĉ pli malgrandas ol tio, -
8:26 - 8:29sed al mi ĝi ŝajnis tiel pli granda.
-
8:29 - 8:30Mi ekkomprenis,
-
8:30 - 8:31ke timego estas mia kriptonito,
-
8:31 - 8:32mia parazito,
-
8:32 - 8:35kiu senvalidigis kaj paralizis man tutan vivon.
-
8:35 - 8:38Estas diferenco inter timego kaj danĝero.
-
8:38 - 8:40Danĝero estas reala.
-
8:40 - 8:42Timo estas elekto.
-
8:42 - 8:44Mi vidis, ke mi havas elekton:
-
8:44 - 8:48Mi povis vivi en timo
kaj morti en tiu nokto, -
8:49 - 8:52aŭ mi povus mortigi mian timon,
-
8:52 - 8:56kaj elekti miajn revojn,
se mi kuraĝas vivi, -
8:57 - 9:00Kuŝi sur sia mortolito kaj vidi
la morton alveni okazigas ion; -
9:00 - 9:04kaj alfronti la morton igas vin
vere voli vivi la vivon. -
9:04 - 9:07Mi konsciis, ke ĉiu mortas,
sed ne ĉiu vere vivas. -
9:08 - 9:10Mortante, ni vivas.
-
9:10 - 9:12Se oni lernas morti,
-
9:12 - 9:13oni lernas vere vivi.
-
9:13 - 9:15Mi do en tiu nokto decidis ŝanĝi
-
9:15 - 9:16mian historion
-
9:17 - 9:18Mi ne volis morti,
-
9:18 - 9:20mi do ekpreĝetis dirante:
-
9:20 - 9:22"Dio, se Vi igas min 21-jariĝi,
-
9:22 - 9:25mi ne plu lasos timon
regi mian vivon. -
9:25 - 9:27Mi mortigos mian timegon,
-
9:27 - 9:30mi elektos mian revon,
-
9:30 - 9:31mi volas ŝanĝi mian konduton,
-
9:31 - 9:34mi volas fari ion nekredeblan
per mia vivo, -
9:34 - 9:36mi volas trovi miajn celon kaj alvokiĝon,
-
9:36 - 9:39mi volas scii, ke la neeblo
ne estas neebla." -
9:39 - 9:43Ĉu mi postvivis tiun nokton, mi ne diras,
tion vi mem pripensu. -
9:43 - 9:44(Ridado)
-
9:44 - 9:47En tiu nokto mi listigis
miajn unuajn dek revocelojn: -
9:47 - 9:50mi volis viziti la ĉefajn kontinentojn,
-
9:50 - 9:52vidi la 7 mondajn vidindaĵojn,
-
9:52 - 9:53lerni plurajn lingvojn,
-
9:53 - 9:55loĝi sur neloĝata insulo,
-
9:55 - 9:56loĝi en ŝipo sur la oceano,
-
9:56 - 9:59vivi kun indiana tribo en Amazonio,
-
9:59 - 10:01grimpi al la plej alta pinto en Svedujo,
-
10:01 - 10:03vidi la sunon leviĝi sur Monto Everesto,
-
10:03 - 10:05labori en la muzikmondo en Naŝvilo,
-
10:05 - 10:07labori en cirko,
-
10:07 - 10:09kaj salti el aviadilo...
-
10:09 - 10:12En la 20 sekvantaj jaroj
mi faris preskaŭ ĉion el tiuj revoceloj. -
10:12 - 10:15Ĉiam, kiam mi povis
trastreki ion el mia listo, -
10:15 - 10:18mi tuj aldonis 5 aŭ dek pliajn,
do tiu listo nur kreskis. -
10:19 - 10:23La sekvantajn dek jarojn mi loĝis sur insuleto de la Bahamoj,
-
10:23 - 10:25dum proksimume sep jaroj
-
10:25 - 10:27en kana kabano.
-
10:29 - 10:34Mi ĉasis ŝarkojn kaj rajojn por manĝi, estis la sola sur la insulo
-
10:34 - 10:36en lumbotuko,
-
10:37 - 10:39kaj mi lernis naĝi kun ŝarkoj.
-
10:39 - 10:41Poste mi transloĝiĝis al Meksikio,
-
10:41 - 10:45kaj de tie mi transloĝiĝis al
al la Amazonia baseno en Ekvadoro, -
10:45 - 10:48Pujo Pongo Ekvadoro,
kie mi vivis kun tribo, -
10:48 - 10:52kaj iom post iom mi akiris
pli da memestimo per tiuj revoceloj. -
10:52 - 10:55Mi transiris al la muzikmondo,
en Naŝvilo, poste en Svedujo. -
10:55 - 10:58Mi iris al Stokholmo,
tie mi laboris en la muzikmondo -
10:58 - 11:02kaj surgrimpis monton Kebnekaiso, fore trans la nordpolusa cirklo.
-
11:03 - 11:05Mi lernis arlekeni,
-
11:05 - 11:06ĵongli
-
11:06 - 11:07kaj stilziri,
-
11:07 - 11:10rajdi unuradilon, manĝi fajron kaj vitron.
-
11:10 - 11:14En 1997 mi aŭdis, ke restas malpli ol dekduo da glavoglutistoj
-
11:14 - 11:15kaj mi diris: "Jen io por mi!"
-
11:15 - 11:18Mi renkontis glavoglutiston
kaj petis kelkajn konsilojn de li. -
11:18 - 11:20Li diris: "Bone, jen du konsiloj.
-
11:20 - 11:22Unue: tio estas ekstreme danĝera,
-
11:22 - 11:24homoj pereis pro tio.
-
11:24 - 11:25Due:
-
11:25 - 11:26ne provu tion!"
-
11:26 - 11:28(Ridado)
-
11:28 - 11:30Mi do aldonis tion
al mia listeto da revoceloj. -
11:30 - 11:33Mi trejnis min ĉiutage,
10 au 12 fojojn tage, -
11:34 - 11:35dum kvar jaroj.
-
11:35 - 11:37Mi iom kalkulis -
-
11:37 - 11:404 x 365 [x 12]
-
11:40 - 11:43Tio estis proksimume 13 mil malsukcesintaj provoj
-
11:43 - 11:45antaŭ ol mi unuafoje enigis
glavon tra mia gorĝo en 2001. -
11:46 - 11:48En tiu tempo mi transformis revocelon
-
11:48 - 11:51iĝi tutmonde gvidanta spertulo pri glavoglutado
-
11:51 - 11:54Mi do serĉis ĉiujn librojn,
revuojn, gazetartikolojn -
11:54 - 11:58kaj ĉiujn medicinajn raportojn,
studis fiziologion kaj anatomion, -
11:58 - 12:00mi parolis kun kuracistoj kaj flegistinoj,
-
12:00 - 12:02rete kunligis ĉiujn glavoglutistojn
-
12:02 - 12:04en la "Internacia Asocio de Glavoglutistoj",
-
12:04 - 12:06kaj ene de du jaroj kompilis
medicinan raporton -
12:06 - 12:09"Glavoglutado kaj ĝiaj kromefikoj",
-
12:09 - 12:11kiu estis publikigita
en British Medical Journal. -
12:11 - 12:12(Ridado)
-
12:12 - 12:13Dankon.
-
12:13 - 12:18(Aplaŭdo)
-
12:18 - 12:22Mi malkovris interesegajn aferojn pri glavoglutado.
-
12:22 - 12:25Iuj aferoj, kiujn vi verŝajne neniam pripensis ĝis hodiaŭ, sed pripensos,
-
12:25 - 12:29kiam vi hejme tranĉos vian bifstekon per via tranĉilo
-
12:29 - 12:32aŭ per glavo aŭ via "manĝilo",
vi memoras ĉi tion. -
12:34 - 12:37Mi eksciis, ke glavoglutado
komenciĝis en Hindujo -- -
12:37 - 12:40precize tie, kie dudekjara
mi vidis ĝin unuafoje - -
12:40 - 12:42antaŭ proksimume 4 mil jaroj,
2 mil antaŭ Kristo. -
12:42 - 12:46Dum la lastaj 150 jaroj
glavoglutantoj estis uzitaj -
12:46 - 12:47en la kampo de medicina scienco
-
12:47 - 12:51ĉe la evoluigo
de rigida endoskopo en 1868 -
12:51 - 12:54de d-ro Adolf Kussmaul,
en Friburgo, Germanujo; -
12:54 - 12:57en 1906 la elektrokardiogramo en Kimrio;
-
12:57 - 13:00por studi glutajn kaj
digestajn malsanojn -
13:00 - 13:02bronĥoskopojn, tiajn aferojn.
-
13:02 - 13:04Sed en la lastaj 150 jaroj
-
13:04 - 13:08ni scias pri centoj da vundiĝoj
kaj dekoj da mortoj... -
13:08 - 13:15Jen la rigida endoskopo
evoluigita de d-ro Adolf Kussmaul. -
13:15 - 13:19Ni malkovris, ke en la pasintaj 150 jaroj 29 homoj mortis,
-
13:19 - 13:22inter kiuj ĉi tiu londona glavoglutisto, traborinte sian koron per sia glavo.
-
13:23 - 13:25Ni eksciis, ke ĉiujare okazas 3 ĝis 8
-
13:25 - 13:28gravaj vundiĝoj pro glavoglutado.
-
13:28 - 13:30Mi scias tion, ĉar oni telefonas al mi.
-
13:30 - 13:31Mi aŭdis du tiajn alvokojn,
-
13:31 - 13:34unu el Svedujo kaj unu el Orlando,
en la pasintaj semajnoj. -
13:34 - 13:37vundiĝintaj glavglutantoj,
kuŝantaj en malsanulejo pro vundiĝoj. -
13:37 - 13:39Tio do estas ekstreme danĝera.
-
13:39 - 13:42Mi ankaŭ eksciis,
ke glavoglutado -
13:42 - 13:44necesigas 2 ĝis 10 jarojn
por regi, kiel gluti glavon -
13:44 - 13:46por multaj homoj.
-
13:46 - 13:48Sed la plej interesa malkovro estis,
-
13:48 - 13:51kiel glavoglutistoj
faras la neeblon. -
13:51 - 13:53Mi malkaŝos sekreton al vi:
-
13:54 - 13:58ne koncentru vin al tiuj 99,9%
kiuj estas neeblaj. -
13:58 - 14:02Konsideru tiujn 0,1%, kiuj eblas
kaj eltrovu, kiel vi faru tion. -
14:03 - 14:06Lasu min gvidi vin vojaĝante
tra la spirito de glavoglutisto. -
14:06 - 14:09Gluti glavon postulas
meditadon de spirito super materio, -
14:09 - 14:12akregan koncentriĝon
kaj ekstreman precizecon -
14:12 - 14:16por izoli internajn organojn
kaj regi aŭtomatajn refleksojn -
14:16 - 14:20per plifortigita cerba sinoptiko,
per ripetita muskola memoro -
14:20 - 14:24per planita trejnado
pli ol dekmilfoja. -
14:24 - 14:28Mi kondukos vin dum vojaĝo
tra la korpo de glavoglutisto. -
14:28 - 14:30Por gluti glavon
-
14:30 - 14:32mi glitigu la klingon
sur mia lango, -
14:32 - 14:35subpremu la vomreflekson
en la cervika ezofago, -
14:35 - 14:38stiru 90-gradan kurbiĝon
preter la epigloton, -
14:38 - 14:41trairu la krikofaringan
superan ezofagan sfinkteron, -
14:41 - 14:43subpremu la peristaltan reflekson
-
14:43 - 14:44kaj glitigu la klingon
tra la toraka kavo -
14:44 - 14:46inter la pulmoj.
-
14:46 - 14:48En tiu loko,
-
14:48 - 14:50mi fakte flankenŝovu mian koron.
-
14:50 - 14:52Se vi tre bone rigardas,
-
14:52 - 14:54vi vidas la koron bati kun mia glavo,
-
14:54 - 14:55ĉar ĝi premas sur la koro
-
14:55 - 14:58kun nur 3 milimetrojn dika
ezofaga histo inter ili. -
14:58 - 15:00Ion tian oni ne povas ŝajnigi.
-
15:00 - 15:02Sekve mi glitigu ĝin laŭlonge de la brustosto,
-
15:02 - 15:05preter la malsupra ezofaga sfinktero malsupren en la stomakon,
-
15:05 - 15:09subpreante la stomakan vomreflekson dum la malsupreniro ĝis miaj intestoj.
-
15:09 - 15:10Simple.
-
15:10 - 15:11(Ridado)
-
15:11 - 15:13Se mi tiel daŭrigus,
-
15:13 - 15:18Mi finus ĉe miaj ovoduktoj.
-
15:18 - 15:21Uloj, demandu viajn edzinojn poste...
-
15:22 - 15:24Homoj tiam diras al mi:
-
15:24 - 15:27"Ja necesas multe da kuraĝo
por riski vian vivon, -
15:27 - 15:29forpremante vian koron per glavo..."
-
15:29 - 15:30Ne. Tio, kio vere necesigas kuraĝon,
-
15:30 - 15:33estas, kiel timema, hontema, malgrasuleto,
-
15:33 - 15:36riski malsukceson kaj malakcepton,
-
15:36 - 15:37esti sincera
-
15:37 - 15:38kaj engluti sian fieron
-
15:38 - 15:41kaj stari ĉi tie antaŭ aro da fremduloj
-
15:41 - 15:44kaj rakonti sian historion
pri siaj timegoj kaj revoj, -
15:44 - 15:48kaj riski vundi siajn intestojn,
laŭvorte kaj figure, -
15:48 - 15:49Ĉu ne? -- Dankegon.
-
15:49 - 15:54(Aplaŭdo)
-
15:54 - 15:56La vera rimarkindaĵo estas,
-
15:56 - 15:59ke mi ĉiam volis fari
ion specialan en mia vivo -
15:59 - 16:00kaj nun mi faras ĝin.
-
16:00 - 16:03sed la vere eksterordinara afero ne estas, ke mi kapablas
-
16:03 - 16:05samtempe engluti 21 glavojn,
-
16:08 - 16:10aŭ restadi 6 metrojn sub akvo en kuvo kun 88 ŝarkoj kaj rajoj
-
16:10 - 16:12por "Kredu aŭ ne" de Ripley
-
16:14 - 16:18aŭ varmiĝi ĝis 800 gradoj
por "Superhumans" de Stan Lee -
16:18 - 16:19kiel "ŝtala viro"
-
16:20 - 16:22- kaj tiu aĵo estis vere varmega!
-
16:22 - 16:25Aŭ tiri aŭton
per glavo por Ripley, -
16:25 - 16:26aŭ por Guinness,
-
16:26 - 16:29aŭ alveni en la finalo
de "America's Got Talent" -
16:29 - 16:32aŭ gajni la Ig-Nobelpremion en 2007 pri medicino.
-
16:32 - 16:34Ne. Tio ne estas la vere rimarkinda afero.
-
16:34 - 16:36Tion ja opinias homoj, sed tio ĝi ne estas.
-
16:36 - 16:38La vere rimarkinda afero estas,
-
16:38 - 16:41ke Dio povis igi
tiun timeman, honteman malgrasuleton, -
16:41 - 16:42kiu timis altecon,
-
16:42 - 16:44kiu timis akvon kaj ŝarkojn
-
16:44 - 16:46kaj kuracistojn kaj flegistinojn
kaj nadlojn kaj akrajn objektojn -
16:46 - 16:48kaj paroladon antaŭ homoj
-
16:48 - 16:50kaj nun Li igas min
flugi ĉirkaŭ la mondo -
16:50 - 16:5110 kilometrojn alte
-
16:51 - 16:54engluti akrajn objektojn
sub akvo en kuvoj kun ŝarkoj, -
16:54 - 16:57kaj paroli antaŭ kuracistoj kaj flegistinoj.
-
16:57 - 17:00Tion mi trovas vere rimarkinda.
-
17:00 - 17:01Mi jam ĉiam volis fari la neeblon -
-
17:01 - 17:02Dankon.
-
17:02 - 17:04(Aplaŭdo)
-
17:04 - 17:05Dankon.
-
17:06 - 17:09(Aplaŭdo)
-
17:10 - 17:13Mi ĉiam volis fari la neeblon
kaj nun mi faras ĝin. -
17:13 - 17:16Mi volis fari ion specialan
kaj ŝanĝi la mondon -
17:16 - 17:17kaj nun mi faras ĝin.
-
17:17 - 17:20Mi ĉiam volis vojaĝi tra la mondo
kaj fari superhomajn aferojn -
17:20 - 17:21kaj savi vivojn: nun mi faras tion.
-
17:21 - 17:23Kaj ĉu vi scias?
-
17:23 - 17:26Ankoraŭ restas ero
de tiu infana revo -
17:26 - 17:27profunde en mi.
-
17:30 - 17:36(Ridado) (Aplaŭdo)
-
17:37 - 17:40Mi ĉiam volis trovi
mian celon kaj alvokiĝon -
17:40 - 17:42kaj nun mi trovis ĝin.
-
17:42 - 17:43Sed, kion vi opinias?
-
17:43 - 17:46Ne estas per tiuj glavoj,
ne per miaj fortaj ecoj. -
17:46 - 17:49Fakte estas per miaj malfortoj, miaj vortoj.
-
17:49 - 17:51Mia celo kaj alvokiĝo estas
ŝanĝi la mondon, -
17:51 - 17:52superante la timon,
-
17:52 - 17:55glavon post glavo, vorton post vorto.
-
17:55 - 17:57tranĉilon post tranĉilo, vivon post vivo
-
17:58 - 18:00por inciti homojn iĝi heroegoj
-
18:00 - 18:02kaj plenumi la neeblon en iliaj vivoj.
-
18:02 - 18:05Mia alvokiĝo estas helpi
aliulojn trovi sian celon. -
18:05 - 18:06Kio estas via celo?
-
18:06 - 18:07Kio estas via alvokiĝo?
-
18:07 - 18:09Kial vi estas ĉi tie?
-
18:09 - 18:12Mi kredas, ke ni ĉiuj
estas alvokataj al heroeco. -
18:12 - 18:14Kio estas via fortego?
-
18:15 - 18:18En monda loĝantaro
de pli ol 7 miliardoj da homoj -
18:18 - 18:20estas kelkdek glavoglutistoj
-
18:20 - 18:22en la mondo hodiaŭ.
-
18:22 - 18:23sed estas nur unu vi.
-
18:23 - 18:24Vi estas unika.
-
18:24 - 18:26Kio estas via historio?
-
18:26 - 18:28Kio igas vin malsama?
-
18:28 - 18:29Rakontu vian historion,
-
18:29 - 18:32eĉ se via voĉo malfortas kaj tremas.
-
18:32 - 18:33Kiuj estas viaj revoceloj?
-
18:33 - 18:36Se vi kapablus fari ĉion ajn,
esti iu ajn, iri ien ajn - -
18:36 - 18:37Kion vi farus?
Kien vi irus? -
18:37 - 18:38Kion vi farus?
-
18:38 - 18:40Kion vi volas fari per via vivo?
-
18:40 - 18:42Kiuj estas viaj grandaj revoj?
-
18:42 - 18:44Kion vi revis kiel infano?
Ĉu vi ankoraŭ scias tion? -
18:44 - 18:46Verŝajne ne ĉi tio, aŭ tamen?
-
18:46 - 18:48Kiuj estis viaj plej fantaziaj revoj,
-
18:48 - 18:50kiujn vi trovis tiel strangaj kaj malklaraj?
-
18:50 - 18:54Miaopinie tiuj revoj
nun ne plu aspektas tiel strangaj. -
18:55 - 18:57Kio estas via glavo?
-
18:57 - 18:59Ĉiu el vi havas glavon,
-
18:59 - 19:01dutranĉan glavon
de timoj kaj revoj. -
19:01 - 19:04Glutu vian glavon, kio ajn ĝi estas.
-
19:04 - 19:06Sekvu viajn revojn, gesinjoroj,
-
19:06 - 19:09neniam tro malfruas
por iĝi tio, kion vi volas. -
19:10 - 19:13Al tiuj turmentuloj kun iliaj trafpilkoj,
tiuj knaboj, kiuj opiniis, -
19:13 - 19:15ke mi neniam faros la neeblon,
-
19:15 - 19:18mi volas diri nur unu vorton:
-
19:18 - 19:19Dankegon.
-
19:19 - 19:22Ĉar sen fiuloj ne estas heroegoj.
-
19:23 - 19:27Mi estas ĉi tie por pruvi,
ke la neeblo ne estas neebla. -
19:28 - 19:32Tio estas ekstreme danĝera.
Mi povus mortigi min. -
19:32 - 19:34Mi esperas, ke vi ĝuos ĝin.
-
19:34 - 19:35(Ridado)
-
19:36 - 19:39Mi bezonas vian helpon ĉe tio.
-
19:47 - 19:48Publiko: Du, tri.
-
19:48 - 19:52Dan Meyer: Ne, ne, ne.
Vi ĉiuj helpu kalkuli. Ĉiuj, ĉu bone? -
19:52 - 19:53(Ridado)
-
19:53 - 19:56Ĉu vi scias la vortojn? Ĉu bone?
Kalkulu kun mi, ĉu vi pretas? -
19:56 - 19:57Unu.
-
19:57 - 19:58Du.
-
19:58 - 19:59Tri.
-
19:59 - 20:01Ne, tio estas du, sed vi ja komprenas la ideon.
-
20:07 - 20:08Publiko: Unu.
-
20:08 - 20:09Du.
-
20:09 - 20:10Tri.
-
20:11 - 20:13(Timkriado)
-
20:14 - 20:16(Aplaŭdo)
-
20:16 - 20:17DM: Jes!
-
20:17 - 20:23(Aplaŭdo) (Salutoj)
-
20:23 - 20:25Dankegon.
-
20:25 - 20:29Dankegon, dankegon.
Elkoran dankon. -
20:29 - 20:31Ankaŭ nome de mia stomako.
-
20:32 - 20:35Mi jam diris, ke mi venis fari la neeblon
kaj nun mi plenumis ĝin. -
20:35 - 20:38Sed ne tio estis la neeblo,
tion mi faras ĉiutage. -
20:38 - 20:43La neeblo estis, ke tiu timema,
hontema malgrasuleto -
20:43 - 20:45superis sian timon
por stari ĉi tie sur tiu ĉi TEDx-podio -
20:45 - 20:47kaj ŝanĝi la mondon,
per vorto post vorto, -
20:47 - 20:49per glavo post glavo, per vivo post vivo.
-
20:49 - 20:52Se mi igis vin pensi alie; se mi sukcesis kredigi vin,
-
20:52 - 20:54ke la neeblo ne estas neebla;
-
20:54 - 20:58se mi komprenigis al vi,
ke vi kapablas fari la neeblon en via vivo, -
20:58 - 21:01mia tasko estas plenumita,
kaj jen komenciĝas la via. -
21:01 - 21:04Neniam ĉesu revi.
Neniam ĉesu kredi. -
21:05 - 21:06Dankon pro via kredo je mi
-
21:06 - 21:08kaj via partopreno en mia revo.
-
21:08 - 21:10Jen mia donaco:
-
21:10 - 21:11La neeblo ne estas...
-
21:11 - 21:13Publiko: ... Neebla.
-
21:13 - 21:15Longa vojaĝo... donacero.
-
21:15 - 21:20(Aplaŭdo)
-
21:20 - 21:21Dankon.
-
21:21 - 21:25(Aplaŭdo)
-
21:26 - 21:28(Salutado)
-
21:28 - 21:30Gastigantino: Dankon, Dan Meyer, dankon!
- Title:
- Doing the Impossible, Swallowing the Sword, Cutting through Fear | Dan Meyer at TEDxMaastricht
- Description:
-
Ever want to be a superhero and do the impossible? Dan Meyer believes no matter how extreme our fears or how wild our dreams, we each have the potential to be superheroes, do the impossible, and change the world! Winner of the 2007 Ig Nobel Prize in Medicine at Harvard, director of a humanitarian aid agency working with orphans in Kazakhstan, and 39x world record holder and leading expert in one of the world's oldest and most dangerous arts - sword swallowing - Meyer is passionate about inspiring people to do the impossible and change the world. What most people don't know is that he grew up with social anxiety disorder and extreme fears, teased and bullied by the bullies.
In his first TED talk, Meyer describes his journey from extreme fears to extreme feats, outcast to outlier, coward to courageous, wimp to world record holder, loser to Ig Nobel Prize winner, and quitter to finalist on America's Got Talent. In his talk, Dan describes his quest to overcome the limitations of human nature, perform superhuman feats, and change the world. He reveals the secrets to the science of sword swallowing and the art of doing the impossible, and secrets for how YOU can do the impossible in YOUR life!
http://CuttingEdgeInnertainment.com Dan Meyer is a 39x World Champion Sword Swallower, multiple Ripley's Believe It or Not with 7 Guinness World Records, known as the world's leading expert in sword swallowing as president of the Sword Swallowers Association International and winner of the 2007 Ig Nobel Prize in Medicine at Harvard for sword swallowing medical research.
As a performer, Dan Meyer is best known as the "Most Dangerous Act" that wowed the judges on America's Got Talent to Las Vegas and Hollywood, for his dangerous feats and extreme daredevil stunts such as swallowing swords underwater in a tank of SHARKS for Ripley's Believe It or Not, for swallowing a sword heated to 1500 degrees RED HOT for Stan Lee's Superhumans, swallowing 29 swords at once, and for PULLING a 3700 lb CAR by swallowed sword for Ripley's Believe It or Not Baltimore.
As a global TEDx and motivational inspirational speaker, Dan speaks on overcoming obstacles and doing the impossible at TEDx, PINC, Ig Nobel, and Ignite talks at corporate, science, medical, college, Upward Unlimited, and youth events around the world with his most requested TEDx talk, "Doing the Impossible, Swallowing the Sword, Cutting through Fear": http://youtu.be/v7tqyim1qhw
avaleur de sabre, Schwertschlucker, degenslikker, degen slikker, swaardslikker, zwaardslikker svärdslukare, sverdsluker, sværdsluger, sabelsluger, sabel sluger, sverðgleypir, engolidor de espadas, jogador de espadas, tragasables, mangiatore di spade, mangiaspade, ingioatore di spade, miekannielijä, mőőganeelaja
- Video Language:
- English
- Duration:
- 21:39