0:00:08.380,0:00:09.561 Dankon. 0:00:16.270,0:00:21.200 Iam estis reĝo en Hindujo, maharaĝo, kaj por lia naskiĝtago estis dekretite, 0:00:21.200,0:00:24.200 ke ĉiuj tribestroj alportu donacon[br]indan je reĝo. 0:00:24.400,0:00:28.370 Iuj alportis fajnajn silkaĵojn,[br]iuj alportis belegajn glavojn, 0:00:28.370,0:00:29.490 iuj alportis oron. 0:00:29.490,0:00:32.549 Fine de la vico alvenis[br]velkinta maljunulo, 0:00:32.549,0:00:36.630 kiu multajn tagojn piediris[br]el sia apudmara vilaĝo. 0:00:36.630,0:00:41.150 Kiam estis lia vico, la filo de la reĝo demandis:[br]"Kio estas via donaco por la reĝo?" 0:00:41.457,0:00:44.750 La maljunulo malrapidege malfermis sian manon por montri 0:00:44.750,0:00:49.600 belegan markonkon kun purpuraj, flavaj, ruĝaj kaj bluaj rondoj, 0:00:50.160,0:00:51.380 Kaj la reĝido diris: 0:00:51.460,0:00:54.400 "Tio ne estas donaco por reĝo![br]Kia donaco estas tio?" 0:00:54.600,0:00:57.400 La maljunulo malrapide ekrigardis lin kaj diris: 0:00:57.590,0:01:00.750 "Longa piediro... donacero." 0:01:01.060,0:01:02.560 (Ridado) 0:01:02.900,0:01:05.970 Baldaŭ mi donos al vi donacon, 0:01:05.970,0:01:08.270 kiu miaopinie disvastigindas. 0:01:08.290,0:01:10.050 Antaŭ ol fari tion, lasu min gvidi vin en 0:01:10.050,0:01:11.960 mia longa vojaĝo. 0:01:12.160,0:01:13.740 Kiel la plej multaj el vi 0:01:13.740,0:01:15.320 mi ekvivis kiel infaneto 0:01:15.320,0:01:17.460 Kiom el vi ekvivis kiel infaneto? 0:01:17.460,0:01:18.510 Ĉu vi naskiĝis junaj? 0:01:18.740,0:01:20.500 Proksimume la duono... Bone... 0:01:20.570,0:01:21.590 (Ridado) 0:01:21.820,0:01:24.910 Ĉu la ceteraj naskiĝis plenkreskintaj? 0:01:25.060,0:01:27.640 Mi ja volus vidi ilian patrinon! 0:01:27.820,0:01:29.460 Parolante pri neeblo! 0:01:30.560,0:01:34.740 Kiel infano, mi ĉiam revis[br]plenumi la neeblon. 0:01:35.620,0:01:38.880 Hodiaŭ estas tago, kiun mi atendis jam dum multaj jaroj, 0:01:38.880,0:01:41.000 ĉar hodiaŭ mi provos 0:01:41.020,0:01:43.620 fari ion neeblan[br]rekte antaŭ viaj okuloj, 0:01:43.620,0:01:45.460 ĉi tie ĉe TEDxMastriĥto. 0:01:45.800,0:01:48.160 Mi komencos 0:01:48.760,0:01:50.880 malkaŝante la finon: 0:01:51.220,0:01:52.640 Mi pruvos al vi 0:01:52.640,0:01:54.940 ke la neeblo ne estas neebla. 0:01:55.300,0:01:58.210 Kaj mi finos donacante[br]ion disvastigindan: 0:01:58.210,0:02:01.350 mi vidigos, ke vi en via vivo[br]kapablas fari la neeblon. 0:02:02.660,0:02:05.420 Strebante fari la neeblon, mi malkovris, ke estas 0:02:05.420,0:02:08.229 du aferoj tutmonde komunaj al ĉiuj homoj. 0:02:08.229,0:02:09.870 Ĉiu havas timojn 0:02:09.870,0:02:11.640 kaj ĉiu havas revojn. 0:02:12.900,0:02:14.560 En mia strebado fari la neeblon, mi malkovris, ke estas tri aferoj, 0:02:14.560,0:02:17.560 kiujn mi faris tra la jaroj, 0:02:17.560,0:02:20.100 kiuj ebligis al mi fari la neeblon: 0:02:20.110,0:02:23.290 trafpilkado, 0:02:24.200,0:02:26.900 Superhomo 0:02:27.290,0:02:28.360 kaj moskito. 0:02:28.460,0:02:29.460 Jen miaj ŝlosilvortoj. 0:02:29.460,0:02:30.810 Nun vi scias, kial mi[br]faras la neeblon en mia vivo. 0:02:30.810,0:02:33.500 Nun akompanu min dum[br]mia longa promenado 0:02:33.610,0:02:36.220 ekde timegoj al revoj 0:02:36.320,0:02:38.680 de vortoj al glavoj, 0:02:38.740,0:02:40.980 de trafpilkado 0:02:41.160,0:02:42.740 al Superhomo 0:02:42.850,0:02:44.020 al Moskito. 0:02:44.020,0:02:45.340 Mi esperas vidigi vin, 0:02:45.800,0:02:47.360 kiel eblas fari la neeblon[br]en via vivo. 0:02:47.360,0:02:49.900 La 4an de oktobro 2007. 0:02:52.480,0:02:54.934 Mia koro rapidegis,[br]kaj miaj genuoj tremis, 0:02:55.840,0:02:58.120 dum mi supreniris la podion 0:02:58.120,0:02:59.340 en Teatro Sanders 0:02:59.340,0:03:00.930 de Harvarda Universitato por akcepti 0:03:01.040,0:03:03.240 la Ig-Nobelpremion pri medicino 2007 0:03:03.240,0:03:06.160 pro medicina esplordokumento,[br]de kiu mi estis kunaŭtoro, 0:03:06.160,0:03:08.660 nomita "Glavoglutado... 0:03:08.660,0:03:10.270 ... kaj ĝiaj kromefikoj". 0:03:10.420,0:03:11.740 (Ridado) 0:03:11.870,0:03:13.275 Ĝi aperis en revueto,[br]kiun mi ne legis antaŭe, 0:03:13.840,0:03:17.880 Brita Medicina Ĵurnalo. 0:03:18.460,0:03:20.419 Por mi tio estis neebla revo,[br]kiu realiĝis, 0:03:21.360,0:03:24.740 ĝi estis surprizo neatendita[br]de iu, kia mi; 0:03:24.900,0:03:28.120 ĝi estis honoro neniam forgesota. 0:03:28.130,0:03:31.459 Tio tamen ne estis la plej memorinda[br]momento de mia vivo. 0:03:31.459,0:03:34.539 Je la 4a de oktobro 1967 0:03:35.540,0:03:37.640 ĉi tiu timema, hontema malgrasuleto 0:03:38.020,0:03:40.260 suferis terurajn timojn. 0:03:41.100,0:03:43.120 Kiam li estis surironta la podion, 0:03:43.460,0:03:45.579 lia koro rapidegis, 0:03:45.579,0:03:47.234 liaj genuoj tremis. 0:03:47.500,0:03:49.162 Li malfermis sian buŝon por paroli, 0:03:49.780,0:03:52.120 sed la vortoj ne eliĝis. 0:03:56.490,0:03:58.130 Li staris tremploranta, 0:03:58.130,0:04:00.040 paralizita de paniko, 0:04:00.630,0:04:02.360 kaptita de timego. 0:04:02.360,0:04:03.760 Tiu timema, hontema malgrasuleto 0:04:03.960,0:04:06.130 suferis gravegajn timegojn. 0:04:06.130,0:04:08.142 Lin timigis mallumo, 0:04:08.649,0:04:10.330 alteco, 0:04:10.520,0:04:11.640 araneoj kaj serpentoj... 0:04:11.640,0:04:13.040 Ĉu iu el vi timas araneojn kaj serpentojn? 0:04:13.040,0:04:15.140 Jes, kelkaj... 0:04:15.280,0:04:16.660 Li timis akvon kaj ŝarkojn, 0:04:16.660,0:04:19.079 li timis kuracistojn, flegistinojn[br]kaj dentistojn, 0:04:19.079,0:04:21.939 nadlojn, borilojn kaj akraĵojn. 0:04:21.939,0:04:24.680 Sed pli ol ĉio li timegis 0:04:24.680,0:04:27.380 homojn. 0:04:27.470,0:04:28.470 Tiu timema, hontema malgrasuleto 0:04:29.380,0:04:31.530 estis mi. 0:04:31.540,0:04:32.570 Mi timis malsukceson kaj malakcepton, 0:04:33.320,0:04:35.997 malaltan memestimon,[br]minuskomplekson, 0:04:37.300,0:04:39.520 kaj ion, pri kio ni tiam eĉ ne sciis, ke eblas aliĝi al ĝi: 0:04:39.520,0:04:42.840 sociala timotraŭmo. 0:04:42.840,0:04:44.660 Ĉar mi havis tiujn timegojn,[br]mi daŭre estis turmenata kaj batata. 0:04:48.610,0:04:52.240 Mi estis mokita kaj ŝoldita. Mi neniam rajtis kunludi 0:04:52.300,0:04:54.260 en boacaj ludoj. 0:04:55.020,0:04:58.056 Ho, tamen estis unu ludo,[br]en kiu mi rajtis partopreni: 0:04:58.100,0:04:59.427 trafpilkado - 0:04:59.500,0:05:01.443 kaj ili sciis, kiel trafi min. 0:05:01.760,0:05:03.500 La turmentuloj kriis mian nomon, 0:05:03.500,0:05:05.970 kaj ekrigardante,[br]mi vidis tiujn ruĝajn pilkojn 0:05:05.970,0:05:08.200 transsonrapide alveni al mi: 0:05:08.210,0:05:09.950 Baf! Baf! Baf! 0:05:10.580,0:05:13.220 Mi memoras multajn tagojn,[br]kiam mi rehejmiĝis de la lernejo 0:05:13.300,0:05:18.180 kun ruĝa, arda vizaĝo[br]kaj oreloj ruĝaj kaj tintaj. 0:05:18.180,0:05:21.140 En miaj oluloj brulis larmoj, 0:05:21.180,0:05:23.515 kaj en miaj oreloj brulis iliaj vortoj. 0:05:23.740,0:05:25.000 Kiu ajn diras 0:05:25.020,0:05:28.660 "Bastonoj kaj ŝtonoj povas rompi miajn ostojn, sed vortoj neniam vundos min" 0:05:28.660,0:05:29.911 komprenis neniom. 0:05:30.310,0:05:31.980 Vortoj povas tranĉi kiel tranĉilo. 0:05:31.980,0:05:34.030 Vortoj kapablas piki kiel glavo. 0:05:34.210,0:05:36.040 Vortoj povas fari vundojn tiel profundajn, 0:05:36.040,0:05:37.780 ke ili ne videblas. 0:05:38.150,0:05:41.070 Mi timegis, kaj vortoj[br]estis mia plej granda malamiko. 0:05:41.260,0:05:42.491 Kaj ankoraŭ estas. 0:05:43.355,0:05:45.300 Sed mi havis ankaŭ revojn. 0:05:45.300,0:05:47.980 Hejme, kun miaj bildrakontoj pri Superhomo, 0:05:47.980,0:05:49.774 kaj mi legis librojn pri Superhomo, 0:05:49.774,0:05:53.440 kaj reve mi volis esti heroego, kia Superhomo. 0:05:53.480,0:05:56.240 Mi volis batali por vero kaj justo; 0:05:56.240,0:05:58.680 Mi volis batali kontraŭ fiuloj kaj kriptonito; 0:05:58.680,0:06:02.895 mi volis flugi ĉirkaŭ la mondo, plenumi superhomajn agojn, 0:06:03.400,0:06:05.850 ankaŭ realaj aferoj allogis min. 0:06:05.860,0:06:09.460 Mi legis la libron pri mondrekordoj de Guiness kaj[br]"Kredu aŭ ne!" de Ripley. 0:06:09.460,0:06:13.080 Ĉu iu el vi iam legis "Mondrekordoj de Guiness" aŭ tion de Ripley? 0:06:13.100,0:06:14.390 Mi ŝategas tiujn librojn! 0:06:14.390,0:06:16.270 Mi vidis realajn homojn kaj realajn atingojn. 0:06:16.270,0:06:17.790 Kaj mi pensis: mi volas fari tion. 0:06:17.790,0:06:19.330 Se tiu turmentuloj malpermesas 0:06:19.330,0:06:21.030 min kunludi en iu ajn el iliaj sportoludoj, 0:06:21.030,0:06:23.335 mi volas plenumi mirigajn agojn. 0:06:23.335,0:06:26.659 Mi volas fari ion rimarkindan,[br]kion tiuj turmentuloj ne kapablas. 0:06:26.659,0:06:28.609 Mi volas scii mian alvokiĝon kaj celon; 0:06:28.609,0:06:30.729 mi volas scii, ke mia vivo kontribuas; 0:06:30.729,0:06:33.320 mi volas fari ion nekredeblan,[br]por ŝanĝi la mondon; 0:06:33.320,0:06:36.960 mi volas pruvi, ke la neeblo[br]ne estas neebla. 0:06:38.340,0:06:40.240 Mi transsaltas dek jarojn - 0:06:40.240,0:06:42.706 Jen la semajno antaŭ mia 21-jariĝo. 0:06:42.819,0:06:46.799 En unu tago okazis du aferoj,[br]kiuj ŝanĝis mian vivon. 0:06:47.040,0:06:49.391 Mi loĝis en Tamil Nadu, en suda Hindujo. 0:06:49.540,0:06:51.020 Mi tie estis misiisto 0:06:51.020,0:06:53.090 kaj mia mentoro, mia amiko demandis: 0:06:53.090,0:06:54.720 "Ĉu vi havas 'Thromes', Daniel?" 0:06:54.720,0:06:57.440 Mi diris: "Kio estas 'Thromes'?" 0:06:57.440,0:07:00.490 Li diris: "Thromes estas[br]viaj grandaj vivoceloj. 0:07:00.490,0:07:04.630 Ili estas kombinaĵo de revoj kaj celoj, revoceloj, kvazaŭ vi povus fari ĉion ajn, 0:07:04.630,0:07:07.240 kion vi volas, se vi volus iri ĉien ajn, kien vi volas, 0:07:07.240,0:07:08.479 esti, kiu ajn vi volas, 0:07:08.479,0:07:10.356 kien vi irus?[br]Kion vi farus? 0:07:10.356,0:07:11.280 Kiu vi estus? 0:07:11.280,0:07:14.500 Mi diris: "Tion mi ne kapablas, mi tiel timemas! Mi havas tro da timoj!" 0:07:14.500,0:07:17.800 Tiun nokton mi kunprenis mian maton al la tegmento de la teretaĝa domo, 0:07:17.810,0:07:19.259 mi ekkuŝis sub la steloj, 0:07:19.259,0:07:21.869 kaj rigardis la vespertojn[br]plonĝalflugi moskitojn. 0:07:21.869,0:07:26.200 Mi kapablis nur pensi pri "revoceloj", revoj kaj celoj 0:07:26.200,0:07:28.360 kaj tiuj turmentuloj kun la trafpilkoj. 0:07:28.760,0:07:30.730 Post kelkaj horoj mi vekiĝis. 0:07:31.220,0:07:33.940 Mia koro rapidegis,[br]miaj genuoj tremis. 0:07:34.080,0:07:36.020 Ĉi-foje ne temis pri timo. 0:07:36.420,0:07:38.395 Konvulsioj trafis mian tutan korpon. 0:07:38.500,0:07:40.180 Dum la postaj kvin tagoj 0:07:40.330,0:07:44.199 mi nur de tempo al tempo konsciiĝis sur mia mortolito[br]balantanta por mia vivo. 0:07:44.199,0:07:48.239 Mia cerbo kvazaŭ fandiĝis[br]pro la 40-grada febro. 0:07:48.390,0:07:51.600 Rekonsciiĝinte, mi pensis nur pri revoceloj. 0:07:51.600,0:07:53.820 Mi pensis: "Kion mi volas fari pri mia vivo?" 0:07:53.950,0:07:56.380 Finfine, en la nokto antaŭ mia 21-jariĝo, 0:07:56.380,0:07:58.030 dum konscia momento 0:07:58.030,0:07:59.639 mi klarvidis ion: 0:07:59.639,0:08:02.100 mi klarvidis etan moskiton, 0:08:02.620,0:08:05.020 Anopheles Stephensi, 0:08:05.280,0:08:06.610 tiu eta moskito 0:08:06.610,0:08:08.390 malpli ol 5-mikrograma, 0:08:08.390,0:08:09.810 malpli ol salero, 0:08:09.810,0:08:12.780 se tiu moskito kapablas superi 80-kilograman homon, 0:08:12.780,0:08:14.860 mi konsciiĝis, kio estas mia kriptonito. 0:08:14.860,0:08:17.150 Tiam mi ekkonsciis, ke ne estas tiu moskito, 0:08:17.150,0:08:19.480 sed la eta parazito ene de tiu moskito, 0:08:19.480,0:08:23.160 Plasmodium Falciparum, kiu mortigas pli ol milionon da homoj jare. 0:08:23.509,0:08:25.999 Sekve mi pripensis,[br]ke ĝi eĉ pli malgrandas ol tio, 0:08:25.999,0:08:28.550 sed al mi ĝi ŝajnis tiel pli granda. 0:08:28.550,0:08:29.640 Mi ekkomprenis, 0:08:29.640,0:08:31.270 ke timego estas mia kriptonito, 0:08:31.270,0:08:32.140 mia parazito, 0:08:32.140,0:08:34.990 kiu senvalidigis kaj paralizis man tutan vivon. 0:08:35.200,0:08:38.080 Estas diferenco inter timego kaj danĝero. 0:08:38.109,0:08:39.698 Danĝero estas reala. 0:08:39.990,0:08:42.010 Timo estas elekto. 0:08:42.080,0:08:44.309 Mi vidis, ke mi havas elekton: 0:08:44.309,0:08:48.180 Mi povis vivi en timo[br]kaj morti en tiu nokto, 0:08:49.070,0:08:52.080 aŭ mi povus mortigi mian timon, 0:08:52.080,0:08:56.060 kaj elekti miajn revojn,[br]se mi kuraĝas vivi, 0:08:56.680,0:08:59.560 Kuŝi sur sia mortolito kaj vidi [br]la morton alveni okazigas ion; 0:08:59.560,0:09:04.080 kaj alfronti la morton igas vin[br]vere voli vivi la vivon. 0:09:04.180,0:09:07.140 Mi konsciis, ke ĉiu mortas, [br]sed ne ĉiu vere vivas. 0:09:08.040,0:09:09.890 Mortante, ni vivas. 0:09:09.890,0:09:11.580 Se oni lernas morti, 0:09:11.580,0:09:13.070 oni lernas vere vivi. 0:09:13.070,0:09:15.140 Mi do en tiu nokto decidis ŝanĝi 0:09:15.140,0:09:16.420 mian historion 0:09:16.915,0:09:18.230 Mi ne volis morti, 0:09:18.230,0:09:20.010 mi do ekpreĝetis dirante: 0:09:20.010,0:09:22.230 "Dio, se Vi igas min 21-jariĝi, 0:09:22.230,0:09:24.544 mi ne plu lasos timon[br]regi mian vivon. 0:09:24.670,0:09:26.520 Mi mortigos mian timegon, 0:09:26.520,0:09:29.530 mi elektos mian revon, 0:09:29.530,0:09:31.270 mi volas ŝanĝi mian konduton, 0:09:31.270,0:09:33.540 mi volas fari ion nekredeblan[br]per mia vivo, 0:09:33.540,0:09:35.550 mi volas trovi miajn celon kaj alvokiĝon, 0:09:35.550,0:09:38.632 mi volas scii, ke la neeblo[br]ne estas neebla." 0:09:38.780,0:09:42.820 Ĉu mi postvivis tiun nokton, mi ne diras,[br]tion vi mem pripensu. 0:09:42.850,0:09:43.978 (Ridado) 0:09:43.978,0:09:47.100 En tiu nokto mi listigis[br]miajn unuajn dek revocelojn: 0:09:47.100,0:09:50.210 mi volis viziti la ĉefajn kontinentojn, 0:09:50.210,0:09:51.820 vidi la 7 mondajn vidindaĵojn, 0:09:51.820,0:09:53.410 lerni plurajn lingvojn, 0:09:53.410,0:09:54.940 loĝi sur neloĝata insulo, 0:09:54.940,0:09:56.480 loĝi en ŝipo sur la oceano, 0:09:56.480,0:09:58.650 vivi kun indiana tribo en Amazonio, 0:09:58.650,0:10:01.210 grimpi al la plej alta pinto en Svedujo, 0:10:01.210,0:10:03.180 vidi la sunon leviĝi sur Monto Everesto, 0:10:03.190,0:10:05.390 labori en la muzikmondo en Naŝvilo, 0:10:05.400,0:10:07.060 labori en cirko, 0:10:07.080,0:10:09.120 kaj salti el aviadilo... 0:10:09.120,0:10:12.380 En la 20 sekvantaj jaroj[br]mi faris preskaŭ ĉion el tiuj revoceloj. 0:10:12.410,0:10:14.650 Ĉiam, kiam mi povis[br]trastreki ion el mia listo, 0:10:14.650,0:10:18.190 mi tuj aldonis 5 aŭ dek pliajn,[br]do tiu listo nur kreskis. 0:10:18.800,0:10:23.280 La sekvantajn dek jarojn mi loĝis sur insuleto de la Bahamoj, 0:10:23.320,0:10:25.360 dum proksimume sep jaroj 0:10:25.370,0:10:27.274 en kana kabano. 0:10:29.480,0:10:33.820 Mi ĉasis ŝarkojn kaj rajojn por manĝi, estis la sola sur la insulo 0:10:33.820,0:10:36.249 en lumbotuko, 0:10:36.680,0:10:39.160 kaj mi lernis naĝi kun ŝarkoj. 0:10:39.160,0:10:40.980 Poste mi transloĝiĝis al Meksikio, 0:10:40.980,0:10:45.000 kaj de tie mi transloĝiĝis al [br]al la Amazonia baseno en Ekvadoro, 0:10:45.241,0:10:48.100 Pujo Pongo Ekvadoro,[br]kie mi vivis kun tribo, 0:10:48.100,0:10:52.180 kaj iom post iom mi akiris[br]pli da memestimo per tiuj revoceloj. 0:10:52.180,0:10:55.100 Mi transiris al la muzikmondo,[br]en Naŝvilo, poste en Svedujo. 0:10:55.110,0:10:57.870 Mi iris al Stokholmo,[br]tie mi laboris en la muzikmondo 0:10:57.870,0:11:01.920 kaj surgrimpis monton Kebnekaiso, fore trans la nordpolusa cirklo. 0:11:03.300,0:11:04.750 Mi lernis arlekeni, 0:11:04.750,0:11:05.860 ĵongli 0:11:05.860,0:11:07.480 kaj stilziri, 0:11:07.480,0:11:10.440 rajdi unuradilon, manĝi fajron kaj vitron. 0:11:10.450,0:11:13.620 En 1997 mi aŭdis, ke restas malpli ol dekduo da glavoglutistoj 0:11:13.620,0:11:15.410 kaj mi diris: "Jen io por mi!" 0:11:15.420,0:11:18.290 Mi renkontis glavoglutiston[br]kaj petis kelkajn konsilojn de li. 0:11:18.290,0:11:20.190 Li diris: "Bone, jen du konsiloj. 0:11:20.190,0:11:21.926 Unue: tio estas ekstreme danĝera, 0:11:21.926,0:11:23.948 homoj pereis pro tio. 0:11:23.948,0:11:24.953 Due: 0:11:24.953,0:11:26.206 ne provu tion!" 0:11:26.206,0:11:27.520 (Ridado) 0:11:27.540,0:11:29.540 Mi do aldonis tion [br]al mia listeto da revoceloj. 0:11:30.440,0:11:33.320 Mi trejnis min ĉiutage,[br]10 au 12 fojojn tage, 0:11:33.660,0:11:35.160 dum kvar jaroj. 0:11:35.209,0:11:36.709 Mi iom kalkulis - 0:11:36.709,0:11:40.020 4 x 365 [x 12] 0:11:40.020,0:11:42.660 Tio estis proksimume 13 mil malsukcesintaj provoj 0:11:42.660,0:11:45.420 antaŭ ol mi unuafoje enigis[br]glavon tra mia gorĝo en 2001. 0:11:46.002,0:11:47.630 En tiu tempo mi transformis revocelon 0:11:47.630,0:11:50.940 iĝi tutmonde gvidanta spertulo pri glavoglutado 0:11:50.970,0:11:53.820 Mi do serĉis ĉiujn librojn,[br]revuojn, gazetartikolojn 0:11:53.820,0:11:57.670 kaj ĉiujn medicinajn raportojn,[br]studis fiziologion kaj anatomion, 0:11:57.676,0:11:59.719 mi parolis kun kuracistoj kaj flegistinoj, 0:11:59.719,0:12:01.760 rete kunligis ĉiujn glavoglutistojn 0:12:01.760,0:12:04.250 en la "Internacia Asocio de Glavoglutistoj", 0:12:04.250,0:12:06.450 kaj ene de du jaroj kompilis[br]medicinan raporton 0:12:06.450,0:12:08.580 "Glavoglutado kaj ĝiaj kromefikoj", 0:12:08.580,0:12:10.980 kiu estis publikigita [br]en British Medical Journal. 0:12:10.980,0:12:11.840 (Ridado) 0:12:11.840,0:12:12.940 Dankon. 0:12:12.960,0:12:17.748 (Aplaŭdo) 0:12:18.200,0:12:21.570 Mi malkovris interesegajn aferojn pri glavoglutado. 0:12:21.571,0:12:25.260 Iuj aferoj, kiujn vi verŝajne neniam pripensis ĝis hodiaŭ, sed pripensos, 0:12:25.260,0:12:28.550 kiam vi hejme tranĉos vian bifstekon per via tranĉilo 0:12:28.550,0:12:31.759 aŭ per glavo aŭ via "manĝilo",[br]vi memoras ĉi tion. 0:12:34.257,0:12:36.589 Mi eksciis, ke glavoglutado[br]komenciĝis en Hindujo -- 0:12:36.589,0:12:39.889 precize tie, kie dudekjara[br]mi vidis ĝin unuafoje - 0:12:39.889,0:12:42.290 antaŭ proksimume 4 mil jaroj,[br]2 mil antaŭ Kristo. 0:12:42.290,0:12:45.580 Dum la lastaj 150 jaroj[br]glavoglutantoj estis uzitaj 0:12:45.590,0:12:47.400 en la kampo de medicina scienco 0:12:47.480,0:12:51.160 ĉe la evoluigo [br]de rigida endoskopo en 1868 0:12:51.160,0:12:53.820 de d-ro Adolf Kussmaul,[br]en Friburgo, Germanujo; 0:12:53.880,0:12:56.639 en 1906 la elektrokardiogramo en Kimrio; 0:12:56.639,0:13:00.240 por studi glutajn kaj[br]digestajn malsanojn 0:13:00.240,0:13:01.860 bronĥoskopojn, tiajn aferojn. 0:13:01.860,0:13:03.840 Sed en la lastaj 150 jaroj 0:13:03.840,0:13:07.860 ni scias pri centoj da vundiĝoj[br]kaj dekoj da mortoj... 0:13:07.880,0:13:14.560 Jen la rigida endoskopo[br]evoluigita de d-ro Adolf Kussmaul. 0:13:14.740,0:13:18.679 Ni malkovris, ke en la pasintaj 150 jaroj 29 homoj mortis, 0:13:18.679,0:13:22.462 inter kiuj ĉi tiu londona glavoglutisto, traborinte sian koron per sia glavo. 0:13:23.142,0:13:25.340 Ni eksciis, ke ĉiujare okazas 3 ĝis 8 0:13:25.340,0:13:27.780 gravaj vundiĝoj pro glavoglutado. 0:13:27.780,0:13:29.880 Mi scias tion, ĉar oni telefonas al mi. 0:13:29.880,0:13:31.150 Mi aŭdis du tiajn alvokojn, 0:13:31.150,0:13:34.320 unu el Svedujo kaj unu el Orlando,[br]en la pasintaj semajnoj. 0:13:34.320,0:13:37.019 vundiĝintaj glavglutantoj, [br]kuŝantaj en malsanulejo pro vundiĝoj. 0:13:37.019,0:13:38.769 Tio do estas ekstreme danĝera. 0:13:38.769,0:13:41.629 Mi ankaŭ eksciis,[br]ke glavoglutado 0:13:41.629,0:13:44.320 necesigas 2 ĝis 10 jarojn[br]por regi, kiel gluti glavon 0:13:44.320,0:13:45.610 por multaj homoj. 0:13:45.610,0:13:48.020 Sed la plej interesa malkovro estis, 0:13:48.020,0:13:51.360 kiel glavoglutistoj[br]faras la neeblon. 0:13:51.460,0:13:53.460 Mi malkaŝos sekreton al vi: 0:13:53.520,0:13:57.580 ne koncentru vin al tiuj 99,9%[br]kiuj estas neeblaj. 0:13:57.580,0:14:02.030 Konsideru tiujn 0,1%, kiuj eblas[br]kaj eltrovu, kiel vi faru tion. 0:14:02.817,0:14:06.140 Lasu min gvidi vin vojaĝante[br]tra la spirito de glavoglutisto. 0:14:06.140,0:14:09.479 Gluti glavon postulas[br]meditadon de spirito super materio, 0:14:09.479,0:14:12.270 akregan koncentriĝon[br]kaj ekstreman precizecon 0:14:12.270,0:14:15.670 por izoli internajn organojn[br]kaj regi aŭtomatajn refleksojn 0:14:15.710,0:14:20.370 per plifortigita cerba sinoptiko,[br]per ripetita muskola memoro 0:14:20.450,0:14:23.720 per planita trejnado[br]pli ol dekmilfoja. 0:14:24.020,0:14:28.090 Mi kondukos vin dum vojaĝo[br]tra la korpo de glavoglutisto. 0:14:28.310,0:14:30.130 Por gluti glavon 0:14:30.130,0:14:32.250 mi glitigu la klingon[br]sur mia lango, 0:14:32.250,0:14:34.780 subpremu la vomreflekson[br]en la cervika ezofago, 0:14:34.780,0:14:37.740 stiru 90-gradan kurbiĝon [br]preter la epigloton, 0:14:38.240,0:14:41.040 trairu la krikofaringan[br]superan ezofagan sfinkteron, 0:14:41.060,0:14:42.600 subpremu la peristaltan reflekson 0:14:42.600,0:14:44.380 kaj glitigu la klingon[br]tra la toraka kavo 0:14:44.380,0:14:45.960 inter la pulmoj. 0:14:46.080,0:14:48.349 En tiu loko, 0:14:48.399,0:14:50.389 mi fakte flankenŝovu mian koron. 0:14:50.389,0:14:51.720 Se vi tre bone rigardas, 0:14:51.720,0:14:53.580 vi vidas la koron bati kun mia glavo, 0:14:53.580,0:14:55.339 ĉar ĝi premas sur la koro 0:14:55.339,0:14:58.299 kun nur 3 milimetrojn dika[br]ezofaga histo inter ili. 0:14:58.299,0:15:00.140 Ion tian oni ne povas ŝajnigi. 0:15:00.320,0:15:02.480 Sekve mi glitigu ĝin laŭlonge de la brustosto, 0:15:02.480,0:15:05.250 preter la malsupra ezofaga sfinktero malsupren en la stomakon, 0:15:05.250,0:15:08.680 subpreante la stomakan vomreflekson dum la malsupreniro ĝis miaj intestoj. 0:15:08.680,0:15:09.750 Simple. 0:15:09.750,0:15:10.930 (Ridado) 0:15:10.930,0:15:12.880 Se mi tiel daŭrigus, 0:15:12.880,0:15:17.720 Mi finus ĉe miaj ovoduktoj. 0:15:17.720,0:15:20.980 Uloj, demandu viajn edzinojn poste... 0:15:22.160,0:15:23.900 Homoj tiam diras al mi: 0:15:23.900,0:15:26.740 "Ja necesas multe da kuraĝo[br]por riski vian vivon, 0:15:26.740,0:15:28.800 forpremante vian koron per glavo..." 0:15:28.800,0:15:30.500 Ne. Tio, kio vere necesigas kuraĝon, 0:15:30.500,0:15:33.020 estas, kiel timema, hontema, malgrasuleto, 0:15:33.080,0:15:35.620 riski malsukceson kaj malakcepton, 0:15:35.620,0:15:37.040 esti sincera 0:15:37.040,0:15:38.240 kaj engluti sian fieron 0:15:38.240,0:15:41.060 kaj stari ĉi tie antaŭ aro da fremduloj 0:15:41.060,0:15:43.670 kaj rakonti sian historion[br]pri siaj timegoj kaj revoj, 0:15:43.680,0:15:47.580 kaj riski vundi siajn intestojn,[br]laŭvorte kaj figure, 0:15:48.280,0:15:49.450 Ĉu ne? -- Dankegon. 0:15:49.450,0:15:53.720 (Aplaŭdo) 0:15:53.850,0:15:56.250 La vera rimarkindaĵo estas, 0:15:56.250,0:15:58.650 ke mi ĉiam volis fari[br]ion specialan en mia vivo 0:15:58.650,0:15:59.780 kaj nun mi faras ĝin. 0:15:59.780,0:16:02.880 sed la vere eksterordinara afero ne estas, ke mi kapablas 0:16:02.880,0:16:05.170 samtempe engluti 21 glavojn, 0:16:07.640,0:16:10.500 aŭ restadi 6 metrojn sub akvo en kuvo kun 88 ŝarkoj kaj rajoj 0:16:10.500,0:16:12.307 por "Kredu aŭ ne" de Ripley 0:16:13.840,0:16:17.600 aŭ varmiĝi ĝis 800 gradoj[br]por "Superhumans" de Stan Lee 0:16:17.610,0:16:19.470 kiel "ŝtala viro" 0:16:19.520,0:16:21.574 - kaj tiu aĵo estis vere varmega! 0:16:22.460,0:16:24.920 Aŭ tiri aŭton[br]per glavo por Ripley, 0:16:24.930,0:16:26.290 aŭ por Guinness, 0:16:26.290,0:16:28.760 aŭ alveni en la finalo[br]de "America's Got Talent" 0:16:28.820,0:16:31.540 aŭ gajni la Ig-Nobelpremion en 2007 pri medicino. 0:16:31.550,0:16:33.900 Ne. Tio ne estas la vere rimarkinda afero. 0:16:33.900,0:16:36.350 Tion ja opinias homoj, sed tio ĝi ne estas. 0:16:36.350,0:16:37.800 La vere rimarkinda afero estas, 0:16:37.800,0:16:40.660 ke Dio povis igi [br]tiun timeman, honteman malgrasuleton, 0:16:40.660,0:16:42.200 kiu timis altecon, 0:16:42.200,0:16:43.890 kiu timis akvon kaj ŝarkojn 0:16:43.890,0:16:46.370 kaj kuracistojn kaj flegistinojn[br]kaj nadlojn kaj akrajn objektojn 0:16:46.370,0:16:47.640 kaj paroladon antaŭ homoj 0:16:47.640,0:16:49.800 kaj nun Li igas min[br]flugi ĉirkaŭ la mondo 0:16:49.800,0:16:51.320 10 kilometrojn alte 0:16:51.320,0:16:53.900 engluti akrajn objektojn[br]sub akvo en kuvoj kun ŝarkoj, 0:16:53.900,0:16:57.430 kaj paroli antaŭ kuracistoj kaj flegistinoj. 0:16:57.430,0:16:59.580 Tion mi trovas vere rimarkinda. 0:16:59.580,0:17:01.450 Mi jam ĉiam volis fari la neeblon - 0:17:01.450,0:17:02.380 Dankon. 0:17:02.380,0:17:03.760 (Aplaŭdo) 0:17:03.760,0:17:05.220 Dankon. 0:17:05.660,0:17:09.040 (Aplaŭdo) 0:17:09.700,0:17:12.569 Mi ĉiam volis fari la neeblon[br]kaj nun mi faras ĝin. 0:17:12.569,0:17:15.858 Mi volis fari ion specialan[br]kaj ŝanĝi la mondon 0:17:15.858,0:17:16.898 kaj nun mi faras ĝin. 0:17:16.898,0:17:19.819 Mi ĉiam volis vojaĝi tra la mondo[br]kaj fari superhomajn aferojn 0:17:19.819,0:17:21.378 kaj savi vivojn: nun mi faras tion. 0:17:21.378,0:17:22.720 Kaj ĉu vi scias? 0:17:22.720,0:17:25.569 Ankoraŭ restas ero [br]de tiu infana revo 0:17:25.569,0:17:27.290 profunde en mi. 0:17:30.320,0:17:36.197 (Ridado) (Aplaŭdo) 0:17:37.000,0:17:40.240 Mi ĉiam volis trovi[br]mian celon kaj alvokiĝon 0:17:40.270,0:17:41.530 kaj nun mi trovis ĝin. 0:17:41.540,0:17:42.920 Sed, kion vi opinias? 0:17:42.920,0:17:46.230 Ne estas per tiuj glavoj,[br]ne per miaj fortaj ecoj. 0:17:46.230,0:17:48.510 Fakte estas per miaj malfortoj, miaj vortoj. 0:17:48.510,0:17:51.090 Mia celo kaj alvokiĝo estas[br]ŝanĝi la mondon, 0:17:51.090,0:17:52.390 superante la timon, 0:17:52.390,0:17:54.910 glavon post glavo, vorton post vorto. 0:17:55.070,0:17:57.450 tranĉilon post tranĉilo, vivon post vivo 0:17:57.540,0:17:59.700 por inciti homojn iĝi heroegoj 0:17:59.700,0:18:01.860 kaj plenumi la neeblon en iliaj vivoj. 0:18:02.060,0:18:04.680 Mia alvokiĝo estas helpi[br]aliulojn trovi sian celon. 0:18:04.680,0:18:05.680 Kio estas via celo? 0:18:05.680,0:18:06.960 Kio estas via alvokiĝo? 0:18:06.960,0:18:08.960 Kial vi estas ĉi tie? 0:18:09.260,0:18:11.590 Mi kredas, ke ni ĉiuj[br]estas alvokataj al heroeco. 0:18:12.160,0:18:14.260 Kio estas via fortego? 0:18:14.560,0:18:17.990 En monda loĝantaro[br]de pli ol 7 miliardoj da homoj 0:18:17.990,0:18:20.250 estas kelkdek glavoglutistoj 0:18:20.250,0:18:21.661 en la mondo hodiaŭ. 0:18:21.661,0:18:22.940 sed estas nur unu vi. 0:18:22.940,0:18:24.070 Vi estas unika. 0:18:24.070,0:18:25.540 Kio estas via historio? 0:18:25.540,0:18:27.760 Kio igas vin malsama? 0:18:27.760,0:18:29.180 Rakontu vian historion, 0:18:29.180,0:18:31.721 eĉ se via voĉo malfortas kaj tremas. 0:18:31.900,0:18:33.340 Kiuj estas viaj revoceloj? 0:18:33.340,0:18:35.850 Se vi kapablus fari ĉion ajn,[br]esti iu ajn, iri ien ajn - 0:18:35.850,0:18:37.430 Kion vi farus?[br]Kien vi irus? 0:18:37.430,0:18:38.480 Kion vi farus? 0:18:38.480,0:18:40.340 Kion vi volas fari per via vivo? 0:18:40.340,0:18:41.760 Kiuj estas viaj grandaj revoj? 0:18:41.760,0:18:44.450 Kion vi revis kiel infano?[br]Ĉu vi ankoraŭ scias tion? 0:18:44.450,0:18:46.240 Verŝajne ne ĉi tio, aŭ tamen? 0:18:46.483,0:18:47.880 Kiuj estis viaj plej fantaziaj revoj, 0:18:47.880,0:18:50.450 kiujn vi trovis tiel strangaj kaj malklaraj? 0:18:50.450,0:18:54.040 Miaopinie tiuj revoj[br]nun ne plu aspektas tiel strangaj. 0:18:55.370,0:18:57.050 Kio estas via glavo? 0:18:57.050,0:18:58.650 Ĉiu el vi havas glavon, 0:18:58.650,0:19:00.600 dutranĉan glavon[br]de timoj kaj revoj. 0:19:00.600,0:19:03.520 Glutu vian glavon, kio ajn ĝi estas. 0:19:03.890,0:19:05.870 Sekvu viajn revojn, gesinjoroj, 0:19:05.870,0:19:08.900 neniam tro malfruas [br]por iĝi tio, kion vi volas. 0:19:09.720,0:19:12.920 Al tiuj turmentuloj kun iliaj trafpilkoj,[br]tiuj knaboj, kiuj opiniis, 0:19:12.920,0:19:14.916 ke mi neniam faros la neeblon, 0:19:15.060,0:19:17.645 mi volas diri nur unu vorton: 0:19:17.645,0:19:18.841 Dankegon. 0:19:18.940,0:19:22.220 Ĉar sen fiuloj ne estas heroegoj. 0:19:23.020,0:19:27.237 Mi estas ĉi tie por pruvi,[br]ke la neeblo ne estas neebla. 0:19:28.300,0:19:32.310 Tio estas ekstreme danĝera.[br]Mi povus mortigi min. 0:19:32.340,0:19:33.720 Mi esperas, ke vi ĝuos ĝin. 0:19:33.720,0:19:35.260 (Ridado) 0:19:36.350,0:19:38.700 Mi bezonas vian helpon ĉe tio. 0:19:46.731,0:19:48.405 Publiko: Du, tri. 0:19:48.405,0:19:52.100 Dan Meyer: Ne, ne, ne. [br]Vi ĉiuj helpu kalkuli. Ĉiuj, ĉu bone? 0:19:52.100,0:19:53.210 (Ridado) 0:19:53.210,0:19:55.840 Ĉu vi scias la vortojn? Ĉu bone?[br]Kalkulu kun mi, ĉu vi pretas? 0:19:55.870,0:19:56.964 Unu. 0:19:56.964,0:19:58.150 Du. 0:19:58.170,0:19:58.980 Tri. 0:19:58.980,0:20:00.920 Ne, tio estas du, sed vi ja komprenas la ideon. 0:20:06.760,0:20:07.780 Publiko: Unu. 0:20:07.840,0:20:08.750 Du. 0:20:08.800,0:20:10.010 Tri. 0:20:11.260,0:20:13.280 (Timkriado) 0:20:14.360,0:20:15.940 (Aplaŭdo) 0:20:16.251,0:20:17.450 DM: Jes! 0:20:17.450,0:20:23.100 (Aplaŭdo) (Salutoj) 0:20:23.100,0:20:24.820 Dankegon. 0:20:25.450,0:20:28.800 Dankegon, dankegon.[br]Elkoran dankon. 0:20:28.800,0:20:31.290 Ankaŭ nome de mia stomako. 0:20:31.880,0:20:35.020 Mi jam diris, ke mi venis fari la neeblon[br]kaj nun mi plenumis ĝin. 0:20:35.030,0:20:37.730 Sed ne tio estis la neeblo,[br]tion mi faras ĉiutage. 0:20:37.800,0:20:42.800 La neeblo estis, ke tiu timema, [br]hontema malgrasuleto 0:20:42.840,0:20:44.600 superis sian timon[br]por stari ĉi tie sur tiu ĉi TEDx-podio 0:20:44.600,0:20:47.100 kaj ŝanĝi la mondon,[br]per vorto post vorto, 0:20:47.100,0:20:49.080 per glavo post glavo, per vivo post vivo. 0:20:49.080,0:20:52.060 Se mi igis vin pensi alie; se mi sukcesis kredigi vin, 0:20:52.060,0:20:54.460 ke la neeblo ne estas neebla; 0:20:54.460,0:20:57.960 se mi komprenigis al vi, [br]ke vi kapablas fari la neeblon en via vivo, 0:20:58.120,0:21:01.020 mia tasko estas plenumita,[br]kaj jen komenciĝas la via. 0:21:01.020,0:21:04.100 Neniam ĉesu revi.[br]Neniam ĉesu kredi. 0:21:04.820,0:21:06.350 Dankon pro via kredo je mi 0:21:06.350,0:21:08.250 kaj via partopreno en mia revo. 0:21:08.250,0:21:09.550 Jen mia donaco: 0:21:09.550,0:21:11.486 La neeblo ne estas... 0:21:11.486,0:21:12.920 Publiko: ... Neebla. 0:21:12.920,0:21:14.920 Longa vojaĝo... donacero. 0:21:15.100,0:21:19.560 (Aplaŭdo) 0:21:19.560,0:21:21.020 Dankon. 0:21:21.060,0:21:25.360 (Aplaŭdo) 0:21:25.580,0:21:27.560 (Salutado) 0:21:27.780,0:21:30.240 Gastigantino: Dankon, Dan Meyer, dankon!