Tion, kion mi lernis dank'al miaj aŭtismaj fratoj
-
0:01 - 0:04Hodiaŭ mi havas nur unu peton.
-
0:04 - 0:07Ne diru al mi, ke mi estas normala.
-
0:07 - 0:12Kaj nun, lasu min prezenti miajn fratojn.
-
0:12 - 0:14Remi, 22-jara, estas altstatura
-
0:14 - 0:17kaj tre bela. Li ne parolas,
-
0:17 - 0:21sed ja komunikas ĝojon per maniero
-
0:21 - 0:25pri kio kelkaj el la plej elokventaj homoj nur revas.
-
0:25 - 0:28Remi ja scias kio estas amo.
-
0:28 - 0:32Li dividas ĝin senkondiĉe, ĉiacirkunstance.
-
0:32 - 0:36Li ne avaras pri ĝi. Li ne vidas haŭtkoloron,
-
0:36 - 0:39prifajfas religiajn malsamecojn, kaj imagu:
-
0:39 - 0:42li neniam diris mensogon.
-
0:42 - 0:45Kiam li kantas kantojn el nia infanaĝo,
-
0:45 - 0:48provante eldiri vortojn, kiujn eĉ mi forgesis,
-
0:48 - 0:50li memorigas al mi iun gravaĵon:
-
0:50 - 0:52tre malmulte oni konas la cerbon, kaj ĉio
-
0:52 - 0:56kio restas por malkovri prie estas sendube mirinda.
-
0:56 - 1:02Samuel, 16-jara, ankaŭ altstatura kaj belega,
-
1:02 - 1:06havas memoron nekredeble akran
-
1:06 - 1:08kvankam tre elekteman.
-
1:08 - 1:12Li ne memoras, ĉu li ŝtelis mian ĉokoladplaton,
-
1:12 - 1:15sed scias kiam oni aperigis ĉiun kanton en mia iPod,
-
1:15 - 1:18konversaciojn inter ni kiam li estis 4-jara,
-
1:18 - 1:21kiam li pisis ĉe miaj brakoj
dum la unua elsendo de la Teletubbies, -
1:21 - 1:24kaj la naskiĝtagon de Lady Gaga.
-
1:24 - 1:27Ili ŝajnas ja eksterordinaraj, ĉu ne?
-
1:27 - 1:30Ve, la plejmulto ne konsentas prie.
-
1:30 - 1:33Fakte, ĉar iliaj mensoj ne akordas
-
1:33 - 1:36kun la normaleco trudita de la socio,
-
1:36 - 1:39oni ofte ignoras kaj miskomprenas ilin.
-
1:39 - 1:42Sed tio, kio kuraĝigis min kaj spronis
mian rezolutecon -
1:42 - 1:45estas ke malgraŭ ĉio,
-
1:45 - 1:48malgraŭ, ke oni ne vidas ilin kiel ordinaruloj,
-
1:48 - 1:50nur unu aĵo tio povas signifi:
-
1:50 - 1:53ja eksterordinaraj ili estas --
-
1:53 - 1:58aŭtismaj kaj eksterordinaraj.
-
1:58 - 2:02Se vi ne klare konas la vorton "aŭtismo",
-
2:02 - 2:06temas pri komplika psika perturbo,
kiu inhibas socian komunikadon, -
2:06 - 2:10lernadon kaj foje korpan lertecon.
-
2:10 - 2:13Ĝi manifestiĝas malsame ĉe ĉiu individuo,
-
2:13 - 2:15kaj pro tio, Remi tiom malsamas ritate al Sam.
-
2:15 - 2:18Tramonde, ĉiu 20 minutojn oni diagnozas ĉe iu
-
2:18 - 2:21aŭtismon, kaj kvankam ĝi estas unu el la plej rapide
-
2:21 - 2:24kreskantaj perturboj de la disvolviĝo tutmonde,
-
2:24 - 2:27oni konas nek ĝian kaŭzon nek ĝian kuracmetodon.
-
2:27 - 2:30Mi ne memoras kiam mi ekrenkontis aŭtismon,
-
2:30 - 2:33sed ne povas memori tagon sen ĝia ĉeesto.
-
2:33 - 2:36Nur trijara mi estis kiam alvenis mia frato,
-
2:36 - 2:38kaj ege entuziasmis min
-
2:38 - 2:41trovi novan estaĵon en mia vivo.
-
2:41 - 2:44Post kelkaj monatoj,
-
2:44 - 2:46mi komprenis, ke li estas malsama.
-
2:46 - 2:48Li ade kriegis.
-
2:48 - 2:52Li ne volis ludi, kiel la aliaj beboj,
-
2:52 - 2:54fakte, li ne ŝajnis
-
2:54 - 2:56tre interesita pri mi ĉiumaniere.
-
2:56 - 3:00Remi vivis en mondo propra, kie li regis
per siaj propraj reguloj, -
3:00 - 3:03kaj ĉerpis plezuron en ĉiajn ajn detaletojn,
-
3:03 - 3:05kiel envicigi ludilaŭtojn ĉirkaŭ la ĉambro
-
3:05 - 3:07kaj kontempli la lavmaŝinon
-
3:07 - 3:10kaj manĝi ĉiun ajn, kiu aperis intertempe.
-
3:10 - 3:14Maljuniĝante, li fariĝis eĉ pli distinga,
-
3:14 - 3:17kaj la malsamecoj fariĝis pli kaj pli evidentaj.
-
3:17 - 3:20Sed malgraŭ la ekkoleregoj kaj frustroj
-
3:20 - 3:23kaj la konstanta hiperagemeco
-
3:23 - 3:25vidiĝis io vere senkompara:
-
3:25 - 3:29pura kaj naiva eco, knabo kiu vidas la mondon
-
3:29 - 3:35sen antaŭjuĝo, kaj neniam mensogas.
-
3:35 - 3:38Eksterordinare.
-
3:38 - 3:40Mi ne povas nei, ke nia familio
-
3:40 - 3:43spertis malfacilaĵojn, momentojn,
-
3:43 - 3:46kiam mi deziris, ke ili estu ĝuste kiel mi.
-
3:46 - 3:48Sed pensante pri tio, kion ili lernigis min
-
3:48 - 3:52pri individueco, kaj komunikado, kaj amo,
-
3:52 - 3:56mi konstatas, ke kelkajn aferojn
-
3:56 - 4:00mi ne interŝanĝus kontraŭ normaleco.
-
4:00 - 4:05Normaleco ignoras la belecon,
kiun senkompareco donas, -
4:05 - 4:09kaj esti malsame ne signifas esti mise.
-
4:09 - 4:12Oni povas pravi ja malsammaniere.
-
4:12 - 4:16Kaj se io estas komprenigenda al Remi
-
4:16 - 4:19kaj al Sam
-
4:19 - 4:20kaj al vi,
-
4:20 - 4:24ĝi estas, ke normaleco ne nepras.
-
4:24 - 4:28Oni povas estis ja eksterordinara.
-
4:28 - 4:30Aŭtismaj aŭ ne,
-
4:30 - 4:32niaj propraj ecoj --
-
4:32 - 4:37Naturo dotis ĉiun el ni! Ni ĉiuj dividas ian doton,
-
4:37 - 4:40kaj sincere, la strebado al normaleco
-
4:40 - 4:43estas envere forigo de ebleco. La ebleco
-
4:43 - 4:47esti eksterordinare, progresi, ŝanĝi
-
4:47 - 4:51vanuas ekde oni provas estis kiel ĉiuj.
-
4:51 - 4:55Mi petas vin -- ne diru, ke mi normalas.
-
4:55 - 4:57Dankon. (Aplaŭdoj)
-
4:57 - 5:00(Aplaŭdoj)
- Title:
- Tion, kion mi lernis dank'al miaj aŭtismaj fratoj
- Speaker:
- Faith Jegede
- Description:
-
Faith Jegede parolas pri siaj du fratoj. Ambaŭ estas aŭtismaj kaj... eksterordinaraj. En tiu ĉi prelego el TED Talent Search, ŝi amuze kaj emocie kuraĝigas nin vivi preter tio, kio estas normala.
- Video Language:
- English
- Team:
- closed TED
- Project:
- TEDTalks
- Duration:
- 05:20
Dimitra Papageorgiou approved Esperanto subtitles for What I've learned from my autistic brothers | ||
Dimitra Papageorgiou edited Esperanto subtitles for What I've learned from my autistic brothers | ||
Dimitra Papageorgiou edited Esperanto subtitles for What I've learned from my autistic brothers | ||
Karine Breault edited Esperanto subtitles for What I've learned from my autistic brothers | ||
Karine Breault accepted Esperanto subtitles for What I've learned from my autistic brothers | ||
Stéphane Brault edited Esperanto subtitles for What I've learned from my autistic brothers | ||
Stéphane Brault edited Esperanto subtitles for What I've learned from my autistic brothers | ||
Stéphane Brault edited Esperanto subtitles for What I've learned from my autistic brothers |